Malnova Urbodomo (Tjumeno)

malnova sidejo de Urba Dumao en Tjumeno

La malnova urbodomo konata kiel la Urba Dumao (ruse Городская Дума) en Tjumeno (Rusio) estis la sidejo de la urba administracio, en 1922 transformita je muzeo. Ĝi situas ĉe la komenco de strato Lenin.

Malnova Urbodomo
(ruse Городская Дума)
muzeo • rekonilo • konstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrutempo 1828-1834
Konstrustilo novklasikismo
Arkitekto Pjotr Praman
Estiĝo 1828
Malfermo la 9-an de januaro 1834
Statuso malfermita
Uzado
Uzado muzeo
Proprietulo Tjumena Provinca Muzeo de Ivan Slovcov
Teĥnikaj datoj
Etaĝoj 2
Adreso
Adreso Strato Lenin, 2
Poŝtokodo 625003
Lando RusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Tjumeno
Adreso Tjumeno, strato Lenin
Situo
Geografia situo 57° 9′ 47″ N, 65° 31′ 10″ O (mapo)57.16305555555665.519444444444Koordinatoj: 57° 9′ 47″ N, 65° 31′ 10″ O (mapo)
Malnova Urbodomo (ruse Городская Дума) (Tjumena provinco)
Malnova Urbodomo
(ruse Городская Дума) (Tjumena provinco)
DEC
Malnova Urbodomo (ruse Городская Дума)
Malnova Urbodomo
(ruse Городская Дума)
Situo de Malnova Urbodomo
(ruse Городская Дума)
Map
Malnova Urbodomo
(ruse Городская Дума)
Parto de Museum Complex of I. Ya. Slovtsov vd
vdr
Skeletoj de mamuto kaj aliaj bestoj
Urso kaj ursido

Konstruado redakti

En 1824 oni sciigis ke la imperiestro Aleksandro la 1-a planas viziti Siberion, inkluzive de Tjumeno. Komenciĝis aktiva konstruado kaj rekonstruado por ke la urbo aspektu pli bela kaj bonfarta. La 17-an de decembro 1824 la aŭtoritatoj kunvenigis la negocistojn kaj burĝojn, kiuj promesis oferi tiucele 7 509,2 rublojn[1]. Sed poste multaj ne pagis ĝustatempe, ĉar samtempe ili devis beligi siajn domojn kaj apudajn terenojn kaj krome impostoj kreskis[2].

La urba dumao sidis en brika konstruaĵo, kiu havis lignan alkonstruaĵon tiom kadukan, ke oni decidis detrui ĝin kaj anstataŭigi per tiu brika[3]. Oni aranĝis konkurson pri konstruado, sed venis nur unu tjumena konstruisto, do oni devis aranĝi revokon pro la manko de konkurantoj[4].

La imperiestro tiutempe jam nuligis sian viziton, timigita de la inundo, okazinta en Sankt-Peterburgo la 7-an de novembro 1824, kiu tre similis al la inundo, trafinta Sankt-Peterburgon en lia naskiĝtago en 1777. Tamen tio jam ne povis haltigi la konstruajn planojn de la tjumena administracio.

En 1826 la arkitekto Pjotr Praman prezentis dum kunsido de la urba dumao dezajnon de ĝia nova sidejo[5]. Post longaj diskutoj, en decembro 1827 oni decidis ne rekonstrui la malnovan sidejon, sed konstrui la novan en nova loko kaj printempe 1828 la tjumena filistero Mitrofan Bobkov (la sama, kiu sola partoprenis la konkurson), komencis la konstruadon[6]. Somere de 1831 oni finis la korpuson kaj komenciĝis stukado, farbado ktp[7]. Apuda ligna loĝdomo kreis certajn obstaklojn, do oni decidis detrui ĝin kaj pagi al la posedantoj rekompencon, kion subtenis la juĝejo [8]. Ĉiujn ferajn kaj kuprajn necesaĵojn oni aĉetis en la foiro en la proksima urbo Irbito.

La urba dumao redakti

La 9-an de januaro 1834 la urbodomo estis solene malfermita. La domo havas du etaĝojn, grandan kelon, ŝtuparejon kun kolonoj, kaj estis konstruita en la novklasika stilo. En ĝia granda halo (kunsidejo) troviĝis plenstatura portreto de la imperiestro[9].

Krom la urba dumao en la domo sidis arkivo, juĝejoj, urbestro, metiista organizaĵo, urba banko.

En februaro 1847 oni decidis konstrui sur la domo fajrobrigadan gvatoturon, ja ĝi estis inter la plej altaj konstruaĵoj de la urbo[10].

