Uelgi (ruse Уелги) estas dolĉakva basentipa lago centre de Kunaŝaka distrikto, Ĉelabinska provinco, Rusio, sur Transurala ebenaĵo.

Uelgi
lago
Situo Kunaŝaka distrikto, Ĉelabinska provinco, Rusio
Datenoj
Situo sur mapo
neniu
Koordinatoj 55° 47′ N, 61° 33′ O (mapo)55.78333333333361.55Koordinatoj: 55° 47′ N, 61° 33′ O (mapo)
Uelgi (Ĉeljabinska provinco)
Uelgi (Ĉeljabinska provinco)
DEC
Uelgi
Uelgi
Map
Uelgi
Surfaca areo 50 km²f5
Maksimuma longo 12 kmf6
Maksimuma larĝo 6 kmf7
Akva volumeno 0,1387 km³dep1f8
Maksimuma profundo 3,8 mf10
Averaĝa profundo 2,3 mf11
vdr

Areo de la akvospegulo estas 50 (laŭ iuj datumoj — 60,3) km². Akvovolumeno estas 138,7 milionoj da km². Fiksa reziduo de la akvo estas 3339,3 mg/litro.

Averaĝa profundeco estas 2,3 metroj, la pleja profundeco — 3,2 ĝis 3,8 metroj (laŭ datumoj de 1969 la maksimuma profundeco atingis 7 metrojn).

En la lago loĝas karasoj, karpoj, eŭropa perkoj, peledoj (Coregonus peled), Coregonus lavaretus maraenoides, ezokoj, foksenoj (Phoxinus).

Laŭlonge de la bordoj kreskas skirpo (aparte abunda ĉe marĉaj areoj sur la nord-orienta bordo). Sur la sud-okcidenta bordo troviĝas vilaĝo Kanzafarovo, 1 km for de la norda bordo situas malloĝata vilaĝo Uelgi, sur la orienta bordo staras du ĉasdomoj kaj akvopumpejo, sur la suda bordo situas muelejo. Sude la lago ligiĝas per akvoflueto al lago Kunaŝak. 2 km for de la suda bordo staras distrikta centro, vilaĝo Kunaŝako.

Etimologio redakti

Kutime oni opinias, ke baŝkira vorto «uelgi» (variaĵoj: «uelde», «uelge») povas deveni de tatara-baŝkira vorto «uijl», «ujel» — kavo, depresio, malaltaĵo, enfalo. N. I. Ŝuvalov rimarkigas al evidenta simileco de la hidronimo kaj nomoj de akvo Uvildi kaj rivero Uvelka. Li ankaŭ citas lokan legendon pri subita apero de tiu ĉi lago kvazaŭ de nenie, do la nomo de Uelgi ĉi tie estas interpretata kiel «enfala, formiĝinta pro enfalo de la tero».