Kristall (Tjumeno)

aĉetcentro en Tjumeno (Rusio)

Kristall (ruse Кристалл) estas la aĉetcentro en Tjumeno (Rusio), malfermita en decembro 2013.

Kristall
ruse Кристалл

vendejaro
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Kalinina administra distrikto
Urboparto: la 3-a Tjumena distrikto
Geografia situo 57° 7′ 2″ N, 65° 32′ 59″ O (mapo)57.11722222222265.549722222222Koordinatoj: 57° 7′ 2″ N, 65° 32′ 59″ O (mapo)
Kristall (Tjumena provinco)
Kristall (Tjumena provinco)
DEC
Kristall
Kristall

Map

Adreso: strato Dmitrij Mendelejev, 1a
Malfermita en: 2013
Vendejoj: pli ol 100
Areo: 100 000 m²
Etaĝoj: 2
Parkumejo: 2800 aŭtoj (subĉiela)
Malfermaj horoj: 10:00 ĝis 22:00
Retejo: Oficiala retejo ruse
Komunejo: Kristall
vdr
Fontano
La superbazaro Auchan
La dua etaĝo
Starbucks

Situo redakti

La aĉetcentro troviĝas ĉe strato Dmitrij Mendelejev, domo N 1a, en la suda parto de la urbo, kaj limas okcidente al la 2-a Suda distrikto, norde al la 6-a distrikto, oriente al la 3-a Tjumena distrikto kaj sude al la menciita strato.

Priskribo redakti

La aĉetcentro havas kvar enirejojn ĉe la suda flanko, kiu estas ĝia sola fasado. La okcidenta enirejo kondukas al la supermerkato Leroy Merlin, funkcianta laŭ modelo Faru vi mem. La dua, centra enirejo troviĝas centre de la aĉetcentro kaj kondukas al fontano, de kiu ekas du galerioj. La tria enirejo, malpli rimarkebla, troviĝas oriente kaj la kvara enirejo kondukas al la superbazaro Auchan. Leroy Merlin estas apartigita de la resta parto de la konstruaĵo, do ne eblas trairi de ĝi al aliaj sekcioj. Auchan havas trairejojn al ambaŭ galerioj de la aĉetcentro.

Inter Leroy Merlin kaj Auchan troviĝas la ĉefa parto de la aĉetcentro forme de rektangulo. Ĝi konsistas el la du longaj galerioj, kiuj etendiĝas de okcidento al oriento. Haveblas du etaĝoj, kunigitaj per rulŝtuparo, situnata centre de la aĉetcentro. Apud ĉiuj enirejoj haveblas parkumiloj por bicikloj.

En la unua etaĝo funkcias kafejoj (inkluzive Starbucks), juvelaj vendejoj, movtelefonaj salonoj, bankmaŝinoj, butikoj de vestoj, kosmetikaĵoj, elektronikaĵoj, apoteko kaj vestejo. En la dua etaĝo troviĝas butikoj de vestoj kaj ŝuoj, kafejoj. Kontraŭ la centra enirejo situas la fontano, kies funkciado estas akompanata de muziko kaj lumo. En la dua etaĝo funkcias manĝokorto, vestaj kaj sportaj vendejoj kaj plurhala kinejo.

Centre de la aĉetcentro, malantaŭ la norda galerio, troviĝas necesejoj (inkluzive tiun por handikapuloj) kaj ejo por patrinoj kun beboj, kie eblas anstataŭigi vindojn ktp. Ĉe la orienta fino de la suda galerio troviĝas ateliero, florvendejo kaj aliaj servoj. Bankmaŝinoj staras plejparte ĉe la enirejoj.

Malantaŭ la fontano troviĝas fina haltejo de infana trajneto, kiu navedas tra la aĉetcentro, veturigante infanojn kaj iliajn gepatrojn kontraŭ certa pago. Samloke ofte okazas porinfanaj amuzprogramoj (same kiel en la dua etaĝo), dum kiuj infanoj povas danci, ludi kaj partopreni konkursojn, gvidatajn de distristoj. Tiaj aranĝoj okazas regule kaj estas senpagaj.

Krome en la aĉetcentro ofte okazas iuj karitataj aŭ kulturaj aranĝoj, kiel diagnozado de malsanoj[1][2], poma festivalo[3], beleckonkursoj[4].

La parkumejo estas subĉiela kaj situas antaŭ la fasado de la aĉetcentro, do laŭlonge de la strato Dmitrij Mendelejev. Ĝi estas enveturebla de la stratoj Melnikaite, Dmitrij Mendelejev kaj Raŭŝan Abdullin. Rande de la parkumejo, ĉe strato Dmitrij Mendelejev ekde la funkcias aŭtomata benzinstacio de Lukoil, kie eblas pagi la benzinon per bankokarto tuj ĉe la benzinkolono, sen kontakti kasiston. Ĝi estas la unua tia benzinstacio en la urbo[5]. Haveblas ankaŭ ŝarĝostacio por elektraj aŭtoj, malfermita la 25-an de julio 2018[6].

