Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2022/Junio

Ne plu aktivaj (2022-06) redakti

Ŝablono:Informkesto vilaĝo pl redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 4 junio 2022 19:07
Artikolo
Ŝablono:Informkesto vilaĝo pl (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen ne plu uzata ŝablono, kies kolorskemo sufiĉe malsimilas al la kutimaj administraj informkestoj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 19:36, 28 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estis poro, mankis kontraŭo kaj uzado en artikoloj, mi ĵus forigis la ŝablonon, ĝiajn diskutopaĝon kaj dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 12:03, 5 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: En la sufiĉe malmultaj artikoloj, kiuj enhavis la ŝablonon, nun troveblas la alidirektilo {{informkesto vilaĝo}}. Nur la parametro SIMC (SIMC place ID (P4046)) devus esti transprenata. --Tlustulimu (diskuto) 19:36, 28 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
  Farite aldono de SIMC (SIMC place ID (P4046)) al {{informkesto urbo}}, kies alidirektilo ja bone povas uzi ĝin, kiel klare montras la artikoloj, kiuj antaŭe enhavis {{Informkesto vilaĝo pl}}. --Tlustulimu (diskuto) 19:48, 28 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 06:50, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Postokaze   Por: ThomasPusch (diskuto) 15:34, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Soufia Taloni redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 5 junio 2022 8:56
Artikolo
Soufia Taloni (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen artikolo sen intervikioj, sen fontoj kaj kun duba menciindeco.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 08:21, 29 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar jam estis limdato kaj estas poroj, mankas kontraŭoj kaj la mankoj ne estis korektitaj, mi ĵus forigis la artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 12:06, 5 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 09:51, 29 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 06:49, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 5 junio 2022 19:39
Artikolo
Ismo Leikola (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Revenis nia finna amiko, sen intervikiaj ligiloj, ĝermo kun kvin frazoj kaj kvin eraroj. Ĉu estas akceptebla la vorto "performi"? Mi korektis ĝin dekojn da fojoj. Mi intence ne markis la paĝon kiel forigenda.
Uzanto
--kani (diskuto) 19:09, 29 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 05:45, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Se li ne emas ligi intervikie nek meti fontojn aŭ/kaj referencojn kaj neniu el niaj spertuloj resp. lertuloj plu emas esti lia sklavo, ni prefere forĵetu la artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 20:53, 29 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: plene fuŝa, neenciklopedia "artikolo" --Surfo 21:22, 29 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 06:49, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 8 junio 2022 10:49
Artikolo
Yerkish (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas malplena kaj aspektas aŭ fuŝaĵo aŭ vandalaĵo: artikolo pri konstruita lingvo kaj bestorajtoj? Tamen tiu novulo iam faris utilan ĝermon
Uzanto
--kani (diskuto) 09:54, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
Ĉar estas kontraŭoj kaj la limdato estas hodiaŭ, mi finas la diskuton. La artikolo restas nun. --Tlustulimu (diskuto) 08:08, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Mi ĵus aldonis tekston laŭ la germana artikolo de:Yerkish kaj forprenis la indikon pri tuja forigo. Supozeble la kreinto havas iun problemon kun la traduka interfaco. Do, kion fari? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:01, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi ĵus aldonis duan alineon laŭ la rilata germana artikolo de:Yerkish, indikon pri la traduko je la fino de la artikolo (ĉapitro "Noto") kaj en la diskutopaĝo kaj la ĉapitron pri literaturo eĉ el la rusa ru:Йеркиш. Tio jam devus eĉ sufiĉi por ĝermo. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 10:32, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Nun ĝi ne estas malplena kaj povas resti. Mi forigos la forigaverton kaj same oni povas fermi la debaton ĉi tie.--kani (diskuto) 12:11, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Procedura programado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas malplena kaj eble vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 11:12, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Jam forigita pro evidenta vandalaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 11:24, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 10 junio 2022 19:08
Artikolo
Gaedok (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
fuŝaĵo, apenaŭ komprenebla; fremdlingvaĵoj; malmultaj interlingvaj ligiloj; angla artikolo jam delonge forigita pro nemenciindeco.
