Uzanto:RG72/Provejo

Оруджев Эрвье Медвежье Комсомольское Уренгойское Быстрицкий Ямбургское Урал Аптекарский Ставрополь Бугуруслан Штокмановское Киришская Губкин Тепловка Саратов Соболевский зороастризм Обводный Польша Берия Невский Узбекистан Союз

rusaRedakti

Verbo IRedakti

Prefikso: за-; radiko: -кап-, sufikso , vera finaĵo -ть.

Ŝablono:VortospecoRedakti

Ŝablono:Konjugacioj ru

Verbo perfektiva, transitiva, tipo de konjugacio laŭ A. Zaliznjak — 1a. Respektiva perfektiva verbo — накапать.

Ŝablono:Signifologiaj ecojRedakti

Ŝablono:SignifojRedakti

 
Ginekologia tampono].
Ŝablono:S1 traflui pogute, guti tra io.
  • En nebuliĝintajn, roskovritajn fenestrokadrojn tragutis iom da lumo, kiam Aleŝa vekiĝis. I. V. Jevdokimov. Sonoriloj. 1925.
  • Malĝojo tragutis en la koron de Kenka. I. V. Jevdokimov. Siverko. 1925.
Ŝablono:S2 pasigi iun tempon gutigante.
  • Kaj se sekco estas pli vasta, ampolon gutigi eblas... Ludmila Ulickaja. Kazo de Kukockij [Vojaĝo al la sepa mondoparto] // "Nova mondo". 2000.
  • En akcepta fako post meznokto oni gutigis pliajn naŭ aŭ dekdu botelojn-gutigilojn, mi provis kalkuli, sed jen konfuzis, jen iom dormis. Aleksej Ĉerepanov. Vidanguloj // "Volgo". 2009.
  • Hejme mi gutigis ĉion necesan, kvankam laŭorde ne decas ĉion ĉi gutigi hejme. Tatjana Solomatina. Akuŝistino. Blagoj. 2009.
  • Hejme mi gutigis ĉion necesan, kvankam laŭorde ne decas ĉion ĉi gutigi hejme. Tatjana Solomatina. Akuŝistino. Blagoj. 2009.

Ŝablono:DerivaĵojRedakti

[1]

Ŝablono:Parencvortoj

( <[[lingvo {{{2}}}|{{{2}}}]]: )?Redakti

Ŝablono:E/капать

Ŝablono:AnagramojRedakti



Bataloj okazis ĉe limo de Taĝikio kaj Kirgizio

30-a de aprilo 2021 Ŝablono:Centra Azio

 
Militisto de la Trupoj de la Radiado-Kemio-Bakteriologia Protektado de la Armitaj Fortoj de Rusio.

La 29-an de aprilo matene okazis konfrontiĝoj ĉe limo de Ŝablono:W kaj Ŝablono:W, kiuj transformiĝis je batalado kun uzo de pezaj armiloj. Nokte oni interkonsentis ĉesigi la pafadon kaj fortiri trupojn de la limo. Oni raportas pri almenaŭ ses pereintoj kaj 100 vunditoj.

Batalo pri akvoRedakti

Konfrontiĝo inter loĝantoj de ĉelimaj areoj en Ŝablono:W (Taĝikio) kaj Ŝablono:W (Kirgizio), situantaj apud la akvodistribuejo Golovnoj (La Ĉefa), en la vilaĝo Kok-Taŝ daŭris jam kelkajn tagojn. Ĝin provokis riparado de la akvodistribuejo, kiun la taĝika flanko konsideras la sia, sed okupita de Kirgizio. Taĝikio referencas al mapoj de 1924–1939 kaj 1989 kaj surbaze de ili asertas ke Golovnoje apartenas al Taĝikio kaj ekde ĝia konstruado en 1968 estis uzata por irigaciado de ĉelimaj areoj en Taĝikio, Kirgizio kaj Ŝablono:W. Ĝi situas ĉe elfluejo de la Tortkula akvorezervejo, nutrata de la rivero Isfara. Apude troviĝas kirgiza vilaĝo Kok-Taŝ kaj taĝika vilaĝo Ĥoĝai-Alo. Taĝikoj postulis fari riparadon kune por esti certaj ke ne okazos limigo de akvoprovizado al taĝikaj areoj.

La 28-an de aprilo en vilaĝoj Ak-Tatir, Aksaj kaj Samarkandek de Batkena provinco estis enkondukita reĝimo de ekstrema situacio. Por solvi la konflikton en tendo sur neŭtrala teritorio ĉeeste de militistoj renkontiĝis provinciestroj Omurbek Suvanalijev kaj Raĝabboj Aĥmadzoda. Taĝikoj ektimis, ke kirgizoj povos limigi akvoprovizadon kaj provis starigi sur elektrolanternoj apud Golovnoj gratkameraojn, sed estis priĵetitaj per ŝtonoj fare de kirgizoj. La konfrontiĝon partoprenis ĝis 150 homoj, unu el kiuj estis vundita ĉe vizaĝo. La provinciestroj raportis pri progreso post intertraktoj kaj haltigo de la konstruaj laboroj, tamen vespere laŭ vortoj de Omurbek Suvanalijev «io okazis malĝuste kaj komenciĝis batalado».

