Leroy Merlin (antaŭe Au stock américain (Ĉe usona stoko)) estas kompanio de konstruado, ĝardenado kaj memfarado, fondita en Francio la 1-an de januaro 1920 en Nœux-les-Mines (Pas-de-Calais, Francio). La sidejo estas en Lezennes (Lille, Francio). Estas vendejoj Leroy Merlin en multe da landoj.

Leroy Merlin
Leroy Merlin
hardware store chain • publika kompanio vd
Dum 1924 - nekonata/nuntempe
Jura formo SA
Fondita 1923
Sidejo Lezenne, Lille, Francio
Lando Francio
Dungitoj 164 764 (stato: 2021)
Agokampo ironmongery
Posedata de Association Familiale Mulliez vd
filiaj kompanioj Leroy Merlin France vd
TTT Leroy Merlin
vdr

Historio redakti

  • 1920: Adolphe Leroy kaj Rose Merlin, infanoj de komercistoj kaj estontaj geedzoj, kreis kompanion nomitan Au stock américain en Noeux-les-Mines, kies aktiveco estas revendado de troaĵoj de la usona armeo restinta sur la franca grundo post la Unua Mondmilito. La kreintoj de la kompanio sufiĉe rapide konstatis kreskantan postulon por konstruado kaj hejma aranĝo. Do ili vendis meblojn kaj konstruaĵajn produktojn de malmuntitaj usonaj barakoj ĉar ĝis tiam la individuo povis akiri ilin nur tra sia loka metiisto. La memfara vendoplaco naskiĝis;
  • 1950-1959: malfermo de novaj vendejoj en Merlinmont, Longueau kaj Bruay-en-Artois (sidejo de la familio Merlin, hodiaŭ Bruay-la-Buissière);
  • 1960: Au stock américain alinomiĝis Leroy Merlin;
  • 1966: Malfermo en Noeux-les-Mines de la unua memserva vendejo;
  • 1979: Familio Mulliez eniris la kapitalon de la entrepreno;
  • 1989: Unua alilanda loko, situanta en Hispanio.