Preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo (Tjumeno)

preĝejo en Tjumeno, Rusio

La preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo (ruse Церковь Михаила Архангела, ankaŭ konata kiel ruse Храм во имя Архистратига Божиего Михаила) situas ĉe strato Lenin en Tjumeno (Rusio). La unua mencio pri ĝi datiĝas je 1616. Ĝi estas posedaĵo de la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj funkcias kiel paroĥa preĝejo. La apuda strato Urickij ĝis 1922 nomiĝis Arĥanglskaja (Ĉefanĝela) omaĝe al la preĝejo.

Preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo
ruse Церковь Михаила Архангела
kristana preĝejo • rekonilo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 9′ 30″ N, 65° 31′ 32″ O (mapo)57.15833333333365.525555555556Koordinatoj: 57° 9′ 30″ N, 65° 31′ 32″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tjumena
Dato de konsekro la 7-an de junio 1791
Konsekrinto Treadij, la estro de la Tjumena monaĥejo de la Sankta Triunio
Uzado preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo siberia baroko, empiro
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado la 24-an de majo 1781–la 10-an de aŭgusto 1824
Specifo
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Lenin 22, Tjumeno
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo
Oficiala paĝaro archangel72.ru ruse
vdr
Vido de sur strato Lenin
La preĝejo vespere
La ĉefa enirejo
Memortabulo sur la preĝejo

Historio redakti

Konstruado redakti

Unuafoje preĝejo kun tiu nomo estas menciata en 1616. En 1697 ligna preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo forbrulis. Oni konstruis la novan sur la sama loko, sed en 1766 ankaŭ ĝi forbrulis. La preĝejo estis restarigita denove, sed jam la 13-an de majo 1781 oni petis ĉe la episkopo Tobolska kaj Siberia Varlaamo la 1-a permeson konstrui anstataŭ ĝi ŝtonan preĝejon kaj diris, ke ĉiuj materialoj jam estas aĉetitaj kaj konstruistoj trovitaj. Kiel argumenton oni menciis la fakton, ke en junio 1766 granda incendio detruis la tutan urbon (krom urbopartoj situantaj trans la riveroj Turo kaj Tjumenko), 604 kortoj pereis kaj tiam forbrulis ankaŭ tiu ĉi preĝejo. La permeso estis ricevita kaj la 24-an de majo 1781 sur ĝia loko estis ekkonstruita la ŝtona preĝejo[1].

Unue oni planis ĝin unuetaĝa kun alkonstruaĵo honore al Johano Baptisto, sed dum la konstruado decidis krei la duetaĝan templon, kies unuan etaĝon okupos la hejtata preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo (konsekrita la 7-an de junio 1791 de Treadij, la estro de la Tjumena monaĥejo de la Sankta Triunio) kaj la duan — nehejtata preĝejo de la Senkapigo de Johano Baptisto (konsekrita la 10-an de aŭgusto 1824 de Ambrosio, la arkimandrito de la Tjumena monaĥejo de la Sankta Triunio)[1][2]. Longa historio de la konstruado speguliĝas en aspekto de la templo. Ĝia unua etaĝo montras stilon de la frua baroko dum en la supra parto jam senteblas klasikismo[2].

La preĝejo estis konstruata preskaŭ 43 jarojn, do post konsekro de la dua etaĝo komenciĝis riparado de la unua etaĝo, kiu kostis 550 rublojn al la negocisto Evgraf Ŝepetilnikov, financinta la laborojn[1]. Post tio la paroĥestro kaj negocisto de la 1-a rango Vasilij Trusov kun paroĥanoj komencis rekonstruon de la apuda tereno. En 1836 aperis ligna gardistejo, ŝtona barilo kun du fere kraditaj pordegoj kaj brika budo por vendado de kandeloj ĉe la orienta flanko de la preĝejo. En 1840 la konstruaĵo estis stukita, la tegmento verde farbita, la kupoloj orumitaj. En 1856 sur loko de kaduka ligna domo, konstruita en 1819 por azilejo, oni ekkonstruis lignan domon por klerikaro[1].

La 23-an de decembro 1861 estis ricevita permeso konstrui lignan kapelon en la vilaĝo Savraskova (nun Patruŝeva), finita la 17-an de junio 1866. La projekton financis la tjumena negocisto de la 1-a rango Jakov Ŝetinin. La 13-an de februaro 1895 estis konsekrita kapelo en la vilaĝo Pleĥanova, al kies paroĥo apartenis ankaŭ la vilaĝoj Derbiŝi kaj Dudareva. Ambaŭ preĝejoj estis parto de la paroĥo de la preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo[1].

En 1897 la paroĥanoj petis permeson konstrui la maldekstran (nordan) alkonstruaĵon omaĝe al la sanktulo Simeono de Verĥoturje, miraklofaranto kaj aŭspicianto de Siberio, ĉar la preĝejo jam ne povis enspacigi ĉiujn preĝantojn, speciale dum grandaj festoj. En novembro la eparĥia arkitekto Bogdan Zinke preparis dezajnon por konstruado de du alkonstruaĵoj — de la suda kaj norda flankoj. Tamen aprobita estis nur la dua (norda) dezajno, kiu estis ekkonstruita la kaj konsekrita la 3-an de oktobro 1899[1].

Funkciado redakti

En 1781 la preĝeja paroĥo enhavis 57 urbajn kortojоn[3].

En 1892 ĉe la preĝejo estis malfermita la unua en la urbo paroĥa lernejo (antaŭe funkciis nur la lernejo ĉe la monaĥejo de Sankta Triunio, en kiu lernis 14 knaboj). Unue en ĝi lernis 60 knaboj kaj 21 knabinoj, sed ekde la 6-a de februaro 1893 oni aĉetis tiucele domon en Malgranda Gorodiŝĉe kaj kreis tiel la Savinto-Ĉefanĝelan lernejon, kie lernis infanoj de la paroĥanoj de la du preĝejoj — la Savinta kaj la Ĉefanĝela. En 1898 la Savinta vira lernejo translokiĝis en novan konstruaĵon, aĉetitan por ĝi laŭ testamento de la negocisto Gavriil Molodiĥ kaj parte pagita de la paroĥanoj. La Ĉefanĝela lernejo funkciis aparte, sed havis nur la inan fakon, la vira fako aldoniĝis nur sekvan jaron. En 1904 okaze de naskiĝtago de la carido Aleksej Nikolajeviĉ estis aĉetita duetaĝa domo, kiu enhavis du klasĉambrojn, ĉambron por instruistoj kun librejo, kaj apartamentojn por la instruistoj. Pro tio la fakoj estis unuigitaj kaj formiĝis la kvarjara lernejo, kiu funkciis tiel ĝis 1908[1].

En 1922 preskaŭ 100 kg de arĝentaĵoj kaj valorŝtonoj estis konfiskitaj por helpi al la malsatmortintoj en Volgio [2].

La 12-an de junio 1925 la Tjumena Distrikta Plenuma Komitato decidis transdoni la preĝejon, kies paroĥon konsistigis nur 71 personoj, al la Viva Eklezio, kio estis plenumita sekvan tagon[1].

Fermo kaj nereligia uzado redakti

Laŭ ordono de la 10-a de decembro 1929 la preĝejo estis fermita kaj la 23-an de decembro oni decidis uzi ĝin kiel amasloĝejon aŭ lernejon. Post kelkaj tagoj oni transdonis ĝin al la reedukaj kaj preparaj kursoj por aranĝi tie amasloĝejon por la kursanoj. En septembro 1930 la preĝejo iĝis amasloĝejo de la Tjumena Medicina Teknikumo[4].

En 1934 la preĝejo estis rekonstruita kaj uzita kiel klubo, oficejo, garaĝo, stokejo. Samjare estis malmuntitaj la kupoloj kaj sonorilturo. En 1941 oni transdonis ĝin al garnizona lavejo, kio sekvigis plian rekonstruon. En 1945 ĝi iĝis manĝejo kaj amasloĝejo[5]. Dum tiuj kaj postaj rekonstruoj oni malmuntis portikon de la ĉefa enirejo kaj ŝtuparon al la dua etaĝo. En 1948 ĝin okupis konstrua fako de la fabriko N 769 (Strojmaŝ), kiu tamen uzis la konstruaĵon tiom malbone, ke lua kontrakto estis nuligita[1].

La 5-an de julio 1976 oni registris la konstruaĵon kiel historian kaj arkitekturan monumenton[1].

Renaskiĝo redakti

La 21-an de aŭgusto 1989 la Tjumena Urba Konsilio de la Popolaj Deputitoj decidis luigi la preĝejon al la Omsko-Tjumena eparĥio por malfermo en ĝi de “paciga kaj eŭkumena centro”. Sed la Tjumena muzeo, kiu luis ĝin tiutempe, ne transdonis la konstruaĵon. La 24-an de julio 1991 (laŭ aliaj informoj — la 18-an de julio)[1] la preĝejo estis transdonita al la Tobolsko-Tjumena eparĥio[6]. Laŭ alia versio, la ejon ne forlasis trusto Tjumenelektrosetstroj, do la urbestro Gennadij Rajkov sendis OMON-taĉmenton, kiu nokte forportis la meblojn surstraten, ion detruinte kaj tiel malebligis pluan uzadon de la konstruaĵo kiel oficejo[7]. La 18-an de julio 1991 la preĝejo estis transdonita al la Tobolska-Tjumena eparĥio kaj subigita al la Oranta paroĥo. Tie ekfunkciis dimanĉa lernejo de la Oranta katedralo[8]. En la dua etaĝo ekfunkciis ateliero de pentrarto kaj lignoĉizado[9].

En 1994 komenciĝis grava rekonstruado de la alkonstruaĵo de Simeono de Verĥoturje kie troviĝis kunvenejo kaj surloke de altaro staris scenejo kun piano kaj busto de Lenin — ĉio ĉi estis forigita. Oni faris tie baptejon kapablan enspacigi 1,5 tunojn da akvo[10].

En 1995 komenciĝis la rekonstruado de la apuda tereno kaj dezajnado de la dimanĉa lernejo[1].

En februaro 1996 al la Oranta paroĥo estis luigita domo kun tereno je 430 m2 ĉe strato Orlovskaja, transdonita por sentempolima kaj senpaga uzado tereno je 0,26 hektaroj ĉe strato Lenin 22 kaj por du jaroj tereno je 0,27 hektaroj ĉe kruciĝo de stratoj Turgenev kaj Herzen por dimanĉa lernejo[11].

Nokte al la 1-an de julio 1997 el la preĝejo estis ŝtelitaj tri ikonoj, inkluzive unu de la 16-a jarcento. Du estis baldaŭ trovitaj en Kurgano dum la plej malnova kaj antikva malaperis senspure[1].

Samjare komenciĝis restaŭrado de la preĝejo, inkluzive konstruadon de sonorilturo 36 metrojn alta. En 1998 komenciĝis riparado de la interna spaco. En 1999 la malsupra preĝejo jam akceptis la preĝantojn. Ikonostazon kaj grandajn ikonujojn faris lignoĉizistoj en la urbo Joŝkar-Ola fratoj Volkov, la ikonojn donacis urbanoj[1]. La 21-an de novembro 1999 en la tago de kermeso, en la alkonstruaĵo de Mikaelo la Ĉefanĝelo okazis la unua post longaj jardekoj diservo[2].

En majo 2000 estis nomumita la pastro Nikolao Jegorov kaj formita paroĥa konsilio[1].

En 2002 malfermiĝis ortodoksa librejo, komenciĝis konstruado de la ortodoksa gimnazio. Ekde 2003 funkcias la dimanĉa lernejo. En 2005 estis konsekritaj kaj starigitaj novaj sonoriloj sur la restarigita sonorilturo[12].

Kapelo redakti

Al la paroĥo apartenas ankaŭ la kapelo de Lazaro el Betania en la Ĉerviŝeva tombejo apud Tjumeno. Ĝi estis konsekrita en 2003. La nefinkonstruitan kapelon finis Anatolij Jevsejev, kiu decidis fari tion post sepulti en la tombejo sian filon. Ekde tiam ĉe la kapela enirejo pendas tabulo, kiu petas enirantojn preĝi por lia filo Johano. Li konstruigis ankaŭ la domon por klerikaro, ĉirkaŭbaris la kapelon kaj poste regule helpis al ĝi[12].

Relikvoj redakti

En la preĝejo troviĝas la arĝenta orumita kruco kun relikvoj de la apostolo Bartolomeo, sankta Barnabaso, martiro Teodoro de Amaseo, sanktuloj Konstantino, Efrem Sirin, Teodora la Armenino, Anna de Kaŝin. Ĝi estis donacita en 1843 de la ŝtatoficisto Pjotr Ĵilin[13].

Publika transporto redakti

La plej proksimaj bushaltejoj estas Gosbank (Ŝtata Banko) en strato Lenin kaj Ploŝĉad Borcov Revolucii (Placo de la Batalantoj de la Revolucio) en strato Respubliko. Tra ambaŭ haltejoj sekvas pluraj busaj kaj busetaj itineroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 Курмачев В. А. Храм Михаила Архангела в Тюмени Время расцвета, забвения и возрождения 1781-2001 гг. (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja gazeta. Alirita 2019-06-10.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Церковь Михаила Архангела (ruse). Gorod-T (2017-10-31). Alirita 2019-06-10.
  3. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 159–160. ISBN = 5901633040.
  4. Маслова Е. А. Купола Тюмени. Тюмень, 2002. С. 47.
  5. Маслова Е. А. Купола Тюмени. Тюмень, 2002. С. 47.
  6. Маслова Е. А. Купола Тюмени. Тюмень, 2002. С. 47.
  7. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 374. ISBN = 9785853837270.
  8. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 375. ISBN = 9785853837270.
  9. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 377. ISBN = 9785853837270.
  10. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 379–380. ISBN = 9785853837270.
  11. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 379–380. ISBN = 9785853837270.
  12. 12,0 12,1 Город Тюмень. Храм во имя Архистратига Божиего Михаила (ruse). La oficiala retejo de la Tobolska mitropolio. Alirita 2019-06-13.
  13. Тюменский Михаило-Архангельский храм (ruse). La enciklopedio “Drevo” (Arbo) (2014-11-24). Alirita 2019-06-10.