La unua interpafado estis registrita je 04-40 matene (Ŝablono:W). Kirgizoj asertas ke taĝikaj vilaĝanoj pafis el ĉasfusiloj kontraŭ aŭtoj ĉe ŝoseo Ŝablono:W — Isfana (Kirgizio), kaj poste pripafis kirgizan trupon lokitan en vilaĝo Kok-Taŝ. Taĝika flanko akuzis kirgizojn kiel provokintojn kaj diras ke kirgizaj trupoj pafis kontraŭ taĝikaj limgardistoj ĉe akvodistribuejo Golovnoj, celante okupi ĝin. Tagmeze batalis jam militistoj, uzintaj aŭtomatajn pafilojn, bombokanonojn kaj kirasaŭtojn. La batalado daŭris ses horojn, ambaŭflanke al la batalejo venis pezaj batalveturiloj, inkluzive tankojn. La militado okazis ankaŭ en Lejleka distrikto (Kirgizio).

Oni raportis ke ĉirkaŭ la 5-a vespere en Kirgizio estis pripafitaj limgardejoj Kapĉigaj (Капчыгай), Min-Bulak (Мин-Булак), Dostuk (Достук) kaj limkontrolejoj Koĵogar (Кожогар) kaj Bulak-Baŝi (Булак-Баши). Pro bombokanona pafado limgardejo Dostuk ekbrulis. Responde al tio speciala taĉmento Boru de kirgizaj limgardistoj okupis taĝikan limgardejon Ĥoĝai-Alo (Ходжа Аълло).

Taĝikio kaj Kirgizio estas membroj de la Organizaĵo de la Kontrakto pri Kolektiva Sekureco, en kiu anas ankaŭ Rusio, Belorusio, Kazaĥio kaj Armenio. Membroj de la organizaĵo devas defendi unu la alian kaze de neprovokita ekstera agreso. Ĉefministroj de ambaŭ landoj renkontiĝis en Ŝablono:W (Rusio) kaj priparolis la situacion, decidinte ke la konflikto devos esti solvita pace kaj ambaŭ landoj devas resti bonaj najbaroj. Oni interkonsentis fini la pafadon ekde la 8-a vespere kaj fortiri trupojn kaj militteknikaĵojn al antaŭaj lokoj.

 
 Ni kun taĝikaj fratoj ĉiam trovos komunan lingvon kaj ĉiujn demandojn solvos nur kun konservado kaj konsiderado de interesoj de bona najbarado kaj konsento en nia antikva tero. Nun danĝeraj estas homoj, kiuj provas flamigi la konflikton de interne. Mi alvokas ĉiujn internepolitikajn fortojn al modereco en tiom nefacila por la lando momento. 
— Sadir Ĵaparov, prezidanto de Kirgizio.

Oni diras ke al la fino de la batalado kontribuis Rusio, kiu rapide kontaktis estraron de ambaŭ landoj kaj sugestis komenci rektan dialogon. Rusio kaj Kazaĥio esprimis pretecon kundividi sian sperton pri solvado de ĉelimaj disputoj. Nun 90% de la rusio-kazaĥa limo, 7000 km longa, estas demarkaciitaj; kelkfoje oni interŝanĝis tiucele terenojn.

Kirgizio evakuis el ĉelima zono 2 726 civitanojn. Pereis almenaŭ ses kaj estis vunditaj pli ol 100 homoj. Kirgizio raportis pri tri pereintoj kaj 84 vunditoj, Taĝikio — pri tri pereintoj kaj 31 vunditoj. Laŭ aliaj fontoj temas pri pli ol 20 pereintoj kaj 200 vunditoj. Taĝika retejo informis ke en la urboj Isfara kaj Boboĝon (Gafura distrikto, Sugda provinco) pereis 10 kaj estis vunditaj pli ol 90 civitanoj de Taĝikio. Inter la vunditoj estas Baĥovaddin Baĥodurzoda, urbestro de Isfara, pafvundita ĉe la ŝultro.

Estis bruligitaj 21 domoj, lernejo, 10 benzinstacioj, du manĝejoj, ok vendejoj, limgardejo kaj aliaj konstruaĵoj. Oni evakuis 13 500 homojn el Lejleka distrikto kaj 7 093 el Batkena distrikto. La evakuitoj estas lokitaj ĉefe en lernejon en la urbo Batkeno kaj apudaj setlejoj

Hodiaŭ aktiva batalado ĉesis, kvankam lokaj konfrontiĝoj plu okazas diversloke. Ambaŭ flankoj akuzas unu la alian pri provokoj. Kirgiza flanko raportis ke en vilaĝo Arka taĝikoj per buldozoj detruis kelkajn domojn de kirgizaj familioj, sed poste foriris.

Historio de la konfliktoRedakti

Post Ŝablono:W en 1991, ĉirkaŭ 70 lokoj ĉe la limo de Taĝikio kaj Kirgizio restis nemarkaciitaj, kio regule kaŭzis konfrontiĝojn. En 2002 estis establita interŝtata demarkacia komisiono, sed fine de la 2000-aj ĝia laboro haltis pro manko de jura bazo por difini apartenon de la terenoj. Sume estis demarkaciitaj 519 el 970,8 km. Ekde 2010 okazis pli ol 150 incidentoj, inkluzive pli ol 30 en 2014, kiam pereis kelkaj homoj. Oni interkonsentis pri malpermeso de la konstruado en la diskutataj areoj, sed ambaŭ flankoj regule akuzas unu la alian pri ĝia rompo. La ĉefa problemo okazas pro malsama jura bazo, ĉar Taĝikio referencas al mapoj de 1924–1939 dum Kirgizio sin bazas sur mapoj de 1958–1959. Ambaŭ landoj estas malriĉaj je akvo, do aparteno de akvoriĉaj areoj estas grava afero, kaŭzanta plejparton de la konfrontiĝoj.

