Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2015/Junio

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 29 januaro 2015 11:22
Artikolo
TEJO-Vikio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Vikio de TEJO estas simpla laborilo de la organizo. Laŭ mi ĝi tute ne estas afero, kiu meritas enskribon en enciklopedio.
Uzanto
LukiZ (diskuto) 11:57, 22 Jan. 2015 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
Vidu diskuton --Tlustulimu (diskuto) 11:56, 26 Jun. 2015 (UTC)

  Kontraŭ: La Esperantlingva vikipedia artikolo TEJO-Vikio estas unu el la unuaj artikoloj en la Vikipedio en Esperanto entute, kreita de Chuck Smith en 2003. Ĝi estas vikipedia paĝo kun vicorda numero nur 10940. Hodiaŭ mi pri tia servo ne kreus artikolon, sed la nunan mi rekomendas konservi, ĉar la servo ja pli ol 10 jarojn publike prezentis la junularan Esperanto-movadon. Temis do kvazaŭ pri reta versio de TEJO Tutmonde (kiu same estis "nur" iu movada sinprezentilo kaj ne plu ekzistanta). Mi ankaŭ scias kompreni la intencon de la kreintoj de la artikolo, kiuj fondante Vikipedion volis dokumenti ĉiujn gravajn fontojn de informoj pri la Esperanto-movado. Tio inkluzivas la paperajn kaj la retajn. Tial havas sian artikolon ne nur la famega Enciklopedio de Esperanto, sed ankaŭ ekz. Enciklopedio Kalblanda (kiu delonge ne ekzistas kaj ekzistis dum nur 5 jaroj). TEJO-Vikio laŭ mia scio estas unu el la unuaj vikioj ekuzitaj en Esperantujo dum la moda ondo de vikioj (ligita al la ekesto de Vikipedio en Esperanto) kaj jam pro tiu ĉi ĝia historia unikeco mi subtenas konservon de la artikolo pri ĝi. Alternative, se oni nepre dezirus forigi la artikolon, oni unue devus serioze esplori kaj raporti pri la historio ĉe Vikio#Vikioj en kaj pri Esperanto kaj enigi la informojn pri TEJO-Vikio tien.

P.S. Łukasz, la proponinto mem, ĵus antaŭ fari la proponon promesis nome de TEJO refunkciigo de statika arĥiva versio de la vikio. Do ne estas valida argumento, ke la retejo ne plu funkcias, kaj efektive per la decido publikigi arĥivon (kiun mi kiel TEJO-movadano kaj esperantologo tre bonvenigas) li mem esprimis sian opinion ke la vikio estas konservinda (supozeble pro la valoro de la datumoj pri la historio de TEJO, kiujn ĝi enhavas). Artikolon pri TEJO-Vikio mi do komparus kun artikolo pri iu organiza arĥivo – ankaŭ tiun TEJO havas en Roterdamo (parto de la Arkivo de UEA), kaj ankaŭ ĝi certe meritas havi artikolon (aŭ almenaŭ sekcion en priskribo de la UEA-arĥivo). Ke ĝi ne ekzistas, dum ekzistas artikolo pri la "reta arĥivo", estas supozeble nur ĉar la TEJO-Vikio estas multe pli facile atingebla kaj malkovrebla ol la fizika arĥivo en Roterdamo. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 12:19, 22 Jan. 2015 (UTC)

  Komento: Tiuj informoj, kiujn vi nun prezentas ĉi tie estas ja interesaj kaj se la artikolo restu konservita, ĝi nepre devas esti amleksigita je tio, kion vi ĵus skribis ĉi tie. Ja en la artikolo estas neniu mencio pri tio kiam kreiĝis la vikio, nenio pri ĝia pionieco kaj historia valoro. Sen tio ĝi estas simpla mencio pri unu el laboriloj de TEJO, kiu sonas, kvazaŭ same oni povus verki pri komitata retlisto, pri Trello, kiun uzas estraro kaj komisionoj, pri servilo aŭ pri dokmentoj de google. Do, laŭ mi la artikolo forigendas, se ĝi ne ricevos pliriĉigon je informoj pri sia historia valoro. --LukiZ (diskuto) 12:28, 22 Jan. 2015 (UTC)
Fakta aldono pri Konflikto de interesoj: la proponinto LukiZ estas nuntempa prezidanto de TEJO, al kiu rilatas la artikolo. --KuboF (diskuto) 17:57, 22 Jan. 2015 (UTC)