En 1857 sur la frontono aperis horloĝo — la unua publika horloĝo de la urbo. En 1892 apud la urbodomo aperis granda termometro, donacita de Fjodor Schwabe, la fizikisto-mekanikisto el Moskvo, posteulo de Albert Hamburger[11]. En 1894 oni mendis grandan portreton de la nova imperiestro Nikolao la 2-a, kiun plenumis la tumena pentristo Vasilij Fjodorov, tiutempe jam translokiĝinta al Kazano [12].

La muzeo redakti

En 1922 la ejo estis transdonita al la muzeo, kiu ekde tiam okupas ĝin. En 1984 estis verkita "Scienca koncepto de la ĝenerala plano de evoluigo de la Tjumena Provinca Historia Muzeo", laŭ kiu la monaĥejo devis iĝi filio de la muzeo kun ekspozicio dediĉita al sovetia historio de la regiono[13].

Tie funkcias provizoraj kaj daŭraj ekspozicioj, dediĉitaj al la historio, kulturo kaj naturo de la Tjumena provinco[14].

La duan etaĝon okupas ekspozicio pri la natura historio de la regiono. Interalie tie staras skeletoj de la mamuto kaj laneca rinocero, trovitaj de Ivan Slovcov apud Tjumeno. La unua etaĝo estas destinita por provizoraj ekspozicioj, kiuj funkcias en tri haloj po 50 m². La kelon okupas stokejo, metiejo, ekspozicia halo ktp.

La hospitalo redakti

Dum la Dua mondmilito la direktoro de la muzeo Pavel Rossomaĥin foriris al la fronto kaj la muzeo estis haste forĵetita por liberigi spacon por la novkreita evakua hospitalo N 2475, kie estis kuracataj vunditaj militistoj. La hospitalo ekfunkciis en aŭgusto 1942. Ĝiaj fakoj troviĝis ankaŭ en aliaj domoj: strato la 25-a de Oktobro 13, en lernejoj N 21 kaj 50, en strato Pervomajskaja 12, strato Respubliko 1, 3, 5[15]. Post la fino de la milito en 1945 la konstruaĵo estis redonita al la muzeo. En 1984 komenciĝis granda restaŭrado de la domo, kiu daŭris kelkajn jarojn.

La horloĝo redakti

La horloĝon en 1857 faris la kamparano Aleksej Trusov el apuda vilaĝo Onoĥino, loĝinta en Tjumeno. Lia laboro estis pagita je 1 000 arĝentaj rubloj kaj dum la ekspozicio, okazinta en Tjumeno en 1871 estis premiita de la Malgranda Arĝenta Medalo. Ekde la 26-a de oktobro 1860 li laboris en la urba dumao kiel horloĝisto[16]. Kontraŭ pago je 50 arĝentaj rubloj jare li promesis streĉi kaj prizorgi ĝin, same kiel aliajn horloĝojn ene de la konstruaĵo.

Origine la horloĝo, farita laŭ sistemo de la fama moskva horloĝisto Ivan (Johan) Butenop, imitis la horloĝon sur la Moskva Kremlo. Ĝi etendiĝis laŭ vertikalo de la tuta konstruaĵo. En la fajrobrigada gvatoturo troviĝis la sonoriloj, sur la frontono – ciferplato, en la dua etaĝo nestis la mekanismo, la peziloj pendis en la horloĝa ŝakto de la unua etaĝo kaj kelo. La horloĝaj frapoj aŭdiĝis tra la tuta urbo[16].

En la sovetia periodo la neglektita mekanismo kolapsis, ĝiaj partoj perdiĝis. En 1950 la gvatoturo estis forigita. Desegnaĵo de la mekanismo mankis. La loka mekanikisto Aleksej Galkin (1890-1980) post ok monatoj da laboro sukcesis restarigi la horloĝon kaj la 7-an de januaro 1953 ĝi ekfunkciis denove. Sur la tegmento estis starigita sonorilo, kiu sonoris ĉiuhore. En la 1960-aj jaroj la mekanikisto radiigis la horloĝon kaj aranĝis ĝin sonori diference post 15, 30 kaj 60 minutoj. En 1977 la metiisto forlasis la muzeon. La neglektita horloĝo funkciis ĉiam pli fuŝe kaj fine tute kolapsis[16].

En majo 1984 komenciĝis totala riparado kaj rekonstruado de la muzeo, la mekanismo estis malmuntita de Pavel Larionov (n. 1927). En la Tjumena Maŝinkonstrua Fabriko oni faris novajn partojn: konusan reduktoron, montrilan mekanismon, kvar mufojn de mola junto, tri pezilojn. En 1986, okaze de la 400-a datreveno de la urbo, la horloĝo estis relanĉita kaj ekde tiam funkcias normale. Fajrobrigadistoj donacis al la muzeo sonorilon, kiu estis starigita sur la tegmento kaj sonoris la horojn. Oni plurfoje priparolis restarigon de la fajrobrigada gvatoturo, kie povus troviĝi la sonoriloj, sed tiuj planoj ne estis plenumitaj[16].