En marto 2019 dum konflikto, kaŭzita de konstruado de ŝoseo ĉirkaŭ la ĉelima vilaĝo Aksaj pereis du taĝikoj. La 22-an de julio en konfrontiĝoj de loĝantoj de vilaĝoj Aksaj kaj Voruĥ pereis unu homoj kaj ĉirkaŭ 30 estis vunditaj. Voruĥ estas taĝika enklavo, kie loĝas ĉirkaŭ 30 mil taĝikoj, ĉirkaŭitaj de la teritorio de Kirgizio. La 17-an de septembro pereis tri taĝikoj kaj unu kirgizo.

FontojRedakti

Ŝablono:Komentu Ŝablono:Interkonaj retejoj Ŝablono:Publikigita


Monaĥejo de Sankta Trionuio
ruse Свято-Троицкий монастырь
 
Loko
Ŝtato   Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 10′ 12″ N, 65° 30′ 45″ O (mapo)57.1765.5125Koordinatoj: 57° 10′ 12″ N, 65° 30′ 45″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tjumena
Uzado vira monaĥejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo siberia baroko
Konstruado 1616
Specifo
Konstrumaterialo brikoj
Ligiloj
Adreso strato Kommunistiĉeskaja, 10
Vikimedia Komunejo Komunejo pri RG72/Provejo
Oficiala paĝaro http://troica-tyumen.cerkov.ru/
vdr

La Monaĥejo de Sankta Trionuio (ruse Свято-Троицкий монастырь; ĝis 1715 — la Savinto-Transfiguriĝa, ruse Спасо-Преображенский) estas la funkcianta vira monaĥejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis fondita en 1616.

SituoRedakti

La monaĥejo troviĝas en la Kalinina administra distrikto en la okcidenta parto de la urbo, rande de la historia urbocentro, sur la alta Transtjumenka kabo, formita de la riverbuŝoj de la riveroj Babarinko, Turo kaj Tjumenko, apud la historia urboparto Jamskaja sloboda (Koĉera kvartalo).

HistorioRedakti

La Savinto-Transfiguriĝa monaĥejoRedakti

En 1621 la tjumenaj vojevidoj ricevis paperon el la Kazana prikazo, kiu interalie mencias ke en 1616 iu ermito Nifont la Kazana (ruse Нифонт Казанский) konstruis tiuloke la Transfiguriĝan monaĥejon[1]. Tio estas la unua skriba mencio dde la monaĥejo, fondita de Nifont el la Raifa Dipatrina monaĥejo. Tio estis la kvara monaĥejo, fondita en Siberio[2].

Origine la monaĥejo eĉ ne havis preĝejon[3]. En estis establita la Tobolska eparĥio. La unua siberia ĉefepiskopo Kipriano venis kun monaĥoj, kelkajn el kiuj li sendis al la Tjumena monaĥejo. En julio 1621 kiel monaĥejestro estis nomumita Avramij el Rostovo, la monaĥeja konstruisto iĝis la tonsurito el la Kirillo-Belozjora monaĥejo Iona Liĥarjov, la provizestro — la tonsuristo de la Antonij monaĥejo en Velikij Novgorod Onufrij. Ili estis taskigitaj konstrui monaĥejan preĝejon, loĝejojn por la monaĥoj ktp. En 1622 subestre de la metiisto Kornelij Ĥorev estis finita la unua hejtata ligna preĝejo, konsekrita kiel la Savinto-Transfiguriĝa (ruse Спасо-Преображенская). La 25-an de januaro 1622 la caro Miĥail Romanov subskribis la ordonon, en kiu estis ordonite pagi al la monaĥoj specialan salajron (ruse руга) kaj la monaĥejo ricevis por ekspluatado du fiŝkaptejojn[4][1].

Samjare subestre de la tjumena vojevodo Prokopij Izmajlov okazis granda konstruado de la Tjumena fortikaĵo.

La Triunia monaĥejoRedakti

 
La Transtjumenka kabo komence de la 20-a jarcento.
 
La preĝejo de la apostoloj Petro kaj Paulo. Foto de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij. 1912.

En 1702 venis la nova siberia mitropolito Filofeo Leszczyński. En julio 1705 dum granda incendio Tjumeno preskaŭ komplete forbrulis, inkluzive de la Savinto-Transfiguriĝa monaĥejo. Restis nur la fortikaĵo kaj la Anunciacia (la unua brika konstruaĵo en la urbo)[3]. Tjumeno ne estis en la listo de la urboj, kie estis permesita brika konstruado, sed en 1706 la mitropolito Filofeo sukcesis ricevi permeson de la caro Petro la Granda pri konstruado en la monaĥejo de "eta ŝtona, koste de civilulaj donacoj, preĝejo"[5], kiucele la ŝtato asignis mil rublojn[6]. La preĝejo estis konstruita en 1708-1715 kaj konsekrita la 3-an de junio 1715 kiel la Triunia (ruse Троицкая), kio donis la nomon al la tuta monaĥejo. Ĝi iĝis la tria ŝtona konstruaĵo en Tjumeno — post la ŝtata stokejo (1702) kaj la Anunciacia preĝejo (1704)[3]. La 9-an de decembro 1714 estis eldonita cara ukazo, malpermesinta ĉian ŝtonan konstruadon ie ajn krom Sankt-Peterburgo. Tamen Filofeo Leszczyński sukcesis aprobigi konstruadon en 1717 de la eta dukupola preĝejo de Zosima kaj Savvatij, ankaŭ konata kiel la Preĝejo de 40 martiroj[3].

En 1717 en la preĝejo troviĝis tri altartabloj: la ĉefa — omaĝe al la Sankta Triunuo, la norda situanta en hejtata alkonstruaĵo — omaĝe al la Endormiĝa forpaso de Maria, super ĝi, sur ĥoruso alia — omaĝe al Transfiguriĝo de la Sinjoro, kaj en la okcidenta ĥoruso, turnita suden — omaĝe al la venerataj Antonio kaj Feodosio Kievo, miraklofarantoj el la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo[7].

En 1722 la malpermeso estis nuligita, do Filofeo Leszczyński aprobigis konstruadon de la preĝejo de la apostoloj Petro kaj Paŭlo. Ĝi komenciĝis en 1726, sed post la morto de Filofeo Leszczyński malrapidiĝis kaj finiĝis nur en 1755. Konstruado de la monaĥejestra korpuso kaj muroj okazis en 1724-1739. La mitropolito Filofeo pasigis en la monaĥejo 11 jarojn (1709-1715, 1721-1727) kaj multe zorgis pri ĝia bonfarto kaj prospero. En sia testamento li petis la posteulojn zorgi ke la monaĥejo havu "kievan kantadon", estu ĉiam plibeligata kaj prizorgata[8].

En 1761 ĉe la monaĥejo estis fondita la latina lernejo[9]. En la mapo de 1766 unuafoje aperas la Nikola (Dunka) ĝardeno (ruse Дунькин сад)[10]. En la registro datita je la 26-a de februaro[jul.]/ 8-a de marto 1764[greg.] la monaĥejo estis listigita inter la tria, malsupra klaso[11][12]. Kun tempopaso ĉiuj konstruaĵoj grave kadukiĝis kaj minacis disfalon, kion plurfoje atestis samtempuloj ekde 1769. En 1780 estis ordonita riparado, kiu tamen komenciĝis nur en marto 1800 post kiam la monaĥejon ekestris la igumeno Margarit. Oni riparis la preĝejojn, fortikigis la riverbordon. En 1807 la preĝejoj de 40 martiroj ricevis feran tegmenton, farbitan je ruĝa koloro[13].

En 1842 en la urbo okazis granda incendio dum la preĝejo de la apostoloj Petro kaj Paŭlo forbrulis tiel, ke restis nur ĝiaj muroj. Komenciĝis restarigo, kiun gvidis la arĥimandrito Vladimir kaj financis la tjumena negocisto Semjon Trusov, oferinta tiucele pli ol 20 mil rublojn. Oni denove dispentris la murojn kaj translokis el la alkonstruaĵo omaĝe al la Endormiĝa forpaso de Maria de la Triunia katedralo ikonostazon — refarbitan kaj denove orumitan. En 1859-1862 en la katedralo mem aperis nova ikonostazo, al kiu oni translokis ikonojn el la antaŭa, pentritajn en la bizanca stilo ankoraŭ de ikonfaristoj el Kievo laŭ ordono de Filofeo. Samtmepuloj diris ke ili estis tiom solenaj kaj brilaj, ke iliaj herooj kvazaŭ eliris al la reala mondo. Pentristo Vinokurov denove pentris la murojn de la katedralo, inspirta ĉefe de prezentado de malnovtestamentaj kaj evangeliaj historioj en la okcidenteŭropa pentrarto[14]. En 1851-1853 ĝi estis restarigita kaj parte rekonstruita[15]. La ĵurnalisto Ippolit Zavaliŝin, ekzilita al Siberio kaj eldoninta en 1862 la libron "Priskribo de Okcidenta Siberio" (ruse Описания Западной Сибири) nomis la monaĥejon plej bona en Siberio post la Ĉieliro-Innokentij monaĥejo en Irkutsko[16].

En 1883 estis konstruita ligna korpuso, en kiu lokiĝis kuirejo, manĝejo, grenejo kaj loĝejoj por superaj monaĥoj kaj kuiristo. Ĝi aperis surloke de kadukiĝinta samcela konstruaĵo, ekzistanta ekde la 18-a jarcento. En tiuj jaroj sub gvido de la arĥimandrito Filareto estis ankaŭ renovigita fasado de la preĝejo de 40 martiroj, refarbitaj ĝiaj kupoloj kaj reorumitaj la krucoj. La preĝejo ekde la 1850-aj jaroj estis en malbona stato. En la 1890-aj jaroj ĝian restarigon financis A. F. Smagina[17].

La preĝejo de 40 martiroj kaj grandmartiroj Demetrio de Tesaloniko kaj Sankta GeorgoRedakti

La preĝejo situis en la norda parto de la monaĥejo. Al ĝi estis alkonstruita unuetaĝa brika korpuso, en kiu lokiĝis kuirejo kaj loĝejoj de la monaĥoj[18]. De la okcidenta flanko ĝin apudis duetaĝa turo, en kies dua etaĝo, laŭ legendo, lokiĝis hejma preĝejo de la mitropolito Filareto kaj en la unua etaĝo estis lia loĝejo. En tiu alkonstruaĵo en 1891 estis restarigita preĝejo omaĝe al al la Bogolubova ikono de Dipatrino. Oni uzis betulojn el la monaĥeja bosko por fari novan ikonostazon kaj denove pentris la ikonojn[19].

