La Rurikidoj estis la unua monarka dinastio en Rusio, devenanta de Ruriko (ruse Рюрикъ), princo de Novgorodo, kies idoj regis en Rusio pli ol sep jarcentojn, ekde 862 ĝis 1598.

Rurikidoj
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastio • nobela familio
Apero 862 vd
Fino 1598 vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Ruriko vd
Branĉoj Ŝujskij vd
Regadoj
regantoj de Rusio
Dum 862-1598
Sekvanto Romanovoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Origino redakti

 
heraldikaĵoj de iuj Rurikidoj
 
Princo Ruriko. Bildigo fare de Hermanus Willem Koekkoek, 1912

La naskiĝdato de Ruriko estas nekonata, li mortis en 879.

Ekzistas du ĉefaj versioj de lia origino. Laŭ plej ofte menciata versio li estis skandinava varengo Hrørikr, kiun invitis, kvazaŭ dungis, kelkaj nord-okcidentaj rusaj gentoj por regi en Novgorodo, laŭ tiamaj kutimoj.

Laŭ la alia supozo, li estis okcidenta slavo kaj lia nomo Rurik estas derivaĵo el Rarog ("falko" en kelkaj slavaj lingvoj).

Invito de varengoj redakti

 
Invito de varengoj

Interetnaj konfliktoj okazintaj tiam bezonis finon kaj konstantan pacon. Plej bona kaj efika rimedo en 862 estis invito de tri fratoj varengoj: Ruriko, Truvoro kaj Sineuso, kiuj famiĝis kiel elstaraj militistoj kaj regintoj. Kune kun ili venis en tiun landon multenombra sekvantaro, inkluzive iliajn familiojn.

Regado redakti

La 17-jara regado de Ruriko en Novgorodo grave vastigis ĝian teritorion kaj alportis plibonigon de vivkondiĉoj de la tiea loĝantaro.

En 864 ambaŭ liaj fratoj mortis kaj de tiam li regis sole.

Lia familio redakti

Oni sciigas, ke Ruriko havis kelkajn edzinojn kaj idojn. En la historio restis la nomo de lia edzino Efanda, kiu naskis lian filon kaj heredinton Igoro. Postaj kronikoj mencias lin kiel Igor Maljuna.

Morto de Ruriko kaj posta regado redakti

Princo Ruriko mortis en 879. Ĉar lia filo Igoro estis ankoraŭ juna, do poste komencis regi Oleg, lia bofrato, frato de Efanda.

Membroj de dinastio redakti

Eksteraj ligiloj redakti