Marto de 2010

(Alidirektita el Marto 2010)
marto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en marto 2010.

1-a de marto redakti

  • Rusio malfermis la kontrolejon "Supra Lars" — "Kazbegi", situanta sur la Kartvelia milita vojo, en Nord-Osetio. Ĉi tiu ununura kontrolejo ĉe la tera limo de Kartvelio estis fermita de Rusio en 2006, laŭ oficiala versio — por riparo. Trapasi la kontrolejon oni povas nur per aŭto.
  • En la londona flughaveno Heathrow estis kaptita la eksa bosnia prezidanto Ejup Ganić. La serba kortumo akuzas lin pri militkrimoj, inkluzive de mortigo de la vunditaj jugoslavaj militistoj en majo 1992 en Sarajevo. Entute la serba kortumo postulas areston kaj ekstradicion de 19 bosniaj oficialuloj.
  • En Germanio estis liberigita post kvin jaroj de malliberigado publicisto kaj eldonisto Ernst Zündel, kondamnita pro sia neado de Holokaŭsto. Ĉe la pordegoj de prizono 69-jaran Zündel renkontis ĉirkaŭ 20 subtenantoj kun floroj en manoj.

2-a de marto redakti

  • En la inguŝa vilaĝo Ekaŝevo (Rusio) dum militista operacio estis mortigita la ideologo de ĉeĉenaj batalantoj laŭ kromnomo Said Burjatskij (esperante Said el Burjatio; la vera nomo — Aleksandr Tiĥomirov). Poste batalantoj konfirmis tiun informon, sed diris, ke la evento okazis la 3-an de marto.

3-a de marto redakti

6-a de marto redakti

  • Nokte mortigis sin Mark Linkous, kiu estis kunfondinto de la muzika grupo Sparklehorse. Ties lasta albumo "The Dark Night of the Soul" pro konflikto kun EMI estis publikigita en 2009 nur Interrete. Oficiale konsumantoj povis aĉeti nur la kompilon de fotoj fare de Mark Linkous, en kiun ankaŭ estis enmetita pura CD-R kun la surskribo: "Laŭ juraj kialoj la disko ne enhavas muzikon. Uzu ĝin laŭ sia deziro".

7-a de marto redakti

8-a de marto redakti

9-a de marto redakti

  • En Londono forpasis Andree Peel, la heroino de la Franca rezistado, kiu helpis transpasigi el okupita Francio pli ol 100 britaj kaj usonaj pilotoj. Agento Roza estis arestita de nazioj kaj veturigita al la koncentrejo Buchenwald, kie ŝin oni preskaŭ pafmortigis. Ŝi havis 105 jarojn.
  • Usona repisto Lil Wayne estis kondamnita al 12-monata malliberigo pro kontraŭleĝa posedo de armilo.
  • Oni sciigas, ke iranaj aŭtoritatoj malpermesis al la eks-prezidanto Mohammad Ĥatami forlasi la landon. Pli frue oni faris similan malpermeson rilate al aliaj famaj opoziciuloj — Mohammad-Taĝi Karubi (filo de Mehdi Karubi) kaj poetino Simin Behbahani.
  • La nova ukraina prezidanto Viktor Janukoviĉ deklaris, ke la rusa lingvo ne fariĝu la dua oficiala lingvo de la lando. Laŭ li, ĉi tiun statuson havu nur la ukraina lingvo.
  • AFP sciigis, ke indoneziaj sekretservoj pafmortigis ĉe la limo de Ĝakarto la gvidanton de la islama radikala grupaĉo "Ĝemaa Islamija", kiu estis konata kiel Dulmatin. Oni supozis lin partopreni eksplodigojn en 2002 en Balio. Tiam pereis pli ol 200 homoj, plejparto el kiuj estis alilandanaj turistoj. Usono anoncis antaŭe, ke iu ajn kaptinta lin ricevos 10 milionojn da usonaj dolaroj.
  • La haitia prezidanto René Préval deklaris, ke la lando ne plu bezonas provizadon de manĝo kaj akvo. Laŭ li, daŭrigado de tiaj helpoj povus damaĝi la enlandan ekonomion, kiu devas memstare provizi haitianojn. Tamen reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj diris, ke akvo kaj nutraĵo estas plu bezonataj, ĉar multaj loĝantoj ne povas aĉeti ilin.
  • AFP sciigis pri (ebla) eltrovo en nikozia tombejo de la restaĵoj de la kipra prezidanto Tasos Papadopulos. Li regis la landon inter 2003 kaj 2008 kaj forpasis en decembro 2008 pro pulma kancero. En la nokto antaŭ la 11-a de decembro 2009 liaj restaĵoj estis ŝtelitaj el tombejo apud Nikozio. La decidan vorton nun diros ekspertizistoj.

