Dokumentado Dokumentado

Ĉi tiu ŝablono servas por signali, ke specifa ero de diskutejo estas nova. Tio helpu al la posedanto de la diskutejo aŭ al aliaj uzantoj tuj trovi novajn afiŝojn.

Leginte, la posedanto ne nepre devas forigu la averton. Ĝi aŭtomate griziĝos kaj ŝanĝos sian tekston al JAMA! tuj kiam la Vikipedia sistemdato transpasos la limdaton de la averto.

Ĉi-cele la ŝablono montras ankaŭ ŝpruchelpilon "Limdato: jjjj-mm-dd!".

Se la afiŝo estas jam malnovega, jen ĉirkaŭ 10 tagojn post la limdato, la ŝablono ne plu estos videbla. (Kiu esploros la datkalkuladojn en Ŝablono:Nova!/Dato baldaŭ troviĝos, kial mi skribas ĉirkaŭ. {{{1}}})

Por multaj aplikoj meti la limdaton al morgaŭ aŭ postmorgaŭ estas plej verŝajne plej konvena.

Bedaŭrinde la aŭtoro ĝis nun ne trovis metodon aŭtomate meti la limdaton al postmorgaŭ, tiel ke tiu poste restu ne plu ŝanĝita. Do oni devas aŭ enmeti la deziratan limdaton permane aŭ generi ĝin per programeto sur la propra komputilo kune kun la kodaĵo por alvoki la ŝablonon.

Ĉar plej ofte {{Nova!}} estas uzata en diskutejoj, ĝi provizas ligilon al la Enhavtabelo de la diskutejo. Do se akumuliĝas multaj ŝablonoj {{Nova!}} en diskutejo, oni povas tre bone navigi. Vidu ankaŭ: Ŝablono:Sageto al Enhavo, kiu konvenas por normalaj artikoloj.

Notu, ke {{Nova!}} uzas la sekvajn subŝablonojn:

Tekniko


Uzado

{{Nova!|jaro=2012|monato=4|tago=1}} Teksto de afiŝo.

{{Nova!|jaro=12|monato=4|tago=1}} Teksto de afiŝo.

{{Nova|12|4|1}} Teksto de afiŝo. Notu, ke nun la vicordo rolas! Jen: jaro, monato, tago.

Parametroj

Ne nomitaj parametroj

  1. = jaro (du- aŭ kvarcifere) ĝis kiam la afiŝo validu. (Pravaloro: Jaro mankas!)
  2. = monato ĝis kiam la afiŝo validu. (Pravaloro: Monato mankas!)
  3. = tago ĝis kiam la afiŝo validu. (Pravaloro: Tago mankas!)


Nomitaj parametroj

  • jaro = jaro (du- aŭ kvarcifere) ĝis kiam la afiŝo validu. (Pravaloro: Jaro mankas!)
  • monato = monato ĝis kiam la afiŝo validu. (Pravaloro: Monato mankas!)
  • tago = tago ĝis kiam la afiŝo validu. (Pravaloro: Tago mankas!)


ONI NE POVAS MIKSI LA DU METODOJN!

Ekzemploj

Evidente por la nun sekvantaj montradoj oni devis iugrade truki.


 NOVA!   Teksto de afiŝo. (Limdato hodiaŭ aŭ estonta.)


 ĴUSA!   Teksto de afiŝo. (Limdato ĵusa.)


 JAMA!   Teksto de afiŝo. (Limdato jama.)


  Teksto de afiŝo. (Limdato pli ol 10 tagojn malnova. Ĝi malaperas.)


Kelkaj malĝustaj parametroj:


 Tago '44' pli granda ol 28!   Teksto de afiŝo.


 Tago '44' pli granda ol 29!   Teksto de afiŝo.


 Monato '13' pli granda ol 12!   Teksto de afiŝo.


 Monato '13' pli granda ol 12!   Teksto de afiŝo.


 Metodoj miksitaj! Aŭ ĉio kun nomoj aŭ ĉio sen nomoj!   Teksto de afiŝo.


 Metodoj miksitaj! Aŭ ĉio kun nomoj aŭ ĉio sen nomoj!   Teksto de afiŝo.


 Jaro mankas!   Teksto de afiŝo.

Aŭtomatigo

Tiu, kiu ne volas permane entajpi la ŝablonon kun laŭaj parametroj povas aŭtomatigi la aferon. Por tio necesas per kopiado enmeti la sekvan Volapukaĵon, kiu tamen neniam bezonos esti iel ŝanĝata. Kiam oni redaktas, oni simple kopiu tiun tekston en la redaktofenestron. Kiam oni konservas, estiĝos alvoko de la ŝablono {{Nova!}} kun limdato metata al la tago de la konservado plus du tagoj. Eblaj duaj redaktado kaj konservado ne plu ŝanĝos la limdaton.

{{Nova!|{{subst:#time:Y|+2 days}}|{{subst:#time:m|+2 days}}|{{subst:#time:d|+2 days}}}} 

Vidu ankaŭ


Se vi havas demandon pri ĉi tiu ŝablono, tiam vi povas demandi en la ŝablonprojekta diskutejo. La Intervikiaj ligiloj estu metataj al Vikidatumoj. (Vidu Helpopaĝon pri tio.)