Ŝablono:Ĉefpaĝo/Enkonduko

Esperanta Vikipedio

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.