Historia skvaro (Tjumeno)

skvaro en Tjumeno (Rusio)

Historia skvaro en la urbo Tjumeno (Rusio) situas en la historia urbocentro kaj estas limigita de stratoj Respubliko kaj Lenin, kaj de la konstruaĵo Gostinij Dvor (Gastokorto).

Historia skvaro
ruse Площадь Памяти
Historia skvaro
parko
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Centra administra distrikto
Geografia situo 57° 9′ 46″ N, 65° 31′ 14″ O (mapo)57.1627565.520638888889Koordinatoj: 57° 9′ 46″ N, 65° 31′ 14″ O (mapo)
Historia skvaro (Tjumena provinco)
Historia skvaro (Tjumena provinco)
DEC
Historia skvaro
Historia skvaro
Finpunktoj stratoj Respubliko kaj Lenin, la Gastokorto
Commons: Historia skvaro
vdr

Priskribo redakti

La skvaro havas triangulan formon kaj plejparte estas malplena pavimita tereno, nur rande borderita de arboj kaj arbustoj. Centre de la skvaro staras la monumento forme de fera vojranda kruco kiel simbola donaco de la siberiaj kozakoj al la kozaka atamano Jermak.

Historio redakti

En 1952 tie estis starigita monumento al Lenin, forigita en la 1990-aj jaroj[1].

Nun sur ĝia loko staras fera vojranda kruco kiel simbola donaco de la siberiaj kozakoj al la kozaka atamano Jermak. La krucon la kozakoj starigis la 6-an de decembro 1992 okaze de la 410-a datreveno de la Siberia Kozaka Armeo surloke de la supozebla kampado de Ermak kaj lia taĉmento en 1582. Ili faris tion proprainiciate, sen ricevi iujn ajn permesojn. La krucon sanktigis la Tobolska kaj Tjumena ĉefepiskopo Dimitrij. Ekde tiu tempo la tjumenaj kozakoj aranĝadis en tiu ĉi loko solenan akceptadon de la novaj membroj.

En junio 1994 la lokon vizitis patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio Aleksio la 2-a[2], kiu faris antaŭ ĝi preĝon "Al la atamano Ermak kaj liaj kamaradoj" — unuafoje en la postrevolucia historio de Rusio. Por la ceremonio oni aldonis pliajn granitajn rokaĵojn al la monumento. Komence de 1993 vandaloj rompis la ŝtonojn kaj kurbigis la krucon, sed la kozakoj restaŭris ĉion. En 2001 la konstruistoj translokis la krucon je 7 metrojn for dum la rekonstruo de la skvaro kaj iom damaĝis. La ĉefpastro de ruse Знаменский собор (Oranta katedralo) petis la aŭtoritatojn restaŭri la monumenton kaj ricevis aprobon, sed poste ŝanĝis la peton kaj postulis starigi tie la skulptaĵon de Ermak. Tiu projekto alfrontis akrajn protestojn de la tatara komunumo, kiu diris ke la starigo de la monumento al la detruinto de la Siberia ĥanujo sur loko, kiun ili konsideras malnova tatara tombejo, estus ofendo[3]. Ankaŭ la aŭtoritatoj dubis pri la politika ĝusteco de tiu ago, proponante interalie kiel alternativon starigi tie la monumenton al la urbofondintoj. Post longaj diskutoj en la urba kaj provinca parlamentoj la peto estis rifuzita, do en la skvaro restis nur la kruco[4].

En marto 2010 la aŭtoritatoj planis instali tie novan monumenton, dediĉitan al la Laborantoj de la Ariergardo dum la Dua mondmilito. La kruco estis forigota aŭ almenaŭ ŝovota flanken, kaj jam malmuntita kun aprobo de kozaka organizaĵo[5]. Post enmiksiĝo de aliaj kozakaj organizaĵoj kaj de la menciita sacerdoto, oni restarigis la krucon. La urba administracio anoncis konkurson pri dezajno de la skvaro[6] dum la monumenton al la Laborantoj de la Ariergardo oni decidis instali en skvaro de Nikolao Maŝarov[7]. Venis pluraj proponoj, kaj okazis la reta voĉdono[8][9], tamen finfine neniu projekto estis realigita kaj la kruco restis surloke[10].

La skvaro longan tempon restis sennoma. Post starigo de la menciita kruco oni nomis ĝin skvaro de Jermak eĉ en oficialaj dokumentoj, sed tiu nomo neniam estis registrita. En 2004 ĝi ricevis pli neŭtralan kaj la unuan oficialan nomon — la Historia skvaro[11]. La 8-an de septembro 2019 la monumento el serpenteno estis renovigita kaj resanktigita[12][13].

Ĝis 2001 tie kreskis multaj arboj kaj arbustoj, plejparte forhakitaj dum la rekonstruo.

Publika transporto redakti

La skvaro facile atingeblas per du apudaj bushaltejoj: Muzej (Muzeo) en strato Lenin kaj Nabereĵnaja (Kajo) en strato Respubliko. Tra ambaŭ haltejoj sekvas pluraj busaj kaj busetaj itineroj.

Referencoj redakti

  1. Иваненко А. С. Четыре века Тюмени. Очерк живой истории старинного сибирского города. Тюмень, 2004. С. 340.
  2. Иваненко А. С. Четыре века Тюмени. Очерк живой истории старинного сибирского города. Тюмень, 2004. С. 350.
  3. Тюменская область. Памятник Ермаку станет клином, вбитым между русскими и татарами — областная дума (ruse). Regnum (2003-01-20). Arkivita el la originalo je 2019-04-24. Alirita 2019-04-24.
  4. Тюмень: Памятника Ермаку в Тюмени, скорее всего, не будет (ruse). Regnum (2003-02-07). Alirita 2019-04-24.
  5. Памятник и крест поставят в Историческом сквере (ruse). NashGorod.ru (2010-03-18). Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  6. Распоряжение Администрации города Тюмени № 847 от 30.07.2010 "Об организации и проведении открытого публичного конкурса на архитектурно-художественную концепцию благоустройства Исторического сквера в городе Тюмени (ruse). La Administracio de Tjumeno (2010-07-30). Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  7. Ольга Радутная (2010-02-26) "Мы сохранимся в бронзовых ваяньях..." (ruse). Tjumenskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  8. Людмила Филатова (2010-08-31) Памятник прошедшей эпохе (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  9. Людмила Добровольская (2010-10-19) Выбор остается за горожанами (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  10. Статьев И.А. (2010) Поклонный крест "Ермаку Василию Тимофеевичу с товарищами" г. Тюмени (ruse). Казачество Сибири от Ермака до наших дней: история, язык, культура: Материалы II Всероссийской научно-практической конференции. Тюмень, 2010.. Alirita 2019-04-25.
  11. Распоряжении Администрации города Тюмени № 1417 от 24 марта 2004 года "О присвоении наименования безымянному объекту лесопаркового хозяйства, расположенному в квартале улиц Республики — Ленина (ruse). La administracio de Tjumeno. Alirita 2019-04-25.
  12. В Тюмени обновили обелиск, установленный в память о подвиге Ермака (ruse). Park72.ru (2019-09-09). Alirita 2019-09-09.
  13. Юрий Хозяинов (2019-09-08) В Тюмени восстановлен памятник атаману Ермаку (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Alirita 2019-09-09.

Vidu ankaŭ redakti