Prosečnice
Prosečnice (germane: Prosetschitz; Kienschlag) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Krhanice en distrikto Benešov en malsupra Posázaví surrande de Hornopožárský les. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 56 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 143 loĝantoj.
Prosečnice | |
germane: Prosetschitz | |
vilaĝo | |
Objekto de la eksa pensiono proksime de fervoja haltejo
| |
Oficiala nomo: Prosečnice | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Benešov |
Administra municipo | Krhanice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Beneŝova montetaro |
Domoj | 56 2011 |
Rivero | Sázava |
Situo | Prosečnice |
- koordinatoj | 49° 51′ 44″ N 14° 32′ 07″ O / 49.86222 °N, 14.53528 °O (mapo) |
Katastro | 13,47 km² (1 347 ha) Krhanice |
Loĝantaro | 143 (2021) |
Denseco | 10,62 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1497 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 257 41 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Prosečnice situas en katastra teritorio Krhanice kun areo 13,47 km².
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1497.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 47 |
1880 | 43 |
1890 | 41 |
1900 | 113 |
1910 | 154 |
1921 | 121 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 590 |
1950 | 500 |
1961 | 178 |
1970 | 245 |
1980 | 243 |
1991 | 196 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 184 |
2011 | 144 |
2021 | 143 |
Ekonomio kaj transporto
redaktiKrom la fervoja haltejo de Posazava pacifiko [1] la vilaĝo estas interesa pro tio, ke ĉi tie ekde la jaro 1922 troviĝis specialigita sanatorio por kuracado de tuberkulozo kaj respiraj malsanoj. En la periodo de la 2-a mondmilito en la objekto de sanatorio troviĝis komandantejo de SS lernejo por blenditaj grenadistoj. Nuntempe la areo servas kiel privata san-sociala resorto.
En ĉirkaŭaĵo de Prosečnice kaj en la proksima Krhanice troviĝas ankaŭ vico da ŝtonminejoj por minado de granito.
Ĉirkaŭaĵo
redakti- Naturmemorindaĵo Vlčí rokle
Pluaj fotoj
redakti-
Vojo al objekto de Sanatorio Prosečnice
-
Fervoja haltejo
-
Fervojlinio n-ro 210 direkte al Krhanice