i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Yehadut!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu (diskuto) 15:01, 13 maj. 2021 (UTC)Reply

Mi ankoraŭ lernas redakti

@Tlustulimu: Mi havas kelkajn problemojn. Kiam mi tradukas, la referencoj ĉiam fuŝiĝas. La ŝablonoj ne sukcesas. Kie mi povas lerni kiel ĝuste fari tiujn ĉi? Kaj aparte, mi vidas multe da artikoloj kun nur du aŭ tri frazoj. Ĉu mi pli bone kreu multajn mallongajn artikolojn aŭ nur kelkajn plenajn artikolojn? Ĉu vi povas helpi min pri ĉi tiaj demandoj? Antaŭdankon.

Saluton. Mi sekvas viajn artikolojn kaj pretas helpi. Se vi akceptas mian konsilon pri via demando, mia respondo estus nek nek. Nek krei multajn mallongajn artikolojn nek kelkajn tro plenajn artikolojn. Pri Kosaj klannomoj ekzemple, vi faris malbonan elekton: tiu longa listo utilos al nenio. Vi povas vidi, ke la kosa versio estas fuŝega, ke la indonezia versio pravis farante nur precizan redakton kaj la anglalingv versio (el kiu vi prenis la materialon) estas avertita, ke oni devas reverki ĝin, ĉar ĝi estas fuŝa. Same okazis en la esperanta versio. Pri mallongegaj artikoloj, simile oni povas diri, kvankam foje ne estas alia eblo. Plej konsilinda estas elekti temon en kiuj vi povas bone elturniĝi, fako, mondoregiono ktp. Kaj fari mezlongajn artikolojn, en kiuj malfaciloj estos pli malmultaj. Je via dispono.--kani (diskuto) 20:13, 17 maj. 2021 (UTC)Reply
Pri referencoj ekzemple en William MacAskill, plej bone ne traduku ilin, sed aŭ kopiu ilin rekte el la originala redaktopaĝo aŭ de la artikolo en la originala kaj aldonu la https post malfermi la referencon. Mi ne scias, ĉu mi sufiĉe bone klarigis. Klopodu en tiu artikolo.--kani (diskuto) 20:26, 17 maj. 2021 (UTC)Reply
@Kani:Dankon, mi riparis la referecojn.

Ĉednestrio‎‎ redakti

Saluton, Yehadut. Mi ĵus malfaris vian lastan ŝanĝon sur Ĉednestrio‎‎. Vi ne forigis rusan nomon, sed la cirile skribitan moldavan nomon. Ĉu vi scipovas legi cirile? Se ne, bonvolu estonte ne provu "korekti" ion tian. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 15:52, 20 maj. 2021 (UTC)Reply

@Tlustulimu: Yes mi scipovas legi cirile. Kaj mi scias ke tio ne estas rusa nomo. Sed la cirile skribita moldava nomo aperas dufoje: unue post "moldave:", kaj due post "rumane:". Bonvolu kontroli denove.
Ho. Tion mi ne rimarkis antaŭe. Sed kiel trakti tian kazon? Ĉu ni eble diskutu tion sur la diskutopaĝo de la artikolo? Eble ja eĉ estas lingvopolitika problemo. --Tlustulimu (diskuto) 16:13, 20 maj. 2021 (UTC)Reply

Obo (Centr-Afrika Respubliko) redakti

Saluton, Yehadut. Kiam mi hodiaŭ provis intervikie ligi la artikolon Obo (Centr-Afrika Respubliko) al alilingvaj artikoloj, mi rimarkis, ke via uzo de la traduka interfaco fuŝis la artikolajn versiojn. Ĉu dum la konservo de la artikolo aperis iu erarmesaĝo? Se jes, eble estonte estus bone unue kontroli, ĉu la celata titolo, ĉikaze "Obo" (poste "Obo (Centr-Afrika Respubliko)") jam estas uzata aŭ ne. - Bonŝance por ni du kaj la artikola historio, mi ankoraŭ sufiĉe frue rimarkis la problemon kaj korektis ĝin. Nun ni havas denove du apartajn artikolojn, nome Obo (Centr-Afrika Respubliko), pri urbo, kaj Obo, pri rivero en Ruslando. --Tlustulimu (diskuto) 18:28, 25 maj. 2021 (UTC)Reply

Dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021! redakti

Kara Yehadut, dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021!