  Kontraŭ: Grava por la historio de esperanto kaj de vikipedio.--Pinof (diskuto) 14:32, 22 Jan. 2015 (UTC)

  • Forigi(prilaborinte) kunigi kun Vikio#Vikioj en kaj pri Esperanto. Pluraj aferoj menciitaj de Blahma sonas tre bone por enmeti en sekcion de Vikio, tamen mi plu konsideras la vikion pli laborilo de TEJO ol iu taŭga informservo. La afero iom similas al mi la forigitan artikolon Esperanto-Panorama. Mi ne bone komprenas la argumentadon de Blahma: „Hodiaŭ mi pri tia servo ne kreus artikolon, sed la nunan mi rekomendas konservi“ Se la artikolo estas konservinda, kial vi ne kreus ĝin? Nia Vikipedio evoluis kaj ni jam forigis multajn artikolojn de la frua epoko, ekzemple la supre menciitan Esperanto-Panorama, kiun same verkis Uzanto:Chuck SMITH. --KuboF (diskuto) 17:57, 22 Jan. 2015 (UTC) (forstreko de forig-subteno) --KuboF (diskuto) 09:51, 25 Mar. 2015 (UTC)
  •   Komento: En simila situacio estas ankaŭ Unumondo, pri kiu estas preskaŭ nenio en memstara artikolo, kvankam la vikio estas unua konata vikio en Esperanto. --KuboF (diskuto) 17:58, 22 Jan. 2015 (UTC)
  •   Komento: Mi alvokas ĉiujn al prudento antaŭ senpripensa forigo de mencioj de iloj kiuj pioniris la Esperantan interreton. Eble pluraj el vi ne estis en tiu tempo ankoraŭ esperantistoj, kaj ankaŭ mi mem trovis Esperanton per la reto "maljam" en 2003, sed retejoj kiel Esperanto-Panorama, TEJO-VikioĜangalo apartenis al la "klasikaj retejoj" de tiu tempo, inter la unuaj utilaj Esperantaj retejoj ofte vizitataj. Se ekz. Muzaiko nun malaperus, ĉu post kelkaj jaroj, kiam venos nova generacio de retumantaj Esperantistoj, oni ankaŭ forigus ĝian artikolon, ĉar malmultaj plu memoros ĝin kaj konsideros ĝin fenomeno efemera, kiu ja ekzistis "nur" kelkajn jarojn? Oni konsideru, ke: 1) kvin aŭ dek jaroj en historio de interreto dudekjara kaj lingvo centkvinsepjara estas multe, 2) ni vivas en periodo kiam la interreto ĵus komencis transformi Esperantujon, pro kio ni devas lerni kiel dokumenti la naskiĝantan historion de tiu epoko, 3) io, kion oni nun apenaŭ plu konas, antaŭe povis esti grava, kaj mem la fakto ke neniu ankoraŭ dokumentis ĝin pli detale ne signifu ke la koncerna artikolo estu forigenda – ja tian oni simple marku "ĝermo" kaj subtenu ĝian plivastiĝon, ĉu ne?
    P.S. El mia propra sperto, Esperanto-Panorama estis "la loko" por serĉi Esperantlingvajn subtekstojn dum multaj jaroj. Kaj certe al aliuloj ĝi utilis por multaj pliaj celoj. Minimume oni devus tiujn ĉi retejojn listigi kaj priskribi en artikolo kiel Esperanto en interreto#Historio – ĉu ni do ne tie ekkolektu la ĝermojn, se jam forigatajn? --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 20:56, 22 Jan. 2015 (UTC)
  •   Komento: Dum daŭras la diskuto ĉi tie, la artikolo TEJO-Vikio daŭre konsistas el nur kvar frazoj kaj oni apenaŭ povas flari el ĝi kiom grava kaj pionira estis/estas tiu "laborilo". Prefere kontribuu al la artikolo kaj ĝi mem defendu sin per sia kvalito. --Fiskot (diskuto) 16:06, 26 Jan. 2015 (UTC)

  Komento: Saluton. Mi ĵus plilarĝigis la artikolon kaj adaptis ĝin al hodiaŭa vidpunkto. Mi ankaŭ aldonis referencojn kaj donis ekzemplojn de uzo, kiuj montru ke ne temis pri pure interna laborilo enciklopedie sensignifa. Ja jam pro la fakto, ke la retpaĝaro de TEJO samtempe estas novega, malhavas propran arkivon kaj bedaŭrinde aktive blokas ĉian eniron al publikaj arkivoj (ne funkcias archive.org pro robots.txt), mi estis devigata serĉi ekster-TEJO-ajn pruvojn pri la signifo de la TEJO-vikio. Espereble la nunaj aldonaĵoj kontribuos al konserviĝo de la artikolo. Estus domaĝe por la historio, se ĝi malaperus, kaj des pli se tiel okazus pro peto de la prezidanto de TEJO, subtenata de eksa ĝenerala sekretario – kiuj mem devus plej estimi la tradicion de sia organizo kaj gravajn agojn el tempo kiam ili mem ankoraŭ eĉ ne aktivis kiel esperantistoj. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 00:07, 25 Mar. 2015 (UTC)

Dankon, Marek, pro la signifa pligrandigo kaj enciklopediecigo! Kvankam la artikolo plu mencias la temon precipe kiel internan laborilon kaj plejparto de referencoj venas rekte de TEJO (kaj la resto mencias ĝin kiel simplan laborilon), ĝia historia signif(et?)o eble indigas ĝin por Vikipedio (mi jam ĉiuokaze vidis artikolojn pri pli frenezaj temoj...). --KuboF (diskuto) 09:51, 25 Mar. 2015 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 13 junio 2015 21:29
Artikolo
Spastihausen (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
vandalaĵo
Uzanto
Moldur (diskuto) 21:30, 6 Jun. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Tia sensencaĵo estas eĉ tuj forigenda. --Tlustulimu (diskuto) 08:54, 7 Jun. 2015 (UTC)
  Por: Talnat (diskuto) 21:35, 6 Jun. 2015 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 16 junio 2015 16:14
Artikolo
Aimargues (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tute malplena, do tuj forigenda
Uzanto
--RG72 (diskuto) 16:42, 9 Jun. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
VP:Ĝ1. Estontece oni povas uzi por tia sensencaĵo (aŭ testa paĝo) la alian ŝablonon {{Forigu tuj}} sen diskuti ĉi tie.--Salatonbv (diskuto) 18:49, 9 Jun. 2015 (UTC)

Filipo de Orléans redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 11 junio 2015 18:09
Artikolo
Filipo de Orléans (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tuje forigenda laŭ Ĝ6. Mi provas inversigi, konservante la historion, la alidirekton al la artikolon Filipo de Orléans, Duko de Orléans, Regento de Francio fare de Simplegoose (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL).
Uzanto
Ĉiuĵaŭde Diskuto 18:05, 11 Jun. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
de Pino~eowiki‎ (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)
Por. - Moldur (diskuto) 18:38, 12 Jun. 2015 (UTC)
Dankon pro la forigo. La alinomigo estis farita. Ĉiuĵaŭde Diskuto 16:13, 15 Jun. 2015 (UTC)

Ministerio de Scienco, Teknologio kaj Novaĵo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 26 junio 2015 8:11
Artikolo
Ministerio de Scienco, Teknologio kaj Novaĵo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La artikolo estas enhava banala, ne indikas kiel pluĝermigi ĝin kaj havas malbonan titolon: Ĝi ne indikas, ke temas pri brazila institucio, kaj la vorto "novaĵo" estas erara.
Uzanto
Umbert' (diskuto) 08:52, 19 Jun. 2015 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
La proponinto retiris sian proponon, neniuj voĉoj estis donitaj
  Mi ne tuj rimarkis, ke Seminario pluevoluigis la artikolon. Tamen la titolo estas malbona. Sed se iu proponas nomŝanĝon, mi konsentas.
  Komento: Mi proponas ŝanĝi la titolparton "Novaĵo" al "Novigo" aŭ eble eĉ al "Novigaĵo". Ĉu estas aliaj proponoj pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 09:35, 19 Jun. 2015 (UTC)
  Komento: Jes, "novigo" ŝajnas al mi bona. Ĉiuokaze mia propono pri forigo ne plu estas aktuala, kaj mi reprenas ĝin. – Umbert' (diskuto) 11:48, 26 Jun. 2015 (UTC)

Nikolao la 3-a (papo) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 2 julio 2015 16:02
Artikolo
Nikolao la 3-a (papo) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tuja forigado pro malĝusta persono. La uzanto kiu kreis ĉi tiun artikolon verkis artikolon pri la papo Nikolao la 2-a. La artikolo povos esti rekreita se iu volas verki pri la vera papo Nikolao la 3-a.
Uzanto
Ĉiuĵaŭde Diskuto 16:54, 25 Jun. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
VP:U1--Salatonbv (diskuto) 02:37, 28 Jun. 2015 (UTC)