Preĝejo de sankta Venceslao (Ostrava)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Preĝejo de sankta Venceslao

Preĝejo de sankta Venceslao apartenas al la plej malnovaj kaj la plej signifaj kulture-historiaj ostravaj memorigaĵoj. Temas pri trinava konstruaĵo kun apudaj kapeloj kaj gotika turo finita per renesancaj kreneloj.

Filia preĝejo de sankta Venceslao
Preĝejo de sankta Venceslao
Preĝejo de sankta Venceslao
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Municipo Ostrava, Moravia Ostrava

Geografia situo

49° 50′ 17″ N, 18° 18′ 4″ O (mapo)49.83815277777818.301080555556Koordinatoj: 49° 50′ 17″ N, 18° 18′ 4″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco moravia
diocezo Ostrava-Opava
dekanujo Ostrava
paroĥo Ostrava – Moravia Ostrava
Arkitektura priskribo
Konstruado 13-a jarcento
Specifo
Mapo
Preĝejo de sankta Venceslao (Ostrava) (Ĉeĥio)
Preĝejo de sankta Venceslao (Ostrava) (Ĉeĥio)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

Historio redakti

Konstruita ĝi estis en la 13-a jarcento en malfrue gotika stilo. La plej malnova dokumentita mencio estas el la jaro 1297, sed la konstruaĵo mem situas sur pli aĝa romana fundamento. Laŭ mito foje temis pri pagana sanktejo, en kiu agadis sanktaj Cirilo kaj Metodo. Presbiteriejo de la nova konstruaĵo estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1310 kaj la templa navo estis finita ĉirkaŭ la jaro 1340. La nova preĝejo estis konstruita kiel trinava kun reigita presbiterio finita per kvin edroj de okangulo. La interno restis neenvolbigita kaj ĝi estis fermita sole per traba plafono. La transversa navo kaj la turo estis alkonstruitaj komence de la 14-a jarcento.

La preĝejo estis disvastigita en la 16-a jarcento. La origine traban plafonon anstataŭis en la jaro 1539 brika retvolbo. En 1583 la konstruaĵo estis nove tegmentita, en 1603 enkonstruita ĥorejo. En la sama tempo la interno estis ekipita per renesancaj plenigaĵoj, ekz. du kolonetoj kun korintaj kapoj, subvolbigo per kombileta volbo kaj dekoraj pentraĵoj en pendentivoj de arkadoj. En baroko estis alkonstruitaj flankaj centraj kapeloj kun tri absidoj finitaj per kupolo kun lanterno. Okazis ankaŭ reguligo de fenestroj kaj plilongigo de la turo.

En la 19-a jarcento okazis rekonstruado en stilo de klasicismo, kiu forigis kelkajn gotikajn elementojn. En 1803 estis detruita gotika sakristio sur evangelia (= norda) flanko, en 1839 la ligna tegmento estis anstataŭita per lada kaj en la jaroj 1893-1898 okazis ĉefa riparo en spirito de novgotiko.

Influe de longdaŭra submalsekigo, trafiko de peza transporto en la ĉirkaŭaĵo kaj nesufiĉaj riparoj okazis grava difektigo de statiko. Tial ekde la jaro 1997 okazis ampleksa rekonstruo, kiu finis en la jaro 2004. En 1998 oni ĉi tie trovis homan skeleton, kies brusto estis pezigita per ceramika tabulo kaj en la buŝo ĝi havis tri monerojn. Historiistoj opinias, ke temis pri timo, por ke el la mortinto ne fariĝu vampiro.

Proksime de la preĝejo troviĝas nova episkopujo de Ostrava-Opava.

Eksteraj ligiloj redakti