i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Giorno2!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  DidiWeidmann 21:43, 29. Nov 2009 (UTC)

Alfabeta ordigo redakti

Estimata, mi vidis ke vi aldonis indikon por alfabeta ordigo, ekz-e [[Kategorio:....|Harranth, Wolf]]. Tio estas bonintenca, sed nenecesa, ĉar en tiu artikolo jam ekzistas ŝablono {{vivtempo}} kiu jam efektivigas la saman celon. Mi rekomendas ĉiam uzi tiun ŝablonon, aŭ indikon kiel {{DEFAULTSORT:Harranth, Wolf}}. Tiel oni ne bezonas ripeti la ordigo-indikon por ĉiu kategorio. Amike, Moldur 18:29, 12 Sep. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 08:53, 18 Dec. 2011 (UTC)

Csató redakti

Dankon, vi pravis, nur la parlamento, ktp restis tie. Mi ĝustigis la artikolon.--Crosstor (diskuto) 13:54, 23 Feb. 2013 (UTC)

Akademianoj redakti

Mi vidas, ke vi intencas krei la kategorion Akademianoj (en Hippolyte Taine). Ĉu tio ne estas tro ĝenerala? El la nomo tute ne eblas vidi, ĉu temas pri la franca akademio, pri la esperanta akademio, ktp. Mi rekomendas "Anoj de la franca akademio". PaulP@diskkont 09:50, 9 Mar. 2013 (UTC)

Ĉu Vi scias ke estas Kategorio:Historio de Eklezio Romkatolika? Ĉu kategorio Historio de Eklezio Romkatolika estos en Historio de Eklezio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:26, 26 Mar. 2013 (UTC)

Sinagogo malnova de Erfurto‎‎ redakti

Saluton, Giorno2. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Sinagogo malnova de Erfurto‎‎ laŭ la malnova sistemo. Sed ekde kelkaj tagoj eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q436286, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 09:32, 28 Mar. 2013 (UTC)

Emil Petri (politikisto) redakti

Saluton, Giorno2. Mi ĵus vidis, ke vi alinomigis artikolon al Emil Petri (politikisto). Sed tio havis kromefikon, nome ke la intervikiaj ligiloj per Vikidatumoj ne plu funkciis. Mi ĵus korektis tion per redakto de la koncerna ero sur la paĝo d:Q1336635. Por povi fari tiajn korektojn pli facile, mi uzas la jenajn aldonaĵojn:

  • Vikidatuma ligilo kreas sub la artikola titolo ligilon al la koncerna Vikidatuma ero, se ĝi ekzistas.
  • Vivanta horloĝo metas supre dekstre indikon de tempo laŭ UTC kun ligilo por refreŝigi la kaŝmemoron sur la servilo.

Ili troviĝas sur la paĝo preferoj. Anstataŭ la dua ankaŭ eblas nun uzi la aldonaĵon Purge. --Tlustulimu (diskuto) 18:23, 25 Apr. 2013 (UTC)

Ernst Zwilling redakti

Saluton, Giorno2. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Ernst Zwilling laŭ la malnova sistemo. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q112952, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 16:37, 2 Jun. 2013 (UTC)

Saluton. En tiu artikolo estas longa listo de verkoj. Oni rajtas lasi ties titolojn en la germana lingvo laŭ la origina titolo, sed ne indas lasi la reston de la eldonaj klarigoj germanlingve, ĉar nur germanlingvanoj povos kompreni tion: mi ekzemple ne. Mi ekkaŝis la unuajn tiajn klarigojn, sed poste laciĝis, ĉefe ĉar mi ne scias ĉu vi intencas traduki tion aŭ forigi ĝin.--kani (diskuto) 10:54, 23 Jun. 2013 (UTC)

Arnstadt redakti

Saluton. La artikoloj pri preĝejoj de Arnstadt restas orfaj ĉar ne estas ekvivalento en la germana versio. Se vi povus enmeti almenaŭ ĝermeton en tiu, oni povus enmeti ties ligilojn en la esperanta versio. Dankon ĉiukaze.--kani (diskuto) 10:37, 6 Jul. 2013 (UTC)

Saluton. Tiu artikolo ne havas alilingvajn ligilojn. Mi klopodis serĉi per mia nacia lingvo ekvivalenton kaj ne trovis. Pere de la bildo mi klopodis serĉi en la germana, sed mi ne komprenas la lingvon kaj mi ne certas ĉu tiu artikolo egalas al iu el la germanalingvaj. Ĉu vi povas fari tion?--kani (diskuto) 10:43, 22 Jul. 2013 (UTC)

Saluton. La atikolo Urbodomo de Arnstadt ne havas alilingvajn ligilojn. Mi klopodis serĉi per mia nacia lingvo ekvivalenton kaj ne trovis. Pere de la germanlingva artikolo, kiun mi ne komprenas mi trovis artikolon de:Stadthaus Arnstadt. Mi supozas ke temas pri alia konstruaĵo, ĉu ne? Se jes, bonvolu ligi ilin.--kani (diskuto) 18:34, 14 Sep. 2013 (UTC)

preĝejoj redakti

Saluton. Laŭ la diskutejo okazis diskuto kaj decido pri tio, ke preĝejo de ... estas erara, la ĝusta titolo estas preĝejo ... (de estas tie ĉi superflua). Bonvolu tiel krei la baldaŭajn titolojn, krome la pli malnovajn alinomigi. Krome mi ne tute komprenas "infra muros".Crosstor (diskuto) 05:39, 13 Sep. 2013 (UTC)

Prilaborado de kategorioj redakti

Se vi volas prilaboradi kategoriojn pli facile kaj rapide, mi rekomendas al vi uzi VarmanKaton, vi povas ĝin ŝalti en viaj preferoj. Amike. --KuboF (diskuto) 15:25, 16 Sep. 2013 (UTC)(

Fredelia redakti

Saluton, Giorno2,

vi verkis la pliparton de la artikolo Fredelia, sendube interesa, sed laŭ mia opinio stile ne vere taŭga por enciklopedio (ekz. la slogano "Tradiciojn daŭrigi, apliki novigojn" ne alportas informon, sed varbas. (Kontraŭe, la frazo "Fredelia varbas per la slogano ..." povus ja esti enciklopedieca, se ĝi estus dokumentebla.).

Ĉu vi ne volas iom adapti la stilon?

Se la teksto estas traduko, ekzemple el varbofolio, vi devus indiki la fonton.

Umbert' (diskuto) 15:41, 21 Sep. 2013 (UTC)

Teamo de Frank Stronach redakti

Saluton Giorno2. Mi vidis, ke vi kreis la artikolon Teamo Stronach. Bedaŭrinde mi tion ne vidis kaj kreis paralelan artikolon Teamo de Frank Stronach; mi nun kunigis la du artikolojn. Pardonu mian misvidon. darkweasel94 20:50, 29 Sep. 2013 (UTC)

Saluton. Mi ne trovis alilingvan ekvivalenton por meti ĝin en Vikimedio (alilingvaj ligiloj). Ĉu tiu artikolo estas nur en Esperanto?--kani (diskuto) 22:07, 30 Okt. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:54, 30 Dec. 2013 (UTC)

Sankta Matiaso redakti

Saluton, mi ekvidis novan kategorion pri SM. Estas preĝejo en Budapeŝto: Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár), kiu havas la nomon Matiaso, sed tiu nomo venis de Matiaso la 1-a, do ne pri la sanktulo, tial vi ne enigu la preĝejon al tiu kategorio Kategorio:Preĝejoj sub patroneco de Sankta Matiaso.--Crosstor (diskuto) 08:43, 3 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. Tiuj certe ne estas leporoj, mi supozas, ke estas breditaj kunikloj..--kani (diskuto) 18:09, 15 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. Mi gapas kaj gratulas kiom enorman artikolan vi preparas. Mi havas du sugestojn al vi. Unue, ke kiam vi konsideru taŭga (kun la artikolo sufiĉe plena) oni kandidatigu ĝin kaj por elstara artikolo (eble jam) kaj por artikolo de la semajno. Due, ĉar estas kelkaj ĉapitroj kun nur listo de ligiloj al aliaj artikoloj, ekzemple preĝejoj, muzeoj ktp., oni enmetu en kelkaj el ili almenaŭ ioman enkondukon, eĉ se simplan, kia "estas multaj preĝejoj en Erfurto pro tio kaj tio" kaj simile oni elektu unu aŭ du el plej gravaj kaj oni aldonu post la simpla ligilo, iom enkonduke ekzemple la komencon de la koncerna artikolo. Mi kompreneble ne ŝatas sugesti al aliaj por ke aliaj laboru kaj mi ripozu. Se vi volas, mi pretas helpi, ekzemple por la lasta subsugesto, kvankam certe vi estas multe pli prepartita por tio. Amike.--kani (diskuto) 12:15, 19 Jan. 2014 (UTC)

