Jerkiŝa lingvo

(Alidirektita el Yerkish)

Jerkiŝa lingvo (angle Yerkish) estas konstruita lingvo kun abstraktaj simboloj. Esploristoj uzas ĉi tiujn simbolojn por provi establi lingvan kontakton kun primatoj. La Jerkiŝa klavaro estas konektita al komputilo, kiu registras ĉiun eldiron kiun la besto faras. Primatologoj Sue Savage-Rumbaugh kaj Duane Rumbaugh studis kiel la simioj Lana, Washoe kaj Sarah komunikas kun homoj uzante la klavaron. La signolingvo Jerkiŝa estis evoluigita fare de la pripsikologia profesoro Ernst von Glasersfeld (1917-2010) kune kun Pedro Pisani en la Yerkes National Primate Research Center en Atlanta en 1970 por komunikadaj eksperimentoj kun la ĉimpanzo Lana. Ekzistas detala priskribo de la Jerkŝa lingvo en ĉapitro de la libro Language Learning by a Chimpanzee. The LANA Project[1].

Jerkiŝa
animal language • artefarita lingvo
Lingvistikaj eksperimentoj de homedaj simioj
Parolantoj 4 (simioj)
Kreinto Ernst von Glasersfeld
Lingvistika klasifiko
Konstruitaj lingvoj
Besta lingvod:Q1643092
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sen valoro
Angla nomo Yerkish
Franca nomo yerkish
vdr

La bonobo (pigmea ĉimpanzo) Kanzi lernis la uzon de Jerkiŝa en la unuaj 2 jaroj de sia vivo observante la trejnadon de sia vartpatrino Matata. Pro la frua eksponiĝo al la lingvo, Kanzi havas la plej bonan komprenon de signolingvo ĝis nun.

Leksigramoj redakti

 
Ekzemploj de leksigramoj de la Jerkiŝa lingvo

La lingvo uzas bildojn, kiuj estas kombinaĵoj de naŭ bazaj elementoj kaj nomiĝas "leksigramoj". Koloroj indikas semantikajn kategoriojn.[2][3].

Per la kombino de naŭ bazaj signoj po du, tri aŭ kvar oni povas havigi 255 apartajn leksigramojn. Tiuj bazaj signoj estis elektitaj laŭ ilia intermalsimileco. La signoj estas tute simbolaj kaj neniel reprezentas la konkretaĵojn kiujn ili montras.

La leksikono de la Jerkŝa lingvo ne estas dividita gramatike laŭ nomoj, verboj, adjektivoj kiel en tradiciaj lingvoj sed en signifogrupoj. Ekzemple, en Esperanto oni dirus "mi amas Marian" aŭ "mi havas amon por Maria", tie la radiko am- funkcias kiel verbo aŭ kiel nomo, sed tio ne okazas en Jerkŝa lingvo ĉar terminoj estas uzitaj nur kiel konceptoj.

Leksigramoj estas klasifikitaj en 42 konceptoklasoj, ekzemple: "konataj primatoj", "ne konataj primatoj", "agantoj ne-vivaj" (komputilo, roboto,...), "apliko de forto" (tiri, puŝi), "Maĝeblaĵo", ktp. Tiuj klasoj estas ankaŭ semantike subklasifikitaj laŭ naŭ koloroj.

Semantika kolorkodo de la leksikogramoj
Koloro Signifo
Violkolora Memstaraj agantoj
Oranĝkolora Spacaj aĵoj kaj ideoj
Ruĝa Manĝeblaĵoj
Verda Korpopartoj
Blua-griza Ŝtatoj kaj kondiĉoj
Blua Agoj
Nigra Prepocicioj, determinantoj, ktp.
Blanka Jeso
Flava Frazmodifiloj

Aliaj leksigramaj sistemoj redakti

Scientistoj el la Universitato de Kioto kreis propran leksigraman sistemon nomita KUL (Kyoto University Lexigram system) parte surbaze la leksigramoj de la Jerkŝa lingvo[4][5].

Gramatiko de la Jerkiŝa lingvo redakti

Korelatiloj redakti

La gramatiko de la Jerkiŝa lingvo funkcias base de 35 korelatiloj (angle correlators). Ili estas strukturoj per kiuj la leksigramoj rilatiĝas. La korelatiloj ne nur priskribas rilaton inter leksigramoj, ankaŭ inter korelatiloj.

Ekzemploj:

Korelatilo 01 - Memstara aganto faras sentranslokigan agon

 

Korelatilo 16 - Senta ago rilata al perceptebla aĵo

 

Korelatilo 04 - Memstara viva aganto faras sentan agon

 

Referencoj redakti

  1. Ernst Von Glaserfeld. The Yerkish Language and Its Automatic Parser. En la libro, Language Learning by a Chimpanzee THE LANA PROJECT. Academic Press. 1977. paĝ. 91-130.
  2. Rumbaugh. A computer-controlled language training system for investigating the language skills of young apes. Behav. Res. Meth. & Instru., 1973, Vol. 5 (5)
  3. E. Von Glasersfeld. The Yerkish Language for Non-human Primates. 1975. University of Georgia.
  4. Tetsuro Matsuzawa. The Ai project: historical and ecological contexts. Anim Cogn (2003) 6 : 199–211.
  5. Toshio Asano, Tetsuya Kojima, Tetsuro Matsuzawa kaj aliaj. Object and Color Naming in Chimpanzees (Pan troglodytes). Proc. Japan Acad., 58, Ser. B (1982)

Bibliografio redakti

Noto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Yerkish en la germana Vikipedio.