Ĉe la centra enirejo troviĝas la artaĵo Arbo (ruse Дерево), instalita la 1-an de decembro 2017 de la tjumena ekologia societo Verda Cirklodanco (ruse Зелёный хоровод). Ĝi servas kiel kolektujo por fermiloj de la plastaj boteloj. Ili estas transdonataj al recikligado kaj la ricevita mono estas uzata por aĉeti arbosemojn, plantotajn en la urbo[7][8].

Historio redakti

La aĉetcentro malfermiĝis en decembro 2013[9].

En majo 2014 eksplodis akra konflikto inter luantoj kaj la administra firmao. La luantoj aserti, ke lupago estas tro alta, laborkondiĉoj malbonaj, transporta infrastrukto subevoluinta, nombro de eventualaj vizitantoj troigita ktp[10]. En januaro 2015 la posedantoj anstataŭigis la administran firmaon kaj kontentigis plurajn postulojn de la luantoj, solvinte la konflikton[11].

La 31-an de januaro 2014 frumatene, antaŭ malfermo, en infanvendejo "Infana Mondo" (ruse Детский мир) en la dua etaĝo okazis incendio, kiu estis estingita en dek minutoj[12].

La 31-an de aŭgusto 2016 FSB-anoj arestis la 25-jara tjumenano Igor Novosjolov, en kies aŭto oni trovis trotilon. Li, kune kun baldaŭe arestitaj liaj samaĝuloj kaj kompliculoj Alim Murzajev kaj Danis Aminov, planis fari eksplodon en "Kristall". La triopo estis varbita en novembro 2015 per Interreto de ulo el Sirio, ĵuris al la Islama Ŝtato kaj ekde tiu tempo pretigis la teroran atakon, trifoje vizitinte la aĉetcentron por elekti plej kovenan lokon. Ili estis kondamnitaj al 8 ĝis 12 jaroj da malliberigo[13][14].

La 6-an de julio 2018 viro atakis kun tranĉilo gardiston en la superbazaro Auchan, vundinte lin ĉe la brusto. Li estis tuj haltigita kaj senmovigita de aliaj gardistoj, la vundito urĝe estis evakuita kaj operaciita. Laŭdire temis pri narkotikulo, kaptita dum ŝtelado de fiŝaĵo[15].

La 7-an de oktobro 2018 la loka blogisto Artjom Talovikov, fama per sia ekstravaganca konduto, omaĝis venkon de la dagestana luktosportisto Ĥabib Nurmagomedov super la usonano Conor McGregor, okazintan antaŭtage, veninte al la aĉetcentro en papaĥo simila al tiu de sia idolo kaj saltinte en la fontanon (anticipe formetinte la suprajn vestojn). Poste li rapide forkuris kaj publikigis en la socia reto VKontakte filmeton pri la okazaĵo[16][17].

La 15-an de marto 2019 en la aĉetcentro estis instalita vitra kubo, en kiu pasigis 12 horojn Nikita Gerasimov, aktoro de loka junulara teatra centro Kosmos. La aranĝo estis dediĉita al la spektaklo "Metamorfozoj" surbaze de la samnoma verko de Franz Kafka. La iniciatintoj strebis montri tiel, ke la teatro povas ekzisti ie ajn, inkluzive en ĉiutaga vivo de ordinara homo[18].

La 3-an de julio 2019 posttagmeze en ŝuvendejo en la dua etaĝo ekflamis konflikto inter kvin viroj, civitanoj de Armenio. Unu el ili alportis fusilon kaj traŭmatan pistolon kaj trifoje pafis el tiu lasta kontraŭ 40-jara viro, vundinte lin ĉe la ŝultro. Oni vokis policon, ĉiuj vizitantoj kaj kunlaborantoj estis evakuitaj. La suspektitoj forveturis en ĵipoj, la polico ekis kaptoperacon kaj samvespere ili estis kaptitaj. Poste oni juĝis unu el ili, la 28-an Pavel Kolozjan, kiu diris, ke li delonge kverelis kontraŭ la vundito, sed ne deziris lin murdi, nur timigi. La vundito havis tranĉilon kaj minacis lin per ĝi. Li petis pardonon antaŭ ĉiuj urbanoj, timigitaj de lia ago[19]. Prezidanto de la Armena Unio de Tjumena provinco kondamnis la konduton de ambaŭ flankoj kaj promesis persone priparoli ĝin kun iliaj familioj[20]. La 8-an de februaro 2020 la pafinto Pavel Kolozjan estis murdita en arbaro rande de Tjumeno. Tiutempe lia frato Tatos, rabinta la 17-an de septembro 2019 bankon en Tjumeno kaj kaptita post du tagoj, jam estis juĝata[21]. La 11-an de februaro 2020 la murdisto Ŝirak Sargsjan estis arestita[22]. La 7-an de julio 2020 li estis kondamnita al ok jaroj en strikta malliberejo[23].

