Propono pri stilogvido de datoj redakti

Jen propono pri stilo de datoj, kiun oni povus enigi en la stilogvidon. — Super nabla (diskuto) 21:36, 19 mar. 2023 (UTC)

Datoj kaj tempo redakti

Artikoloj pri tagoj, monatoj, ktp

La artikoloj kun titolo kiu konsistas de simpla ununura nombro ĉiam rilatas al jaro. Ekzistas ankaŭ paĝoj por jardekoj, jarcentoj, jarmiloj kaj tagoj de la jaro.

(Antaŭ) nia erao

La mallongigo a.n.e. (antaŭ nia erao) aŭ a.k.e. (antaŭ komuna erao), sen kursivo, estas preferindaj kompare al ake, A.K. aŭ A.K.E., A.N.E., ktp. La mallongigoj n.e. (nia erao) aŭ k.e. (komuna erao) estas ĝenerale nenecesaj, krom se la legonto de la artikolo povos ekhavi dubon (kiel ekzemple en artikoloj pritraktantaj okazaĵojn antaŭ la jaro 1 a.k.e. kaj ekde la jaro 1 n.e.). Se frazo finiĝas kun mallongigo, la punkto neniam ripetiĝas dufoje; do skriboj kiel «...li naskiĝis en 4 a.n.e..» (kun du punktoj) estas evitindaj.

Oni foje trovas la esprimojn a.K. (antaŭ Kristo) aŭ p.K. (post Kristo) por esprimi la saman signifon de a.k.e. kaj k.e.; tiuj esprimoj, kvankam certe ne estas eraraj, estas tamen foje taksataj malpli universalaj pro sia forta rilato al Kristanismo.

Konvenaj aranĝoj

Datoj estas ĉiam skribitaj plene, laŭ la jenaj konvencioj. La konvena aranĝo por datoj estas <tagonumero>-a de <monato> <jaro>, nome 3-a de marto 202319-a de marto 2023, sen komo kaj sen nenecesaj nuloj (do skribendas 3-a, kaj evitindas 03-a). Ankaŭ la aranĝo sen streketoj (3a de marto 202319a de marto 2023) taŭgas; oni povas skribi la monatojn ankaŭ kun majusklaj inicialoj, nome 23-a de Septembro 201812a de Decembro 1959.

La solaj korektaj aranĝoj jenas:

  • 11-a de junio 2023 (*)
  • 11-a de Junio 2023
  • 11a de junio 2023
  • 11a de Junio 2023

Estas eraraj aŭ evitindaj:

  • 11-a de junio de 2023
  • 11-a junio de 2023
  • 11-a junio 2023
  • 11-a de junio, 2023
  • 11/06/2023
  • 11.6.2023
  • 11 jun 2023
  • ...
(*) Preferinda por tutnovaj paĝoj

Tamen, la miksaĵo de aranĝoj kun kaj sen streketoj aŭ kun malsama uskleco en la sama artikolo estas evitinda. Se la nuna versio de artikolo enhavas datojn kun (respektive, sen) streketoj kaj uzas la majusklan (respektive, la minusklan) por la monatoj, oni indas daŭrigi tiel, skribante datojn sammaniere. Fakte, ne utilas adapti la aranĝon de datoj laŭ propra gusto, sen vera neceso. Se artikolo jam adoptis unu el la taŭgaj aranĝoj (kun aŭ sen streketoj, kaj kun aŭ sen majuskla) kaj iu redaktoro deziras ŝanĝi ilin por ek-adopti la alian, ŝli devas mendi la ŝanĝon en la diskuto-paĝo de la artikolo. Ĉiokaze, la prepozicio «de» estas deviga inter la tago kaj la monato, sed erara inter la monato kaj la jaro, do aranĝoj kiel 12-a marto 202312-a de marto de 2023 estas eraraj.

En apartaj kazoj, kiam necesas ŝpari spacon kaj eviti ke la teksto iĝas tro peza (ekzemple en densa listo de datoj aŭ elementoj asociitaj kun dato, aŭ en la referencoj), oni povas elekti apartan aranĝon kun nur numeroj: jjjj-mm-tt, nome 2007-12-032024-09-24. En tiu aranĝo, nomata ISO 8601, la numeroj de la monato kaj de la tago ĉiam skribendas kun du ciferoj; nome, por numeroj inter 1 kaj 9 necesas antaŭmeti nul. Ekzemple, hodiaŭ estas la 2024-04-25.