Uzanto
Moldur (diskuto) 19:38, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estis poroj, mankis kontraŭoj kaj la enhavo (r)estis maltaŭga, alia administranto forigis la "artikolon". Sed li ial forgesis fermi la ĉitiean diskuton. --Tlustulimu (diskuto) 19:48, 16 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Tio ne estas artikolo, eĉ ne ĝermeto. Krome menciindeco vere ne estas. --Tlustulimu (diskuto) 19:55, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 00:20, 5 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 12 junio 2022 0:56
Artikolo
Distrikto Prada (Milano) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Suspektinda artikolo, fuŝa redakto, ekzistas nek en angla (plej abunda) nek en itala (temas pri Milano). Ekzistas nur en franca kaj rusa. En rusa kreis ĝin la sama anonimulo. En franca (kreita ankaŭ de anonimulo) estas tri referencoj el kiuj du falsaj kaj la tria kun la enhavo de la artikolo (muzearo) tute ne kongruas kun la enhavo en Esperanto: luksa kvartalo. Ĉio aspektas persona inventaĵo. Mi ne markis la artikolon kiel forigenda, ĉar mi suspektas personan trompon. Ni jam forigis ion tian. Ĉu endas forbaro de la nomo de la artikolo aŭ de la anonimulo?
Uzanto
--kani (diskuto) 00:26, 5 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estas poroj, mankas kontraŭoj, fontoj, referencoj kaj la enhavo estas iel duba, mi ĵus forigis la artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 13:03, 14 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Sur la mapligila mapo de la franca artikolo la markilo aperas ial super sennoma kvartalo. Eble tio subtenas vian imagon, ke temas pri trompo. - Krome mankas fontoj kaj referencoj. --Tlustulimu (diskuto) 20:53, 5 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Min ĝenas la mizera lingvaĵo, kaj la trompa imago ke temus pri tuta kvartalo, do urboparto. La franca teksto kontraste estas en bona franca, ankaŭ havas tri referencojn, el kiu mi prenas la impreson, ke temas pri domo, domo de la fondaĵo Prada. Artikolon pri tia domo mi tute subtenus, se oni enmetus kaj tradukus la enhavon de la franca teksto kaj la tri eksterajn referencojn ankaŭ komentus en bona Esperanto. Sed tia la teksto momente ne estas. Se ĝi ne tute novkreiĝos ĝis post du tagoj, la nuna teksta miskompreno foriru. ThomasPusch (diskuto) 23:29, 9 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi ĵus rimarkis, ke la IPula kreinto 151.21.156.19 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) de la artikolo estis eĉ tutvikie forbarita. Kion ni faru pri la ceteraj artikoloj resp. redaktoj? --Tlustulimu (diskuto) 13:03, 14 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Li/ŝi/ŝli ankoraŭ faris tri tekstojn pri pentraĵoj, kiuj laŭ mi estas lingve kontentigaj kaj povas resti (nur mi opinias ke la titoloj tro komplikas, sed tio facile redakteblas), unu aldonon de kategorio mi malfaris, kaj pri la teksto de Emile Guillemin la amuzaĵo estas ke tiu-ĉi anonimulo kreis tute enordan artikolan ĝermon, sed tiam venis alia anonimulo, kiu komplete fuŝe ampleksigis ĝin. Mi ordigos la tekston pri Emile Guillemin, kaj krome proponas lasi la kontribuojn de kreinto 151.21.156.19. ThomasPusch (diskuto) 15:41, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Teksto supre dekstre, Ŝablono:Koordinato Teksto Artikolo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ĵaŭdo 16 junio 2022 15:36
Artikoloj
Ŝablono:Teksto supre dekstre (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Koordinato Teksto Artikolo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen du ne uzataj, ne dokumentataj kaj tial superfluaj ŝablonoj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 15:22, 9 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
--ThomasPusch (diskuto) 01:26, 4 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: ThomasPusch (diskuto) 23:19, 9 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi ĵus rimarkis, ke ambaŭ ŝablonoj estas enplektitaj en unu uzantopaĝo. Kiel ni traktu tion? --Tlustulimu (diskuto) 19:11, 16 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Daŭre por, sed   Komento: La ŝablono {{Koordinato Teksto Artikolo}} nur menciatas en la diskutpaĝo de la kreinto, ne uzatas ie, kaj ĝi probable estas traduko de de:Vorlage:Koordinate Text Artikel (deleted), ro:Format:Koordinate Text Artikel (deleted) aŭ nl:Sjabloon:Coördinaten tekst en artikel (deleted), kiuj ĉiuj en siaj vikipediaj branĉoj konsideratas ne (plu) bezonataj kaj ĉiuj forĵetiĝis - la lasta estis la nederlanda ŝablono, kiu