Publika transporto redakti

La plej proksimaj bushaltejoj estas Ulica Dmitrija Mendelejeva ĉe samona strato kaj AZS ĉe strato Melnikaite.

Referencoj redakti

  1. Валерия Пащенко (2018-01-31) Тюменцы смогут бесплатно проверить щитовидку и кожу на онкологию (ruse). Argumenti i Fakti. Arkivita el la originalo je 2018-03-14. Alirita 2019-09-29.
  2. Неделя ранней диагностики рака головы и шеи стартовала в Тюмени (ruse). Tjumenskaja Linija (2019-09-12). Arkivita el la originalo je 2019-09-13. Alirita 2019-09-29.
  3. Самый большой яблочный крамбл в мире испекут в Тюмени (ruse). Tjumenskaja Linija (2019-09-22). Arkivita el la originalo je 2019-09-29. Alirita 2019-09-29.
  4. Ольга Никитина (2019-08-09) В Тюмени пройдет кастинг на конкурс красоты «Мисс Офис» (ruse). NG72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-08-09. Alirita 2019-09-29.
  5. Автоматические заправки «Лукойла» в Тюменской области оборудуют терминалами «Открытие» (ruse). Glagol (2019-01-29). Arkivita el la originalo je 2019-02-04. Alirita 2019-09-29.
  6. В Тюмени открылись три зарядные станции для электрокаров (ruse). RT (2018-07-25). Arkivita el la originalo je 2019-02-08. Alirita 2019-09-29.
  7. В Тюмени появились полезные арт-объекты (ruse). NG72.ru (2017-12-04). Arkivita el la originalo je 2018-02-27. Alirita 2019-09-29.
  8. У тюменцев появились экологические арт-объекты (ruse) (2017-12-15). Arkivita el la originalo je 2019-09-29. Alirita 2019-09-29.
  9. ТРЦ «Кристалл» открылся в Тюмени (ruse). Malls.ru (2013-12-10). Arkivita el la originalo je 2019-09-29. Alirita 2019-09-29.
  10. Кто подставил руководство "Кристалла"? Предприниматели недовольны высокой арендной платой (ruse). NewsProm.ru (2014-05-08). Arkivita el la originalo je 2018-10-26. Alirita 2019-09-29.
  11. ТРЦ "Кристалл": арендаторы и собственники больше не воюют (ruse). NewsProm.ru (2015-01-21). Arkivita el la originalo je 2019-02-26. Alirita 2019-09-29.
  12. В Тюмени горел ТЦ «Кристалл». В огне оказались детские товары (ruse). Veĉernije Vedomosti (2014-01-31). Arkivita el la originalo je 2019-09-29. Alirita 2019-09-29.
  13. Неизвестные подробности подготовки теракта в торговом центре Тюмени (ruse). Novij Den (2018-03-28). Arkivita el la originalo je 2019-09-29. Alirita 2019-09-29.
  14. Взрывчатка в багажнике: в Тюмени хотели взорвать торговый центр (ruse). REGNUM. (2018-03-28). Arkivita el la originalo je 2018-11-28. Alirita 2019-09-29.
  15. В "Ашане" неизвестный удар охранника ножом (видео) (ruse). NG72.ru (2018-07-07). Arkivita el la originalo je 2018-07-10. Alirita 2019-09-29.
  16. Анастасия Жердина (2018-10-08) Тюменец отметил победу Хабиба Нурмагомедова прыжком в фонтан ТРЦ «Кристалл» (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-06-11. Alirita 2019-09-29.
  17. Ольга Никитан (2018-10-08) Тюменец в папахе прыгнул в фонтан «за Хабиба» (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-08-16. Alirita 2019-09-29.
  18. Маргарита Калинкина (2019-03-15) В одном из торговых центров Тюмени человек поселился в прозрачном кубе (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2019-09-29.
  19. «Год прятался в Армении». В суде допросили брата стрелка из «Кристалла» (ruse). 72.ru (2019-09-18). Arkivita el la originalo je 2019-09-29. Alirita 2019-09-29.
  20. Вадим Бегун (2019-07-05) Проведем беседу: областной союз армян осудил стрельбу в тюменском ТРЦ (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-07-05. Alirita 2019-09-29.
  21. Мария Токмакова, Артур Галиев (2020-02-09) В Тюмени убили Павла Колозяна, который устроил стрельбу в «Кристалле» (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-07-09. Alirita 2020-07-09.
  22. Артур Галиев (2020-02-11) Задержан подозреваемый в убийстве стрелка из «Кристалла» Павла Колозяна (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-07-09. Alirita 2020-07-09.
  23. Артур Галиев (2020-07-07) Отправили в колонию тюменца, убившего стрелка из «Кристалла» Павла Колозяна (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-07-09. Alirita 2020-07-09.

Vidu ankaŭ redakti