Svisa instituto de esplorado pri eksterlando (SIAF)

La Svisa instituto de esplorado pri eksterlando (germane Schweizerisches Institut für Auslandforschung, akronime SIAF) estis fondita en 1943 laŭ instigo de la Federacia Konsilio kaj havas sian sidejon en Zuriko. Ĝi estas politike kaj ekonomie sendependa centro kompetenta pri perado de scioj kaj fonaj esploroj kaj organizas en la Universitato de Zuriko printempe kaj aŭtune publikajn prelegojn pri aktualaj temoj el politiko, ekonomio, socio, scienco kaj kulturo fare de kvalifikitaj kaj internacie rekonataj prelegantoj. Tradicie la plejmulto el ili defendas liberal-demokratan vidpunkton kontraŭ totalismaj ideologioj.

Svisa instituto de esplorado pri eksterlando
Lando(j) Svislando vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

En la plej malfacilaj jaroj de la federacia ŝtato de 1940 ĝis 1942, la neŭtralan Svislandon centre de Eŭropo minacis naziismaj kaj faŝismaj ŝtatoj.[1] Por rezisti al tiu danĝero necesis orientiĝo pri la situacio en eksterlando, ĉefe en la industria kaj komerca centro de la lando, en Zuriko. Samtempe aperis la koncepto pri "spirita defendo de la lando".

La Svisa instituto de esplorado pri eksterlando fondiĝis la 8-an de marto 1943. Post nomigo de la direktoro Eduard Fueter, okazis la solena inaŭguro en ĉeesto de la federacia konsiliano Philipp Etter en la aŭlo de la universitato. Sekvis pluraj aliaj responsuloj kaj ekde 2008 funkcias Martin Meyer kiel reprezentanto de la estraro.

Partneraj institutoj redakti

La instituto havas kontaktojn, en Svislando kaj eksterlande, kun la Eŭropa Instituto en la Universitato de Zuriko, la Societo pri ekstera politiko en Munkeno, Germanujo, la Hoover-Instituto, la Centro pri komparaj kaj internaciaj studoj en la Universitato de Zuriko kaj kun ETH Zuriko, kaj la diskuta forumo NZZPodium, NZZ, en Zuriko.

Podkastaj prelegoj, listoj de prelegantoj kaj publikigoj redakti

Ekde 2008 oni povas rekte aŭdi la prelegojn ĉe la oficiala retejo[rompita ligilo]. Sur la sama retpaĝo ankaŭ troviĝas listo de la prelegantoj ekde la jaro 2000 kaj ĝi entenas liston de la institutaj publikigoj.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Schweizerisches Institut für Auslandforschung, SIAF (germane) [1]
  • Freiheit und Politik (germane pri jubileo de 70-jara ekzisto de la instituto SIAF) [2]
  • Podkastoj de prelegoj organizitaj de SIAF (germane) [3][rompita ligilo]

Notoj redakti

  1. Jürg Stüssi-Lauterburg kaj Hans Luginbühl: Freier Fels in brauner Brandung: Die Schweiz in den schwersten Jahren des Bundesstaates 1940 bis 1942. Merker im Effingerhof, Lenzburg 2009, ISBN 978-3-85648-087-5.