forstrekiĝis antaŭ ok jaroj. La kreinto, kiu post 2008 ankoraŭ redaktis unu vikipedian paĝon en februaro 2012, kaj unufoje riparis vandalaĵon en marto 2013, poste dum pli ol 9 jaroj tute ne plu tuŝis vikipedion, supozeble ne reagos pri noto de sia diskutpaĝo... Tamen mi ĵus alskribis lin tie! Laŭ mi la ŝablono, pri kiu tute mankas noto por kiu ĝi povus utili, devos sekvi siajn gefratojn germanan, rumanan kaj nederlandan... kaj la {{Teksto supre dekstre}} - sama stato - same, sed mi lasus al la kreinto (ĉu vi jam kontaktis lin, Tlustulimu?) ankoraŭ semajnon por respondi, do prokrastus la forigon al la 28-a de junio. ThomasPusch (diskuto) 14:45, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
La homo evidente ankaŭ dum la lastaj 2 semajnoj evidente ne rigardis en vikipedion, la limdato de semajno jam kvarfoje pasis, kaj se plu atendi, ni ebla atendos jarojn aŭ jardekojn. Do mi finas la temon. --ThomasPusch (diskuto) 01:26, 4 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Datindiko redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 16 junio 2022 17:53
Artikolo
Ŝablono:Datindiko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen ŝablono sen intervikioj, sen dokumentado kaj eĉ ne uzata. Krome ĝi estas pli malpli duoblaĵo de la ofte uzata kaj bone dokumentita {{FormatoDato}}.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 17:27, 9 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
parte
Mi ŝanĝis la ŝablonon al alidirektilo, sed forigis ĝian nun superfluan preskaŭ senenhavan dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 19:15, 16 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Eble ni ja povus ŝanĝi ĝin al alidirektilo, por almenaŭ savi la ŝablonan historion. --Tlustulimu (diskuto) 17:28, 9 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: ŝanĝi ĝin al alidirektilo. ThomasPusch (diskuto) 23:18, 9 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Alex MacFarlane redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 23 junio 2022 23:25
Artikolo
Alex MacFarlane (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La tekstoprovo nur konsistas el unu frazo, kvarfoje ripetita, kaj algluiĝis kvin hazardaj referencoj plene en la angla, kun nenia klarigo pri kio povus temi, por ŝajnigi ke temus pri serioza eta vikipedia artikolo de ses tekstolinioj, bonaspekta informkesto kaj abundaj referencoj - sed ne estas.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 23:16, 9 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla stato. RG72 (diskuto) 04:27, 28 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento: La kreinto de la tekstoprovo, Robin van der Vliet, dum 10 tagoj ne reagis al la noto sur sia diskutpaĝo, kaj ankaŭ ĉi-tie neniu ajn esprimis ian opinion. Mi tial vastigas la pripensotempon al 2 semajnoj, kaj ankoraŭfoje alvokas pri komento. ThomasPusch (diskuto) 14:51, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento: Pardonon pro la malfrua reago, lastatempe mi estas iom tro okupata. Mi konsentas, ke la artikolo estis en mizera stato. Mi verkis la artikolon antaŭ multaj jaroj. Mi ĵus retradukis la tutan anglan artikolon. Mi opinias, ke la artikolo nun estas en akceptebla stato. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:09, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento: Mi atestas, ke nun la lingvonivelo estas taŭga. Pri la aliaj ecoj, kiel enciklopedieco aŭ notindeco, mi ne certas kaj ne komentos. --Goren (diskuto) 07:50, 25 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

@Robin van der Vliet: La komenco daŭre tekstas "M. verŝajne estas la unua posedanto de naskiĝatesto kaj pasporto kun nedeterminita sekso. M. verŝajne estas la unua persono en Aŭstralio, kiu akiris naskiĝateston kun nedeterminita sekso, kaj la unuan aŭstralian pasporton kun la sekspriskribo "X" en 2003. Oni raportis, ke M. ricevis pasporton kun la sekspriskribo "X" en frua 2003." Laŭ gazeto M. uzis naskiĝateston kun nedeterminita sekso eldonita de Viktorio. ..."M. verŝajne estas ankaŭ la unua aŭstraliano ricevinta naskiĝateston, kiu agnoskas sekson, kiu estas nek vira nek ina" do "nedeterminita – ankaŭ konata kiel interseksa. Ĝi estis eldonita en la naskiĝŝtato de M., Viktorio" Tiuj obstinaj ripetoj ne estas taŭga lingvonivelo, kvankam la ripetoj estas sen gramatikaj eraroj. Se vi forstrekas ĉiujn ripetojn, kaj aldone igas la tekston ne plu orfa, do ligas ĝin al ni diru kvin artikoloj, ne nur al la listo Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj la propra diskutpaĝo, tiam laŭ mi