Januaro de 2016

(Alidirektita el Januaro 2016)


januaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en januaro 2016:

2-a de januaro
7-a de januaro
  • Libio Almenaŭ 47 mortintoj pro atako kontraŭ policejo okcidente de Misrata, Libio.
10-a de januaro
11-a de januaro
  • Hispanio Cristina, fratino de la reĝo de Hispanio, estas juĝata pro koruptado kun aliaj 17 gravuloj.
12-a de januaro
  • Turkio Bomba atenco en la turisma areo de Istanbulo mortigis almenaŭ 10 homojn.
  • Rusio Ruslanda ministro pri defendo Sergej Ŝojgu diris, ke Ruslando ĉi-jare kreos kvin novajn regimentojn de strategiaj nukleaj raketaj armiloj. Ili ankaŭ planas konstrui novajn armeajn objektojn en Arkto.
14-a de januaro
15-a de januaro
  • La interreta enciklopedio Vikipedio festas la 15-an datrevenon de sia ekesto.
  • Germanio La urbo Bornheim en Germanio malpermesis al rifuĝintaj viroj eniron en publikan naĝejon pro vortaj atakoj kontraŭ virinoj okazintaj tie.
  • Aŭstrio Aŭstrio volas ekde fino de la venonta semajno ne plu lasi eniri rifuĝintojn, kiuj ne volos peti azilon en ĝi.
16-a de januaro
  • Tajvano En la balotado de Tajvano venkas la opoziciestro Cai Yingwen, kiu estos la unua ina prezidento de la lando.
  • Burkino En la atenco de kvar teroristoj el Al-Kajdo kontraŭ kafejo kaj hotelo en Vagaduguo mortas 27 homoj, kun 18 diversaj ŝtatanecoj.
22-a de januaro
  • Grekio Ĉirkaŭ 40 mortintoj (inter ili 20 infanoj) dum vrako de rifuĝintoj el Turkio al Grekio.
  • Somalio Ĉirkaŭ 20 mortintoj dum atenco al hotelo en Somalio.
24-a de januaro
  • Popola Respubliko Ĉinio Japanio Usono Grandaj neĝoŝtormoj okazigas grandajn problemojn al transportoj kaj ĉiutaga vivo en Ĉinio, Japanio kaj orienta Usono.