Kovrofesta preĝejo (Tjumeno)

preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio konstruata en suda urboparto ĉe strato Gastello en Tjumeno

La Kovrofesta preĝejo (ruse храм Покрова Пресвятой Богородицы) estas la preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio konstruata en suda urboparto ĉe strato Gastello en Tjumeno (Rusio). Ĝi estas konstruata ekde 2016, kiam surloke aperis provizora kapelo. Oni planas fini la konstruadon en 2027[1].

preĝejo de Naskiĝo de Maria
ruse храм во имя Рождества Пресвятой Богородицы
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 7′ 39″ N, 65° 31′ 6″ O (mapo)57.127565.51842Koordinatoj: 57° 7′ 39″ N, 65° 31′ 6″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska eparĥio
dekanujo la Tjumena
Uzado konstruata
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Oleg Golikov
Tipo de konstruaĵo ortodoksa preĝejo
Konstruado ekde 2016
Specifo
Enhaveco ĝis 800 homoj
Alto 36
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Gastello, 61/1
Oficiala paĝaro https://pokrov-tmn.ru/
vdr

Situo redakti

La preĝejo situas en suda parto de Tjumeno, malantaŭ la Transsiberia fervojo, ĉe kruciĝo de stratoj Gastello kaj Bauman. La plej proksima bushaltejo estas Magazin Piŝma (Vendejo Piŝma) ĉe strato Ĉerviŝevskij Trakt.

Historio redakti

 
Kovrofesta kapelo. Tjumeno, 2017.

Konstrui la preĝejon oni decidis en 2009. En tiu ĉi urboparto mankas preĝejoj kaj en la tuta urbo mankas Kovrofesta preĝejo[2].

Origine oni planis konstrui la preĝejon en la Komsomola skvaro. En novembro 2013 oni sciigis publike ke la tereno en la okcidenta parto de la skvaro jam estas oficiale aprobita tiucele, dezajno estas preta kaj en 2015 la preĝejo estos finkonstruita[3]. Sed urbanoj protestis kontraŭ la redukto de la skvaro por religia konstruaĵo, argumentante ankaŭ ke preĝejo en la Komsomola skvaro estus stranga afero. Lokaj komunistoj subtenis la protestojn. La tereno jam estis ĉirkaŭbarita, 41 arboj hakitaj. La 30-an de novembro 2015 en la skvaro okazis kunveno de malkontentaj lokanoj, kiuj diris ke neniu informis ilin pri la planata konstruado. Ili diris ke ili kontraŭas ne la preĝejon mem, sed la elektitan terenon kaj proponas konstrui ĝin aliloke. La 1-an de decembro samloke okazis diservo subtene al la konstruado[4].

Fine la aŭtoritatoj ŝanĝis la lokon kaj en julio 2016 por la preĝejo estis destinita alia tereno, situanta iom pli sude[5].

Sur tiu loko estis du duetaĝaj domoj, sed oni detruis ilin kaj sur tiu tereno komenciĝis konstruado de la preĝejo[6]. Anstataŭ eta preĝejo en novgoroda stilo oni decidis konstrui pli grandan preĝejon en bizanca stilo. Ĝi devos esti 36 metrojn alta[2] (ĝis kupolo — 26 aŭ 27 m)[6][7], konsisti el tri partoj kaj sonorilturo. Ĝi enhavos ankaŭ baptejon, refektorion kaj administrejon kaj ensapcigos ĝis 800 homojn. Oni pripensis diversajn formojn inkluzive de kruco kaj arkeo de Noa, sed la tereno estas malgranda, do oni decidis konstrui klasikan kvadratan preĝejon kiel la plej enspacigeblan[6]. La ĉefa alkonstruaĵo havos altaron de Kovrofesto, la alia — de Sankta Spiridono de Tremetusioen[2].

En 2016 sur la nova tereno oni starigis lignan kapelon, danke al monoferoj de kompanio Avtograd. La 14-an de oktobro 2016 je la Kovrofesto metropolito de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij faris la unuan liturgion. Ekde tiam regule okazas dimanĉaj diservoj[8].

La 20-an de novembro 2018 metropolito Dimitrij konsekris la pilierejon post kio komenciĝis la konstruado. En 2019 oni faris la fundamenton. En junio 2021 metropolito Dimitrij metis fondoŝtonon kaj faris diservon. En 2022 komenciĝis konstruado de sonorilturo. La 25-an de decembro 2021 en la memortago de Sankta Spiridono metropolito Dimitrij faris la unuan liturgion[2]. La 11-an de septembro 2023 estis konsekritaj kaj levitaj al la sonorilturo du unuaj sonoriloj[9]. Ili estis faritaj en la urbo Kamensk-Uralskij kaj pezas respektive 1 kaj 2,5 tunojn. La 14-an de oktobro je la Kovrofesto ili unuan fojon eksonoris[1].

Arkitekturo redakti

Pastro Aleksandr Verejkin diris ke la dezajno estas inspirita de la ortodoksa preĝejo de Sankta Triunuo, kiun li vidis en 2016 dum ferio en provinco Phuket (Tajlando). Li partoprenis tie Kristnaskan diservon kaj estis impresita de la beleco de la templo, kiu estas ne tre granda, tamen povus enspacigi ĝis 250-300 homojn. Post reveni hejmen li trovis similajn preĝejojn en Interreto, montris ilin al metropolito kaj ricevis aprobon de la stilo[10].

En la alkonstruaĵo troviĝas granda ikono de Sankta Spiridono, donacita de bonfaranto kiu alportis ĝin de la insulo Korfuo (Grekio), kie troviĝas la restaĵoj de la sanktulo. Laŭ perimetro estas metitaj brikoj, alportitaj de la Ĉimejeva vira monaĥejo de la ikono de Dipatrino de Kazano (Kurgana provinco), alte estimata en Okcidenta Siberio kaj Uralo. Multaj brikoj havas surskribojn kun nomoj de oferintoj, kiuj kvazaŭ aĉetis ilin per siaj donacoj[2]. Ĝis aprilo 2022 estis subskribitaj jam 10 mil tiaj brikoj[11].

La interiero estos farita el marmoro kaj mozaikoj, substrekante la bizancan stilon[12]. Je la fundamento kuŝas ŝtonoj, alportitaj de la sankta monto Athos. Por la muroj estas uzataj sentruaj brikoj de tri koloroj[7].

Pastro redakti

Ĉefpastro de la preĝejo estas Aleksandr Verejkin, nomumita la 28-an de decembro 2016[8].

Li estis ateisto, sed antaŭ rekrutiĝo al armeo najbarino donis al li paperon kun preĝo, kiun li legadis en malfacilaj periodoj. Post du jaroj li revenis hejmen kaj dum sekva jaro frekventis preĝejon kiel laiko. Kiam li aĝis 25 jarojn, li estis baptita kune kun sia familio. Poste li servis kiel laiko en la preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo, poste finis seminarion kaj revenis tien jam kiel pastro. En 2005 li estis nomumita samtempe ĉefpastro de la preĝejo de Serafimo de Sarov, kies konstruado ĵus komenciĝis. Tie li aranĝis diservojn en provizora kapelo, lokita en vagondomo. Post kiam la konstruado estis finita li estis nomumia pastro de la Kovrofesta preĝejo. Lia pli aĝa frato, forpasinta en la 2000-aj jaroj, iniciatis konstruadon de kelkaj kapeloj kaj de la preĝejo en vilaĝo Krasnoselkupo (Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto)[10].

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Александра Бучинская (2023-10-14) Покров всю землю покрывает…. Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2023-10-15. Alirita 2024-01-12.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Александра Бучинская (2022-07-30) Покров для Тюмени (ruse). Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2022-08-02. Alirita 2022-09-09.
  3. Екатерина Черкасова (2013-11-07) В сквере Комсомольский началось строительство храма (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-09-12. Alirita 2022-09-12.
  4. Вениамин Рыбаконь (2013-12-02) В чужой сквер со своим уставом (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-09-12. Alirita 2022-09-12.
  5. Надежда Корнеева (2016-07-14) Храм из сквера Комсомольского перенесли на улицу Гастелло (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-09-12. Alirita 2022-09-12.
  6. 6,0 6,1 6,2 Елена Кухальская (2018-10-11) В Тюмени готовятся к началу строительства Покровского храма (ruse). Park72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-09-09. Alirita 2022-09-09.
  7. 7,0 7,1 Нина Баринова (2022-07-08) В Тюмени на средства благотворителей строят храм в русско-византийском стиле. Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2022-07-08. Alirita 2024-01-10.
  8. 8,0 8,1 Город Тюмень. Храм в честь Покрова Пресвятой Богородицы (ruse). la Tobolska metropolio. Arkivita el la originalo je 2017-12-25. Alirita 2024-01-10.
  9. В Тюмени подняли колокола на звонницу храма Покрова Пресвятой Богородицы (ruse). Unueca Rusio (2023-09-11). Arkivita el la originalo je 2024-01-12. Alirita 2024-01-12.
  10. 10,0 10,1 О храме Покрова Богородицы, о ктиторах и об экономической целесообразности брака (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta (2017-11). Arkivita el la originalo je 2018-01-04. Alirita 2024-01-10.
  11. Тюмени продолжается возведение храма в честь Покрова Пресвятой Богородицы (ruse). Tjumenskoje Vremja (2022-04-01). Arkivita el la originalo je 2024-01-12. Alirita 2024-01-12.
  12. Карина Майлибаева (2023-10-19) Тюменские бизнесмены спонсируют строительство храма за 1 млрд рублей (ruse). RBC. Alirita 2024-01-10.