estos en ordo ke la artikoleto restu. Sed mi timas ke se oni sincere forigas ĉiujn eĥajn ripetojn, ke tiam restos nur unu frazo "M., loĝanta en la subŝtato Viktorio, estas la unua aŭstraliano ricevinta naskiĝateston kun nedeterminita sekso, kaj la unuan aŭstralian pasporton kun la sekspriskribo "X" en 2003". Vi pravas ke la "tuta angla artikolo" havas apenaŭ pli da informo, sed se ĉiuj 10 eksteraj ligiloj tiom malplenus, ke el ili oni ne povus formi tri ĝis ses plenajn frazojn sen ripeto, tiam vere la temo ne sufiĉe ampleksus por havi plenan artikolon, sed alternative havi frazon en alia artikolo. - Vi ankoraŭ havu semajnon. ThomasPusch (diskuto) 01:13, 4 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto urbo de Kubo, Ŝablono:Informkesto setloloko de Kubo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je vendredo 17 junio 2022 19:16
Artikoloj
Ŝablono:Informkesto urbo de Kubo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Informkesto setloloko de Kubo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen sufiĉe malnoviĝintaj informkestoj, kiuj estas nur dufoje resp. unufoje uzataj en artikoloj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 19:53, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar mankis kontraŭoj, la ŝablonoj ne plu estis en artikoloj kaj tial superfluiĝis, mi ĵus forigis ilin kaj kelkajn alidirektilojn, kiuj foje estiĝis dum alinomado. --Tlustulimu (diskuto) 15:30, 18 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi proponas ŝanĝon en la artikoloj al la kutima {{informkesto urbo}}. Tiuj apartaj ŝablonoj uzas koordinatojn laŭ terure malnova maniero, ne subtenas mapligilan mapon nek Vikidatumajn erojn. --Tlustulimu (diskuto) 19:57, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi ĵus ŝanĝis ĉiujn tri artikolojn, kiuj antaŭe enhavis unu el la du ŝablonoj. Nun en ili troveblas {{informkesto urbo}}. Krome mi rimarkis, ke neniu el la prilaborintoj ĝis nun rimarkis, ke la koordinatoj ne ĝustis. Kubo ja situas en la okcidenta hemisfero. Sed la ŝablonoj indikis la orientan. Unu el la tri artikoloj nun bone montras, ke nun la koordinatoj devus esti ĝustaj. Tie videblas la area markilo sur la mapligila mapo. --Tlustulimu (diskuto) 19:45, 16 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtujtuje
Artikolo
Haroj de Juice Leskinen (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas neenciklopedieca kaj trudo de malvikipediisto, kiu meritas novan forbaron pro sia insistemo rompi la kolektivajn decidojn.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:15, 14 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Jam la titolo montras, ke ne povas esti enciklopedieca enhavo. Tial mi ĵus forigis ĝin. Krome mi protektis la titolon kontraŭ rekreo. --Tlustulimu (diskuto) 12:36, 14 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:NovajMesaĝoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je lundo 28 marto 2022 10:27
Artikoloj
Ŝablono:NovajMesaĝoj (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Nova! (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen du sufiĉe superfluaj ŝablonoj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 10:37, 21 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
parte
--ThomasPusch (diskuto) 18:31, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: La unua ŝablono aperas nur tre malofte, dum ke la dua ŝablono aperas en diversaj diskutopaĝoj kaj tial devus esti forigata tie per roboto. Kiu povus aranĝi tion? --Tlustulimu (diskuto) 10:37, 21 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Jen du eble utilaj ŝablonoj, se oni volas uzi ilin. Sed almenaŭ la unuan "NovajMesaĝoj" oni nur uzis en 2007, la unu redaktanto teste revivigis ĝin por tri uzoj en 2012. Nun nur proponoj pri forigoj ankoraxu ligas al ili, kaj du redaktantoj, Tlustilimu kaj KuboF mencias ilin komence de siaj diskutpaĝoj kun averto ke oni ĉe ili nepre ne uzu ilin! Ili do ne protestos se oni forigos ilin. La unua, "NovajMesaĝoj", jam pretas por forigo: mi do forigas ĝin, ĉar se dum pli ol 9 jaroj neniu ajn uzis ĝin, tio estas pruvo ke ĝi plene neuzatas! Pri la dua mi fidas la juĝon de Tlustulimu, ke estas tro multaj uzoj. Tamen la ŝablono "Nova!" havas daton kiu ŝajne aŭtomate nevidigas averton se la dato pasis. Do demando estas, ĉu forigo entute ĝenas malnovajn uzojn. Sed mi vidis ĝin ankoraŭ uzita en 2014: necesus sondi, kiu kaj kiam lastfoje uzis ĝin. Se iu ankoraŭ volus uzi ĝin, tiam eble la ŝablono ankaŭ povas resti, eĉ se Tlustulimu ne ŝatas ĝin. Mi mem ekde multaj jaroj ne vidis ĝin en uzo, tial mi ne ĝeniĝas pro ĝi, sed dubas ke ankoraŭ iu fervoras uzi ĝin. Do, la unua estas for, pri la dua ankoraŭ necesas pli kontroli. ThomasPusch (diskuto) 18:31, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 21 junio 2022 18:44