Oni ĉiam prizorgis memoron pri Filofeo kiel la pleja (fakte sola) famulo de la monaĥejo. En 1810 la arĥimandrito Gavriil planis konstrui nartekson ĉe la okcidenta enirejo al la Triunia katedralo kaj beligi la tombon de Filofeo. Estis kreita la dezajno, sed la plano ne plenumiĝis. En 1821 la arĥimandrito Amvrosij kreis super la tombo tomboŝtonon kun surskribo, bildo de anĝelo kaj portreto de Filofeo. Super la tomboŝtono aperis malgranda fera ŝedo. En 1890 laŭ ordono de la arĥimandrito Filareto la portreto kaj la surskribo estis grandigitaj, anstataŭ ŝtona barilo aperis tiu ligna, kun feraj finaĵoj, aperis sufiĉe larĝa preĝeja perono. En tia stato ĝi aperas en la fotoj de la dua duono de la 19-a jarcento kaj ĝis la 1920-aj jaroj. Filaret permesis al dezirintoj entombigi siajn parencojn en la monaĥejo, kontraŭ pago. Li mem mortis en 1897 kaj estis sepultita inter la altaroj de la Triunia katedralo. De la monaĥejestra domo al la katedralo kondukis tilia aleo, la korto estis kovrita je herbo[20].

La monaĥejo akceptadis plenkreskajn virojn, kiuj estis fraŭloj aŭ vidvoj. La juĝataj estis rifuzataj. Novulo dum tri jaroj estis ekzamenata kaj kaze de obeema kaj inda konduto la monaĥejestro petis ĉe la eparĥia arĥijereo permeson tonsuri lin. Ĉiutage je la kvara matene oni ekbruligis kandelojn en preĝejo kaj sonoris, vokante la monaĥojn al la malgranda liturgio. Ĝis la fino de la diservo estis malpermesite eliri la preĝejon. En la preĝejon oni devis eniri en novaj vestoj, uzante la malnovajn por laboro. Fine denove sonoris la sonoriloj kaj komenciĝis labortago. Oni falĉadis herbon, kaptadis fiŝojn, hakadis brulŝtipojn, bredadis brutojn, ktp. La paŭzoj okazis por la granda liturgio (de la 8-a ĝis la 9-a matene) kaj vespera diservo (je la kvara tage) kaj por tagmanĝo. Dum la manĝado iu monaĥo kutime voĉlegis Evangelion, do estis malpermesite babili, ĉirkaŭrigardi aŭ ridi. Post la vespermanĝo ĉiu monaĥo devis iri al sia ĉelo por tie mediti kaj preĝi ĝis la fino de la tago. Verki leterojn aŭ skribo eltiraĵojn el la librojn povis permesi nur la monaĥejestro. Oni rajtis skribi nur uzante komunan inkujon kaj komunan paperon. Estis malpermesite viziti unu la alian sen ekstrema bezono, speciale vespere. La sola escepto estis konfesanto, vizitebla en iu jan tempo tage kaj nokte por pento[21].

La monaĥoj neniam speciale multis. En 1621 tie loĝis tri monaĥoj, diakono kaj sakristiano[22]. Post la reformo de 1764, klasifikinta la monaĥejojn kaj ŝtatiginta iliajn havaĵojn, la monaĥejo estis markita kiel la triaranga, do rajtis havi 12 monaĥojn. Tiu regulo estis ĝenerale observata, en 1767-1768 tie loĝis eĉ 14 homoj. Sed en la 19-a jarcento nombro de la monaĥoj malkreskis kaj neniam atingis 12, variante de tri ĝis dek. Fine de la 1870-aj jaroj dum du jaroj mankis eĉ la monaĥejestro, do la monaĥejon estris la vidva sacerdoto Pavel Serebrjannikov. Krom la monaĥoj tie loĝis nakaŭ ekzamenataj monaĥiĝontoj kaj diversaj sacerdotoj kaj laikoj, plenumantaj eklezian punon pro diversaj fuŝoj — ne okazigo de diservo dimanĉe, fumado, drinkado, volupto, ŝtelado ktp[23]. Tamen ofte ankaŭ la monaĥoj mem rompis reguloj, voluptis, kverelis kaj drinkis. Por bridi ilin la monaĥejestro ordonis al ili ĉiutage de matene ĝis vespere stari en preĝejo voĉlegante psalmojn kaj preĝojn, ĉiutage fari kun preĝo po 30 ĝisteraj kliniĝoj petante pardonon de siaj pekoj, malpermesis al ili manĝi merkrede kaj vendrede, fermis al karcero kie oni donis nur panon kun konfitaĵo, kvason kaj libron, foje batis. Tamen ĉiujare nombro de penitencoj kreskis[24].

