Preĝejo de Aleksandro Nevskij (Tjumeno)

milita preĝejo en Tjumeno, Rusio

La preĝejo de Aleksandro Nevskijj (ruse Храм во имя святого благоверного князя Александра Невского) estas la milita preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio ĉe la Tjumena Instituto de Profesia Perfektiĝo de Policanoj (ruse Тюменский институт повышения квалификации сотрудников МВД России; Tjumeno, Rusio). Ĝi malfermiĝis 12-an de majo 2006 kaj estas frekventata precipe de la lernantoj.

preĝejo de Aleksandro Nevskij
ruse Храм во имя святого благоверного князя Александра Невского
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 9′ 2″ N, 65° 29′ 38″ O (mapo)57.15055555555665.493888888889Koordinatoj: 57° 9′ 2″ N, 65° 29′ 38″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tjumena
paroĥo preĝejo de Aleksandro Nevskij
Dato de konsekro la 12-an de majo 2006
Konsekrinto ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij
Uzado hejma preĝejo
Arkitektura priskribo
Tipo de konstruaĵo hejma preĝejo
Konstruado 2004–2006
Specifo
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Amurskaja, 75
vdr

Situo redakti

La preĝejo situas en suda urboparto, en la teritorio de la Tjumena Instituto de Profesia Perfektiĝo de Policanoj, apud studentaj amasloĝejoj.

Historio redakti

En majo 2004 laŭ iniciato de la estro de la Tjumena Jura Instituto de la Ministerio pri Internaj Aferoj Aleksandr Ĉislov komenciĝis konstruado de la hejma preĝejo sur la teritorio de la instituto. La 12-an de majo 2006 ĝi estis konsekrita de ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij. Origine oni planis konstrui kapelon, sed la ĉefepiskopo sugestis krei preĝejon. Generalo-majoro Aleksandr Ĉislov estis pro sia kontribuo premiita de la ordeno de la Rusa Ortodoksa Eklezio de Danielo la 1-a de Moskvo de la 3-a rango. Surbaze de la preĝejo estis establita la Spirita-Kleriga centro[1].

La preĝejon prizorgas ĉefpastro de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj Andrej Sbitnev kaj ĝia pastro Nikolaj Suŝkov[1].

Transporto redakti

La plej proksima haltejo estas Ĵeleznodoroĵnaja bolnica ĉe strato Amurskaja.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti