La Batalo ĉe Kursko, en julio 1943, estas la plej granda tankobatalo de la Dua Mondmilito kaj de la historio. La soveta armeo sukcesis haltigi la lastan grandan ofensivon de la germana armeo (la "Wehrmacht") en la orienta fronto kaj de tiam repuŝis ĝin ĝis Berlino, fine liberigita de la naziismo fare de la sovetianoj la 7-an de majo 1945.

Germanaj soldatoj ripoze dum la batalo.
Proĥorovka Katedralo sur la iama batalkampo rememoras la perdojn kaj venko de la Ruĝa Armeo.

Kurska batalo estis unu el decidaj militoperacioj de la Soveta Armeo en la Granda patriota milito, la plej granda batalo de Dua Mondmilito. Konsistis el du etapoj: defendaj bataloj (5 - 22 julio de 1943) kaj kontraŭatako (12 julio - 23 aŭgusto de 1943) de Soveta Armeo.

Germania militestraro preparis atakon sub koda nomo "Citadelo", planinte per renkontaj atakoj de flankoj de urboj Orel kaj Ĥarkov ĉirkaŭi kaj likvidi sovetuniaj armeaj fortoj ĉe tiel nomata Kurska elstarajo. Ĉi-tie germanoj ekkoncentrigis militajn fortojn de armeaj grupoj "Centr" (komandis generalo-feldmarŝalo Hunter fon Kluge) kaj "Sudo" (komandis generalo-feldmarŝalo Erich von Manstein): 50 da divizioj (pli ol 900 mil da homoj, ĉirkaŭ 2,7 mil da tankoj kaj ŝturmaj kanonoj, ĉirkaŭ 2,7 mil da kanonoj kaj minĵetiloj, ĉirkaŭ 2050 da aviadiloj); ĉe flankoj agadis 20 da divizioj.

Sovetunia militestraro preparis fortan defendon el 8 linioj kaj limoj kun komuna profundeco de 300 da kilometroj, por en tempo de defendaj bataloj senfortigi avangardajn grupojn kontraŭajn kaj transiri al kontraŭatako. Defendadis sur norda flanko de Kurska elstaraĵo armeoj de Centra fronto (komandis generalo de armeo Konstantin Konstantinoviĉ Rokosovskij), sur suda flanko — Voroneĵa fronto (komandis generalo de armeo Nikolaj Fedoroviĉ Vatutin):1336000 da homoj, pli ol 19 mil da kanonoj kaj minĵetiloj, 3444 da tankoj kaj meveturadaj kanonoj, 2172 da aviadiloj. Malantaŭ tiaj frontoj, en reservo, estis Stepa fronto (komandis generalo-kolonelo Ivan Stepanoviĉ Konev), por atako estis preparitaj en Okcidenta fronto (komandis generalo-kolonelo Vasilij Daniloviĉ Sokolovskij), Brjanska fronto (komandis general-kolonelo Markian Miĥajloviĉ Popov), 57-a armeo (komandis generalo de armeo Rodion Jakovleviĉ Malinovskij) de Sud-Oksidenta fronto. Kunordiĝis agadon de frontoj Marŝalo de Soveta Unio Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov kaj Marŝalo de Soveta Unio Aleksandr Miĥajloviĉ Vasolevskij.

Matene de la 5-a de julio artilerio de Soveta Armeo kaŭzis preventivan baton sur regionoj de koncentrado de germanaj armeoj, kaŭzis pro tio grandajn perdojn al ĝi kaj devigis enigi en atakon ĉefajn fortojn de kontraŭulo. Antaŭ la 12a julio atako de germanaj armeoj en linio de Centra fronto estis haltigita kaj post de la plej granda en milithistorio tanka batalo ĉe vilaĝo Prohorovka (komuna kvanĝo de tankoj estis ĉirkaŭ 1200), germanaj militaj fortoj transiris al defendado ĉe linio de agado Voroneĵa fronto. Ekis kontraŭatako de militaj fortoj de Okcidenta kaj Brjanska frontoj en direkto de urbo Orel, poste Centra, Voroneĵa, kaj Stepa fronto kun helpo de kun militfortoj de Sud-Okcidenta fronto atakis en direktoj de urboj Belgorodo kaj Ĥarkovo.

Post 50-tagaj bataloj germana armeo perdis 30 diviziojn (ĉirkaŭ 500 mil da homoj, 1500 tankojn, 3000 kanonojn, pli ol 3000 aviadilojn. Al Soveta Armeo helpis en germana ariero partizanoj kaj kaŝrezistantoj, per aktiva agado altiris al si grandaj militaj fortoj de kontraŭlo, faris multajn diversiojn. Venko de Soveta Armeo en kurska batalo devigis germanajn militfortojn aliri al defendeco sur ĉiuj militfrontoj de Dua Mondmilito.