Danielo la 1-a de Moskvo

Danielo Aleksandroviĉ (ruse Даниил Александрович; naskiĝis en 1261, mortis 5-an de marto 1303) estis plej juna ido de princo Aleksandro Nevskij, princo de Moskvo (1263 — 1303), rusa sanktulo (sanktuligita en 1791). Patro de Georgo la 3-a de Moskvo kaj Ivano la 1-a. De Danielo komenciĝis konstanta moskva princa idarobranĉo.

Sankta
Danielo Aleksandroviĉ
Princo de Moskvo
Regado 1263 - 1303
Antaŭulo Mikaelo la 1-a
Sekvanto Georgo la 1-a
Persona informo
Naskonomo Даніилъ Александровичъ
Naskiĝo 1261
en Vladimir
Morto 5-a de marto, 1303
en Moskvo
Religio ortodoksismo vd
Ŝtataneco Rusio post disfalo de la Kieva Regno • princlando Vladimir-Suzdal • Duchy of Moscow vd
Familio
Dinastio Rurikidoj vd
Patro Aleksandro Nevskij vd
Patrino Alexandra Brachyslavna vd
Gefratoj Dmitry of Pereslavl • Vassili Aleksandrovitch • Andreo la 3-a de Vladimiro vd
Edz(in)o Vasilisa of Rostov • Agrippina vd
Infanoj Georgo la 3-a de Moskvo • Ivano la 1-a • Afanasy Danilovich • Boris Danilovich vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Sanktulo
Honorata en Rusa Ortodoksa Eklezio
Kanonizo 1791
Festotago 4-a de marto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Danielo naskiĝis en novembro aŭ decembro de 1261. Li ricevis nomon de sanktulo Danielo (kolonsanktulo). Danielo senpatriĝis estante 2-jaraĝa; laŭ antaŭmorta decido de princo Aleksandro li ekposedis Moskvon (tiam ĝi estis eta urbo en Vladimir-Suzdala princlando) kaj etan apudan teritorion. Ne povinte regadi pro infaneco Danielo ĝis 1272 estis edukita ĉe sia patrofrato Jaroslav en Rostov, poste venis al Moskvo.