Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2018/Septembro

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 15 novembro 2016 16:30
Artikolo
Anita Esperanto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
mankas referencoj kaj klara pruvo de la enciklopedia graveco de tiu ĉi persono
Uzanto
RG72 (diskuto) 16:18, 8 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
rezulto de VP:FA (forigis RG72 je 17:05, 14 sep. 2018 --KuboF Hromoslav (diskuto) 23:49, 25 dec. 2018 (UTC))[Respondi]

  Komento: Demandu DidiWeidmann kiu estas sxia amiko en Fajsbuko.Salatonbv (diskuto) 01:12, 15 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

  •   Kontraŭ: Amita Esperanto, estas persono, kiu ja ludas gravan rolon en la Esperanto-movado en Meksiko. La artikolo ja etas ĝermo. Mi memorigas, ke rilate al enciklopedieco nia politiko en Esperanto-Vikipedio estas, ke Esperanto-vikipedio ankaŭ estu aparta konsultejo pri ĉiuj sciindaĵoj rilate al la Esperanto-movado. Dezirinda tamen estas, ke tiuj artikoloj pliboniĝos. Certe en nacilingva vikiepdio tia artikolo pri esperantisto neniel plenumus la kriteriojn pri signifeco. Sed ni ja havas niajn proprajn kriterojn rilate al Esperanto, kio ja estas tute pravigebla afero. Iu, kiu konsultas Esperanto-vikipedio vere povu ĉi-tie informiĝi pri ĉiuj facetoj de nia movado, kaj al tiu faceto apartenas, ke ĉiuj gvidantoj de nia movado, ĉu lokaj, ĉu naciaj, ĉu fakaj, ĉu internaciaj aperu per siaj bibliografioj en nia vikipedio kaj fakte ni eĉ kuraĝigu kontraŭe al la ceteraj vikipedioj, ke en tiu kaze eĉ la koncernaj homoj mem kontribuu. Aliflanke mi konsilas, ke tradukojn de tiaj artikoloj al nacilingvaj vikipedioj oni nepre faru nur tiam, kiam la koncernaj personoj ankaŭ havas signifon ekster la Esperanto-movado.DidiWeidmann (diskuto) 12:10, 20 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

  Komento: La artikolo tamen estas en katastrofa stato. Kiam mi ĵus vidis ĝin sen antaŭe vidi ĉi tiujn liniojn, mi je unua rigardo estis konvinkita ke temas pri malbona ŝerco kaj vandalaĵo, kaj erare tujforigis la paĝon. Se teni la tekston, bezonatas forta plibonigo por ke rigardanto komprenas ke ne temas pri malbona ŝerco... ThomasPusch (diskuto) 20:14, 20 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 18 decembro 2017 13:00
Artikolo
Tutoro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Uzanto:Yvesn petas forigi ĝin, ĉar "ne ekzistas tiu ĉi vorto en Esperanto; eble temas pri guvernisto"
Uzanto
RG72 (diskuto) 13:24, 11 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
alinomita al Mentoro laŭ propono de Claudio Pistilli.--RG72 (diskuto) 09:18, 18 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 7 aprilo 2018 17:25
Artikolo
Monda Kalendaro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĉi tiu projekto neniam estis vere populara (do tute ne menciinda) kaj ĝi iĝis spamretejo. Krome la artikolo ankaŭ legas kiel reklamo, ŝajnas al mi, ke ĝi estas skribita de la kreinto de la retejo.
Uzanto
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:26, 31 mar. 2018 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
VP:FA (forigis RG72 je 15:35, 18 sep. 2018 --KuboF Hromoslav (diskuto) 23:49, 25 dec. 2018 (UTC))[Respondi]

  Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:26, 31 mar. 2018 (UTC)   Por: La retejo apenaŭ estas menciata en interreto kaj denove (ĉu delonge?) ne funkcias. Klare mankas enciklopedia signifo.--RG72 (diskuto) 15:34, 18 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Flago de Flajzlando redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 11 septembro 2018 9:32
Artikolo
Flago de Flajzlando (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La artikolo aspektas kiel ies fantaziaĵo. Mankas fontindikoj kaj referencoj. Krome la flago apartenas al Kaboverdo kaj eĉ jam estas uzata en la artikolo Flago de Kaboverdo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 09:04, 4 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
evidenta vandalaĵo de anonima uzanto, kiu jam plurfoje tie fuŝis pri la flagoj kaj estis blokita.--RG72 (diskuto) 06:41, 9 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

  Komento: Ĉu eble temas pri ies fantazia ŝtato? La nomon "Flajzlando" kaj la varianton "Flisio" (ie en la artikolo) mi ne konas. Krome la kreinto ne uzis la ŝablonon {{Naciaj flagoj en Azio}}, kio klare montras, ke io ne estas en ordo. --Tlustulimu (diskuto) 09:04, 4 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Necesas fina decido redakti

Dum longega tempo pendas nesolvita kaj evidente jam forgesita diskuto pri kelkaj artikoloj. Oni povas vidi respektivajn diskutojn supre, ĉi tie mi nur plian fojon memorigas pri ili: Anita Esperanto, Esperantalioj, Monda Kalendaro, Tutoro.--RG72 (diskuto) 06:45, 9 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Jam solvite.--RG72 (diskuto) 13:14, 19 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 26 septembro 2018 13:25
Artikolo
Gualtiero Galmanini (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Maŝintradukaĵo ne polurita, do apenau legebla. La anonima autoro regule kreas tiaĵojn, kelkfoje jam forigitajn. Evidente li eĉ ne scipovas Esperanton.
Uzanto
--RG72 (diskuto) 13:14, 19 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
rezulto de VP:FA (forigis RG72 je 17:12, 30 sep. 2018 --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:39, 26 dec. 2018 (UTC))[Respondi]

  Por: Krome mi petas forbaron de la anonima komputilo, kies uzanto metas artikolojn ege fuŝajn rilate al iu fama itala familio Polli, kiu estas fama nur en la esperantlingva vikipedio krom en la azera. --kani (diskuto) 17:01, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 16-a de julio
Artikolo
Esperantalioj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
lista enkonduko sen listo, krome ne videbla difino kio estu distingo al Zamenhof/Esperanto-Objekto, ne enciklopedia stilo (formo "ni") kaj ne-esperantlingva titolo ... vidu la diskutpaĝajn notojn.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 10:04, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
99% de diskutantoj poras forigon, neniuj argumentoj kontraŭ estis prezentitaj ekde kreado de la artikolo, Guglo trovas nur 3 menciojn, do evidente la vorto mem ne ekzistas (forigis RG72 je 08:41, 18 sep. 2018 --KuboF Hromoslav (diskuto) 22:39, 26 dec. 2018 (UTC))[Respondi]
  Komento: Principe estus en ordo apud la "listo de Esperanto-Zamenhof-objektoj" ankoraŭ havi duan liston pli vastan pri konstantaj objektoj iusence rilataj al Esperanto - kvankam al mi ŝajnas malfacile krei limon inter la du konceptoj, sed eblus diskuti pri tio. Certe la titolo "esperantalioj" ne estas esperantlingva vorto, sed laŭ la propono de Arno Lagrange senprobleme eblus alinomigo al titolo "Esperanto-artaĵoj", kaj tiu problemo solvitus. Sed la plej granda problemo estas, ke la tuta artikolo indikas esti enkonduko al iu listo de objektoj, kaj finfine estas tute nenia listo. Estas frazoj kiel "Nia listo ampleksas ĉiujn Eistojn eĉ idistojn", sed videblas nenia listo. En tia nekompleta formo la artikolo estas plene sensenca (mi vidas ke estas ekstera ligilo al privata hungarlingva listo de Esperanto-Zamenhof-objektoj en Hungario, sed tiu listo ne kompreneblas al nehungarlingvano kaj ankaŭ ne respondas iun ajn demandon: la hungarlingvan liston eblus citi kiel referenco en la vikipedia "listo de Esperanto-Zamenhof-objektoj", sed ĝi ne pravigas apartan artikolon de nova koncepto). Pro tio mi proponas diskutigi ĉu eble komplete forigi tiun ĉi tekston, kaj ligi la hungaran tekston al la vikidatuma kodo Q75762 ("Esperanto-Zamenhof-objekto"). La afero ne urĝe devas esti solvata dum semajno, tial mi proponas nekutime longan diskutotempon de monato. ThomasPusch (diskuto) 10:04, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kion signifas tiu stranga titolo? --Tlustulimu (diskuto) 15:46, 25 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
En la artikolo-diskuto estas priskribo --Crosstor (diskuto) 05:24, 12 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi voĉdonas ne forigi la artikolon, sed se iu scias pli bonan nomon, nepre alinomu ĝin.--Crosstor (diskuto) 05:24, 12 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

  Komento: La titolo estas la plej eta problemo: facilas alinomigo al io kia "Esperanto-artaĵoj". Sed la artikolo mem nur povus resti se ĝi signife tralaboriĝus... @Crosstor: Ĉu vi pretus je tio? ThomasPusch (diskuto) 20:19, 20 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi kreas novajn artikolojn, ĝenerale pri io alia mi ne okupiĝas. Sufiĉas por mi diskutoj pri miaj artikoloj.--Crosstor (diskuto) 04:47, 26 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
  Komento: Do ĉu ni lasu ĝin au forigu? Pasis jam jaro kaj duono.--RG72 (diskuto) 13:17, 11 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

  Por: --RG72 (diskuto) 08:40, 18 sep. 2018 (UTC)[Respondi]