Vladislav Krapivin

Vladislav Petroviĉ KRAPIVIN (ruse Владислав Петрович Крапивин; la 14-an de oktobro 1938 — la 1-an de septembro 2020) estis ruslingva verkisto, aŭtoro de libroj pri kaj por infanoj kaj adoleskuloj.

Vladislav Krapivin
Persona informo
Владислав Петрович Крапивин
Naskiĝo 14-an de oktobro 1938 (1938-10-14)
en Tjumeno
Morto 1-an de septembro 2020 (2020-09-01) (81-jaraĝa)
en Jekaterinburgo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo tombejo Ŝirokoreĉenskoje vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Urala Ŝtata Universitato vd
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalistoscenaristo • sciencfikcia verkisto • prozisto • pedagogoinstruisto • poeto vd
Aktiva dum 1962– vd
Verkado
Verkoj Granda kristalo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Vladislav Krapivin naskiĝis la 14-an de oktobro 1938 en Tjumeno. Li finis la ĵurnalistan fakultaton de la Urala Ŝtata Universitato en Sverdlovsko. Dum studado en la universitato li eklaboris en ĵurnalo "Veĉernij Sverdlovsk" ("Vespera Sverdlovsko"), iom da jaroj li laboris en la magazino "Uraljskij Sledopit".

En 1961 li organizis infanan pioniran taĉmenton "Karavella" ("Karavelo") kaj gvidis ĝin dum pli ol 30 jaroj. Faroj de la taĉmento estas navigo, ĵurnalistiko, skermado.

Unua libro de Krapivin "Rejs „Oriona“" ("Vojaĝo de „Oriono“") estis eldonita en 1962 en Sverdlovska eldonejo. En 1965 li iĝis ano de Sovetia Verkista Unio.

En 1982 laŭ novelo "Kolibelnaja dla brata" ("Lulkanto por la frato") oni faris samnoman filmon, kiu estis premiita kelkfoje en 1982-1984.

De 2007 Vladislav Krapivin loĝis en sia gepatra urbo Tjumeno. Li estis profesoro en la Tjumena Ŝtata Universitato kaj instruis pri literatura majstreco.

Ĝis nun aperis pli ol 200 eldonaĵojn de libroj de Krapivin en multaj lingvoj.

Li estas honora loĝanto de Jekaterinburgo.

En Esperanto aperis redakti

Eksteraj ligiloj redakti