Oni devas, ĝenerale, eviti enmeti tro vikiligilojn por la tagoj (ekz., 12-a de martomerkredo), samkiel por la monatoj (ekz., septembro). En la referencoj, precipe, vikiligiloj al artikoloj pri tagoj kaj monatoj estas, ĝenerale, evitindaj kaj nenecesaj.

Akuzativo

En la teksto de artikolo, la uzo de akuzativo en la datoj (ekzemple, 12-an de marto) sekvas la ordinarajn lingvajn normojn de Esperanto. La akuzativo ĉiam evitindas en la citŝablonoj (vidu sube).

Datoj en la citŝablonoj

la citŝablonoj estas ŝablonoj uzataj por la referencoj, nome {{Citaĵo el la reto}}, {{Citaĵo el novaĵo}}, {{Citaĵo el gazeto}}, kaj similaj. La kampoj pri datoj de la citŝablonoj sekvas la jenajn konvenciojn. La aranĝo laŭ ISO 8601 (ekzemple: 2024-04-25) estas preferinda, sed ne deviga. Se oni uzas plenajn formojn de datoj (ekzemple, 12-a de marto 2023) la akuzativo estas evitinda kaj ankaŭ la artikoloj kaj prepozicioj la, en, je, ĉe, ktp, estas evitindaj.

Relativa tempo

Relativaj datoj kaj tempoj (ekz., pasintjare, venonta sezono, hieraŭ, lastatempe, ĝis nun, dum ĉi tiuj tagoj, estos farita, kaj similaj nedeterminitaj formoj) estas ĉiam evitindaj, ĉar oni ne povas scii kiam ĉi tiuj informoj pri ne-precizaj tempoj estos ĝisdatigataj.

Ankaŭ en citaĵoj konvenas indiki la precizan tempreferencon ene de kvadrataj krampoj, kiel okazas en ĉi tiu fikcia ekzemplo:

 
 Antaŭ kvin jaroj [1789] vi ne farintus ĉi tion al mi. 
— Robespierre sur la gilotino

Diskuto redakti

  • Mi konsentas, sed verŝajne aldonindas ankaŭ paragrafeto pri prefero de akuzativo ol aliaj manieroj, kiam oni mencias daton de la priskribata okazaĵo. T.e. oni uzu "La 26-an de julio 1887 li povis eldoni la Unuan Libron..." anstataŭ "Je la 26-a de julio 1887...", "En la 26-a de julio 1887..." aŭ ia ajn alia maniero. — Ajno (diskuto) 14:04, 20 mar. 2023 (UTC)
  Komento: @Ajno:   FariteSuper nabla (diskuto) 15:36, 21 mar. 2023 (UTC)
  Komento: Mi korektis kelkajn detalojn en la teksto supre. Ne ekzistas "jaro 0", do tiu parto verŝajne estu reformulita. Mi mem preferas mallongigojn sen punktoj: ili aspektas pli elegante kaj estas pli facile tajpeblaj. Sed mi agnoskas, ke la formoj "a.K." kaj "p.K." ŝajnas plej oftaj hodiaŭ. Lingvano (diskuto) 20:58, 22 mar. 2023 (UTC)
  Komento: Se oni volus preferi unu formon el la kvar, mi preferus "11-a de junio 2023". Lingvano (diskuto) 21:00, 22 mar. 2023 (UTC)
  Komento: @Lingvano: Mi provis ŝanĝi la tekston. — Super nabla (diskuto) 09:06, 23 mar. 2023 (UTC)

