Premier (Tjumeno)

aĉetcentro en Tjumeno, Rusio

Premier (ruse Премьер) estas la aĉetdistra centro en Tjumeno (Rusio). Ĝia unua parto estis malfermita en oktobro 2004 kaj iĝis la unua aĉetdistra centro en la urbo.

Premier
Премьер

Enirejo de sur strato 50 Let VLKSM
vendejaro
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Lenina administra distrikto
Urboparto: la Centro
Geografia situo 57° 8′ 1″ N, 65° 33′ 41″ O (mapo)57.13361111111165.561388888889Koordinatoj: 57° 8′ 1″ N, 65° 33′ 41″ O (mapo)
Premier (Tjumena provinco)
Premier (Tjumena provinco)
DEC
Premier
Premier

Map

Adreso: strato 50 Let VLKSM, 63
Malfermita en: 2004 (unua bloko)
2005 (dua bloko)
Vendejoj: pli ol 120
Areo: 32 000 m²
Etaĝoj: 4
Parkumejo: subĉiela
Malfermaj horoj: 10:00 ĝis 22:00
Retejo: Oficiala retejo ruse
Komunejo: Premier
vdr
La unua bloko
Rulŝtuparo al la kvara etaĝo
Manĝokorto kaj sportoklubo

Historio redakti

Ĝis la 1990-aj jaroj tiu loko estis vaka, rezervita por konstruota helikopterejo de la apuda kardiologia centro. Tamen la helikopterejo neniam aperis dum apudaj terenoj estis paŝon post paŝo prikonstruitaj. Post malfermo de la Melnikaite-viadukto trans la Transsiberia fervojo en 1998, la apuda strato Melnikaite etendiĝis suden kaj iĝis grava trafikejo, altirante pliajn vizitantojn.[1]

La konstruado de la unua bloko komenciĝis en 2004 kaj devis finiĝi en junio 2004[2], sed okazis nur en oktobro[3].

La kinejo ekfunkciis la 11-an de novembro 2005[4], la dua bloko estis malfermita la 25-an de novembro, la ceremonion partoprenis urbestro Vladimir Jakuŝev[5].

En 2018 oni anoncis ellaboron de nova koncepto de la aĉetcentro, sed neniuj realaj ŝanĝoj sekvis[6].

Priskribo redakti

La aĉetcentro troviĝas en strato 50 Let VLKSM, ĉe angulo kun strato Melnikaite, 1 700 metrojn for de strato Respubliko, kaj konsistas el du paralelaj blokoj (linioj), kiuj etendiĝas laŭlonge de strato 50 Let VLKSM. Unue estis malfermita la suda linio, kiu konsistas el 3 etaĝoj. Poste aldoniĝis la dua linio, kiu havas plian etaĝon, do sume kvar. La blokoj estas kunigitaj je ĉiuj etaĝoj krom la kvara.

La unua bloko redakti

Unu bloko etendiĝas laŭlonge de strato strato 50 Let VLKSM kaj estas trietaĝa. La enirejo troviĝas centre de la bloko, ĉe strato 50 Let VLKSM. En la subtera etaĝo funkcias vendejo de hejmaj teknikaĵoj kaj vendejo de ĉipaj vestoj. La unuan kaj duan etaĝon okupas butikoj de vestoj, ŝuoj, kosmetikaĵoj, valizoj ktp. Funkcias lifto centre de la bloko, kuniganta ĉiujn tri etaĝojn. En koridoro de la orienta parto funkcias fotoekspozicioj.

La dua bloko redakti

La dua bloko etendiĝas laŭlonge de la unua, sed iom pli norde. La unuan etaĝon okupas superbazaro kun akompanaj vendejoj. En la dua etaĝo troviĝas vendejoj de vestoj, ŝuoj, horloĝoj, komputikaĵoj, salonoj de movtelefonaj firmaoj, vendejoj de movtelefonoj, kafo kaj teo. La trian etaĝon okupas vendejoj de vestoj kaj ŝuoj, sportaĵoj ktp. En la kvara etaĝo funkcias plurhala kinejo, manĝokorto, sportoklubo kaj akompanaj butikoj. Funkcias ankaŭ senpaga Wi-Fi Tyumen Free kun interfaco en la rusa kaj angla. Ĉiuj etaĝoj estas interligitaj per rulŝtuparoj kaj lifto, kiu troviĝas centre de la bloko. Haveblas vestejo.

La bloko havas du enirejojn, ĉe ambaŭ finaĵoj. Centre de la bloko, en atrio troviĝas fontano, ĉirkaŭ kiu staras benkoj.

La aĉetcentro fermiĝas je la 10-a vespere, sed la kinejo plu alireblas per aparta enirejo.

Parkumejo redakti

La subĉiela parkumejo ĉirkaŭas la aĉetcentron. Pli granda parkumejo troviĝas oriente de ĝi, sub viadukto trans la Siberia fervojo. Aliro al la parkumejo estas libera, gardistaro mankas. Okcidente de la aĉetcentro situas benzinstacio.

Publika transporto redakti

La plej proksimaj estas du bushaltejoj Ulica 50 Let VLKSM, kiuj troviĝas ĉe ambaŭ flankoj de la samnoma strato tuj apud la aĉetcentro. 160 metrojn norden, en strato Maligin troviĝas du haltejoj Ploŝĉad Pamjati. Plejparto de vizitantoj venas piede, marŝante de strato Respubliko tra la Placo de Memoro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Иваненко А. С. Новые прогулки по Тюмени. Тюмень, 2008. С. 37.
  2. В Тюмени появится свой "Премьер" (ruse). Tjumenskaja Linija (2003-11-19). Arkivita el la originalo je 2024-04-24. Alirita 2024-04-24.
  3. Торговля в Тюмени превращается в современную индустрию сервиса (ruse). Tjumenskaja Linija (2005-02-22). Arkivita el la originalo je 2024-04-24. Alirita 2024-04-24.
  4. Кинотеатр "Премьер" приглашает на премьеру (ruse). Tjumenskaja Linija (2005-11-09). Arkivita el la originalo je 2024-04-24. Alirita 2024-04-24.
  5. Владимир Якушев открыл вторую очередь ТРЦ «Премьер» (ruse). Tjumenskaja Linija (2005-11-25). Arkivita el la originalo je 2024-04-24. Alirita 2024-04-24.
  6. RealJet разработает проект реконцепции ТРЦ «Премьер» в Тюмени (ruse). Zdanie.info (2018-07-16). Arkivita el la originalo je 2024-04-24. Alirita 2024-04-24.