10-a de marto redakti

11-a de marto redakti

  • La nova ĉefministro de Ukrainio estis elektita Nikolaj Azarov, la gvidanto de la Partio de regionoj.
  • Oni sciigis, ke 70 kardeloj, antaŭnelonge forprenitaj de uzbekia civitano fare de la kazaĥia dogano, estis vivmortigitaj en la Petropavlovska entrepreno por utiligado de malmolaj hejmaj rubaĵoj. Ilia eksa posedanto diris, ke li kaptis la birdojn en Rusujo, el kiu li revenis hejmen trans Kazaĥio. Li klarigis, ke en Uzbekio tiaj birdoj estas tre maloftaj, do li decidis iom profitiĝi. La kazaĥia bestkuracada servo postulis ekzameni ĉiujn birdojn aŭ mortigi ilin. Ekzamenado de unu birdo kostus 10 milojn tenge (ĉirkaŭ 70 usonaj dolaroj). Kiu decidis vivbruligi kardelojn, ankoraŭ ne estas sciigite.

12-a de marto redakti

  • Mortas en Valadolido la romanisto Miguel Delibes, unu el la plej prestiĝaj kastiliaj verkistoj.
  • Rezulte de breĉiĝo de la akvobaro de la akvorezervejo Kizil-Agaŝ (Almata provinco, Kazaĥio) pereis almenaŭ 20 kaj estis translokigitaj centoj da homoj. La inundo forlavis almenaŭ 60 domojn.
  • En la pakistana urbo Lahore du kamikazoj eksplodigis sin apud armeaj eskortoj. 40 homoj pereis, pli ol 80 estis vunditaj.

13-a de marto redakti

  • Panikon en Kartvelio kaŭzis televida programero de la loka kanalo „Imedi“, kiu imitis informojn pri invado de rusia armeo. Malgraŭ ke komence de la programero estis averto, ke temas pri imito, la novaĵoj estis amase miskomprenitaj. Opozicia politikistino Nino Burĝanadze, akuzita pri „perfido“ dum la imagata invado, promesas juĝprocezi kontraŭ „Imedi“.
  • En la pakistana urbo Saidu Sharif eksplodigis sin kamikazo. Pereis almenaŭ 10 homoj kaj 37 estis vunditaj.

14-a de marto redakti

15-a de marto redakti

17-a de marto redakti

20-a de marto redakti

  • En Moskvo ekbrulis negoc-centro. Dum ties estingado, daŭrinta kvin horojn, pereis la ĉefa fajrbrigadisto de la urbo Jevgenij Ĉerniŝov. Li elirigis grupon da homoj el brulanta domo kaj denove revenis tien por kontroli ĉeeston de aliaj.

21-a de marto redakti

22-a de marto redakti

27-a de marto redakti

28-a de marto redakti

29-a de marto redakti

30-a de marto redakti

  • Estis identigitaj la kadavroj de la du kamikazinoj, kiuj la 29-an de marto eksplodigis sin en la Moskva metroo. Je la nokto al la 30-a de marto la kvanto de pereintoj atingis 38, ĉar en malsanulejo forpasis morte vundita virino. La 30-a de marto estis deklarita en Moskvo funebra tago. Detalojn vidu en Vikinovaĵoj.
  • Tribunalo de Kuvajto kondamnis al la mortopuno 23-jaran Nasra Jusef Moĥammed al-Enezi, kiu la 15-an de aŭgusto 2009 bruligis tendon dum la edziĝofesto de sia edzo, kiu decidis ekhavi duan edzinon. Rezulte de tio pereis 57 virinoj kaj infanoj (laŭ loka tradicio viroj festis en aparta tendo).
  • En Ĉinio ĉesis funkcii la serĉilo Google. Vizitantoj de la retpaĝo Google.cn estis aŭtomate transdirektitaj al ties honkonga varianto Google.com.hk.
  • Ĉesis funkcii la domajno .yu, apartenita al ne plu ekzistanta Jugoslavio.

31-a de marto redakti

  • Matene je 08:45 en la centro de la dagestana urbo Kizlar (Rusio) kamikazo eksplodigis sin. La povo de la eksplodo egalis al ĉ. 200 kg je TNT-ekvivalento. Rezulte de tio pereis du milicanoj kaj virino, hazarde preteririnta. Post 20 minutoj, kiam ĉe la loko jam laboris milicanoj, savistoj kaj fajrbrigadanoj, tien aliris dua kamikazo, vestita kiel milicano, kaj faris novan eksplodon. La povo de tiu estis ĉ. 1,5 kg da TNT-ekvivalento. Rezulte de la dua terora ago 12 homoj pereis (el ili 9 estis milicanoj) kaj estis vunditaj inter 23 kaj 29. Detalojn vidu en Vikinovaĵoj.
  • Vespere en Interreto estiĝis la videoparolado de la fifama ĉeĉena separatisto Doku Umarov, kiu prenis al si respondecon pri la teroraj agoj en la Moskva metroo kaj la urbo Kizlar. Li deklaris, ke tio iĝis la la venĝo pro sekretoperacio, kiun faris la Federacia servo pri sekureco en Inguŝio la 11-an de februaro 2010. Li ankaŭ minacis fari novajn terorajn agojn. Vidu detalojn en Vikinovaĵoj.
  • Je la nokto la parlamento de Serbio aprobis la rezolucion, kiu kondamnas la masakron en Srebrenica kaj enhavas pardonpetojn al parencoj de viktimoj. Tamen la vorto genocido ne estis uzata.