La TEJO-Vikio estis inter 2003 kaj 2014 publike alirebla vikio kreata de aktivuloj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Laŭ la origina celo ĝi celis esti libere redaktata komuna retejo por kunlabori pri diveraj projektoj,[1][2] kiel informoj pri landaj sekcioj, tradukoj por TEJO, aŭ planata TEJO-radio. La TEJO-Vikio estis unu el la unuaj vikioj ekuzitaj en Esperantujo dum la moda ondo de vikioj (ligita al la ekesto de Vikipedio en Esperanto).

Enhavo redakti

Dum la jaroj de ĝia ekzisto, la TEJO-vikio estis uzata por organiza laboro ene de TEJO, sed ankaŭ por komunikado al la membroj de TEJO kaj partoprenintoj de ĝiaj aranĝoj kaj ankaŭ alia disponigado de informoj al la publiko. Aperis en ĝi ekzemple listo de fotoj de la IJK 2008[3], publike disponiĝis tie arkivo de la retaj estraraj kunsidoj de TEJO,[4] TEJO enmetadis tien detalajn raportojn pri agado referencatajn en la Estrara Jarraporto,[5] kaj oni ankaŭ plurfoje uzis la datumojn pri landaj sekcioj el la TEJO-vikio por produkti la Jarlibron de UEA.

Historio redakti

Ĝi estis lanĉita de Chuck Smith, tiam volontulo de TEJO, en majo 2003 kaj anoncita en TEJO-aktuale.[2][1] Jam ĉe la lanĉo ĝi enhavis informojn pri 7 landaj sekcioj de TEJO, listojn de aktivuloj kaj proponon diskuti projektajn ideojn kaj serĉi kunlaborantojn.[1][2] Ĉeestis ankaŭ listo de membroj de TEJO okupiĝantaj pri vikioj. La kutimo estis ensaluti per sia propra nomo, sed formala registriĝo kaj sistemo de uzantonomoj ne ekzistis.

Iam turne de la jaroj 2009 kaj 2010 la TEJO-vikio iĝis pasvorte protektita,[6] sed la uzantonomo kaj la pasvorto estis apud la ensalutformularo klarigitaj en Esperanto. Temis pri klopodo kontraŭi spamon, pro kiu tamen la vikio fine fermiĝis iam en 2014. Nuntempe oni planas ĝian restarigon per nova sistemo kaj disponigon de rete konsultebla arkivo de la malnova enhavo.[7]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti