Strato Lenin (Tjumeno)

strato en Tjumeno (Rusio)

La strato Lenin (ruse улица Ленина) en la urbo Tjumeno (Tjumena provinco, Rusio) troviĝas en la Centra kaj Kalinina administraj distriktoj kaj longas 2,52 km. Ĝi etendiĝas tra plejparto de la historia urbocentro kaj estas inter la plej malnovaj stratoj de la urbo.

Strato Lenin
улица Ленина

Vido al la preĝejo de la Savinto
strato
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Centra kaj Kalinina administraj distriktoj
Urboparto: Centro
Geografia situo 57° 9′ 19″ N, 65° 32′ 2″ O (mapo)57.155365.5339Koordinatoj: 57° 9′ 19″ N, 65° 32′ 2″ O (mapo)
Strato Lenin (Tjumena provinco)
Strato Lenin (Tjumena provinco)
DEC
Strato Lenin
Strato Lenin
Antaŭaj nomoj: Спасская (Savinta; ĝis 1922)
Indekso: 625000, 625003, 625010, 625046
Longeco: 2520 m
Commons: Lenina Street (Tyumen)
Map
Trako de la strato
vdr
Strato Spasskaja komence de la 20-a jarcento
Historia placo
Muzeo en la Malnova Urbodomo
Historia skvaro kaj Gastokorto
La komerca centro “Panorama”
Domo N 4a
Ronda banejo
Domo N 5
Domo N 8
Domo N 10
Preĝejo de Sankta Jozefo
Instituto pri Financo, Ekonomiko kaj Komerco de la Tjumena Ŝtata Universitato
Domo N 24
Banko de Rusio
Domo de Prokopij Podarujev
Polikliniko N 3
Domo N 31
Ruinoj de la domo N 32/1
Strato Lenin: vido de kruciĝo kun strato Kirov
Domo N 37
Domo N 41
Domo de infana kreemo "Pioner"
Preĝejo de la Savinto
Jura instituto de la Tjumena Ŝtata Universitato
Monumento al studento
Domo N 45
Domo N 46
Domo N 47
Domo N 49
Domo N 61
Kolora bulvardo
Kolora bulvardo
Skulptaĵo Tenero en Kolora bulvardo
La sportejo La Centra
Arkado en Kolora bulvardo
Kruciĝo kun strato Orĝonikidze
Apartaj veturejoj por publika kaj alia transporto
Parkumejo ĉe la provinca scienca biblioteko
Skvaro de Nemcov
Placo de Unueco kaj Konsento
Domo N 79
Federacia komerca juĝejo
Juvela butiko
Juvela butiko "Lazurit"
Publika necesejo fine de la strato
Fino de la strato
Nova dezajno de la strato prezentata sur placo de la 400-jariĝo de Tjumeno

Situo redakti

La strato ekas ĉe la fondoloko de la urbo, kie ĝi kuniĝas kun strato Respubliko apud la Ponto de Geamantoj. Poste ĝi preskaŭ tute rekte sekvas sud-orienten kaj haltas barita de strato Maurice Thorez. Ĝi dublas straton Respubliko, kiu iras paralele al ĝi 160 metrojn norde kaj tiuparte havas unudirektan trafikon en la nord-okcidenta direkto dum strato Lenin havas unudirektan trafikon en sud-orienta direkto.

Ĝenerala karakterizo redakti

La strato spegulas la pli ol kvarjarcentan historion de la urbo. Ĝia komenca parto — ĝis strato Pervomajskaja — troviĝas en la historia zono, kie estas malpermesita konstruado de pli ol kvaretaĝaj domoj. Tiu malpermeso, kvankam kelkfoje neglektita, ebligis konservi malnovan etoson de la strato, kiu tiuloke grandparte konsistas el duetaĝaj domoj de negocistoj, konstruitaj fine de la 19-a — komence de la 20-a jarcentoj. La maldekstra parto de la kvartalo inter stratoj Pervomajskaja kaj Orĝonikidze formiĝis en la 1940-aj1950-aj jaroj, kiam la ĵuskreita Tjumena provinco bezonis decan administran centron kun oficejoj kaj loĝejoj por ŝtatoficistoj. Tio estas tipa ekzemplo de la Stalin-klasikismo. Ĝia dekstra parto estas okupita de Kolora bulvardo, fondita en 1931 kiel urboparko kaj komplete rekonstruita en 20032004. Post strato Orĝonikidze la bulvardo transiras je placo de Unueco kaj Konsento dum la maldekstra parto estas okupita de sovetiaj konstruaĵoj kaj skvaro Nemcov. Post strato Profsojuznaja iuj ajn konstruaĵoj tute malaperas kaj la strato haltas barita de strato Maurice Thorez.

Unika trajto de la strato estas, ke tie dum jarcentoj najbaras temploj de la kvar religioj — ortodoksismo, katolikismo, islamo kaj judismo.

Historio redakti

La strato komenciĝas ĉe la fondoloko de Tjumeno, kio ligas ĝin al la unuaj paĝoj de la urba historio[1].

La strato ŝuldas sian nomon al la Savinta preĝejo (ruse Спасская церковь), situanta ĉe kruciĝo kun strato Ĉeljuskincev ekde 1794[2][3].

Dum longa tempo malgraŭ sia grava signifo ĝi restis nepavimita kaj post pluvoj transformiĝis je kaĉo preskaŭ netrairebla, nek veturebla[4]. Lokano rememoris ke en 1919 post grandaj pluvoj li vidis kamparanon kies ĉevalo dronis apud la preĝejo de Savinto en koto, do li devis maljungi ĝin kaj eltiri ĉe la vosto[5].

Fine de la 18-a jarcento la strato atingis la nunan straton Pervomajskaja, post kiu jam troviĝis malplena tereno, kie la urbanoj paŝtis brutojn. En 1861 tiun areon okupis Bazarplaco, kiu etendiĝis ĝis la nuntempa strato Orĝonikidze, post kiu estis jam fabrikoj kaj metiejoj, kun domaĉoj de proletoj kaj marĝenuloj. La urbo fakte finiĝis tie, ĉar strato Orĝonikidze tiutempe estis parto de Moskva landvojo, kiu de strato Respubliko (tiam — Cara) iris suden preter malliberejo kaj poste ekster la urbon[6].

Ekde la nuna strato Maurice Thorez etendiĝis kvartaloj de unuetaĝaj domaĉoj, kie loĝis proletoj de apudaj fabrikoj kaj marĝenuloj. La maldekstra parto nomiĝis Kuznici (Forĝejoj), la dekstra — Sarai (Tenejoj). Tio estis la plej malkomfortaj kaj krimecaj urbopartoj[7].

La 5-an de novembro 1922 okaze de la 5-a datreveno de la Oktobra revolucio la strato estis alinomita, same kiel dekoj de aliaj urbaj stratoj, kaj iĝis strato Lenin.

En la 1930-aj jaroj oni daŭrigis la straton ĝis la nuna strato Profsojuznaja, kie ĝi finiĝis barita de fervoja linio, kiu ligis la Transsiberian fervojon kaj riverhavenon Tura. En 1988 la fervojo estis malmuntita. Printempe 1998 strato Lenin estis longigita ĝis strato Maurice Thorez[8].

Kvartaloj redakti

De komenco ĝis strato Perekopskaja redakti

Maldekstra flanko redakti

La strato komenciĝas ĉe la triangula Historia skvaro, limigita de stratoj Respubliko kaj Lenin, kaj de la gastokorto.

En 1952 tie estis starigita monumento al Lenin, forigita en la 1990-aj jaroj[9].

Nun sur ĝia loko staras fera vojranda kruco kiel simbola donaco de la siberiaj kozakoj al la kozaka atamano Jermak. La krucon la kozakoj starigis la 6-an de decembro 1992 okaze de la 410-a datreveno de la Siberia Kozaka Armeo surloke de la supozebla kampado de Jermak kaj lia taĉmento en 1582. En junio 1994 la lokon vizitis patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio Aleksio la 2-a[10], kiu faris antaŭ ĝi preĝon "Al la atamano Jermak kaj liaj kamaradoj" — unuafoje en la postrevolucia historio de Rusio. Por la ceremonio oni aldonis pliajn granitajn rokaĵojn al la monumento.

Kelkfoje la urbaj aŭtoritatoj provis forigi la krucon, starigitan sen oficiala permeso, sed ĉiam haltis pro protestoj de la kozakoj kaj ortodoksuloj. Same malsukcesaj estis provoj de tiuj lastaj starigi en la skvaro monumenton al Jermak, kontraŭ kio akre protestis la tatara komunumo[11]. Ankaŭ la aŭtoritatoj dubis pri la politika ĝusteco de tiu ago, proponante interalie kiel alternativon starigi tie la monumenton al la urbofondintoj. Post longaj diskutoj en la urba kaj provinca parlamentoj ĉio restis sen ŝanĝoj[12].

En marto 2010 la aŭtoritatoj planis instali tie novan monumenton, dediĉitan al la Laborantoj de la Ariergardo dum la Dua Mondmilito. La kruco estis forigota aŭ almenaŭ ŝovota flanken, kaj jam malmuntita kun aprobo de kozaka organizaĵo[13]. Post enmiksiĝo de aliaj kozakaj organizaĵoj, oni restarigis la krucon. La urba administracio anoncis konkurson pri dezajno de la skvaro[14] dum la monumenton al la Laborantoj de la Ariergardo oni decidis instali en skvaro de Nikolao Maŝarov ĉe strato Respubliko[15]. Venis pluraj proponoj, kaj okazis la reta voĉdono[16][17], tamen finfine neniu projekto estis realigita kaj la kruco restis surloke[18].

La skvaro longan tempon restis sennoma. En 2004 ĝi ricevis pli neŭtralan kaj la unuan oficialan nomon — la Historia skvaro[19].

Ĝis komenco de la 2000-aj jaroj tie kreskis multaj arboj kaj arbustoj, plejparte forhakitaj dum la rekonstruo.

La placon sekvas longa duetaĝa gastokorto forme de duono de nefermita kvadrato, kies centra parto etendiĝas laŭlonge de la strato. Ĝi estis konstruita en 1848 por gastoj, kiel oni nomis aliurbajn negocistojn, venintajn por vendi siajn varojn. Tie okazis foiroj kaj ĉiutaga vendado. Origine oni planis fari ĝin duoble pli granda, do devis aperi la dua parto, simetrie turnita al strato Lenin, sed tiuj planoj neniam plenumiĝis. Komence de la 20-a jarcento komercaj aktivaĵoj translokiĝis al la oble pli granda Bazarplaco, sekvinte la ĝeneralan progreson de la urbo orienten. La gastokorto perdis sian iaman gravecon kaj en 1905 laŭ iniciato de la urbestro Andreo Tekutjev estis transformita je kazernoj de la Tobolska infanteria regimento[20]. Dum la rilata rekonstruo oni interalie masonis mezan parton de la arkoj, kiuj origine etendiĝis tra ambaŭ etaĝoj. En 19391946 tie troviĝis la Tjumena Milit-Infanteria lernejo. Nun en la konstruaĵo sidas la Tjumena provinca militkomisarejo kaj la Tjumena instituto pri kulturo. Al strato Lenin estas direktitaj enirejoj de la militkomisarejo dum la gastokorto apenaŭ videblas malantaŭ alta brika barilo, ornamita de propagandaj militistaj afiŝoj.

Sekvas la fama Lenin-banejo ruse Ленинская баня) ankaŭ konata kiel La Ronda banejo (ruse круглая баня) pro sia ideale ronda formo. Ĝi estis konstruita en 19291932 laŭ dezajno de la petrograda arkitekto Aleksandro Nikolskij kiel la publika banejo. La trietaĝa konstruaĵo estas la sola en la urbo ekzemplo de konstruktivismo. La aŭtoro elektis la rondan formon kiel optimuman por konservi varmon. La ejoj estis disponitaj laŭ koncentra maniero: en la ekstera cirklo troviĝis vestejoj, en la meza — sapejoj kaj en la centra, interna cirklo situis vaporejoj[21]. Tio estas malgranda kopio de la banejoj, konstruitaj de la sama arkitekto en 19271930 en Leningrado. Unu banejo, same nomata La Ronda, ĝis nun funkcias en Placo de Kuraĝo, dum alia nomata Giganto estas fermita[22][23]. Laŭ legendo la ronda banejo estis konstruita el brikoj de la eksplodita Anunciacia katedralo, kiu staris apude en strato Respubliko. Sed en realo la katedralo estis detruita en junio 1932, kiam la banejo jam estis preta[24].

Dum la sovetia periodo tio estas la banejo. Dum la Dua Mondmilito ĝi estis vizitata interalie de la militistoj, lernantoj de la militlernejoj kaj krome servis kiel desinfektejo por la evakuitoj[25]. Poste ĝi servis kiel ordinara publika banejo.

Fine de la 1990-aj jaroj en la banejo aperis apartaj saŭnoj, frizejo kaj manĝejo[21]. Ekde 2006 la banejo staras malplena kaj tute ne prizorgata, nek gardata, vizitata de marĝenuloj. Planoj de la urbaj aŭtoritatoj detrui ĝin kaŭzis grandan indignon de la urbanoj, kiuj subskribis protestajn leterojn[26], manifestaciis[27], eldonis libron pri la banejo[28][29] kaj eĉ aranĝis fulmobandon forme de nuda fotoserio kun protestaj afiŝoj[30]. Finfine la planoj pri ĝia detruado estis nuligitaj[31] kaj la konstruaĵo eniris la liston de la historio-kulturaj heredaĵoj[32]. Ekde tiu tempo oni proponis transformi ĝin je junulara centro[33], aktivejo de kreema junularo[34][35], ekspoziciejo[36], planetario[37].

Tamen ĝis nun okazis neniuj rekonstruaj laboroj. La apuda tereno estas uzata kiel parkumejo.

Finas la kvartalon la Nikolajeva lernejo, fondita de la municipo en 1896. Tio estas tipa por tiu tempo ligna domo sur brika duonkelo. La konstruaĵo estas bela specimeno de novklasikismo, ĝiaj lignaj elstaraĵoj imitas ŝtonan konstruaĵon. Rimarkindas la fajna meandra ornamaĵo, ĉizita laŭ ligno[38]. Nun ĝin okupas militista fako.

Dekstra flanko redakti

La strato komenciĝas de la Historia placo, kiu pravigas sian nomon, ĉar situas en la fondoloko de la urbo, ĉe kunfluejo de riveroj Tjumenko kaj Turo. Sur tiu ĉi loko la 29-an de julio 1586 estis fondita Tjumeno, pri kio informas la memorŝtono en ĝia nord-okcidenta parto. Ĉi tie apris la unuaj administraj konstruaĵoj, inkluzive de la urbodomo, kiu ĝis nun staras ĉe la sud-orienta limo de la placo, transformita je muzeo.

La 9-an de majo 1968 sur la placo estis solene malfermita la unua en la urbo Memorialo de la Venko en la Dua Mondmilito kun eterna flamo. Ĝi konsistas el obelisko 28 metrojn alta kaj betona bareliefo bildiganta eventojn de la milito[39].

La 8-an de majo 2015 estis solene malfermita nova bareliefo, kiu anstataŭis la kadukiĝintan malnovan. Ĝi havas areon 72 m kaj estas farita el bronzo. La bareliefo bildigas la ŝlosilajn eventojn de la milito: la nazia invado, batalo ĉe Moskvo, batalo ĉe Kursko, Stalingrada batalo, sieĝo de Leningrado, laboro de ariergardo, Venkoparado de 1945 sur la Ruĝa placo[40].

Ĉe la suda parto de la placo situas la malnova urbodomo (domo N 2) konata kiel la Urba Dumao (ruse Городская Дума), ĉar origine tio estis la sidejo de la urba administracio, poste transformita je muzeo. Ĝi estis konstruita en 18281834 en la novklasika stilo. Krom la urba dumao en la domo sidis arkivo, juĝejoj, urbestro, metiista organizaĵo, urba banko. Sur ĝia frontono videblas horloĝo, farita en 1857 laŭ modelo de la horloĝo en la Moskva Kremlo[41]. En 1922 la ejo estis transdonita al la muzeo, kiu ekde tuiam okupas ĝin. Tie funkcias provizoraj kaj daŭraj ekspozicioj, dediĉitaj al la historio, kulturo kaj naturo de Tjumena provinco[42].

Post la muzeo troviĝas piedirejo kun semaforo, funkcianta laŭpete kaj instalita en 2023[43].

Post la muzeo sekvas larĝa ŝtuparejo, kondukanta malsupren — al la stadiono “Geolog” (Geologo) kaj apudaj sportejoj.

Post ĝi etendiĝas longa domo N 2a de la komerca centro “Panorama” (Panoramo), aperinta en la 2000-aj jaroj sur loko ĝis tiam malplena. Ĝi konsistas en blokoj kaj krom la menciita oficejaro gastigas la 4-stelan hotelon “Spasskaja” (la Savinta), restoracion “Pozidono” de la reto “Maksim”, kelkajn vendejojn kaj restoraciojn.

La menciita hotelo estis dezajnita de la arkitekto Elena Gubina[44] sub gvido de la arkitekto Olga Ivleva (entute la dezajnon faris kvin moskvaj arkitektoj). Origine oni planis dediĉi ĝin al la fama rusia kaj sovetia inĝeniero Vladimir Ŝuĥov, sed poste decidis ke tiukaze ĝi similos al la jama loka hotelo “Remezov”, dediĉita al la fama kartografo, do decidis dezajni ĝin en la stilo de la Arĝenta epoko de la rusa kulturo. Pro tio la restoracio de la rusa kaj eŭropa kuirartoj nomiĝas Djagilev, la konferencejo ricevis la nomon Maleviĉ, la kunvenejo nomiĝas Benois, la baro estas baptita Lev Bakst[45], sur muroj pendas kopioj de pentraĵoj de tiu epoko kaj la ĉambroj estas dezajnitaj en la regenta stilo[46].

La hotelo malfermiĝis la 27-an de decembro 2011, enhavas 84 ĉambrojn kaj apartenas al la internacia reto Best Western en la kategorio Best Western+[47].

Antaŭ "Panorama" situas haltejo Muzej (Muzeo).

Ĝin sekvas la duetaĝa domo N 4a, konstruita en la 1880-aj jaroj. Ĝia posedanto estis la negocisto de la 2-a rango Vasilij Kopilov (1848-1921), kiu okupiĝis pri vendado kaj fabrikado de brikoj. Li posedis brikan fabrikon en la sud-orienta urboparto, kaj pro tio la tuta areo inter strato Kuzneĉnaja (nun – Maligin), la Transsiberia fervojo, fervoja branĉo al la riverhaveno Turo kaj la Tekutjev-tombejo, eknomiĝis ruse Копыловские сараи (Kopilov-stokejoj). Li estis deputito de la urba dumao en 18891893 kaj en 18991906, ekde 1907 servis kiel vic-urbestro, agadis kiel paroĥestro de la preĝejo de Savinto. Sed fine lia entrepreno bankrotis, li perdis la negocistan statuson kaj mortis en ekstrema mizero[48]. En la 1990-aj jaroj la konstruaĵo estis grave rekonstruita, fakte de la origina domo restis nur fasado. Ene sidas restoracioj, baroj kaj noktokluboj.

Malantaŭ ĝi, rande de raveno en 1903 aperis la trietaĝa loĝdomo kun alkonstruaĵo supre (do fakte kvaretaĝa). Tio estis la plej alta domo de la urbo. Dum tri jaroj la aŭtoritatoj rifuzis permesi ĝian ekspluatadon, ĉar ĝi troviĝis tro proksime al la raveno kaj ili konsideris ĝian konstrukcion nesufiĉe fortika. En 1906 Kopilov finfine ricevis la permesilon. Tamen post kelkdek jaroj la domo malaperis pro la menciita problemo[49].

Sekvas la simpla duetaĝa fera konstruaĵo (domo N 6) de la Sporto-Saniga Komplekso (ruse Спортивно-оздоровительный комплекс, mallonge: ruse СОК) de la Tjumena Ŝtata Universitato. Ĝi estis konstruita en 1990 kaj enhavas du sporthalojn, vestejojn kaj du saŭnojn[50]. Tie ekzercas studentoj kaj ankaŭ eksteruloj[51].

La kvartalon finas la unuetaĝa domo, kiu staras ĉe angulo de stratoj Lenin N 8 kaj Perekopskaja N 6. Tio estas restaĵo de la bieno, konstruita fine de la 19-a jarcento. Ĝia origina posedantino estis la filisterino A. I. Kostina. Komence de la 20-a jarcento ĝi transiris al la filistero kaj ŝtatoficisto S. N. Ivanov kaj lia edzino E. S. Ivanova. En la domo funkciis vendejo de la kompanio de Ĉinjajev kaj Korovin. En la sovetia kaj sekvinta periodo tie troviĝis vendejo de fruktoj kaj legomoj. Nun tie sidas urbaj aŭtoritatoj kaj la artlernejo de Znamenskij[52].

De strato Perekopskaja ĝis strato Krasin redakti

Maldekstra flanko redakti

La strato komenciĝas de la domo N 7 ĉe angulo kun strato Perekopskaja. Tio estas la Preĝejo de Sankta Jozefo, konstruita de la pola komunumo en 19031906 kaj nun funkcianta. En la sovetia periodo la ejo estis uzita por nereligiaj celoj, en 1998 la preĝejo estis redonita al la katolika komunumo kaj nun funkcias.

Post ĝi etendiĝas la kvinetaĝa loĝdomo, konstruita en 1968, en kies unua etaĝo funkcias la municipa stomatologia kliniko N 1[53].

Finas la kvartalon subĉiela parkumejo, aperinta en 2003 post detruo de tri konstruaĵoj, kiuj formis islaman religian komplekson. Unu domo troviĝis sur loko de la parkumejo, du aliaj situis trans strato Krasin.

Fine de la kvartalo, antaŭ strato Krasin troviĝas piedirejo kun semaforo, funkcianta laŭpete kaj instalita la 3-an de junio 2021[54].

Dekstra flanko redakti

La kvartalon malfermas la duetaĝa domo N 10, konsiderata inter la plej belaj en la urbo. Ĝi imitas palacon kaj estas konstruita en la eklektika stilo en 1887. Laŭ iuj datumoj ĝia kreinto povis esti la fama urala arkitekto, akademiano de la Rusia Akademio de Belartoj Julius Friedrich Johann Dutel[55].

Origine en la unua etaĝo funkciis vendejo de drinkaĵoj de la fratoj Dmitrijev, en la dua etaĝo troviĝis apartamentoj de la mastroj, kiuj komence de la 20-a jarcento ekluigis la ejojn. De la 13-an de decembro 1905 ĝis 1911 ĝian parton (evidente en la dua etaĝo) luis la juda komunumo por siaj religiaj ceremonioj.

En la domo pasis junaĝo de la fama proleta poeto Vasilij Knjazev (1887-1938), filo de Maria Wysocki, kiu estis filino de Konstantin Wysocki (?-1887) – grava tjumena eldonisto, fotisto, entreprenisto kaj socia aganto. Tiujn jarojn la poeto priskribis en la romano “Avoj” (1934), kiun li publikigis sub plumnomo K. Sediĥ. Alia filo de la entreprenisto, Nikolaj Wysocki (1864-1932) iĝis geologo kaj honore al li estis nomita mineralo visockito[56]. En 1976 oni metis sur la domon la marmoran memorŝtonon pri Vasilij Knjazev[57].

Ekde 1973 ĝis 2007 tie funkciis la traŭmatologia kliniko, poste translokita al la 2-a provinca hospitalo en strato Melnikaite[58]. En 2015 nova, jam privata posedanto komencis restaŭradon kaj anoncis planojn malfermi en la domo hotelon kun restoracio kaj muzeo en unu el ĉambroj, dediĉitan al la iamaj posedantoj[59][58]. Tamen anstataŭe, sen fini la komencitajn laborojn, en majo 2018 li publikigis proponon pri vendado de la domo, kies areo konsistigas 1 600 m2, kontraŭ 250 milionoj da rubloj (ĉirkaŭ 4 milionoj da dolaroj)[60].

Sekvas la sesetaĝa loĝdomo N 12 de la Tjumena Ŝtata Universitato, konstruita en 2005[61]. Ĝian unuan etaĝon okupas universitataj organizaĵoj dum en aliaj estas apartamentoj de la universitataj kunlaborantoj. Origine sur tiu ĉi loko staris unuetaĝa ligna domo de Israil Altŝuller, estro de la sinagogo, unu el gvidantoj de la juda komunumo[62].

Antaŭ la domo situas haltejo Universitetskaja (Universiteta). Malantaŭ la domo troviĝas la trietaĝa konstruaĵo de la sama universitato, sed jam ligita al alia strato — Perekopskaja N 15a. Tie sidas la Instituto pri Matematiko kaj Komputiko.

De strato Krasin ĝis strato Turgenev redakti

Maldekstra flanko redakti

La tutan kvartalon tiuflanke okupas la la deketaĝa loĝdomo je strato Respubliko N 14/1, konstruita komence de la 2000-aj jaroj. Origine la unuan duonon de la kvartalo, nun transformitan en subĉiela parkumejo, okupis du konstruaĵoj, kiuj estis parto de la islama religia komplekso, formiĝinta en 1905-1908. Ĝia kerno estis moskeo, detruita en junio 2003. Ĝia detruado kaŭzis grandan indignon de la tatara kaj islama komunumoj, kiuj postulis redoni la konstruaĵojn.

Fine de la kvartalo videblas fasado de eta ruĝbrika domo, ankaŭ detruita dum la konstruado de la menciita loĝdomo tiel ke nur ĝia fasado estis enkorpigita en la nova konstruaĵo. En la unuaj etaĝoj de la domego funkcias oficejoj kaj granda komputila vendejo.

Fine de la kvartalo, antaŭ strato Turgenev troviĝas sensemafora piedirejo.

Dekstra flanko redakti

La kvartalo komenciĝas de gisfera pordego, fermanta la vojon al veturejo inter la menciitaj konstruaĵoj de la Tjumena Ŝtata Universitato kaj sekvanta ilin la trietaĝa Financo-Ekonomika Instituto de la sama universitato (domo N 16), malfermita en 1997[63]. La instituto ekfunckiis la 1-an de decembro 1997, la oficiala malfermo okazis en februaro 1998[64].

En la menciita veturejo, malantaŭ la barilo, videblas statuo de Sankta Tatiana, kiu en Rusio estas konsiderata aŭspiciantino de la Moskva Ŝtata Universitato kaj la studentaro ĝenerale. Ĝi estis malfermita la 25-an de januaro 2015, en la Tago de Tatiana, festata kiel la tago de la rusia studentaro, kaj bildigas junan virinon en tuko, starantan sur tri libroj. Ĝin kreis la tjumena skulptisto Pavel Rosljakov laŭ iniciato de Tatjana Kokareva[65]. Jam post kelkaj tagoj la fingroj de ŝia maldekstra mano estis rompitaj — ĉu pro celkonscia vandalismo aŭ pro tio, ke homoj manpremis ŝin dum fotado. Post restaŭrado oni iom ŝanĝis ilian formon por ke ili estu pli fortikaj[66]. Oni asertis, ke samjare en tiu ĉi loko estos kreita studenta skvaro, sed estis farita nenio[67].

La skuptaĵo elvokis akran kritikon de la urbanoj, malkontentaj pri ĝia amatora plenumo kaj arbitra starigo fare de la estro de la Centra administracia distrikto Valerij Borisov, kiu jam starigis tra la urbo aron da tiaj amatoraĵoj sen aranĝi iujn paperojn aŭ konsulti la urbanojn. Origine li planis instali ĝin en la Placo de Batalantoj de la Revolucio ĉe strato Respubliko, post publika indigno nuligis la aranĝon, tamen lastmomente malfermis la statuon en la apuda strato Lenin[68]. Interalie oni kritikis la artaĵon pro tio, ke la sanktulino tretas la librojn, sed la aŭtoro respondis ke tio estas nura simbolo de la malfacila lerna procezo[69]. La iniciatintoj (ĉiuj kun la sama nomo Tatiana) asertis, ke en Rusio ekzistas nur tri monumentoj al tiu sanktulino[70].

Sekvas la menciita instituto. Poste la kvartalon finas la preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo, konstruita en 17811824. Ĝi situas ĉe angulo de stratoj Lenin kaj Turgenev. Unuafoje preĝejo kun tiu nomo estas menciata en 1616. En 1697 ligna preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo forbrulis. Oni konstruis la novan sur la sama loko, sed en 1766 ankaŭ ĝi forbrulis dum la granda incendio, detruinta la tutan urbon (krom urbopartoj situantaj trans la riveroj Turo kaj Tjumenko)[71]. Unue oni planis ĝin unuetaĝa kun alkonstruaĵo honore al Johano Baptisto, sed dum la konstruado decidis krei la duetaĝan templon, kies unuan etaĝon okupos la hejtata preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo (konsekrita la 7-an de junio 1791 de Treadij, la estro de la Tjumena monaĥejo de la Sankta Triunio) kaj la duan — nehejtata preĝejo de la Senkapigo de Johano Baptisto (konsekrita la 10-an de aŭgusto 1824 de Ambrosio, la arkimandrito de la Tjumena monaĥejo de la Sankta Triunio)[71][72]. Longa historio de la konstruado speguliĝas en aspekto de la templo. Ĝia unua etaĝo montras stilon de la frua baroko dum en la supra parto jam senteblas klasikismo[72].

En 1897 la paroĥanoj petis permeson konstrui la maldekstran (nordan) alkonstruaĵon omaĝe al la sanktulo Simeono de Verĥoturje, miraklofaranto kaj aŭspicianto de Siberio, ĉar la preĝejo jam ne povis enspacigi ĉiujn preĝantojn, speciale dum grandaj festoj. En novembro la eparĥia arkitekto Bogdan Zinke preparis dezajnon por konstruado de du alkonstruaĵoj — de la suda kaj norda flankoj. Tamen aprobita estis nur la dua (norda) dezajno, kiu estis ekkonstruita la kaj konsekrita la 3-an de oktobro 1899[71]. En 1892 ĉe la preĝejo estis malfermita la unua en la urbo paroĥa lernejo.

Laŭ ordono de la 10-a de decembro 1929 la preĝejo estis fermita kaj oni uzis ĝin kiel amasloĝejon, stokejon, oficejon, lavejon ktp. La kupoloj estis forigitaj, la sonorilturo detruita[71]. En 1991 la preĝejo estis transdonita al la Tobolska-Tjumena eparĥio[73]. En 1995 komenciĝis la rekonstruado kaj la 21-an de novembro 1999 en la tago de kermeso, en la alkonstruaĵo de Mikaelo la Ĉefanĝelo okazis la unua post longaj jardekoj diservo[72]. En 2005 estis konsekritaj kaj starigitaj novaj sonoriloj sur la restarigita sonorilturo[74]. Ekde 2003 funkcias la dimanĉa lernejo.

De strato Turgenev ĝis strato Semakov redakti

Maldekstra flanko redakti

Ĉe angulo kun strato Turgenev staras domoj N 23 kaj 25, okupitaj de fakoj de la Tjumen Ŝtata Universitato. En la sesetaĝa domo N 23, konstruita en 2003 laŭ dezajno de la tjumena arkitekto Irina Iljina[75], sidas la Instituto pri Socia-Humanitaraj Sciencoj, kreita en septembro 2017 surbaze de la Instituto pri Filologio kaj Ĵurnalismo kaj la Instituto pri Historio kaj Politikaj Sciencoj[76]. Ĝi estas konektita per supertera fermita pasejo al la universitata librejo en strato Respubliko. En la domo N 25 funkcias laboratorioj kaj oficejoj de la universitato.

La kvartalon finas la kvaretaĝa domo N 23 (la sama numero!), aperinta ĉi tie fine de la 1940-aj — komence de la 1950-aj jaroj, al kiu en la 1960-aj jaroj estis alkonstruita la domo N 25, nun okupita de la universitato[77]. Origine tie sidis la urba hospitalo N 1, specialiĝinta pri brulvundoj. Kadre de strukturaj ŝanĝoj en la loka sanservo ĝi estis likvidita kaj en 2004 la konstruaĵon okupis la polikliniko N 3, kiu antaŭe sidis en strato Respubliko en la domo N 44. En 2006 ĝi estis grave rekonstruita[78].

Dekstra flanko redakti

La kvartalo komenciĝas de la domo N 24, konstruita en la 1870-aj jaroj por la urbestro kaj negocisto Prokopij Podarujev. En marto 1900 ĝi transiris al la entreprenisto Nikolao Maŝarov, kiu grave ĝin rekonstruis. En la sovetia periodo tie funkciis infana medicina konsultejo. En 1991 la domo estis transdonita al la Tjumena muzeo kaj en 1994 en ĝi malfermiĝis ĝia filio “Domo de Maŝarov” (ruse Дом Машарова) kun ekspozicio “La familia albumo”, dediĉita al la familia vivo de la tjumenanoj fine de la 19-a — komence de la 20-a jarcentoj kaj al la posedantoj de tiu ĉi domo. La konstruaĵo estis restaŭrita, interalie oni restarigis la malaperintan en la sovetia periodo terason, kiu tamen estas ligna dum tiu origina staris sur ŝtonaj kolonoj[79]. En la korto troviĝas kaleŝejo, en kiu nun sidas muzeaj fakoj.

Nikolao Maŝarov naskiĝis en 1865, devenis el kamparana familio de Permja gubernio kaj al Tjumeno translokiĝis kun la gepatroj kiam li havis 18 jarojn. Post fini popolan lernejon li servis kiel ŝipknabo en ŝipo de la tjumenaj negocistoj fratoj Kuĥterin, kaj promociiĝis ĝis kapitano. En 1897 li edziĝis al ilia fratino Ekaterina kaj ricevis grandan doton, kiun li uzis por lanĉi propran komercon. En 1899 li aĉetis ĉe negocisto A. G. Zakoljapin malgrandan gisferan fandejon kaj poste kune kun partneroj fondis la kompanion “Maŝarov kaj Partneroj”, kiu transformis la fandejon en gisferan fabrikon. Krome li estis la unua en la urbo vendisto de la “turka pizo” kiel oni nomis kafon.

En julio 1920 lia familio, kiu jam havis ok infanojn, evakuiĝis el Tjumeno kune kun la retiriĝanta armeo de Aleksandr Kolĉak kaj venis al Tomsko, kien jam fuĝis la fratoj Kuĥterin. Sed baldaŭ li estis arestita, juĝita kaj mortpafita kiel kontraŭrevoluciulo[80][81]. Lian nomon la 15-an de decembro 2006 ricevis la skvaro en strato Respubliko, apud loko kie iam troviĝis lia fabriko[82][83].

Antaŭ la muzeo situas haltejo Gosbank (Ŝtata banko).

Reston de la kvartalo okupas la domo N 26, fakte du domoj — la trietaĝa unue kaj duetaĝa fine. La plej malnova estas la duetaĝa domo ĉe angulo de stratoj Lenin kaj Semakov. Ĝi estis konstruigita fine de la 19-a jarcento de la negocisto kaj urbestro Prokopij Podarujev. Sed poste la negocisto bankrotis kaj en 1902 liaj posedaĵoj estis aĉetitaj de la banko, kiu setligis ĉi tie siajn fakojn dum la iama posedanto mortis en eta malantaŭa ĉambro, mizera kaj forgesita de ĉiuj, inkluzive la urbon al kies plibonigo li multe kontribuis kiel mecenato, interalie investinte 200 mil rublojn en konstruado de la Aleksandra Reala Lernejo (la urbestra salajro ekzemple estis 3 mil rublojn jare)[84]. Rimarkindas ke la domo staras ĉe angulo kun strato Semakov, kiu tiutempe nomiĝis Podarujevskaja (Podarujev) omaĝe al la senavara mecenato. Ekde 1922 tie denove sidis la banko kaj en 1960 aperis la apuda trietaĝa konstruaĵo, kiu nun staras inter ĝi kaj la muzeo “Domo de Maŝarov”[85].

De strato Semakov ĝis strato Kirov redakti

Maldekstra flanko redakti

La kvartalo komenciĝas de la kvaretaĝa loĝdomo N 29 konstruita en 1966[86]. Ĝian unuan etaĝon nun okupas manĝejo, dentokuracejo kaj vendejoj.

Sekvas la unuetaĝa domo N 31, ricevinta en 2016 statuson de la kultura heredaĵo. En 1893 tiu ĉi tereno kun duetaĝa ligna domo kaj unuetaĝa flanka konstruaĵo estis vendita de la negocisto Alasin kaj la filistero Jurasov al la kompanio “Heredantoj de A. F. Poklewski-Koziełł”[87] por bezonoj de ĝia vinfabriko. En 1895 ambaŭ konstruaĵoj estis rekonstruitaj kaj samtempe aperis la unuetaĝa brika domo, kiu konserviĝis ĝis nun. Ĝi estis uzata kiel stokejo por maturiĝo de biero kaj vendejo. En kvar ĉambroj de la ligna domo loĝis oficistoj de la firmao, en la flanka konstruaĵo lokiĝis barelistoj.

Alfons Koziełł-Poklewski (1810–1890), la fondinto de la firmao, devenis el la pola nobela familio el Vitebska gubernio kaj estis kromnomata la “vodka reĝo de Uralo kaj Siberio”. Ĝis 1852 li servis kiel ŝtatoficisto kaj eksiĝis kiel kortega konsilisto, kio estis altranga titolo. Li estis inter la unuaj siberiaj posedantoj de vaporŝipoj, havis en Permja kaj Tobolska gubernioj plurajn fabrikojn, kiuj produktis giston, bieron, vodkon, botelojn, feraĵojn, kemiaĵojn, bredis ĉevalojn, posedis minejojn de oro, arĝento, kupro kaj asbesto, havis bienojn en 17 urboj kaj 18 vilaĝoj, posedis 58 domojn kaj terenojn en 10 gubernioj. Li kontribuis al konstruado de la fervojo Ekaterinburgo — Tjumeno kaj fondis la fervojan stacion Poklevskaja (Poklewski) en la nuna Sverdlovska provinco (en la sovetia periodo la vilaĝo estis alinomita al Troickij kaj la stacio en 1963 iĝis Talica).

Li estis grava mecenato, interalie helpis al la pola komunumo kaj grandparte danke al liaj monoferoj estis konstruita la preĝejo de Sankta Jozefo. Post lia morto en 1890 la komercon daŭrigis liaj filoj, kiuj fondis en Ekaterinburgo kaj Tjumeno du kompaniojn kun la samaj nomoj: “Heredantoj de A. F. Poklewski-Koziełł: Wikientij, Ivan kaj Stanisław”.

Origine la okcidenta parto de la domo kun la ĉefa enirejo de surstrate funkciis kiel vendejo dum aliaj ejoj estis uzataj kiel stokejo kaj servofakoj. En la sovetia periodo la konstruaĵoj estis uzataj kiel loĝejoj kaj produktejo de la ŝtrumpa fabriko. Ambaŭ lignaj konstruaĵoj malaperis, restis nur tiu brika, en kiu funkciis la psikiatria dispanserio. La strataj enirejoj estis transformitaj je fenestroj, la interna spaco disigita per vandoj je pluraj ĉambroj. Nun dum pluraj jaroj ĝi staras vaka[88].

Finas la kvartalon la sesetaĝa domo N 33 (strato Kirov 40), konstruita en la 2000-aj jaroj. En ĝi sidas manĝejoj, vendejoj kaj oficejoj.

Dekstra flanko redakti

La tutan kvartalon ankoraŭ ĝis julio 2019 okupis la nefinita loĝdomo 32/1, kiu iĝis la plej granda nefinita loĝdomo en la urbo kaj la unua detruita laŭ decido de la aŭtoritatoj. Antaŭe tie staris longa duetaĝa domo, konstruita en la 1950-aj jaroj. Konstruado de la nova domo komenciĝis en 1998[89](laŭ aliaj informoj en 1999)[90] kaj devis finiĝi en 2002[91]. Laŭ oficiale aprobita dezajno la tjumena firmao “SAiD-Kompanio” devis konstrui la domon el tri sekcioj respektive kun 3, 4 kaj 5 etaĝoj. Sed en 2002-2003 la firmao ŝanĝis la dezajnon kaj aldonis pliajn etaĝojn, do finfine aperis la domo kun tri sekcioj po 8, 10 kaj 12 etaĝoj[90] kaj sume 80 apartamentoj, kies totala areo atingis 8 500 m2. La apartamentoj estis venditaj jam dum la konstruado kaj la vendado estis sukcesa, ĉar temis pri komfortaj loĝejoj en la historia urbocentro[89].

Ĝis 2004 la konstruado okazis malrapide. Printempe de 2005 ĝi vigliĝis, sed meze de 2006 la aĉetintoj rimarkis, ke aperis troaj etaĝoj kaj ekplendis pri tio ĉe la aŭtoritatoj, kiuj unue ignoris la problemon. Nur en oktobro 2007 la prokurorejo haltigis la konstruadon por 30 tagoj kaj postulis ke en tiu tempo la konstrua firmao aranĝu ĉiujn necesajn permesilojn. En 2009 (laŭ aliaj informoj en 2007)[89] oni komencis fortikigi la fundamenton por ke ĝi eltenu pliajn etaĝojn, sed ne finis la laborojn. Ekde 2009 la konstruado haltis definitive[92].

En 2008 la kompanio ŝanĝis la nomon al “PSK Kontinent”. La aldonado de pliaj etaĝoj estis kelkfoje aprobita de la aŭtoritatoj en 20092011[92]. Tamen oni ne sukcesis fini la konstruadon. La aĉetintoj protestis kaj petis enmiksiĝon de la aŭtoritatoj, manifestaciis antaŭ ministeriejoj en Moskvo kaj engaĝis en la afero plurajn gravulojn[93]. En 2012 al Tjumeno venis la eksa deputito de la Ŝtata Dumao kaj fama ĵurnalisto Aleksandr Ĥinŝtejn[92].

En 2013 la guberniestro Vladimir Jakuŝev taskigis la provincan Agentejon pri Hipoteka Kreditado solvi la problemon kaj fini la konstruadon. Tiucele la agentejo elaĉetis akciojn ĉe la moskva investinto de la projekto kontraŭ 170 milionoj da rubloj kaj mendis esploradon de la domo. La enketado konkludis, ke la konstruado okazis kun rompo de la konstruaj reguloj, interalie oni fuŝis pri fortikigo de la fundamento, pro kio ĝi iĝis eĉ malpli forta ol antaŭe[89]. En januaro 2015 oni ekis la krimenketadon kontraŭ du eks-direktoroj de la firmao[90], sed en januaro 2016 ĝi estis ĉesigita, ĉar en unu kazo jam pasis du jaroj ekde momento de la krimo (kio estas maksimuma tempolimo por la puno), kaj en alia kazo pro amnestio deklarita okaze de la 70-jara datreveno de la Venko en la Dua Mondmilito[94]. En septembro 2017 la kompanio bankrotis[95]. La aĉetintoj de apartamentoj ricevis en 2015 rekompencon forme de apartamentoj en aliaj domoj, aĉetitaj de la municipo[96], sed la aĉetintoj de komercaj ejoj ricevis nenion[92].

En 2017 la viculo de la ĝenerala prokuroro de Rusio Jurij Ponomarjov esprimis al la guberniestro Vladimir Jakuŝev sian zorgon pri tro longa solvado de la konflikto[93]. La 14-an de novembro 2017 la juĝejo agnoskis la domon farita kontraŭleĝe kaj ordonis detrui ĝin kiel tro danĝeran[92][97]. Sur ĝia loko oni planas krei skvaron[98]. En novembro 2018 kompanio, gajninta la municipan kontrakton, komencis detruadon de la domo, kiu devis esti plenumita ene de 250 tagoj[99]. La municipo pagis por tio 54 milionojn da rubloj (855 mil dolaroj)[100]. Se la malkonstruado kaŭzus damaĝojn al la apudaj domoj kaj speciale al la sinagogo, kiu staras senpere apud la domo kaj havas statuson de la historia heredaĵo, oni devus tuj haltigi la laborojn[93]. En septembro 2019 la detruado finiĝis[101]. Komenciĝis publika diskuto pri la sorto de la malpleniĝinta tereno. Loĝantoj de apudaj domoj petas simple planti tie arbojn. Iuj aktivuloj proponas rekonstrui la unuan elektrostacion, kiu iam staris tiuloke. Dume tie formiĝis senorda parkumejo[102]. La 12-an de februaro 2020 okazis publika konsultado en la urba administracio, en kiu estis prezentita dezajno de la dunivela parko. Tamen loĝantoj de apudaj domoj plendis ke tio malfermos iliajn kortojn al la strato kaj malkomfortigos ilin[103].

La 29-an de marto 2021 la aŭtoritatoj decidis ke la skvaro nomiĝos omaĝe al Vladislav Krapivin, porinfana verkisto, kiu loĝis apude kaj plurfoje menciis Tjumenon en siaj verkoj[104]. La skvaro malfermiĝis la 11-an de majo 2022. Sur apuda domo pentristino Svetlana Liĥoŝjorstova kreis murpentraĵon, kiu bildigas velon, knabon kaj rekoneblajn vidojn de Tjumeno. La verko estis farita en julio 2021 dum 26 tagoj surbaze de ilustraĵoj de Jevgenija Sterligova, kiuj plaĉis al la verkisto mem. Sur metalaj arkoj estas skribitaj citaĵoj el verkoj de Krapivin, kiuj estas lumigataj vespere. Ŝipsonorilo en la skvaro apartenis al la verkisto mem — oni donacis ĝin al Krapivin en Sebastopolo kaj li poste donacis ĝin al la urbo. Oni plantis pli ol 150 arbojn (salikojn, poplojn, pomarbojn, abiojn), multe da arbustoj[105].

De strato Kirov ĝis strato Ĉeljuskincev redakti

La kvartalo komenciĝas je sensemafora piedirejo.

Maldekstra flanko redakti

La kvartalo komenciĝas de la duetaĝa domo N 37 ĉe angulo kun strato Kirov (ankaŭ N 37), kies unua etaĝo estas brika kaj la dua ligna. Ĝi estis konstruita fine de la 19-a jarcento kaj apartenis al A. Ja. Kapitonova. Komence de la 20-a jarcento ĝia posedanto iĝis la negocisto Aleksandr Miĥalov, kiun oni nomis “fiŝa reĝo” pro lia sukcesa komerco en tiu ĉi fako. En 1903 aperis alkonstruaĵo, pro kio la domo iĝis Г-forma kaj ricevis preskaŭ la samajn fasadojn ĉe ambaŭ stratoj[106]. En la sovetia periodo ĝi estis uzata kiel loĝejo kaj grave kadukiĝis. En 2005 ĝi estis restarigita laŭ dezajno de la tjumena arkitekto Gennadij Bordakov kaj transformita je manĝejo[107]. Sed en realo la domo estis komplete detruita kaj konstruita denove kun certa simileco al la originalo. La konstruaĵo estas konsiderata arkitektura monumento.

Sekvas la duetaĝa brika domo N 41, konstruita laŭ testamento de la negocisto Gavriil Molodiĥ kaj parte pagita de la paroĥanoj. La 8-an de novembro 1898 tien translokiĝis la Savinta vira lernejo (ekde 1893 ĝi funkciis en la urboparto Malgranda Gorodiŝĉe kadre de la Savinto-Ĉefanĝela lernejo, kie lernis infanoj de la paroĥanoj de la du preĝejoj — la Savinta kaj la Ĉefanĝela)[108][109]. Ĝi aperis laŭ iniciato de la pastro Aleksandr Fokin, la konstruadon gvidis la prezidanto de la paroĥa aŭspica konsilio Vasilij Kopilov. La konstruaĵo havis la viran kaj inan fakojn, dividitajn per vando. En 1899 estis fondita la aparta virina paroĥa lernejo[110].

En la 2000-aj jaroj la eparĥio postulis redoni al ĝi la konstruaĵon, kie tiutempe funkciis municipaj fakoj. La eklezio insistis, ke ĝi estas parto de la triopa komplekso, konsistanta el la preĝejo de la Savinto, ĝia paroĥa lernejo kaj la duetaĝa ligna domo N 42 en strato Ĉeljuskincev, kie iam loĝis la preĝejaj pastroj[110]. En 2016 ĝi estis vendita de la municipo forme de aŭkcio al privata firmao, sed ortodoksaj aktivuloj nomis tiun vendon kontraŭleĝa kaj gajnis proceson, pro kio en 2017 la kontrakto estis nuligita[111].

Finas la kvartalon la preĝejo de la Savinto (ruse Спасская церковь), konsiderata unu el plej malnovaj kaj belaj preĝejoj de la urbo. Ĝi situas ĉe angulo kun strato Ĉeljuskincev kaj havas N 43. Ĝia arkitekturo kombinas la siberian barokon de la fino de la 18-a jarcento kaj la kvazaŭrusan stilon de la komenco de la 20-a jarcento. La konstruado daŭris de 1796 ĝis 1819, sed pliaj alkonstruaĵoj aperadis ĝis komenco de la 20-a jarcento. En la preĝejo troviĝis la miraklofara ikono de la Tuko de Edessa, kiun oni ĉiujare portadis dum krucmarŝo al la vilaĝo Kamenko, kie ĉe tiu ikono okazis miraklaj resaniĝoj. Oni asertis ke en la 17-a jarcento ĝi ĉesigis en tiu vilaĝo epidemion[110][112].

La 15-an de januaro 1930 la preĝejo estis konfiskita sub preteksto de “nepago de ŝuldoj kaj neplenumo de sindevigoj”[113][114]. La 17-an de aprilo 1930 la paroĥanoj petis redoni ĝin, sed la urba konsilio rifuzis, argumentante ke “la preĝejo estas fermita surbaze de postuloj de la laboristaj amasoj kaj pro krimo fare de la preĝejaj servistoj”[110]. En 1932 oni planis eksplodigi la preĝejon, sed al la urba konsilio venis la ordono N 17147 de la Popola Komisariato pri Edukado de la 3-a de aŭgusto 1932, malpermesinta detruadon aŭ damaĝadon de la preĝejo kiel la kultura valoraĵo[115]. Pro tio oni sukcesis detrui nur la aparte situintan sonorturon.

Ĝis 1960 la preĝejo estis uzata por bezonoj de la urba arĥivo[116] kaj la urba biblioteko[113][115]. En 1959 la arĥivo estis translokita al Tobolsko pro ekstreme malbonaj kondiĉoj en la ejo[116]. En 1981 la biblioteko ricevis novan ejon en strato Orĝonikidze. La preĝejo estis transdonita al la Tjumena Provinca Muzeo, kiu en 1982 stokis tie siajn eksponaĵojn kaj bibliotekon[113].

En 2004-2006 estis restaŭrita ĝia eksteraĵo[117]. Komence de 2018 ĉiuj muzeaj kolektoj kaj la muzea biblioteko estis translokitaj al la nova muzeo, komenciĝis dezajnado de la restaŭrado de la interieroj[118]. Oni decidis ke la preĝejo estos transdonita al la eklezio post la fino de la restaŭrado[119].

Dekstra flanko redakti

La tutan kvartalon tiuflanke okupas la granda domo N 46 (strato Ĉeljuskincev) kaj ĝia korto. Origine tio estis la Domo de Junpioniroj, sed ekde 2007 ĝi nomiĝas la Palaco de Kreemo kaj Sporto “Pioniro” (ruse Пионер).

Fine de la 19-a jarcento tiu areo estis la sola bulvardo de la urbo, kiu nomiĝis laŭe al la strato, do la Savinta (Spasskij) bulvardo. Ĝi konsistis el du aleoj, formitaj de kvar vicoj da betuloj, estis longa je 170 m kaj larĝa je 42 m. En 1897 loka ĵurnalo plendis pri ĝia malbona stato, kaŭzita de daŭra neglekto, do somere 1898 la bulvardo estis luigita al la urba societo de sobreco, kiu ordigis ĝin kaj faris unu ĝis dufoje semajne porinfanajn aranĝojn. La enirpago por plenkreskuloj estis 5 kopekoj, la infanoj eniris senpage. La ĵurnaloj raportis, ke la bulvardo estis en tiuj tagoj superplena, ĉar tio estis la sola verda promenejo kun orkestra muziko kaj benkoj[120]. Oni foje nomis ĝin Tekutejv-ĝardeno (ruse Текутьевский сад), ĉar kontraŭ la nuna domo “Pioniro” staris la domo de la negocisto kaj urbestro Andreo Tekutjev. En 1924 ĝi estis alinomita je la Lenin-ĝardeno (ruse Ленинский сад)[121], poste tie aperis statuo de Lenin.

Oni decidis establi la Domon de Junpioniroj la 25-an de decembro 1936 kaj en junio 1937 ĝi ekfunkciis en la eksa Klubo de Komizoj (nun — filharmonio en strato Respubliko). Ĝin frekventis ĝis 300 infanoj. En 19421944 la ejon okupis la Kubana Medicina Instituto, evakuita el Krasnodaro. En 1950 la Domo de Junpioniroj ekfunkciis denove, jam en malnova ligna domo ĉe angulo de stratoj Pervomajskaja kaj Urickij (276 m2), kiun frekventis 475 infanoj. En 1955 la organizaĵo translokiĝis al la pli granda domo N 20 en strato Pervomajskaja, kiun frekventis 534 infanoj[122].

En 1955 komenciĝis konstruado de la nuntema ejo, kiu okupis areon de la Lenin-ĝardeno kaj de strato Bulvarda sakstrato (ruse Бульварный тупик), pro tio malaperinta. La 31-an de decembro 1958 ĝi solene malfermiĝis per novjara balo[123]. Totala areo de la konstruaĵo estas 4 844 m2. Ĝi enhavis 20 ĉambrojn, halon por 550 sidlokoj, sportejon, bibliotekon ktp. Ĝin frekventis 2200 infanoj[122]. La konstruaĵo estas brila ekzemplo de la Stalin-klasikismo kaj aspektas kiel vera palaco. En la ŝtuparejo haveblas granda vitralo, bildiganta Lenin, apude staras junpioniroj ktp. Ekde 1987 la konstruaĵo havas statuson de la arkitektura monumento[123].

La 19-an de septembro 1991 la Domo de Junpioniroj estis alinomita je la Palaco de Kreemo de Infanoj kaj Junularo. En 20062007 okazis granda rekonstruado, dum kiu interalie estis forhakitaj lastaj arboj en la tereno. La 26-an de novembro 2007 la guberniestro Vladimir Jakuŝev solene malfermis la renovigitan Domon “Pioniro”[124]. La 10-an de oktobro 2014 ĝi estis transformita je la Palaco de Kreemo kaj Sporto “Pioniro”, kuniginta kelkajn similajn porinfanajn organizaĵojn[122]. En “Pioniro” kaj sur ĝia tereno ofte okazas distraj kaj sportaj aranĝoj.

Antaŭ la domo "Pioniro" situas haltejo Dom detskogo tvorĉestva (Domo de Infana Kreemo).

De strato Ĉeljuskincev ĝis strato Pervomajskaja redakti

Maldekstra flanko redakti

La kvartalo komenciĝas de la unuetaĝa ligna domo N 45 (Ĉeljuskincev 53), konstruita en 1896. Ĝia posedanto estis la filistero Ivan Neĉajev, kiu okupiĝis pri vendado de alkoĥolaĵoj[125]. En 1910 ĝi transiris al Ĥ. A. Vagapova. En la 1990-aj jaroj ĝi iĝis la unua sidejo de la novestablita tjumena doganejo. Poste tie gastis la milittrupo N 64822, kiu forlasis la ejon en 2014[126]. Ekde 1990 la domo havas statuson de la kultura heredaĵo[127].

Sekvas la duetaĝa brika domo N 47-49, fakte du domoj, kunigitaj per arko. Tio estas unu el plej famaj kaj belaj domoj de la urbo, konata kiel “domo de Jaŝa Ŝajĉik” (ruse Дом Яши Шайчика) pro la surskribo sur la fera pordego en la arko, kiu tekstas ruse Дом Я. Ш. Шайчик. 1914 (la domo de Ja. Ŝ. Ŝajĉik). La urbanoj neglektis punktojn post la inicialoj, do konsideris Ja. Ŝ. kvazaŭ “Jaŝa” kio estas karese minuskla formo de la juda nomo “Jankel”.

En realo la posedanto de la domo nomiĝis Jankel Ŝajeviĉ Ŝajĉik (18751942) kaj apenaŭ iu krom la plejaj proksimuloj povis nomi lin minuskle, ĉar plej ofte oni nomis lin “pelta reĝo” pro lia grava rolo en loka pelta komerco. Evidente li naskiĝis en Tobolsko en 1872, sed poste translokiĝis al Tjumeno, kie okupiĝis pri vendado de vestoj en eta budo en bazaro. Dum la Rusa-japana milito (1904-1905) la familio Ŝajĉik forveturis orienten kaj poste revenis kun grandaj riĉaĵoj, laŭdire akiritaj dum la milito[128].

Oni scias ke jam en 1898 Jankel Ŝajĉik posedis tiun ĉi terenon. En 1907 tie jam staris duetaĝa brika domo (evidente la nuna domo N 49), al kiu en 1914 estis alkonstruita la domo N 47. La tjumena amatora historiisto Viktor Kopilov asertas, ke ĝin dezajnis la tjumena urba arkitekto Konstantin Ĉakin[129]. Malantaŭ la ĉefa domo (N 47) staras la duetaĝa ligna flankokonstruaĵo[130]. Evidente en 1919 la familio fuĝis kun la retiriĝanta armeo de Aleksandro Kolĉak. Tiujare ili estis en Kobeo (Japanio), sekvan jaron translokiĝis al Harbino (Ĉinio). Nun posteuloj de Ŝajĉik loĝas en Kanado[131][132].

En 1921 la domon okupis la akuŝigista lernejo, translokita el Tobolsko. Dum la Dua Mondmilito ĉe la lernejo funkciis la mallongaj kursoj de la Ruĝa Kruco, kiuj instruis flegistinojn, sendotajn al la fronto kaj hospitaloj (pri tio atestas memortabulo). En 1954 surbaze de la lernejo estis establita medicina lernejo. Ekde la 1990-aj jaroj en la domo N 47 funkcias oficejoj, en la domo N 49 sidas la municipa dentoproteza kliniko[133].

Ekde 1986 la konstruaĵo havas statuson de la kultura heredaĵo[134].

La lasta historia konstruaĵo de la kvartalo estas la duetaĝa ligna domo N 49/1, konstruita fine de la 19-a jarcento. Origine ĝia posedanto estis la filistero G. I. Maŝkov. Ĉirkaŭ 1910 la domo transiris al la dirigento de la urba orkestro Isaj Bejn. Lia orkestro el 18 muzikistoj ludis en urbaj parkoj kaj dum festenoj. Ekde 1990 la konstruaĵo havas statuson de la kultura heredaĵo. Nun tie funkcias la municipa dentokliniko N 1[135].

Sekvas kruciĝo kun strato Dzerĵinskij, tamen apenaŭ rimarkebla ĉar tiuflanke ĝi estas komplete blokita de la deketaĝa loĝdomo N 57, aperinta en 1984[136]. La menciita domo etendiĝas ĝis kruciĝo kun strato Pervomajskaja, do finas la kvartalon. Tie loĝis la Heroo de Sovetunio Jakov Neumojev, la tjumena kavaleriisto, kiu kuraĝe batalis dum la Dua Mondmilito kaj post reveni estris la hipodromon. Pri tio informas la marmora memortabulo, renovigita en 2006[137].

Dekstra flanko redakti

La kvartalo komenciĝas de la kvinetaĝa domo N 38, kie sidas la Instituto pri Ŝtato kaj Juro de la Tjumena Ŝtata Universitato. Origine ĝi estis konstruita por sidejo de la tjumena firmao “Ĵanetta” (ruse Жанетта), kiu estis tre sukcesa en 1990-aj jaroj (interalie ĝi konstruigis la Centron pri Internacia Komerco ĉe kruciĝo de stratoj Respubliko kaj Dzerĵinskij). Sed fine de la 1990-aj jaroj ĝi kolapsis, atakita de konkurantoj, kaj dum kelkaj jaroj la konstruaĵo staris nefinita. Fine ĝin elaĉetis la universitato kaj en 1999 tie malfermiĝis la menciita instituto. Oni klopodis adapti la dezajnon por la edukejo kaj samtempe plibonigi ĝin, ĉar temis pri la historia urbocentro. Finfine oni decidis ŝirmi la fasadon per granda vitro, kiu spegulas ĉirkaŭajn historiajn monumentojn[138].

Antaŭ ĝi staras la monumento al studento fare de la tjumena skulptisto Pavel Rosljakov (la sama, kiu faris ankaŭ la monumenton al Sankta Tatjana). Ĝi estis solene malfermita la 24-an de junio 2015 okaze de la 30-a datreveno de la jura fakultato de la universitato[139].

Sekvas la oketaĝa loĝdomo N 38/1, 2, grandparte okupita de vendejoj kaj oficejoj. Ĝi estis konstruigita en la 1990-aj jaroj de la fama tiutempe loka komercisto Pjotr Ĵuravkov, kies familinomo signifas gruo. Li estis konata kiel ekscentra persono, ĉiam portis ĉapelojn kaj ŝatis uzi en dezajno de siaj konstruaĵoj tiujn birdojn. En la unua bloko (domo N 38/1) la unuajn du etaĝojn origine okupis la aĉetcentro “Korona” (Krono), kies ŝtuparejojn ornamas bildoj de gruoj kaj imitaĵoj de renesancaj pentraĵoj, en kiuj foje rekoneblas la komercisto mem. Post malfermo de la modernaj aĉetcentroj kiel Premier kaj Goodwin nombro de vizitantoj draste malpliiĝis, luantoj komencis forlasi la ejon kaj post kelkaj jaroj da vegetado ĝi estis vendita kaj nun transformiĝis je la oficejaro[140].

Post strato Dzerĵinskij, kiu reaperas ĉi-loke, situas la unuetaĝa ligna domo N 46. En 1888 tie loĝis la geedzoj Illarion kaj Maria Ignatjev. Poste ĝi transiris al la farmaciisto Jozefo Zenowicz, kiu uzis ĝin kiel loĝejon kaj apotekon. Li estis filo de Adolf kaj Veronica Zenowicz. Adolf estis ekzilita kun sia edzino al Tobolsko kiel partopreninto de la Januara Ribelo (1863). Jozefo Zenowicz, la tobolska negocisto de la 2-a rango, edziĝis al Józefina Szyszkowski, kiu naskis al li tri infanojn. Post ŝia morto li denove edziĝis en 1895 al Malwina Worotyńska[141].

En 1906 li translokiĝis kun sia familio al Tjumeno, kie li mortis supozeble en 1908–1909. Liaj gefiloj Eleonora kaj Zygmunt heredis lian aferon kaj iĝis farmaciistoj. En 1916 Zygmunt rekonstruis la terason de la gepatra domo. En 1918 la apoteko (do ankaŭ la domo) estis ŝtatigita. En 1926 Malwina Worotyńska elmigris al Pollando, kie jam loĝis ŝia filino Eleonora Głomska, kies edzo laboris tie kiel farmciisto. En 1933 Malwina mortis[141]. La plej aĝa filo Zygmunt Zenowicz edziĝis en 1904 al Maria Worotyńska, fratino de sia bopatrino Malwina. En la 1920-aj jaroj ankaŭ li elmigris al Pollando. Alia filo, Adolf estis aktiva partopreninto de la Blanka movado kaj post retiriĝi kun la Blanka Armeo al Omsko pafmortigis sin tie en 1920. La filo Feliks iĝis kapitano de riverŝipoj kaj mortis en Omsko en 1956[141].

En la sovetia periodo en la domo sidis diversaj oficejoj. Komence de la 1990-aj jaroj la apuda urbodomo planis larĝiĝi per alkonstruaĵo de tiu ĉi flanko, do la kadukiĝinta domo estis detruenda. Sed aktivuloj ekprotestis kaj la ejon okupis loka societo pri protektado de monumentoj. Poste tie sidis la urba inspekcio pri la historiaj monumentoj. En 2008 ĝi iĝis sidejo de la departemento pri havaĵoj, sed jam en 2009 la domo estis transdonita al restoracio "Ĉe Ranevskaja", kiu ekde tiam funkcias en ĝi[142][143]. Ĝi fermiĝis foje, sed la 18-an de februaro 2024 malfermiĝis denove kiel "Ĉe Ranevskaja 2.0"[144].

Ĝin sekvas la unuetaĝa leĝera domo N 46a. La 6-an de junio 2019 (origine oni planis fari tion en majo 2017) tie malfermiĝis la burgerejo Black Star Burger[145]. Ĝi estis parto de la rusia ĉeno de rapidmanĝejoj, establita la 16-an de septembro 2016[146]. Por la malfermo de la burgerejo al Tjumeno venis la fama rusia repisto Timati, kunfondito de la firmao. Parto de Kolora bulvardo apud la cirko estis blokita, sur scenejo amuzis la publikon muzikistoj kaj dancistoj, kaj fine Timati disdonis mil ĵus kuiritajn burgerojn. Tio kaŭzis grandan hompremiĝon, sekve de kio du junulinoj estis venigitaj al ambulanco pro ŝoko kaj sufokiĝo[147][148]. La burgerejo ne havis grandan komercan sukceson kaj fermiĝis en marto 2023[149].

Post ĝi etendiĝas granda pagenda parkumejo, antaŭ kies enirejo videblas ekrano, montranta nombron de vakaj lokoj. La elektroŝarĝejo, tegita je poluritaj ŝtalaj platoj, ebligas ŝarĝi elektrajn aŭtojn, kiuj estas parkumeblaj senpage.

La parkumejo aperis en la 2000-aj jaroj surloke de la ŝufabriko, establita la 21-an de septembro 1937 kiel bota metiejo. En 1955 ĝi estis transformita je la Tjumena Fabriko de Modaj Ŝuoj (ruse Тюменская фабрика модельной обуви). En 1993 ĝi estis privatigita kaj degeneris. La produktado reduktiĝis ĝis fabrikado de galoŝoj, la ejoj estis plejparte luigataj[150]. Fine de la 2000-aj jaroj ĝia kaduka duetaĝa konstruaĵo estis detruita en novjara nokto. Antaŭ ĝi situas la haltejo Administracija goroda Tjumeni (La administracio de la urbo Tjumeno). Iam ĝi nomiĝis Fabrika Modelnoj Obuvi (Fabriko de Modaj Ŝuoj), sed post la malapero de la fabriko estis alinomita. En decembro 2020 ĝi iĝis unu el tri unuaj intelektaj haltejoj, kie oni povas konsulti interagajn ekranojn pri busaj itineroj, ŝarĝi siajn elektronikaĵojn per USB, uzi Wi-Fi[151].

La kvartalon finas la duetaĝa brika domo N 18 (strato Pervomajskaja). Ĝi estis konstruita en la dua duono de la 19-a jarcento kaj apartenis al la tjumena negocisto Gavriil Molodiĥ. En la unua etaĝo funkciis tea vendejo, en la dua troviĝis apartamentoj. En 1885 estis alkonstruita duetaĝa ŝtala ŝtuparejo[152]. Iuj asertas ke tie funkciis bordelo. En la sovetia periodo la domon okupis kudra ateliero “Ljudmila”[153]. Nun tie funkcias baroj kaj manĝejoj, interalie ĝis la mezo de la 2000-aj jaroj la gastojn bonvenigis la restoracio Berulsconi, poste cedinta lokon al la baro Malina (Frambo)[154].

De strato Pervomajskaja ĝis strato Orĝonikidze redakti

Maldekstra flanko redakti

La kvartalo komenciĝas de la duetaĝa brika domo N 61, konstruigita en 1909 de la tjumena negocisto Vasilij Ĵernakov laŭ dezajno de la urba arkitekto Konstantin Ĉakin. En la unua etaĝo funkciis vendejo de faruno kaj manĝaĵoj de la negocisto, dum la dua etaĝo estis luigata[155].

Vasilij Ĵernakov naskiĝis en kamparana familio en Vjatka gubernio. En 1881 li havis 16 jarojn, sed jam devis forlasi lernejon kaj translokiĝi al pli aĝa frato Aleksej en Tjumeno por serĉi laboron. Komence de la 20-a jarcento li jam posedis grandan komercon pri faruno, havis vaporŝipojn kaj barĝojn, okupis plurajn postenojn, plurfoje estis deputito de la Urba Dumao kaj estis unu el plej riĉaj kaj influaj lokaj komercistoj.

En 1918 li estis inter 50 riĉaj urbanoj, ostaĝigitaj de la revolucia taĉmento subestre de Zapkus, okupinta Tjumenon. En 1919 li foriris kun la retiriĝanta armeo de Aleksandr Kolĉak kaj fine setliĝis en Harbino. La 4-an de februaro 1936 li mortis en Dalian kaj estis sepultita en Harbino[156].

En la ŝtata arkivo de Tjumena provinco troviĝas kolekto el 89 leteroj de Vasilij Ĵernakov kaj liaj familianoj el Vjatka gubernio, verkitaj inter 1881 kaj 1896. Ili rakontas unu al alia pri sia vivo kaj la familianoj senĉese petas lin helpi — sendi monon, vestojn, aranĝi postenojn por parencoj ktp. Tiuj leteroj estis esploritaj kaj publikigtaj de Olga Yokoyama (n. 1942), nepino de la negocisto. Ŝi estas usona filologo, profesoro pri aplika lingvistiko en la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso, specialiĝanta pri la slava filologio. Ŝi plurfoje vizitis Tjumenon kaj donacis al lokaj muzeo kaj arkivo plurajn familiajn memorindaĵojn[157]. Surbaze de la menciita letera kolekto ŝi verkis duvoluman studaĵon “Rusaj kamparanaj leteroj: Teksto kaj kunteksto”[158].

Nun la konstruaĵo estas okupita de manĝejoj, vendejoj kaj oficejoj kaj havas statuson de la kultura monumento.

Sekvas la kvinetaĝa loĝdomo N 63, konstruita en 1960[159]. Post ĝi staras la kvaretaĝa loĝdomo N 65, konstruita en 1964[160]. Origine ĝi, same kiel N 63, estis destinita por la partiaj kaj sovetiaj kadruloj. En tiu ĉi domo de 1964 ĝis 1971 loĝis la fama sovetia geologo, malkovrinto de Okcidentsiberia naftogasa provinco Nikolao Rostovcev (1907-1981), kion atestas la marmora memortabulo starigita en 1998[161]. En la sama domo en 19701987 loĝis alia fama geologo kaj malkovrinto de gigantaj naftominejoj en la menciita provinco Farman Salmanov, pri kio memorigas la bronza memortabulo, metita la 29-an de aŭgusto 2013[162]. Samloke en 19651977 loĝis la legendeca naftisto Viktor Muravlenko, estro de Glavtjumenneftegaz (Ĉeftjumennaftogaso), kiu gvidis ekspluaton de ĉiuj naftominejoj en Tjumena kaj Tomska provincoj. La respektiva marmora memortabulo estis instalita en 1998[163]. Iom aparte staras la marmora memortabulo, kiu ekde la 6-a de majo 2010 informas ke en tiu ĉi domo loĝis la generalo-leŭtenanto Arkadij Guŝĉin (19221994), estro de la Tjumena Supera Milit-Inĝeniera Komandestra Lernejo kaj de la tjumena garnizono en 1966-1974[164]. Li partoprenis la Duan Mondmiliton, estis vundita kaj premiita. Krome li partoprenis la likvidadon de la sekvoj de la Ĉernobila katastrofo[165].

Sekvas T-forma kruciĝo kun strato Vodoprovodnaja, antaŭ kiu, kontraŭ McDonald's, troviĝas piedirejo kun semaforo, funkcianta laŭpete.

Sekvas la kvinetaĝa domo N 67, kiu formas kvadraton kune kun la provinca dumao (domo N 52 en strato Respubliko). Ĝi estis konstruita por Glavtjumenneftegaz (Ĉeftjumennaftogaso) — la giganta konzerno, kiu sidis tie de 1965 ĝis 1977 kaj gvidis ekspluatadon de ĉiuj naftominejoj en Tjumena kaj Tomska provincoj. En ĝi laboris ĝis 400 mil homoj. Lia plej fama estro estis Viktor Muravlenko, en kies ĉambro nun funkcias muzeo. En 1998 sur ĝi aperis memortabulo, dediĉita al Viktor Muravlenko[166] kaj la 31-an de aŭgusto 2015 estis instalita memortabulo dediĉita al la konzerno mem[167].

Sekvas la kvaretaĝa loĝdomo N 69a, konstruita en 1960[168]. En ĝia unua etaĝo sidas la muzeo de tjumena polico, vizitebla laŭ anticipa interkonsento.

Iom funde de la strato situas la trietaĝa domo N 69, konstruita en la sama klasika stilo en la 1960-aj jaroj. Origine tio estis la provinca infana hospitalo kaj nun ĝi estas reorganizita je la infana fako de la provinca hospitalo N 1. La memortabulo informas ke la hospitalo venkis en julio 1986 en la socialisma konkurso, dediĉita al la 400-a datreveno de Tjumeno.

La kvartalon finas la kvaretaĝa loĝdomo N 71 (strato Orĝonikidze N 58), konstruita en 1953[169]. Ĝia unua etaĝo estas okupita je vendejoj kaj manĝejoj. En la sovetia periodo ĉe angulo troviĝis la brokanta librovendejo “Evrika” (nun tie sidas juvenvendejo).

Dekstra flanko redakti

La tutan kvartalon inter stratoj Lenin, Pervomajskaja, Herzen kaj Orĝonikidze okupas Kolora bulvardo — la plej granda bulvardo de la urbo, konstruita en 2004 surloke de la Parko de Kulturo. Ĝi enhavas plurajn manĝejojn (inkluzive de McDonald's), atrakciojn, fontanon (la plej grandan en la urbo). Ĉe anguloj de la bulvardo situas la Tjumena Ŝtata Cirko, sportejo Centra kaj eventejo "La Ora pordego de Siberio".

De strato Orĝonikidze ĝis strato Profsojuznaja redakti

Maldekstra flanko redakti

La kvartalo komenciĝas de la duetaĝa pagenda parkumejo (strato Orĝonikidze N 59/1) de la apuda Tjumena Provinca Scienca Librejo, kiu tamen estas alirebla al ĉiuj kaj enveturebla sole de sur strato Lenin. Ĝi estis malfermita en 2012 kune kun la rekonstruita librejo kaj proponas rabaton al la bibliotekaj vizitantoj.

Sekvas skvaro de Nemcov, kiu etendiĝas ĝis strato Respubliko. Komence de la 20-a jarcento ĝi servis kiel ĝardeno kaj promenejo por la orfoj de apuda orfejo[170]. En la sovetia periodo ĝi plurfoje estis alinomata kaj fine en 1985 ricevis la nomon de loka bolŝevisto Nikolao Nemcov. En 2002-2003 la skvaro estis grave rekonstruita, en 2004 aperis fontano[171] kaj la busto de Boris Ŝĉerbina, la partiestro de Tjumena provinco en 19611973, kiu grave kontribuis al evoluigo de la regiono kaj starigo de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso.

Sekvas la kvaretaĝa loĝdomo N 77, konstruita en 1962[172]. En ĝi sidas horloĝa butiko, ŝuvendejo kaj kafejo, antaŭ kiu staras kelkaj amuzaj feraj skulptaĵoj, bildigantaj bolkruĉon kaj virinon kun bolkruĉo kaj taso. Post ĝi staras la identa domo, konstruita samjare[173]. Ĝian unuan etaĝon okupas vendejoj kaj servosalonoj. Sekvas la naŭetaĝaj loĝdomoj N 81[174] kaj 83[175], aperintaj en 1975. Ili rimarkindas per sia unua etaĝo, komplete okupita de juvelvendejoj. Tiu “juvela kvartalo” formiĝis en la 1990-aj — 2000-aj jaroj ĉirkaŭ la vendejo “Lazurit” (Lazurito), kiu en la sovetia tempo estis la plej granda juvelvendejo de la urbo. Nun ĝi perdis sian unuarangecon, tamen plu funkcias kaj prosperas. La tereno ĉe tiu loko, markanta finon de la kvartalo, estas rekonstruita, kun piedirejoj, lanternoj kaj benkoj.

Ĉe la stratangulo staras senpaga publika necesejo, rimarkinda pro sia konto en Instagramo, reklamata sur ĝia elektronika panelo[176]. Kontraŭ ĝi troviĝas semafora piedirejo.

Dekstra flanko redakti

Laŭlonge de la strato etendiĝas tri bushaltejoj: Centralnij Rinok (Centra merkato), Centralnij Rinok — 2. Malantaŭ ili situas placo de Unueco kaj Konsento, borderita de tri ĉefaj konstruaĵoj: la federaciaj komercaj juĝejoj, la Centra merkato kaj la historia monumento — domo de la negocisto Aleksandr Miĥalov.

Post la placo staras la 11-etaĝa sidejo de la Okcidentsiberia Federacia Arbitracia Juĝejo, malfermita en 2003. Ekde la 8-a de februaro 2021 tie sidas la Tjumena Provinca Arbitracia Juĝejo[177], ĉar la federacia juĝejo transloĝiĝis al nova 14-etaĝa ejo, alkonstruita al ĝi[178]. Ili estas plenaj je ege multekostaj mebloj, kies prezoj kaj lukseco ŝokis aktivulojn kaj estis priparolataj en lokaj amaskomunikiloj[179]. La 20-an de oktobro 2023 sur la sidejo de la provinca juĝejo (Lenin 74) estis solene inaŭgurita memortabulo omaĝe al Nikolaj Vasiljeviĉ Tolmaĉov (1947–2021), la unua prezidanto de la Okcidentsiberia Federacia Arbitracia Juĝejo, estrinta ĝin 14 jarojn[180][181].

Ĝin sekvas la sesetaĝa domo N 76, kie sidas la Ŝtata Statistika Servo. Ĝi estis konstruita en 1964 (laŭ aliaj informoj, en 1969)[182] kaj en la 2000-aj jaroj ricevis novan fasadon. Antaŭ ĝi situas la bushaltejo Centralnij Rinok — 3. Malantaŭ ĝi, en la korto staras la duetaĝa domo N 76/1, kie sidas oficejoj.

Finas la kvartalon la unuetaĝa ŝtala budo de movtelefonia salono (N 78a), transverse al kiu (do fakte jam en strato Profsojuznaja) staras la kvinetaĝa domo N 78, en kiu sidas filio de la Pensia Fonduso de Rusio kaj aliaj organizaĵoj.

De strato Profsojuznaja ĝis strato Maurice Thorez redakti

Maldekstra flanko redakti

Tuj post la kruciĝo kun strato Profsojuznaja situas la relative granda skvaro Sibirskij (Siberia). Ĝi estas ankoraŭ ne rekonstruita, nura aro da verdaĵoj kaj padoj. Rimarkindas ke inter aliaj arboj tie kreskas kverkoj — maloftaj gastoj en la severa siberia klimato. La skvaro okupas la tutan areon inter stratoj Respubliko, Profsojuznaja, Lenin kaj Maurice Thorez.

Post ĝi antaŭe iris fervojo, kiu ligis la Transsiberian fervojon kun la fabriko "Meĥanik", situanta norde de strato Respubliko kaj plu kun riverhaveno Tura. Laŭ tiu fervojo interalie la 4-an de aŭgusto 1917 sekvis al la riverhaveno la eksa imperiestro Nikolao Romanov kun siaj familianoj kaj servistaro. En la haveno ili enŝipiĝis kaj navigis al sia ekzilejo en Tobolsko[183]. Antaŭ la 400-jariĝo de Tjumeno, festita en 1986, oni fermis la fervojon, kiu foje blokis la trafikon sur la ĉefa strato de la urbo. En 1988 ĝi estis komplete malmuntita, lignaj domoj inter stratoj Profsojuznaja kaj Maurice Thorez detruitaj, kaj sur ilia loko aperis la menciita skvaro[184].

Jen kiel priskribis tiun urboparton en 1966 la fama geologo Raul-Jurij Ervier:

 
 ...malantaŭ la traknivela pasejo asfalton anstataŭis ŝtona pavimo kun kavoj, laŭlonge de kiu, pli proksime al domoj — lignaj pontetoj-trotuaroj kun fendoj kaj rompiĝintaj tabuloj. Laŭ ambaŭ flankoj de la strato — lignaj domaĉoj, plejparte subfalintaj ĝis fenestroj en grundon, kliniĝintaj — malnoveco kaj kadukeco. 
— Raul-Jurij Ervier"[185].

Dekstra flanko redakti

La tutan kvartalon okupas subĉiela parkumejo, kiu etendiĝas ĝis strato Herzen.

Rekonstruado redakti

Somere de 2019 estis anoncita plano pri kompleta rekonstruado de la strato. La dezajno, kreita de la tjumenaj arkitektoj kaj dezajnistoj, estis prezentita por publika diskutado kaj jam estis korektita laŭe al reagoj. La strato devos ricevi pli unuecan kaj modernan dezajnon, sed samtempe konservi siajn historiajn trajtojn. Aperos pluraj piedirejoj, biciklejoj, skvaroj, ĉiuj bariloj estos forigitaj, aperos novaj monumentoj, multaj konstruaĵoj estos restaŭritaj aŭ rekonstruitaj, ĉiuj placoj grave ŝanĝitaj.

Oni planis komenci la rekonstruadon jam en 2019 kaj la tuta projekto estas realigota en tri ĝis kvin jaroj. Komenciĝis rekonstruado de la subtera inĝeniera infrastrukturo[186][187][188][189]. Sed pro la kronvirusa pandemio laboroj estis prokrastitaj kaj nur en 2023 estis rekonstruita la unua parto de la strato — de ĝia komenco ĝis strato Krasin. Oni forigis la barilojn, anstataŭigis asfalton per blanka granito, faris en unueca stilo ĉiujn arkitekturajn akcesoraĵojn ktp[43][190].

Transporto redakti

La strato tradicie funkciis kiel la dua (post Respubliko) veturejo de la urbo kaj ĝis nun havas grandan transportan signifon.

Trafiko estas unudirekta (de okcidento al oriento, do laŭ kresko de la strato), laŭ tri strioj. Post rekonstruo de la unua parto (de komenco ĝis strato Krasin) la plej dekstra strio iĝis buskoridoro[43]. Post kruciĝo kun strato Orĝonikidze, la trafiko disiĝas je du partoj, dividitaj per piedira strio: busoj kaj itineraj taksioj veturas laŭ dekstra dustria veturejo dum ĉiuj aliaj plu veturas laŭ maldekstra, tristria veturejo.

En ĉiuj kruciĝoj la strato Respubliko estas la ĉefa, do havas prioritaton. Buskoridoro mankas. Trafikado de kamionoj estas malpermesita. Gvatkameraoj abundas, sensemaforaj pasejoj malmultas. La strato estas ĉiujare riparata kaj plejparte en perfekta stato. Funkcias pluraj subĉielaj parkumejoj (la plej granda antaŭ strato Pervomajskaja)) kaj unu duetaĝa (post strato Orĝonikidze). Benzinstacioj mankas, ĉe la parkumejo antaŭ strato Pervomajskaja haveblas ŝarĝejo por elektraj aŭtoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Stanislavo Belov (2018-04-08) Cara Remparburgo — de festejo al ludejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-05-04.
  2. Иваненко А. С. Прогулки по Тюмени: Путеводитель. Тюмень, 1999. С. 46-47.
  3. Stanislavo Belov (2019-05-23) Stratoj de Tjumeno: labirinto de nomoj kaj historio (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-25. Alirita 2019-05-25.
  4. Stanislavo Belov (2018-11-19) Vojoj de Tjumeno aŭ Siberianoj kontraŭ koto (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-04-26. Alirita 2019-04-26.
  5. Калугин Н. В. Мои воспоминания // Сибирский исторический журнал. 2002. № 1. С. 63.
  6. Иваненко А. С. Прогулки по Тюмени: Путеводитель. Тюмень, 1999. С. 47-48.
  7. Stanislavo Belov (2019-09-12) Sarai — historio de la tjumena Harlemo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-09-12. Alirita 2019-09-12.
  8. Иваненко А. С. Прогулки по Тюмени: Путеводитель. Тюмень, 1999. С. 81.
  9. Иваненко А. С. Четыре века Тюмени. Очерк живой истории старинного сибирского города. Тюмень, 2004. С. 340.
  10. Иваненко А. С. Четыре века Тюмени. Очерк живой истории старинного сибирского города. Тюмень, 2004. С. 350.
  11. Тюменская область. Памятник Ермаку станет клином, вбитым между русскими и татарами — областная дума (ruse). Regnum (2003-01-20). Arkivita el la originalo je 2019-04-24. Alirita 2019-04-24.
  12. Тюмень: Памятника Ермаку в Тюмени, скорее всего, не будет (ruse). Regnum (2003-02-07). Alirita 2019-04-24.
  13. Памятник и крест поставят в Историческом сквере (ruse). NashGorod.ru (2010-03-18). Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  14. Распоряжение Администрации города Тюмени № 847 от 30.07.2010 "Об организации и проведении открытого публичного конкурса на архитектурно-художественную концепцию благоустройства Исторического сквера в городе Тюмени (ruse). La Administracio de Tjumeno (2010-07-30). Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  15. Ольга Радутная (2010-02-26) "Мы сохранимся в бронзовых ваяньях..." (ruse). Tjumenskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  16. Людмила Филатова (2010-08-31) Памятник прошедшей эпохе (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  17. Людмила Добровольская (2010-10-19) Выбор остается за горожанами (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  18. Статьев И.А. (2010) Поклонный крест "Ермаку Василию Тимофеевичу с товарищами" г. Тюмени (ruse). Казачество Сибири от Ермака до наших дней: история, язык, культура: Материалы II Всероссийской научно-практической конференции. Тюмень, 2010.. Alirita 2019-04-25.
  19. Распоряжении Администрации города Тюмени № 1417 от 24 марта 2004 года "О присвоении наименования безымянному объекту лесопаркового хозяйства, расположенному в квартале улиц Республики — Ленина (ruse). La administracio de Tjumeno. Alirita 2019-04-25.
  20. Stanislavo Belov (2018-11-14) Andreo Tekutjev — severa bonfaranto (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-15.
  21. 21,0 21,1 Общественная баня (ruse). Gorod-T (2017-10-23). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  22. Круглая баня: памятник архитектуры или парковка? (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  23. Тюменцы обсуждают редевелопмент круглой бани (ruse). Vsluh.ru (2014-05-30). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  24. Тюменская круглая баня: последние памятники конструктивизма (ruse). NG72.ru (2017-30-03). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  25. Знаменитая тюменская баня (ruse). Tjumenskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  26. Инна Пахомова (2013-04-24) Круглая баня на Ленина просто мешает? (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  27. Примите реальные меры по сохранению ленинской бани! (ruse). RKRP (2013-07-22). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  28. Овсянникова, Елена; Екатерина Журавлева. (2014) Баня, archive (ruse), p. 48. ISBN = 978-5-000750-14-8.
  29. Увековеченная история круглой бани (ruse). TMN (2014-04-04). Arkivita el la originalo je 2019-05-27. Alirita 2019-05-22.
  30. Креатив. Тюменцы в голом виде спасают «Круглую баню». «Если власти раздевают исторический центр, то нам тем более не стыдно». ФОТО (ruse). Ura.ru (2013-06-24). Alirita 2019-05-23.
  31. Судьбу исторической бани должны решить сами тюменцы (ruse). Vsluh.ru (2013-03-12). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  32. Ольга Никитина (2016-08-08) Круглой бане предстоит государственная экспертиза (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  33. Прямой разговор с Владимиром Якушевым. Текстовая версия (ruse). Vsluh.ru (2015-12-01). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  34. Николай Бастриков (2015-12-17) «Работаем, как в Барселоне». Тюменских креативщиков отправляют в баню (ruse). Ura.ru. Alirita 2019-05-23.
  35. Ростислав Журавлев (2015-12-12) За право разместиться в «Круглой бане» выстроилась очередь: арт-резиденция, инновационный центр, ТюмГУ и даже подключились единороссы. ФОТО (ruse). Park72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  36. Иван Чупров (2014-07-29) Тюменская круглая баня может стать культурным центром (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-08. Alirita 2019-05-23.
  37. Павел Маркуш (2019-02-26) В знаменитой тюменской «круглой бане» могут открыть планетарий (ruse). Ura.ru. Alirita 2019-05-23.
  38. Николаевское городское училище (ruse). Gorod-T (2018-06-01). Alirita 2019-05-24.
  39. Сквер «Исторический» (ruse). Gorod-T (2019-04-22). Alirita 2019-05-24.
  40. Елена Размазина (2015-05-08) В Тюмени открыли новый барельеф мемориала «Вечный огонь» (ruse). Gazetara servo de la guberniestro de Tjumena provinco. Arkivita el la originalo je 2019-05-29. Alirita 2019-05-28.
  41. Кубочкин С. Н. Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 26.
  42. Музей «Городская дума» (ruse). Gorod-T (2018-03-28). Alirita 2019-05-28.
  43. 43,0 43,1 43,2 Павел Красоткин (2023-10-12) Пешеходный рай из белого гранита. Как преобразилась улица Ленина в центре Тюмени. 72.ru. Arkivita el la originalo je 2023-10-12. Alirita 2024-02-22.
  44. г. Тюмень. Гостиница «Спасская» (ruse). SK “Novospasskij most”. Alirita 2019-05-31.
  45. Отель Бест Вестерн Плюс «Спасская» (ruse). Retejo de la hotelo “Spasskaja””. Alirita 2019-05-31.
  46. Евгения Мурзина Новый отель «Спасская» откроется в январе (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-31. Alirita 2019-05-31.
  47. Марина Юрочкина (2014-01-27) Куда приводят мечты (ruse). TMN. Arkivita el la originalo je 2014-07-02. Alirita 2019-05-31.[rompita ligilo]
  48. Дом В. А. Копылова (ruse). Gorod-T (2018-05-24). Alirita 2019-05-31.
  49. Кубочкин С. Н. Дело о тюменском "небоскребе" // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 194-197.
  50. История Центра оздоровительной физической культуры (ruse). la Tjumena Ŝtata Universitato. Arkivita el la originalo je 2019-05-31. Alirita 2019-05-31.
  51. Спортивные занятия, доступные всем (ruse). la Tjumena Ŝtata Universitato. Arkivita el la originalo je 2019-05-31. Alirita 2019-05-31.
  52. Дом А. И. Костиной (ruse) (2018-05-24). Alirita 2019-05-31.
  53. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 9» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-06-04.
  54. Роман Ломидзе (2021-06-03) На пешеходном переходе в Тюмени установили специальное табло (ruse). Argumenti i Fakti. Arkivita el la originalo je 2021-06-03. Alirita 2024-02-21.
  55. Дом Князева (ruse). Gorod-T (2017-10-19). Alirita 2019-06-04.
  56. Высоцкий Константин Николаевич (ruse). Gorod-T (2018-07-12). Alirita 2019-06-10.
  57. Памятная доска В. В. Князеву (ruse). Gorod-T (2018-03-02). Alirita 2019-06-10.
  58. 58,0 58,1 Дмитрий Зайцев (2016-03-16) В бывшей травматологии Тюмени сделают ресторан и музей (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2019-06-10.
  59. Дмитрий Зайцев (2015-09-30) Первые признаки жизни на ул. Ленина, 10 (ruse). Tjumenskij Kurier. Alirita 2019-06-10.
  60. Лидия Шумкова (2018-05-03) В Тюмени за старинный особняк просят четверть миллиарда рублей (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2019-06-10.
  61. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 12» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-06-10.
  62. Stanislavo Belov (2018-05-30) Tjumeno sub la Stelo de Davido (esperante). Blogger. Alirita 2019-07-29.
  63. Анна Юхманова (2007-04-07) МИФУБ: весенний прием (ruse). Tjumenskije izvestija. Alirita 2019-06-10.
  64. Иваненко А. С. Четыре века Тюмени. Очерки живой истории старинного сибирского города. Тюмень, 2004. С. 352.
  65. Памятник святой Татьяне (ruse). Gorod-T (2018-05-22). Alirita 2019-06-10.
  66. Николай Ступников (2015-07-31) Святой Татьяне в Тюмени пальцы поломали (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2019-06-10.
  67. Сирень Бабаева (2015-01-25) В Тюмени открыли памятник студентам (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2019-06-10.
  68. Никита Смирнов (2015-01-27) В центре Тюмени можно установить статую Кинг-Конга: главное – убедить Валерия Борисова (ruse). Park72.ru. Alirita 2019-06-10.
  69. Юрий Шестак Святую Татьяну изобразили стоящей на книгах (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-10.
  70. Памятник святой Татьяне появился в Тюмени (ruse). Tjumenskije Izvestija (2015-01-26). Alirita 2019-06-10.
  71. 71,0 71,1 71,2 71,3 Курмачев В. А. Храм Михаила Архангела в Тюмени Время расцвета, забвения и возрождения 1781 - 2001 гг. (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja gazeta. Alirita 2019-06-10.
  72. 72,0 72,1 72,2 Церковь Михаила Архангела (ruse). Gorod-T (2017-10-31). Alirita 2019-06-10. “"”.
  73. Маслова Е. А. Купола Тюмени. Тюмень, 2002. С. 47.
  74. Город Тюмень. Храм во имя Архистратига Божиего Михаила (ruse). La oficiala retejo de la Tobolska mitropolio. Arkivita el la originalo je 2023-10-04. Alirita 2019-06-13.
  75. Тюмень университетская: Альбом. Тюмень, 2005. С. 40.
  76. В ТюмГУ создали большой Институт социально-гуманитарных наук (СоцГум) (ruse). 72.ru (2017-09-26). Alirita 2019-06-18.
  77. Иваненко А. С. Прогулки по Тюмени: Путеводитель. Тюмень, 1999. С. 85.
  78. Городская поликлиника № 3: Историческая справка (ruse). La urba polikliniko N 3. Arkivita el la originalo je 2019-06-18. Alirita 2019-06-18.
  79. Усадьба Н. Д. Машарова (ruse). Gorod-T (2017-10-24). Alirita 2019-06-21.
  80. Белов С. Н. Д. Машаров: финал истории // Лукич. 2010. Ч. 32. С. 105-108.
  81. Машаров Николай Дмитриевич (ruse) (2017-10-05). Alirita 2019-06-21.
  82. Распоряжение от 15.12.2006 г № 2090-РК "О присвоении имени Николая Машарова скверу, расположенному на перекрестке улиц Республики и Мориса Тореза" (ruse) (2006-12-15). Arkivita el la originalo je 2019-04-22. Alirita 2019-04-22.
  83. Сквер Машарова у станкостроительного завода (ruse). PUTI-shestvuy (2015-09-01). Arkivita el la originalo je 2019-04-22. Alirita 2019-04-22.
  84. Дом П. И. Подаруева (ул. Ленина, 26) (ruse) (2018-09-20). Alirita 2019-06-21.
  85. Иваненко А. С. Прогулки по Тюмени: Путеводитель. Тюмень, 1999. С. 85.
  86. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 29» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-06-21.
  87. En la rusaj dokumentoj lia familinomo estis ĉiam estas skribita tiel dum el la polaj inverse: Koziełł-Poklewski.
  88. Козлова-Афанасьева Е. М. (2016-06-07) Акт Государственной историко-культурной экспертизы выявленного объекта культурного наследия «Магазин А.Ф. Поклевского-Козелла», расположенного по адресу: г. Тюмень, ул. Ленина, 31, в целях обоснования целесообразности включения в единый государственный реестр объектов культурного наследия (памятников истории и культуры) народов Российской Федерации (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-10-04. Alirita 2019-06-21.
  89. 89,0 89,1 89,2 89,3 Татьяна Криницкая (2013-04-12) Долгострой в центре Тюмени: вместо песка под фундаментом – строительный мусор (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-06-21. Alirita 2019-06-21.
  90. 90,0 90,1 90,2 По новым высоткам в Тюмени, недоступным для жильцов, завели уголовное дело (ruse). Vsluh.ru (2015-01-16). Alirita 2019-06-21.
  91. Елена Познахарёва (2018-07-31) Долгострои Тюмени: жилье на окраине, несуществующие дома и квартиры в воздухе (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-21.
  92. 92,0 92,1 92,2 92,3 92,4 Виктор Нестерук В Тюмени снесут памятник жадности и коррупции (ruse). TumenPro. Arkivita el la originalo je 2019-06-21. Alirita 2019-06-21.
  93. 93,0 93,1 93,2 Определился подрядчик по сносу скандального долгостроя на Ленина — Кирова в Тюмени (ruse). Znak.com (2018-09-28). Arkivita el la originalo je 2019-06-16. Alirita 2019-06-21.
  94. Дело о тюменских долгостроях «ПСК "Континент"» прекращено (ruse). 72.ru (2016-01-13). Alirita 2019-06-21.
  95. Застройщик двух домов в Тюмени признан банкротом (ruse). Vsluh.ru (2017-09-06). Alirita 2019-06-21.
  96. Вместо 11-этажного долгостроя – парк: в Тюмени снесут здание, построенное в лихие девяностые (ruse). Tumix (2018-08-06). Alirita 2019-06-21.
  97. Елена Познахарёва (2018-02-27) Долгострой на ул. Ленина-Кирова снесут (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-21.
  98. Елена Познахарёва (2018-08-06) На месте знаменитого долгостроя в центре Тюмени разобьют сквер (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-21.
  99. Александр Гришаков, Артем Карасев (2019-03-21) Долгострой на Ленина-Кирова стал ниже на один этаж (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-21.
  100. Начался снос долгостроя на ул. Ленина-Кирова в Тюмени, многоэтажку по плану снесут за месяц (ruse). Tumix (2018-11-26). Alirita 2019-06-21.
  101. Яна Шулика (2019-10-01) Пустырь вместо дома в 12 этажей. Как выглядит место, где стоял самый знаменитый долгострой Тюмени (ruse). 72.ru. Alirita 2020-02-16.
  102. Екатерина Петрова (20-02-16) Сквер, исторические особняки или автостоянка? В Тюмени обсуждают судьбу пустыря на Ленина — Кирова (ruse). 72.ru. Alirita 20-02-16.
  103. Аркадий Кузнецов (2020-02-13) Проект реконструкции улицы Ленина в Тюмени вызвал много споров (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2020-02-16.
  104. Артур Галиев (2021-03-30) В центре Тюмени появится новый сквер. Показываем, каким он будет (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-03-30. Alirita 2021-04-06.
  105. Артемий Романов (2022-05-11) В Тюмени открыли сквер имени Владислава Крапивина (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2022-05-12. Alirita 2022-05-12.
  106. Дом крестьянки А.Я. Капитановой — купца А.И. Михалева (ruse). PUTI-shestvuy (2017-05-24). Alirita 2019-06-26.
  107. Дом А. Я. Капитановой (ruse). Gorod-T (2018-11-30). Alirita 2019-06-25.
  108. Курмачев В. А. Храм Михаила Архангела в Тюмени Время расцвета, забвения и возрождения 1781––2001 гг. (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja gazeta. Alirita 2019-06-10.
  109. Спасская церковно-приходская школа (ruse). Gorod-T (2018-06-01). Alirita 2019-06-25.
  110. 110,0 110,1 110,2 110,3 Тюменский Спасский храм (ruse). Энциклопедия «Древо» (2014-02-02). Alirita 2019-06-25.
  111. Православные Тюмени отстояли Спасскую приходскую школу (ruse). Regnum (2017-02-01). Alirita 2019-06-25.
  112. Тюмень. Храм в честь Нерукотворенного Образа Спаса (ruse). La Tobolska mitropolio. Arkivita el la originalo je 2019-06-26. Alirita 2019-06-25.
  113. 113,0 113,1 113,2 Иваненко А. С.. (2008) Новые прогулки по Тюмени: Путеводитель (ruse), p. 157–161. ISBN = 5-93544-006-7.
  114. Курмачёв, В. А. (2012). “Собор Знамения Пресвятой Богородицы в Тюмени (часть 2)”, Сибирская православная газета (ru) (5). 
  115. 115,0 115,1 Чернышёв, А. В. (2005). “К истории Благовещенского собора города Тюмени (1700-1932 гг.)” (ru) (10). 
  116. 116,0 116,1 История архивов Тюменской области (ruse). Управление по делам архивов Тюменской области. Arkivita el la originalo je 2013-02-02. Alirita 2013-01-25.
  117. Ирина Пермякова (2006-06-19) Спасская сбрасывает заборы (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-25.
  118. Елена Познахарёва (2018-02-11) Последний переезд из Спасской церкви (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-25.
  119. Елена Кухальская (2019-05-05) 90 лет без молитвы: Спасская церковь готовится к реставрационным работам (ruse). Park72.ru. Alirita 2019-06-25.
  120. Кубочкин С. Н. Сады Тюмени // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 81-83.
  121. Загородный сад перенесет тюменцев на полтора столетия назад (ruse). Tjumenskaja Linija (2007-07-04). Alirita 2019-06-26.
  122. 122,0 122,1 122,2 Пионер: История и традиции (ruse). La Palaco de Kreemo kaj Sporto “Pioniro”. Arkivita el la originalo je 2019-06-26. Alirita 2019-06-26.
  123. 123,0 123,1 Дом пионеров в Тюмени (ruse). PUTI-shestvuy (2014-02-04). Alirita 2019-06-26.
  124. Дворец пионеров в Тюмени обрел "второе дыхание" (ruse). NewsProm.ru (2007-11-26). Alirita 2019-06-26.
  125. Загадки улицы Челюскинцев (ruse). Tjumenskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-06-26. Alirita 2019-06-26.
  126. Дом И. П. Нечаева (ruse). Gorod-T (2019-01-16). Alirita 2019-06-26.
  127. Дом И.П. Нечаева – объект культурного наследия (ruse). PUTI-shestvuy (2017-05-23). Alirita 2019-06-26.
  128. Чупин В. А был ли Яша Шайчик? // Лукич. 2000. Ч. I. С. 105
  129. Чупин В. А был ли Яша Шайчик? // Лукич. 2000. Ч. I. С. 113
  130. Усадьба Я. Ш. Шайчика (ruse). Gorod-T (2017-10-20). Alirita 2019-06-26.
  131. Елена Попова (2014-04-05) Как же все-таки выглядел Яша Шайчик? (ruse). LiveJournal. Alirita 2019-06-26.
  132. Попова, Е. Г.. (2018) «Великий Гэтсби» из Тюмени // Четырнадцатые Тюменские родословные чтения (ruse), p. 86–92. ISBN =.
  133. Чупин В. А был ли Яша Шайчик? // Лукич. 2000. Ч. I. С. 113
  134. Чупин В. А был ли Яша Шайчик? // Лукич. 2000. Ч. I. С. 113
  135. Дом Г. И. Машкова – И. С. Бейна (ruse). Gorod-T (2018-05-28). Alirita 2019-06-26.
  136. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 57» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-04-18.
  137. Мемориальная доска Я. Н. Неумоеву (ruse). Gorod-T (2018-04-27). Alirita 2019-07-02.
  138. Тюмень университетская: Альбом. Тюмень, 2005. С. 40.
  139. Юрий Шестак (2015-06-24) Студентам-выпускникам поставили памятник (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-26.
  140. Логинов, Богдан (julio-aŭgusto 2014). “Дело в шляпе”, National Businness (Тюмень) (ru) (6), p. 19. 
  141. 141,0 141,1 141,2 Ищу потомков ссыльных поляков Зеневич, Тобольск-Тюмень (ruse). Генеалогический форум ВГД (2017-01). Alirita 2019-06-26.
  142. Дмитрий Падерин (2018-12-28) Пешком по Садовой: заключение с признанием (ruse). Tjumenskije Izvestija. Alirita 2019-06-26.
  143. Дом М. Г. Игнатьевой – З. И. Зеневича (ruse). Gorod-T (2018-05-29). Alirita 2019-06-26.
  144. Никита Кифорук (2024-02-18) В старинном особняке в центре Тюмени открылся новый ресторан со средним чеком 1500 рублей (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-02-20. Alirita 2024-02-21.
  145. Андрей Нестеров (2018-12-21) В Тюмени ждут открытия бургерной рэпера Тимати (ruse). Ura.ru. Alirita 2019-06-26.
  146. О компании (ruse). Black Star Burger. Arkivita el la originalo je 2019-06-27. Alirita 2019-06-26.
  147. Олеся Белозерова, Яна Шулика (2019-06-06) Из-за давки некоторым людям стало плохо: смотрим, как Тимати раздавал 1000 бесплатных бургеров (ruse). 72.ru. Alirita 2019-06-26.
  148. Яна Шулика (2019-06-07) Битва за бесплатные бургеры на Цветном бульваре. Как Тюмень пережила приезд Тимати (ruse). 72.ru. Alirita 2019-06-26.
  149. Екатерина Бурлева (2023-03-12) В Тюмени закрылась бургерная Black Star, которую шумно открывал Тимати (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2023-03-12. Alirita 2024-02-21.
  150. ОАО "Форпост": Историческая справка (ruse). La administracio de Tjumeno. Arkivita el la originalo je 2019-06-27. Alirita 2019-06-26.
  151. Радик Енчу (2020-12-23) В Тюмени появилась умная остановка — она умеет заряжать телефон и следить за автобусами (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-12-23. Alirita 2021-01-23.
  152. Дом с торговыми лавками (Дом купца Г.Т. Молодых) (ruse). Gorod-T (2019-01-18). Alirita 2019-06-26.
  153. «Амурные местечки» (ruse). Tjumenskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-06-27. Alirita 2019-06-27.
  154. Berlusconi Italian in Tyumen (angle). Lonely Planet. Alirita 2019-06-26.
  155. Бакалейно-мучной магазин В. Л. Жернакова (ruse). Gorod-T (2018-10-11). Alirita 2019-06-26.
  156. Кубочкин С. Н. Крестьянский сын Василий Жернаков // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 26.168-186.
  157. Ольга Йокояма: Я — космополит (ruse). Vsluh.ru (2013-06-25). Arkivita el la originalo je 2018-01-18. Alirita 2019-06-26.
  158. Russian Peasant Letters: Texts and Contexts. 2 vols. Verlag Otto Harrassowitz, 2008. 983 pp. Volume 12; Volume 18 of Slavistische Studienbücher: Neue Folge. ISBN 3447056533, 9783447056533.
  159. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 63» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-07-02.
  160. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 65» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-07-02.
  161. Памятная доска Н. Н. Ростовцеву (ул. Ленина, 65) (ruse). Gorod-T (2018-05-17). Alirita 2019-07-02.
  162. Памятная доска Ф. К. Салманову (ruse). Gorod-T (2018-03-19). Alirita 2019-07-02.
  163. Мемориальная доска В. И. Муравленко (Ленина, 65) (ruse). Gorod-T (2018-09-17). Alirita 2019-07-02.
  164. Мемориальная доска А. В. Гущину (ruse). Gorod-T (2018-05-15). Alirita 2019-07-02.
  165. А.В. Гущин — начальник ТВВИКУ и Тюменского гарнизона (ruse). PUTI-shestvuy (2017-06-18). Alirita 2019-07-19.
  166. Мемориальная доска В. И. Муравленко (Ленина, 67) (ruse). Gorod-T (2018-09-11). Alirita 2019-07-02.
  167. В память о «Главтюменнефтегазе» (ruse). PUTI-shestvuy (2017-05-30). Alirita 2019-07-19.
  168. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 69 А» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-07-02.
  169. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 71» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-07-02.
  170. Stanislavo Belov (2018-04-01) Tjumenaj bonfarantoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-04-15. Alirita 2019-04-15.
  171. Иваненко А. С. Новые прогулки по Тюмени. Тюмень, 2008. С. 198-199.
  172. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 77» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-07-02.
  173. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 79» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-07-02.
  174. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 81» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-07-02.
  175. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 83» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-07-02.
  176. Общественные туалеты в Тюмени (ruse). Instagramo. Alirita 2019-07-27.
  177. Арбитражный суд Тюменской области переехал в новое здание (ruse). La Tjumena Provinca Arbitracia Juĝejo (2021-02-08). Arkivita el la originalo je 2021-02-22. Alirita 2021-02-22.
  178. Артур Галиев (2021-02-04) В долгострой с дорогой итальянской мебелью в центре Тюмени въезжают судьи (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-02-14. Alirita 2021-02-22.
  179. Артур Галиев (2020-11-24) Стол по цене квартиры: для тюменских судей закупают мебель на 77 миллионов бюджетных рублей (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-01-23. Alirita 2021-02-22.
  180. Сергей Кузнецов (2023-10-20) В Тюмени открыли мемориальную доску в память о первом председателе Арбитражного суда Николае Толмачеве (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2024-02-21. Alirita 2024-02-21.
  181. Памяти Николая Васильевича Толмачева посвящается! (ruse). Unuigita Gazetara Servo de la Juĝejoj de Tjumena Provinco (2023-10-20). Arkivita el la originalo je 2023-12-03. Alirita 2024-02-21.
  182. История статистики региона: Тюменьстат: 1957–1970 годы (ruse). Tjumena Ŝtata Statistika Servo. Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  183. Иваненко А. С. Прогулки по Тюмени: Путеводитель. Тюмень, 1999. С. 49.
  184. Иваненко А. С. Новые прогулки по Тюмени. Тюмень, 2008. С. 223.
  185. Stanislavo Belov (2012-12-30) Raul-Jurij Ervier, franco, kiu malkovris Siberion (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2019-04-15.
  186. Такого на ул. Ленина еще не было: как преобразится одна из главных дорожных артерий Тюмени (ruse). NG72.ru (2018-11-06). Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  187. Елена Познахарёва (2018-08-22) Улицу Ленина в Тюмени хотят изменить до неузнаваемости (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-07-24.
  188. Яна Шулика (2019-06-24) В Тюмени голосуют за новый дизайн улицы Ленина: смотрим, как может измениться центр города (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-24.
  189. Новый имидж Тюмени: улицу Ленина ждут большие перемены (ruse). Park72.ru (2018-11-06). Alirita 2019-07-24.
  190. Евгений Тимофти (2023-10-16) В Тюмени открыли движение по улице Ленина (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2023-10-30. Alirita 2024-02-22.