Artikolo
Mike Omer (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas aŭtomata traduko kiu postulas enorman korektadon
Uzanto
--kani (diskuto) 18:43, 14 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estas poroj, mankas kontraŭoj kaj neniu plibonigis la artikolon, mi forigis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 16:49, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: La kreinto iel strange agas en nia Vikipedio. Sed se mi ĝuste vidis, li faras same ankaŭ en la angla Vikipedio. Do, ni estu singardaj. --Tlustulimu (diskuto) 19:50, 16 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: -- ThomasPusch (diskuto) 14:54, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 21 junio 2022 18:38
Artikolo
Mary Morrissey (verkisto) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas aŭtomata traduko kiu postulas enorman korektadon
Uzanto
--kani (diskuto) 18:44, 14 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estas poroj, mankas kontraŭoj, la limdato pasis kaj neniu plibonigis la artikolon, mi ĵus forigis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 16:51, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Vidu mian diskuteron ĉe la antaŭa propono. --Tlustulimu (diskuto) 19:51, 16 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Plena fuŝaĵo, rekte el iu (ne tre bona) aŭtomata tradukilo, kun nul scio de la lingvo Esperanto. - Moldur (diskuto) 21:00, 19 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: -- ThomasPusch (diskuto) 14:53, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: --Tlustulimu (diskuto) 16:44, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 20:48, 26 jun. 2022 (UTC)
Artikolo
Kategorio:Fikciaj roluloj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
evitinda duoblaĵo de Kategorio:Fikciuloj
Uzanto
Moldur (diskuto) 20:48, 19 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estis poroj, mankis kontraŭoj kaj la limdato pasis, mi forigis la duoblaĵon. --Tlustulimu (diskuto) 19:07, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 13:00, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: -- ThomasPusch (diskuto) 14:53, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: --Tlustulimu (diskuto) 16:43, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Evidente. - Moldur (diskuto) 06:54, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Itv (Poland) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas alilingva, unufraza kaj kun fuŝa titolo
Uzanto
--kani (diskuto) 10:45, 25 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Mi jam forigis la alilingvan fuŝaĵon. --Tlustulimu (diskuto) 17:30, 25 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ĉar mi hieraŭ devis forigi la fuŝaĵon duan fojon, mi protektis la titolon kontraŭ rekreo. --Tlustulimu (diskuto) 05:36, 26 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Dumptf (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas alilingva vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 00:18, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Evidenta vandalismo.
De sama forbarenda stultulo Ketpt kaj Benempted.--kani (diskuto) 01:45, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: La aĉulo jam kelkfoje kreis tiajn strange titolitajn fuŝaĵojn, kiujn mi jam forigis. --Tlustulimu (diskuto) 04:47, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Similliteruma stultaĵo: Sumptf.--kani (diskuto) 00:53, 18 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Komunumo de Kiruna redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 4 julio 2022 5:04
Artikolo
Komunumo de Kiruna (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen senfonta, senreferenca artikolo sen intervikioj, de konata ulo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 05:04, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
Ĉar la limdato jam estis kaj estas kontraŭoj, la artikolo devos resti. --Tlustulimu (diskuto) 12:31, 5 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: La teksto en la nuna formo vere havas la amplekson de bona artikola ĝermo. Klaras ke tio antaŭ semajno aspektis aliel, sed nun la teksto estas kontentiga. ThomasPusch (diskuto) 01:17, 4 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: --kani (diskuto) 11:25, 5 jul. 2022 (UTC)[Respondi]