Partizano

ano de gerila organizaĵo
(Alidirektita el Partizanoj)

Partizano estas gerilano, t. e. batalanto ne-armea, civila, kiu en milito agas en malgranda grupo, ofte en teritorio okupata de konkerinta malamiko. La kromnomo kutime rilatas al batalantoj en subteraj rezistaj movadoj kontraŭ la nazia okupado de Eŭropo dum la Dua Mondmilito. La esprimo originas en la itala, kun la signifo "milita subtenanto".

Kozarčanka de Žorž Skrigin (vintro 1943–44). Simbolo de Jugoslavaj Partizanoj.

Preferataj taktikaj rimedoj de partizanoj estas sabotoj, embuskoj kaj surprizaj atakoj (gerila batalado). Partizanoj povas agi en areoj, el kiuj regulaj trupoj estis forpelitaj, aŭ kien ili ne povis penetri. Ili ofte estas loĝantoj de la koncerna areo kaj kaŝas sin helpe de la ne-batalanta loĝantaro.

Ĉar partizano ne estas (per uniformo aŭ insigno) rekonebla kiel batalanto, li ne havas la statuson de batalanto. Ĉar malamikaj soldatoj ne povas distingi lin de paca civilulo, li dum atako ĝuas la avantaĝon de surprizo, sed riskas, ke la malamiko ataku ankaŭ pacajn civilulojn.

Zamenhof uzis la vorton en la figura senco "(verva) partiano"; tiu uzo jam ne estas kutima.

Vidu ankaŭ redakti