La rezultoj estos kalkulitaj laŭplane tuj la sekvan semajnofinon. Rezultoj kaj disdono de premioj sekvos baldaŭ post tio.

Se vi volas konkursi plu, mi invitas vin al la konkurso pri Unesko, kiu okazas ĝuste nun Ni organizas ĝin kun UEA laŭ rekta instigo de Unesko!

Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 19:35, 2 jun. 2021 (UTC)Reply

Ŝenĵeno redakti

La artikolo estis verkita antaŭ jaroj, tiam kun malpli grandaj informoj. Mi farus la alinomadon, sed estus varianto Ŝenĉeno, se vi aŭdos la prononcon (simbolo en la unua vico) kaj vidos la slovakan kaj hungarajn formojn (cs=ĉ), eĉ en la slavaj formoj estas legeblaj tiaj kun tuja ĵ.--Crosstor (diskuto) 07:27, 3 jun. 2021 (UTC)Reply

Honorigo redakti

 

Gratulon pro la 1-a loko en la konkurso Afrika monato 2021 sub la kategorio:Tradukoj!
--  Radioamatoro (diskuto) 16:53, 15 jun. 2021 (UTC)Reply

Dankon pro via partopreno en la afrika monato 2021.
Vi povas aldoni la jenan honorigon en via uzantopaĝo laŭplaĉe. --  Radioamatoro (diskuto) 16:53, 15 jun. 2021 (UTC)Reply

Bahamoj redakti

Saluton, Yehadut. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis "La" al la enkonduka teksto de Bahamoj. Ĉar tio estas anglismo, mi malfaris tiun aldonon. Vidu ankaŭ la rilatan diskuton sur VP:AA. Krome via alinomado de Flago de la Bahamoj al Flago de La Bahamoj tiukaze ankaŭ devus esti malfarata, simple pro la anglismo. - Laŭ NPIV la lando nomiĝas "Bahamoj", do sen la difinita artikolo. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:37, 21 jun. 2021 (UTC)Reply

@Tlustulimu: Pardonon pro tio, ke mi skribis tion ĉi sur via diskutpaĝo. Mi ankoraŭ lernas la sistemon. Jen mia opinio: Oni aŭ forigu la antauăn "la" ĉie (eble tio estas via propono, kaj ekzemple la nomo de la artikolo estu "Flago de Bahamoj"), aŭ oni uzu ĝin ĉie, majuskle. Uzu ĝin majuskle ne estas anglismo, sed ŝajnas, ke tio estas la deziro de la lando mem, kaj mi proponas, ke ni respektu tiun deziron (SE ni elektas aldoni la "la"). Nu, se vi ne samopinias, ne tro gravas al mi, mi ŝanĝos ĉion laŭ via plaĉo, mi nur volas klarigi mian pensmanieron. Antaŭ ol mi ŝanĝis la artikojn, la nomo aperis iufoje kun "la" kaj iufoje sen, do mi nur intencis, ke oni uzu unu manieron. (Mi malkaŝas, ke "Flago de Bahamoj" alidirektas la "Flago de la Bahamoj", do mi ne povas ŝanĝi tion! Ĉu vi volas ŝanĝi la redirekton?)
Aparte, ĉu oni nomu artikolojn kaj titlojn kun majuskla litero je nur la komenco, aŭ je ĉiu grava vorto (kiam ne temas pri io kio kuteme havas multajn majuskajn literojn)? Ekzemple, "La problemo de estas kaj devus esti" aŭ "La Probemo de Estas kaj Devus Esti"? Mi estas vidinta ambaŭ.

Ŝli redakti

Ŝlaluton. Vi jam povis konstati, ke en Vikipedio oni uzas normalan Esperanton kaj ke oni ne malfermas ŝla vojon al ŝlingvaj reformoj. La respekto al ŝla seksaj preferoj preferinde estu atingita per sintena konduto kaj ne per rompo de la komuna ŝlingvo. Krome mi supozas, ke vi ne konŝlultis la biografiitojn, supozante, ke ili komprenas Esperanton por demandi ĉu ŝli akceptas ŝla pronomon elektitan de reformistoj. Male, tio povas esti konsiderata ofendo aŭ insulto de la parto de la biografiito. Krome tio ŝlaborigas korektantojn, kiu devas nuligi tiun personan kapricon. Mi supozas, ke vi povas superi tiun fazon por esti akceptebla en la komunumo de vikipediistoj kaj lasi tiun klopodon por aliaj forumoj pli malfermaj al lingvoreformoj. Aliflanke mi restas tute je via dispono por aliaj aferoj.--kani (diskuto) 00:15, 29 jun. 2021 (UTC)Reply

@Kani: Haha, vi ne ŝatas la vorton "ŝli". Nu, se tiaj vortoj kontraŭas la regulojn de vikipedio, mi kompreneble respektos tion. Sed, se nur temas pri via prefero, premesu al mi respondi. (1) Se vi ne ŝatas tiun vorton ĉar ĝi ne estas en vortaro, eble vi preferus "ri", kiu aperas en ReVo kun noto, ke ĝi estas sufiĉe vaste uzata, ke ĝi ne plu estas evitinda. Aŭ, se ne, ĉu mi povas uzi la Zamenhof-aprobitan "ĝi"? (2) Se temas pri ebla ofendo, kial vi kredas, ke "ŝli" povas ofendi, sed "li" ne? Tiu ĉi ofendus min, kaj mi neniam konis iun, kiu ofendiĝis pri la uzo de seksneŭtrala pronomo, eĉ se tiu ne mem uzas ĝin. Se ni demandas al la biografiito, kaj tiu preferas la vorton "ŝli" (aŭ ri aŭ io alia), ĉu vi konsentos ŝanĝi la vorton? (3) En la angla vikipedio, oni povas verki en la usona angla, aŭ en la brita angla, ambaŭ estas akceptataj (se oni ne miksu ilin). Simile, en la ĉina vikipedio, oni povas verki uzante tradiciajn simbolojn, aŭ simpligitajn simbolojn. Estas akceptate, ke malsamaj personoj havas malsamajn lingvajn preferojn, kaj oni ne devas imponi unu vidpunkton al ĉiuj. Kial ne ankaŭ en Esperanto? (4) Fine, mi estas novulo, do mi ankoraŭ lernas. Kiel tiaj aferoj decidiĝas? Ĉu la estraro de vikipedio jam diskutis la temon kaj faris decidon? Ĉu vi povas klarigi al mi, kia estas la sistemo de vikipedio pri tiaj demandoj (kaj pri specife tiu ĉi demando)?
Ne temas ĉu mi ŝatas aŭ ne ŝatas tiun vorton. Temas pri tio, ke en Vikipedio oni iras al plej objektiva kaj ĝenerala uzado de la lingvo. Se ĉiu aplikas sian propran ŝaton ĉu en lingva ĉu en enhava nivelo, tio ĉi iĝos ranmarĉo, kiu utilos al neniu. Tio kio okazas en aliaj lingvoj kaj en aliaj vikioj ne estas transportebla al Esperanto, kiu estas aparta lingvo kun propra gramatiko. Ja, estas diskutejo kie oni diskutas pri tiuj aferoj, ekzemple pri ri oni parolis en [1] kie vi vidos, ke la afero ne estas tiom simpla. Mi povas akcepti, kaj mi opinias, ke mi sekvas ĝeneralan tendencon, uzi la pronomon ri kiam temas pri personoj kiuj publike malakceptis binaran seksidentecon. Tio ne estus ofenda, sed la malo jes. Tion mi respektus. Mi povas uzi ankaŭ la pronomon ĝi kiam temas pri subjekto de frazo kies sekso estas nekonata, ekzemple "la bebo ploris en sia ĉareto, ĝi certe koleris ĉar ktp." Kaj mi kredas, ke tio estas zamenhofa. Sed ne por paroli pri evidenta viro aŭ virino, pri kio Zaĉjo diris nenion. Ne kredu, ke mi estas tro purisma. Mi, kiel plej multo, akceptas kaj uzas neologismojn, sed tio estas unu afero kaj rompi la gramatikon estus problemiga por Esperanto kaj mortiga por Vikipedio. Imagu, ke ĉiu kunlaboranto anstataŭ krei novajn artikolojn aŭ plibonigi tiujn jam ekzistintajn, dediĉu sin al ŝanĝado de pronomoj laŭ persona prefero. Mi ne scias ĉu en alia parto de la diskutejo (estas kvar fakoj) jam oni parolis pri ŝli, eble jes. Male, vi povas proponi la debaton tie kaj mi certas, ke pro partopreno en tu debato vi kreos malpli da artikoloj. Mi restas je via dispono.--kani (diskuto) 17:43, 29 jun. 2021 (UTC)Reply

KOVIM-19 --> COVID-19 redakti

Saluton, vi kreis kelke da paĝoj pri KOVIM-19. Mi ne scias, de kie vi prenis tiun mallongigon, sed ĉiuj lingvoj uzas COVID-19, ankaŭ Esperanto. Ĉu vi alinomos la paĝojn, kie estas KOVIM-19? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:49, 7 dec. 2021 (UTC)Reply

Kuracado de traktado of KOVIM-19 kun neesperanta prepozicio "of". Petr Tomasovsky (diskuto) 07:51, 7 dec. 2021 (UTC)Reply

Petr Tomasovsky, mi unue verkis pri COVID, sed iu (kani) alinomis tiun artikolon, kaj mi ne volis batali rin. Do mi komencis uzi KOVIM (kiu ja aperas en aliaj surretaj artikoloj en Esperanto). Eble vi diskutu la aferon kun ri? Al mi ne gravas. Yehadut (diskuto) 09:13, 7 dec. 2021 (UTC)Reply

(internacie COVID-19 aŭ esperante KOVIM-19 en noto 2020-04-02, « KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciala Raportisto», Gazetara komuniko de UEA n-ro 860). Ĉiuj ĝustas kiel alidirektiloj kaj por eviti polemikon Kronvirusa malsano de 2019 estas pli ĝusta. En esperantlingva esprimo kiel Kuracado kaj traktado de KOVIM-19 plej kongruas la esperanta nomo. Esperanto tendencu al internacia kompreno, sed ne nepre al internacia angla lingvo.--kani (diskuto) 14:15, 7 dec. 2021 (UTC)Reply
Aparte mi ne komprenas tion kio estas "ri". Se oni rigardas en mia uzantopaĝo, oni vidas, ke mi estas certe "li", almenaŭ pro liphararo.--kani (diskuto) 14:17, 7 dec. 2021 (UTC)Reply
Mi ne rigardis vian uzantopaĝon, do mi ne sciis vian sekson, tial "ri" plej taŭgis. Sed eĉ se mi estis vidinta viajn lipharojn, se mi volas diskuti vian ideon sen envenigi biason por priparolantoj pro via sekso, "ri" ankoraŭ plej taŭgas. -Yehadut (diskuto) 14:41, 8 dec. 2021 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Yehadut, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply

Landa futbala teamo de Tanzanio redakti

Saluton Yehadut! Koncerne la artikolon "Landa futbala teamo de Tanzanio", mi ŝatus alinomi ĝin al "Tanzania nacia teamo de futbalo" por harmoniigi ĝian nomon kun tiuj de ĉiuj aliaj naciaj teamoj de futbalo. Ĉu vi bonvolas ke mi alinomu ĝin? Dominik (diskuto) 13:23, 25 nov. 2022 (UTC)Reply

Nu, temas pri la lando kaj ne la nacio. Sed pli gravas harmoniigo ol pravigo de ofta eraro en Esperanto. Vi ŝanĝu ĝin. -Yehadut (diskuto) 15:32, 25 nov. 2022 (UTC)Reply
Dankon!   Farite Dominik (diskuto) 03:18, 26 nov. 2022 (UTC)Reply