Radioaktiva rubo
rubo enhavanta radioaktivaĵon kaj pro tio eligantga jonigan radiadon
Radioaktiva rubo estas materialo, kiu havas radioaktivajn ecojn kaj kiu ne havas pluan valoran eluzon.
Specoj de la rubo
redaktiOni kutime dividas la rubon laŭ ĝia aktiveco:
- malaltaktivaj — kutime restaĵoj de malmulte kontaminitaj materialoj
- meze aktivaj — pluraj kontaminitaj materialoj kun pli granda enhavo, laŭ speco eblas deponi en supraĵan aŭ profundan deponejon
- alte aktivaj — ekzemple forbrulinta nuklea bruligaĵo aŭ restaĵoj post ties alilaborigo
Laŭ deveno de la rubo oni eblas dividi ĝin:
- Forbrulinta nuklea bruligaĵo — kiu estas deponata post eluzo en nukleja elektrejoj kaj poste ĝi estas deponita en ŝirmajn kontenerojn en subterejo. Fakte ne temas pri rubo, ĉar eblas ties plua eluzo.
- Restaĵoj el diagnostiko en sansistemo — resta materialo el sansistemo uzita dum diagnostiko aŭ dum kuracado de malsanoj — radiologio (ekz.: gama tranĉilo)