Tibor Meisel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Meisel Tibor estis hungara kemiisto, profesoro.

Tibor Meisel [1] naskiĝis la 25-an de majo 1929 en Ĉeĥoslovakio en Kajal. Li mortis la 13-an de aŭgusto 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Meisel apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li lernis en Kemia Universitato de Veszprém, poste (kie li akiris la diplomon en 1954) en Teknika Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li instruis en la teknikuniversitato. Li kandidatiĝis en 1961, li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1981. En 1982 li atingis la instruan rangon universitata profesoro. Li estis gastoprofesoro en Kairo en 1973, en Bagdado en 1974, en Ĉandigaro en 1974, 1979, en Peruo kaj Karakaso en 1977.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Analitikai kézikönyv (1974)
  • Analysis by Physical Methods (1978)
  • A kémiai analízis termikus módszerei (1986)

Fontoj redakti