ISO: ĉu preferinda? redakti

  Komento: Jes mi preferas unu stilon, nome tiun laŭ ISO 8601 te YYYY-MM-DD HH:MM:SS aŭ JJJJ-MM-TT HH:MM:SS do 2023-06-11. Tio estas la sola aranĝo kiu estas utila kaj logika, la indikoj komencas per la plej granda unuo do jaro (YYYY, JJJJ) kaj progresas al la plej mallonga unuo do sekundo (SS). La "tradiciaj" stiloj kiel:
  • 11-a de junio 2023
  • 11-an de junio 2023
  • 11-a de Junio 2023
  • 11-an de Junio 2023
  • 6/11/23
  • 6.11.2023
  • 11.6.2023
estas rekte teruraj kaj malutilaj. Taylor 49 (diskuto) 16:42, 25 mar. 2023 (UTC)
  Komento: Mi ankaŭ proponas evitendigi la religiajn mallongigojn a.K. kaj p.K.. Plej simple oni uzu minussignon (kaj en apartaj okazoj plussignon), alternative a.k.e. kaj k.e.. Taylor 49 (diskuto) 16:48, 25 mar. 2023 (UTC)
  Komento: Dankon, @Taylor 49:. Mi aldonis paragrafon pri post Kristo kaj antaŭ Kristo. Mi ne certas pri la uzo de + kaj - ĉar ili verŝajne ne multe estas uzataj en Vikipedio (Ĉu troveblas fonto de uzo de + kaj - en la tekstaro? Eventuale, oni aldonus tiun fonton en la stilogvidon.). Mi iom hezitas pri ISO 8601 aŭ la plenaj formoj: plejparto de la Vikipedianoj uzas la plenajn formojn kaj paĝoj kiel 12-a de oktobro ankaŭ uzas la plenajn formojn eĉ en la titolo. Ankaŭ la Akademio de Esperanto uzas formojn kiel «15-an de decembro» (vidu ĉi tie), do mi ne volus postuli aranĝon kiu ne estas uzata normale en la skribado. Mi atendas la opiniojn ankaŭ de aliaj uzantoj. Ĝis, — Super nabla (diskuto) 21:25, 25 mar. 2023 (UTC)
Uzo de ISO- 8601-stila dato kiel 2023-06-11 kompreneble sencas en datumaro, en kiu gravas ordigi datojn kronologie. Sed en teksto aŭ en referenco estas neniu neceso kaj eĉ neniu ebleco tiel ordigi datojn kronologie. Kaj en tekstoj datoj kiel "2023-06-11" daŭre ne kutimas kaj ne kutimos, pri tio tute pravas Super nabla (ĉar skriba teksto rilatas al parola teksto, kaj parole neniu voĉus "2023 6 11"). La teksto ĝenerale saĝas kaj jes esprimas la evidentan staton. Mi dirus ke por unueca stilo de vikipedio la datoformo 11-an de junio 2023 ne nur tendence preferindas "por tutnovaj paĝoj", sed la rekomendo uzi ĝin estu pli forta. Kvankam ekster Vikipedio permesatas ne meti dividostrekon post la monatotaga nombro kaj ankaŭ permesatas majuskligo de la monato, en Vikipedio la datoformo 11-an de junio 2023 estas kaj rekomendiĝu daŭre esti la norma literumo de dato. Pri evito de akuzativo kaj vorteto "la" en citŝablonoj eblas interkonsenti, kvankam tia konsento ĝis nun laŭ mia impreso ne estis (aŭ: ĝuste pro tio indas ekinterkonsenti ĝin). Sed tia interkonsento utilas por havi pli unuecan stilon en citŝablonoj. Certe komence ankoraŭ necesos afable memorigi iujn gekolegojn, ke ekde nun post farita interkonsento metoj de akuzativo kaj vorteto "la" en citŝablonoj evitindas, sed iam ĉiu memoros la interkonsenton kaj sukcesos apliki ĝin. ThomasPusch (diskuto) 18:07, 1 apr. 2023 (UTC)
  • Mi preferas en tekstoj: 11-a de junio 2023 kaj en tabeloj 2023-06-11. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:05, 15 jul. 2023 (UTC)
  •   Komento: "Ankaŭ la aranĝo sen streketoj (3a de marto 2023 aŭ 19a de marto 2023) taŭgas; oni povas skribi la monatojn ankaŭ kun majusklaj inicialoj, nome 23-a de Septembro 2018 aŭ 12a de Decembro 1959" Mi opinias, ke permeso de elekto (aŭ-aŭ) estas malbone: oni povas batali pro la elekto. Al ni venadas personoj kun diversaj tradicioj por prezenti datojn kaj ĉiu povas opinii iun varianton pli ĝusta ol la alia. Laŭ mi necesas uzi nur unu solan varianton. VladimirPF (diskuto) 09:17, 18 sep. 2023 (UTC)
@VladimirPF: Dankon pro via komento. Mi ĝisdatigu la proponon kiel eble plej baldaŭ. —Supernabla🪰🍃 06:57, 19 sep. 2023 (UTC)