En la unuaj jaroj la monaĥejo estis malriĉega, mankis eĉ ĉevaloj, do la monaĥoj anstataŭis ilin plugante per si mem teron, oferitan de la urbanoj. En 1622 la ŝtato donis al la monaĥejo de fiŝkaptejojn ĉe la rivero Turo. En 1623 la monaĥejo jam posedis vilaĝon 30 verstojn for de la urbo, kun 43 desjatinoj de plugata tereno (46,87 hektaroj), falĉejo kaj kamparanoj. Meze de la 17-a jarcento ĝi posedis jam 72 kamparanojn (virojn), lagon Ŝĉuĉje (la Ezoka) kaj muelejon. En 1662 la cara ukazo konfirmis tiun posedon. Iom post iom, danke al oferoj kaj donacoj fare de la ŝtato kaj lokanoj, kaj ankaŭ pere de aĉetoj la posedaĵoj de la monaĥejo kreskis. En 1744 ĝi jam havis ok vilaĝojn, 983 desjatinojn (1071,47 hektaroj), plurajn falĉejojn, tri muelejojn kaj 516 kamparanojn. Post la reformo, plenumita en 1764 de la imperiestrino Katerina la 2-a ĉiuj preĝejaj kaj monaĥejaj posedaĵj estis transdonitaj al la ŝtata Ekonomia Kolegio, do ankaŭ la monaĥejaj kamparanoj iĝis la "ekonomiaj". La monaĥejo estis klasifita al la tria rango kun jara buĝeto je 950 rubloj[25]. Tiutempe bovino kostis 4,5 rublojn, ĉevalo — 11 rublojn, 1000 brikoj — 1,6 rublojn. El tiu sumo ĝis 400 rubloj jare estis uzataj por riparado kaj pagado de servoj. Manĝis la monaĥoj ĉefe riverajn kaj lagajn fiŝojn (ezoko, perko, karaso) kaj panon. Bieron oni faris memstare[26]. Tamen la leĝo ne malpermesis al la monaĥejoj akiri novajn posedaĵojn kaj akcepti donacojn, do fine de la 19-a jarcento la monaĥejo jam havis du muelejojn, du betulajn boskojn, du falĉejojn, lagon kaj arbaron kun areo 350 desjatinoj (381,5 hektaroj). En 1913 ĝi posedis 118 desjatinojn da plugebla tero (128,62 hektaroj) kaj 290 desjatinojn da arbaroj (316,1 hektaroj). Multaj el tiuj posedaĵoj estis luigataj, donante monon al la monaĥejo. Krome ĝi ricevis pagojn pro personaj diservoj, vendado de kandeloj, stokado de varoj en la unua etaĝo, sepultado en la monaĥeja tombejo situinta oriente de la Triunia katedralo. En 1915 la monaĥejo estis altigita ĝis la dua rango. Tiujare ĝi gajnis 10 152 rublojn. Propraj enspezoj ne estis komplete konsumataj kaj formis kapitalon, kiu en 1917 konsistigis 22 337 rublojn, kio faris la monaĥejon la sesa laŭ kapitalo inter la monaĥejoj de Okcidenta Siberio. Tamen lertaj ikonfarantoj aŭ metiistoj mankis inter la monaĥoj, do ĉiuj haveblaj aĵoj estis sufiĉe simplaj. La originaj ikonoj faritaj de kievaj pentristoj, invititaj de Filofeo, kun tempopaso perdiĝis[27].

Kronikoj ankaŭ mankis, sed haveblis bona biblioteko. En 1761 tie estis malfermita latina lernejo (ruse латинская школа) — la unua lernejo en Tjumeno. Ĝi akceptis infanojn de sacerdotoj en Tjumena, Tavda kaj Turinska ekleziaj distriktoj. Poste ĝi estis transformita je la slavo-rusa lernejo kaj funkciis ĝis la fino de 1783. La 20-an de januaro 1784 sacerdotoj de Tjumena distrikto petis la Spiritan Administracion lasi iliajn infanojn hejmen por tiu jaro, pravigante tion per altaj kostoj de manĝaĵoj kaj loĝejoj, kaŭzitaj de malbona rikolto, kaj promesante instrui ilin memstare. En 1790 la instruado estis restarigita kaj daŭris ĝis la 15-a de junio 1803, kiam la eparĥia administracio ordonis establi rusan lernejon ĉe la Tobolska seminario. Ĝi devis instrui sacerdotajn infanojn de la tuta eparĥio kaj ĉiuj monaĥejoj devis helpi ĝin. La Tjumena Triunia monaĥejo promesis pagi elspezojn de dek infanoj kaj setli ilin en unu el ĉeloj. En 1810 la lernejo sidis en suda duetaĝa alkonstruaĵo ĉe la preĝejo de Petro kaj Paŭlo; ĝis funkciis almenaŭ ĝis la mezo de la 19-a jarcento[28].

En 1885 ĉe la monaĥejo malfermiĝis la paroĥa lernejo

La sovetia periodoRedakti

En januaro 1923 laŭ ordono de la Popola Komisariato pri Justico de la 24-a de aŭgusto 1918 la monaĥejo estis fermita[29]. La strato Granda Monaĥeja (ruse Большая Монастырская) estis alinomita je la Komunista (ruse Коммунистическая). En 1922 la monaĥejestran domon okupis la Tjumena gubernia arĥivo, poste transigita al la preĝejo de la Savinto[30]. En decembro 1929 la monaĥejo estis transdonita al la urba administracio pri infrastrukturo por loki en ĝi komunumajn instituciojn[29]. Komence de 1930 la Tjumena urba partia komitato ordonis detrui la tombejon de Filofeo Leszczyński, liaj restaĵoj estis transdonitaj al la kontraŭreligia muzeo, lokita en la Anunciacia katedralo[31]. En septembro 1941 la monaĥejo estis transdonita al la Tjumena garnizono[29].

 
La preĝejo de 40 martiroj (de Zosima kaj Savvatij). Fino de la 19-a jarcento.

En 1946 oni decidis konstrui sur la monaĥeja teritorio akvopurigaĵojn por kio estis detruitaj la preĝejo de 40 martiroj kaj la hejma preĝejo de la mitropolito Filofeo omaĝe al la Bogolubova ikono de Dipatrino[32]. La monaĥejo evitis kompletan detruon danke al la ordono de la Konsilio de ministroj de RSFSR N 389 "Pri gardado de la arkitekturaj monumentoj"[29]. La 22-an de majo 1948 aperis la ordono de la Konsilio de ministroj de Sovetunio N 503 kiu konfirmis kaj altigis gardostatuson de la monaĥejo[33]. En 1949-1950 la Tjumena provinca plenuma komitato ordonis ripari la monaĥejon[29]. La 30-an de aŭgusto 1960 aperis la ordono de la Konsilio de ministroj de RSFSR N 1327, deklarinta la monaĥejon arkitektura monumenta de la respublika graveco. En aprilo 1960 ĝi estis transdonita al la provinca administracio pri kulturo[29].

 
La Tjumena ortodoksa spirita lernejo. 2013.

RenaskiĝoRedakti

En 1995 unuafoje post la fermo de la monaĥejo estis nmumita la monaĥejestro arĥimandrito Tiĥon (Bobov), kiu gvidis ĝin ĝis 2014. La 11-an de decembro 1996 komenciĝis transdonado al la Tobolska kaj Tjumena eparĥio de la Triunia katedralo, monaĥejestra korpuso kaj la preĝejo-paroĥa lernejo[34]. La 15-an de junio 2003 en pentekosto okazis la unua diservo en la rekonstruita Triunia katedralo. En decembro 1997 estis konsekrita la Tjumena ortodoksa spirita lernejo, por kiu en 2006 estis konstruita duetaĝa sidejo kontraŭ la monaĥejo, laŭ dezajno de la arkitekto Vladimir Silantjev[35]. Samjare dum rekonstruado de la Ĉieliro-Georga preĝejo estis malkovritaj la restaĵoj de Filofeo Leszczyński kaj solene translokitaj al la Triunia katedralo. Ekde 2014 la monaĥejestran postenon okupas la igumeno Miĥej (Seljakov).

ArkitekturoRedakti

 
La monaĥeja korto.

La Triunia monaĥejo enspacigis ĉefajn tipojn de preĝejojn de tiu tempo: la tradicia kuba (la Triunia katedralo), la manĝofesta (la preĝejo de 40 martiroj) kaj kruca (la preĝejo de la apostoloj Petro kaj Paŭlo)[29].

La Triunia katedraloRedakti

 
La Triunia katedralo.

En ĝia arkitekturo dominas la antikvorusaj motivoj, tamen senteblas influo de la ukraina baroko: la asketismon de la pova lakona kuba parto kontraaŭstaras la baroka ornamita fasado. Pro tio la tjumena arkitekto Boris Ĵuĉenko supozis ke la tobolska metiisto Matvej Maksimov nur komencis la konstruadon, dum finis ĝin lia ukraina kolego. La usona slavisto William Craft Brumfield eĉ vidis en ĝia arkitekturo aludojn al la konusa vertikala formo de stupao, propra al la budhisma arkitekturo de Sud-Orienta Azio[36].

En 1853-1856 ĝia interiero estis rekonstruita. En la hejtata alkonstruaĵo omaĝe al la Endormiĝa forpaso de Maria estis konstruita nova ikonostazo kaj altartablo konsekrita jam omaĝe al la Entempligo de la sanktega Virgulino[7].

En 2005 la katedralaj kupoloj estis kovritaj per titana nitrido, imitanta orumaĵon, kio laŭ iuj fakuloj malbonigis la aspekton de la tradicie severe monumenta konstruaĵo[15].

La preĝejo de Petro kaj PaŭloRedakti

 
La preĝejo de Petro kaj Paŭlo.

La preĝejo estis konsekrita la 30-an de aŭgusto 1755[37][7].

Krucformaj preĝejo populariĝis en la ukraina arkitekturo fine de la 17-a jarcento. La sovetia arkitekto Viktor Koĉedamov supozis, ke la preĝejo estis kreita laŭ ekzemplo de la Georga katedralo en Kievo kaj ke dezajnis ĝin la tobolskano Semjon Remezov[3]. Tamen la tjumena arkitekto Boris Ĵuĉenko opinias ke la arkitekton inspiris dezajno de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj de la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo[38]. La preĝeja sonorilturo havas pavilonan formon, tipan por la preĝeja arkitekturo antaŭ la 18-a jarcento[15].

MonaĥejestrojRedakti

FamulojRedakti

  • En 1711 al la monaĥoj aliĝis la mitropolito Filofeo Leszczyński, akceptinta la nomon Feodoro (ruse Феодор). Post emeritiĝo en 1720 li denove loĝis en la monaĥejo, kie mortis la 31-an de majo 1727 kaj laŭe al lia testamento estis sepultita kontraŭ la okcidenta pordo de la Triunia katedralo "por ke... preterirantoj tretu miajn restaĵojn".
  • En 1746 en la Nikola (Dunka) ĝardeno estis sepultita la fama germana natursciencisto Georg Steller, mortinta dum sia vojaĝo tra Siberio. Luterana tombejo mankis en la urbo, do li estis sepultita ekster la monaĥejaja muroj. La tombo evidente falis kun parto de la bordo al la rivero Turo. En restaĵo de la ĝardeno en ... estis starigita monumento memore al la sciencisto[39].

