Valentina Tolkunova

Valentina Tolkunova (ruse Валентина Толкунова, naskiĝis la 12-an de julio 1946, mortis la 22-an de marto 2010 en Moskvo) estis sovetunia kaj rusia kantistino. Ŝi ricevis la premiojn Merita Artistino de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko en 1979 kaj Popola Artistino de la Rusia SFSR en 1987. Ŝiaj kantoj karakteriziĝis per aparta emocieco kaj kristale klara kanta voĉo.

Valentina
Persona informo
Naskiĝo 12-a de julio 1946
en Armavir
Morto 22-a de marto 2010
en Moskvo
Mortokialo cerba kancero
Tombo Trojekurov-tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco RusioSovetunio
Alma mater Moskva Ŝtata Instituto de Kulturo • Gnessin Russian Academy of Music
Subskribo Valentina Tolkunova
Okupo
Okupo aktorokantisto • dublaktoro
TTT
Retejo http://www.valentinatolkunova.ru
vdr

Biografio redakti

En aĝo de 18 jaroj Valentina Tolkunova ekstudis en la Moskva Ŝtata Universitato de Kulturo kaj de Artoj. En 1966 ŝi iĝis soloa kantistinino en la orkestro de Jurij Saulskij kaj precipe kantis ĵazajn kantojn. En 1971 ŝi finis studon en la Gnesin-instituto Moskvo kaj ekprezentiĝis en la ŝtata televido de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko. Tamen la momento de nacia konatiĝo estis la sekva jaro, 1972, kiam ŝi soloe kantis en jubilea koncerto en la renoma moskva Kolona Salono kaj de tiam tre ofte reprezentiĝis en televido kaj radio. Ekde la jaro 1973 ŝi membris en la artista unuiĝo Moskoncert kaj ekde 1989 gvidis la Muzikan Dramo-Teatron.

La 16-an de februaro 2010 ŝi kolapsis dum koncerto en la belarusia urbo Mahiljoŭ (Магілёў), kaj transportiĝis unue al loka, poste al moskva hospitalo. La kuracistoj diagnozis cerban kanceron. La 22-an de marto ŝi mortis.

Albumoj redakti

  • 1972«Стою на полустаночке»
  • 1973«Во всем мне хочется дойти до самой сути»
  • 1975«Комсомолу посвящается»
  • 1977«Носики-курносики»
  • 1982«Диалог у новогодней ёлки»
  • 1985«Если б не было войны»
  • 1986«Разговор с женщиной»
  • 1989«Серёжа»
  • 1992«Сорок пять»
  • 1995«Я не могу иначе»
  • 1997«Я деревенская»
  • 1997«Сон трава»
  • 2002«Мой придуманный мужчина»

Eksteraj ligiloj redakti

Valentina Tolkunova ĉe Interreta filma datumbazo (angle)