La ciferplato estis kelkfoje anstataŭigita. La originalo ne konserviĝis, sed laŭ havebla en la muzea kolekto forĝita montrilo oni kalkulis ke ĝia diametro estis 1,3 metro. Dum la sovetia periodo oni uzis pli grandan version (1,8 metro), sed en julio 2008 estis farita ŝtala ciferplato de la origina grandeco[16].

Ekde 2012 la horloĝon prizorgas la muzea restaŭristo Sergej Frolov[16].

Nun la horloĝo funkcias nur en varma sezono, do ekde majo, ĉar neĝo kaj glacio damaĝas la ciferplaton kaj montrilojn. Post ĉiuj 15 minutoj sonoras la sonoriloj, ligitaj al la mekanismo[17].

En la dua etaĝo oni povas vidi la mekanismon kaj foje la prizorgantan ĝin majstron el la ekspoziciejo tra glaco. Apude haveblas informoj pri ĝia historio.

Memortabuloj redakti

En la sovetia periodo aperis la marmora memortabulo, informanta ke en 1941-1945 en la ejo funkciis evakua hospitalo[15].

En 2002 sur la domo aperis marmoraj memortabuloj, informantaj pri honoraj civitanoj de la urbo ligitaj al tiu ĉi loko. La kuracisto Pavel Nikolskij (1860-1922) laboris tie en 1911-1915[18]. En 1908 la urba dumao nomumis la honora urbano la guberniestron de Tobolska gubernio, faman etnografon Nikolao Gondatti (1860-1946)[19]

En literaturo kaj arto redakti

La direktoro de la Aleksandra Reala Lernejo, sciencisto Ivan Slovcov kritike priskribis la konstruaĵon en siaj “Leteroj de la pretendento por la urbestra posteno” (1894).

 
 La enirejo estas malpli granda ol en bona noktejo; kunsidejo estas malgranda kaj plena je mebloj, kiuj delonge jam necesas oferi al la Tobolska arkeologia muzeo; ejo por privataj kunsidoj de la estraranoj mankas, do por la sekretaj kunsidoj ili iras al malvarma akceptejo. 
— Ivan Slovcov[20]

Publika transporto redakti

La plej proksimaj bushaltejoj estas Nabereĵnaja (Kajo) en strato Lenin kaj Muzej (Muzeo) en strato Respubliko. Tra ambaŭ haltejoj sekvas pluraj busaj kaj busetaj itineroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Кубочкин С. Н. "Украшение города" // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 5-6.
  2. Кубочкин С. Н. "Украшение города" // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 8.
  3. Кубочкин С. Н. "Украшение города" // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 9-10.
  4. Кубочкин С. Н. "Украшение города" // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 11-12.
  5. Кубочкин С. Н. "Украшение города" // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 12-13.
  6. Кубочкин С. Н. "Украшение города" // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 14-15.
  7. Кубочкин С. Н. "Украшение города" // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 19-20.
  8. Кубочкин С. Н. "Украшение города" // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 20.
  9. Кубочкин С. Н. "Украшение города" // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 23.
  10. Кубочкин С. Н. "Украшение города" // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 24.
  11. Кубочкин С. Н. "Украшение города" // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 26.
  12. Кубочкин С. Н. "Украшение города" // Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 27-28.
  13. Белов, Стас. (2009) Выставки Тюменского краеведческого музея // Еврейские сюжеты: Записки краеведа (ruse), p. 299. ISBN = 5930204209.
  14. Музей «Городская дума» (ruse). Gorod-T (2018-03-28). Alirita 2019-05-28.
  15. 15,0 15,1 Мемориальная доска Госпиталю для раненых воинов Красной армии (1941-1945) (Ленина, 2) (ruse). Gorod-T (2018-10-23). Alirita 2019-05-28.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 Тюменские куранты (ruse). Gorod-T (2018-06-26). Alirita 2019-05-28.
  17. Часам на здании бывшей тюменской городской думы исполнилось 150 лет: как работают и когда исполняют желания (ruse). NG72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-30. Alirita 2019-05-28.
  18. Мемориальная доска П. И. Никольскому (ruse). Gorod-T (2018-05-16). Alirita 2019-05-28.
  19. Мемориальная доска Н. Л. Гондатти (ruse). NG72.ru (2018-06-05). Alirita 2019-05-28.
  20. Словцов И. Я. Письма из Тюмени претендента на должность городского головы // Литературные фантомы [И. Я. Словцов, Е. Л. Милькеев, Е. В. Кузнецов]: Избранные произведения. Тюмень, 1997. С. 28-29.