i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, LukiZ!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 20:49, 14. Mar 2005 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj redakti

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Vikipedia listo Estraro de TEJO redakti

Saluton, "Luki"! Bonvolu rigardi la novan vikipedian liston Estraro de TEJO, en kiu ĵus ekkolektiĝis informoj pri la lastaj estraroj de TEJO. En la nuna stato, la listo ankoraŭ estas tre malkompleta, kaj jam nun elstaras iuj ruĝaj ligiloj: Se la listo plikompletiĝas, kaj oni metus ligilojn al novaj nomoj de eksestraranoj, la ruĝaj ligiloj povus plurobliĝi... kvankam ne estas devigo meti ruĝan ligilon al nomo de eksestrarano pri kiu ne estas vikipedia artikolo - kompreneble eblas simple meti nomon, en nigraj literoj, sen ligilo al biografia artikolo, se tia artikolo ĉiukaze ne estas. Sed en komenca fazo de la eksestrara listo indas toleri iujn ruĝajn ligilojn kaj kolekti plian materialon:

Ĉu vi, el "via" nuna estraro, povus aldoni bazajn biografiajn inform(et)ojn pri Alisa Nikitina, Tina Tišljar kaj Petra Smidéliusz? Respektive el la lasta estraro de 2009 ĝis 2011 pri via ekskolego Saŝa Kovjazina? Aŭ ĉu vi volus retpoŝti al ili kaj demandi ĉu ili mem en vikipedion volus aldoni bazajn informojn pri si, aŭ se ili tro modestus skribi ion pri si mem, ĉu ili volus sendi materialon ekzemple al "neŭtrala aŭtoro" kiel mi (ekzemple tra la funkcio "retpoŝti ĉi tiun uzanton" en la menuo "iloj" maldekstre de la vikipediista paĝo pri mi, aŭ per persona mesaĝo tra mia facebook-konto)?

Krome kompreneble ankaŭ plia plenigo de la listo bonvenus: mi mem, kiam mi elmovadiĝis en 1996, fordonis praktike ĉiujn esperantaĵojn, kaj aktujojn kaj gazetajn arkivojn, do apenaŭ plu havas fidindajn dokumentojn pri la tempo antaŭ 1996 - kaj pri la TEJO-tempo post tiu jaro mi ĉiukaze nenion scias, se mi ne hazarde renkontis iun aŭ alian retpaĝon... Sed vi (kiel multaj aliaj nunaj aktivuloj) vidas TEJOn el multe pli aktuala perspektivo, kaj sendube havas multe pli da informoj. Se vi emas: Vidu kion vi povus kompletigi!

Sincere salutas, ThomasPusch (diskuto) 00:39, 5 Mar. 2012 (UTC)

PS: Ne estas sekreto ke ekzemple pri pluraj Landaj Sekcioj de TEJO ankoraŭ mankas artikoloj - ekzemple pri tiuj en Israelo, Kubo kaj Kroatio, sed ne nur pri tiuj ... La "ne-junulara Esperanto-movado" jam relative bone estas kronike priskribita en vikipedio - indus iom post iom pli plenigi la ankoraŭ grandajn truojn pri TEJO-temoj!

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, LukiZ, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply