Kategorio-Diskuto:Borovskij distrikto

Gramatike malĝusta titolo!!! Rusa adjektiva vorto ne iĝas aŭtomate adjektiva en Eo!!!Narvalo (diskuto) 05:09, 25 Apr. 2013 (UTC)

Se ĝi ne taŭgas, do en la ŝablono "Kaluga provinco" en ĉiu nomo de distrikto estas eraro; kiel ĝi povas esti korektita? Kaj kiu nomo estas pli oportuna (por artikoloj kaj por kategorioj): "Distrikto Borovskij" (kiel vi korektis kvankam la adjektiva formo restis) aŭ "Distrikto Borovsk" (kiel, ekzemple, en Distrikto Baltijsk)? Mi ne komprenis kiel devas aspekti la nomo de ĉi-kategorio. Uzanto:Dima41
Distrikto Baltijsk, tie la distrikto estas nomata post Baltijsk, tiel ĝi estas ĝusta. Do mi ne analizis profunde, sed neniu devas scii, ke Borovskij (aŭ iu alia nomo) estas adjektiva en la koncerna lingvo. Tiel vi povas elekti la formon Distrikto Borovskij aŭ Distrikto Borovsk, gravas la unueco. Laŭ via propono, mi preferus la formon Distrikto + urbonomo ne en la adjektiva formo.Narvalo (diskuto) 05:07, 26 Apr. 2013 (UTC)
Dankon. Mi kreis novan kategorion "Distrikto Borovsk" kaj artikolon Distrikto Borovsk (Kaluga provinco) kun alidirektilo el Distrikto Borovskij (Kaluga provinco). Tamen la ŝablono "Kaluga provinco" kiu estas montrata en artikoloj enhavas samajn erarojn pri distriktoj faritajn antaŭ ĉiuj miaj redaktoj kaj restas kun tiuj eraroj.Uzanto:Dima41
Reiri al la paĝo "Borovskij distrikto".