GalerioRedakti


ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 (2011) Н. А. Завитневич: Тюмень 425. Моё достояние: историко-краеведческий альманах 1 (ruse), p. 52—53. ISBN = 978-5-904271-03-9.
  2. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 62. ISBN =.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Заварихин С. П., Жученко Б. А.. (2004) Н. А. Завитневич: Архитектура Тюмени 1 (ruse), p. 21—22, 32—50. ISBN = 5-93544-001-6.
  4. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 62. ISBN =.
  5. Архимандрит Тихон (Бобов). (2011) Н. А. Завитневич: Тюмень 425. Моё достояние: историко-краеведческий альманах 1 (ruse), p. 61–65. ISBN = 978-5-904271-03-9.
  6. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 63. ISBN =.
  7. 7,0 7,1 7,2 Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 10. ISBN =.
  8. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 64. ISBN =.
  9. Архимандрит Тихон (Бобов) (2011-10). “250 лет Тюменскому духовному училищу”, Православный просветитель (ru). 
  10. Иваненко, А. С.. (2008) Новые прогулки по Тюмени (ruse), p. 47. ISBN = 5-93544-006-7.
  11. Указ Императрицы Екатерины II Именный, данный Сенату. — О раздѣленіи духовных имѣній и о сборѣ со всѣхъ Архиерейскихъ, монастырскихъ и другихъ церковныхъ крестьянъ съ каждой души по 1 рублю 50 копѣек... (ruse) (26-a de februaro[jul.]/ 8-a de marto 1764[greg.]).
  12. [2004] Г. Ф. Шафранов-Куцев: Большая Тюменская энциклопедия 2. И—П (ruse), p. 292. ISBN = 5-88664-171-8.
  13. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 64–65. ISBN =.
  14. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 65. ISBN =.
  15. 15,0 15,1 15,2 Козлова-Афанасьева, Е. М.. [2008] Архитектурное наследие Тюменской области (ruse), p. 232—238. ISBN = 978-5-9901237-2-4.
  16. [1862] Priskribo de Okcidenta Siberio (ruse), p. 215. ISBN =.
  17. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 65. ISBN =.
  18. Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 10. ISBN =.
  19. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 65–66. ISBN =.
  20. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 66. ISBN =.
  21. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 66–67. ISBN =.
  22. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 67. ISBN =.
  23. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 68. ISBN =.
  24. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 69. ISBN =.
  25. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 70. ISBN =.
  26. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 71. ISBN =.
  27. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 72. ISBN =.
  28. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 73. ISBN =.
  29. 29,0 29,1 29,2 29,3 29,4 29,5 29,6 Свято-Троицкий Тюменский мужской монастырь (ruse). La Tobolska kaj Tjumena eparĥio. Arkivita el la originalo je 2019-09-15.
  30. История архивов Тюменской области (ruse). La Administracio de la arĥivoj de Tjumena provinco. Arkivita el la originalo je 2013-02-02. Alirita 2013-01-25.
  31. Чернышёв, А. В. (2005). “К истории Благовещенского собора города Тюмени (1700-1932 гг.)”, Сибирская православная газета (ru) (10). 
  32. (2005) “К 10-летию восстановления Тюменского Свято-Троицкого мужского монастыря”, Сибирская православная газета (ru) (9). 
  33. Курмачёв, В. А. . “Собор Знамения Пресвятой Богородицы в Тюмени (часть 2)”, Сибирская православная газета (ru). 
  34. Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 12. ISBN =.
  35. История Свято-Троицкого мужского монастыря г. Тюмени (ruse). la Triunia monaĥejo. Arkivita el la originalo je 2013-02-02. Alirita 2013-01-21.
  36. . Восточные мотивы в церковной архитектуре Сибири (ruse). Arkivita el la originalo je 2020-01-01.
  37. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 63. ISBN =.
  38. Жученко Б. А.. (2011) “Начало каменного строительства”, Н. А. Завитневич: Тюмень 425. Моё достояние: историко-краеведческий альманах 1 (ruse), p. 61–65. ISBN = 978-5-904271-03-9.
  39. Ярков А. П. (2007)Протестанты в Западной Сибири: из опыта разрешения межконфессиональных проблем в XVIII в. (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-02-05.



 
Вышиба́ла [Elĵetisto]

NoktokluboRedakti

Se vi iras al ночной клуб (noktoklubo), ĉe la pordoj vin plej verŝajne renkontos охранник (gardisto), kiu fakte estas elĵetisto. Lia tasko estas kontroli, ke en la klubon ne penetru homoj kiuj povus kaŭzi problemojn — jam ekstreme ebriaj, en malbelaj aŭ malpuraj vestoj, kun armiloj ktp. Krome ili zorgas ke neniu alportu manĝaĵojn kaj trinkaĵojn kaj konsumu nur varojn aĉetitajn surloke.

Okazos jena konversacio:

— Добрый вечер! Поднимите руки, пожалуйста (Bonan vesperon! Bonvolu levi la manojn [por pripalpado]). Откройте сумочку, пожалуйста (Bonvolu malfermi la saketon). Оружие, газовые баллончики имеются? (Ĉu vi havas armilojn, gasbaloneton?)

— Оружия нет, только баллончик (La armilojn ne, sole gasbaloneton).

— Вы должны оставить его здесь. После вам его отдадут (Vi devas lasi ĝin ĉi tie. Oni redonos ĝin al vi poste).

— У меня бутылка воды в сумке (Mi havas akvobotelon en la sako).

— Её тоже нужно оставить у администратора (Ankaŭ ĝin bonvolu lasi ĉe administranto). Проходите, приятного вечера! (Eniru, agrablan vesperon!)

Poste vin renkontos администратор (administranto), kiu metos sur vian manon paperan браслет (braceleto) kaj prenos vian входная плата (enirpago). Poste официант (kelnero) kondukos vin al via tablo. Memoru ke fumado en la noktokluboj ankaŭ estas malpermesita. Oni rajtas fumi nur ekstere aŭ en specialaj fumejoj, kutime plenŝtopitaj. Plejparton de vortoj rilataj al tiaj lokoj vi rekonos sentraduke, ĉar temas pri anglaĵoj. Kelkaj necesaĵoj: танцпол (dancejo), ведущий (animacianto), танцовщица (danicstino), танцор (dancisto), танец (danco), сцена (scenejo), микрофон (mikrofono), розыгрыш (mistifiko aŭ disdonado de premioj), приз (premio), конкурс (konkurso).