Tiu ĉi konto, Ludovica (kontribuoj), estis unua konto, de januaro 2009 ĝis julio 2010, kaj

Ludovica1 (kontribuoj) estas la daŭriga konto, de junio 2020 ĝis majo 2015.




Se por vikipediistiĝi utilas sinkonigi almenaŭ propradeklare kaj sin meti al la kvazaŭjuĝada dispozicio de okazaj kaj enskribitaj vikipediistoj, jen mallonga profilo de mia ekzisto: Mi multe aĝas naskiĝinte najbare de Padova (Italio) en 1924, vizitis regulajn studkursojn, instruis klasikajn lingvojn grekan kaj latinan, bakalaŭre magistriĝis pri teologio specialiĝante en la katolika, instrue pritraktis laŭdeke da jaroj religion en publikaj kaj fakaj lernejoj kiuj lasis en mi la emon ĉiam pli enprofundiĝi en ĝin; kaj en la momento de emeritiĝo hazarde renkontis esperanton (1995) kaj esperantistojn.

Opiniinte ke mi gajnis sufiĉe da scio pri tiu lingvo, mi aŭdacis ekmeti al esperanto verkojn pri kies kreiĝo mi jam kunlaboris aŭ kiuj jam sin faris miaj ĉevaletoj en la instruaj taskoj.

Mi tradukis, el la itala, do:

  • LA FUNDAMENTOJ de la KRISTANISMO. [*La Mortotuko de Torino [1]

]Temas pri teologia kaj historia verko, pri kies kreado mi kunlaboris kun la teologo Piero Ottaviano.

  • KONTRAŬ MAJSTRO ĈERIZO de kardinalo Jakobo Biffi. (Majstro Ĉerizo estas personulo de la porinfana fabelo “La Aventuroj de Pinokjo”: tiu personulo “sename” rifuzis la lignpecon el kiu, male, amema Majstro Ĝepeto ekstraktos la marioneton-infanon. Jakobo Biffi pruvas ke homo taksata tute nekristana, nome la verkisto Carlo Lorenzini, aranĝis verkon tute kristanan; kaj ke tio okazis por ke la aŭtoro spure sekvis la verajn inklinojn de la popolo! [2][3]
  • La Mortotuko de Torino [4] [5]
  • Ĵus estis presita mia COMPENDIO ITALIANO-ESPERANTO di TERMINI RELIGIOSI. Vidu: Publlicazioni ĉe [6] [7]


El la latina:

  • LEGENDO MAJORA pri Sankta Francisko de Sankta Bonaventura.[8]

El la antikva greka:

  • La evangelio laŭ Tomaso. [9]
  • VIVO de SANKTA ANTONO ABATO, [10]

el antikvgreka verko de Sankta Atanazio.

  • La RIĈULO kaj LA SAVO, [11] [12] el la antikva greka (kunlabore kun d.no Silvia Garnero) de Klemento el Aleksandrio.
  • LETERO AL LA KORINTANOJ, de Klemento el Romo. [13][14]
  • KRATILO, [15]el la greka de Platono, kunlabore kun spertulo pri lingvistiko.
  • EVANGELIO DE JUDASO [16]


El la esperanta:

  • Traduko italen, el la esperanta, de “LA MORTOTUKO DE TORINO LA NEEBLA OBJEKTO” de A. Cherpillod, “LA SINDONE DI TORINO L’ OGGETTO IMPOSSIBILE”, 190 p.

En NPIV estas indikata mia nomo kiel kunlaboranto por la voĉoj rilatantaj teologion.

  • Nun mi estas (vere jam de kelkaj jaroj) prilaboranta romanon aŭ pli bone eseecan romanon aŭ romanecan eseon: eroj de ĝi jam aperis kelkeloke en esperantaj revuoj. Ĝia titolo sonas: LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM... Kaj ĝi atendas ne tro prudentan eldoniston![17]

Miaj artikoloj gastiĝis en diversaj esperantaj revuoj.

Se ĉio tio estus valora sub ĉiuj vidpunktoj, tiu sinmontro ne estus vantemo. Temante, precipe, pri serioza kaj responsa hobio kiu ne disdegnas celi al reciproka informiĝo kaj helpo, sin citi neniun ĝenu.

NB. Nun Ludovica ŝanĝis sian anoniman uznomon al Ludocica1, kies nona e.adreso estas: armandozecchin#gmail.com --Ludovica 16:18, 26 jun. 2010 (UTC)