Jes, vi faris belegan laboron. Mi tuj proponos la artikolon kaj por elstara artikolo kaj por la artikolo de la semajno. Perfekteco estos totala se oni bluigos la du ruĝajn ligilojn je la komenco, almenaŭ por ĝermoj. Se vi ne pretas fari tion, mi faru, sed diru la germanlingvan ekvivalenton de la dua.--kani (diskuto) 13:53, 25 Jan. 2014 (UTC)
Mi jam proponis ĝin por elstara artikolo. Vi estas invitata baloti ĉe la koncerna paĝo ekde la koncerna ligilo ĉe la komenco de Erfurto. Vi povas ankaŭ inviti el vikipediistoj ĉu konatulojn ĉu nekonatulojn baloti. Laŭ regularo nur kiam ĝi estos akceptita kiel elstara artikolo, oni povos proponi ĝin kiel artikolo de la semajno. Nuntempe tiuj estas tio eĉ dum du semajnoj anstataŭ unu pro manko de tiaj artikoloj.--kani (diskuto) 14:07, 25 Jan. 2014 (UTC)
Trarigardinte, mi konstatis, ke manketas iome pri geografio, ekonomio kaj demografio. Mi pretas helpi. Unue mi pligrandigos la komencon. Poste oni povos interkonsenti pri enmeto de eĉ tre malgranda informeto pri la menciitaj temoj, ĉar tiuj kutime aperas en geografiaj artikoloj, ĉu urboj, regionoj, landoj ktp.--kani (diskuto) 14:13, 25 Jan. 2014 (UTC)
Saluton. Mi pardonpetas, ke mi tro rapide kontaktis vin kaj ne bone komprenigis miajn intencojn. Pri bluaj ligiloj kaj ruĝaj ligiloj mi celis la jam ekzistintajn ligitajn artikolojn kaj la ligitajn artikolojn ankoraŭ neekzistantajn respektive. Do, je la komenco de la artikolo aperis du tiaj ruĝaj ligiloj, nun nur unu nome Stotternheim. Tio ne malhelpas, ke la artikolo vere indas, sed se tiuj ruĝaj iĝas bluaj, do jam ekzistantaj artikoloj, tio perfektigas la artikolon Erfurto. Nun estas tiaj ruĝaj en ĉapitro pri geografio, sed tio estas pli antaŭe en la artikolo kaj ne tiom ĝenas. Ĉiukaze se oni bluigas ilin, des pli bone. Mi ekzemple bluigis la riveron Elbo, kiun vi tajpis originale kiel Elbe. "Unue mi pligrandigos la komencon" signifis, ke mi enmetos (jam enmetis) iomete en la tuja komenco de la artikolo por iom dikigi ĝin. Ankaŭ tio jam estas farita. Vi povas vidi en la balotpaĝo ke krom la mia estas aliaj du poraj voĉoj (mi ne kontaktis ilin, eble vi, aŭ rekte ili mem). Sed ankaŭ estas komento/postulo de iu grava vikipediisto kiu indikis mankon de fontoj, do krom tiuj notoj kiujn vi enmetis mi enmetis iome da teksto prenita el la anglalingva versio por enmeti pli da notoj (piednotoj). Ankaŭ vi povas baloti, ne estu humila: mi faris tion jam por kelkaj "miaj" artikoloj. Mi bedaŭras, ke mi neniam estis en Erfurto, ĉefe ĉar mi trapasis la regionon survoje al UKo en Gotembugo, tranoktis ĉe Jena ĉe esperantisto danke al Pasporta Servo, vizitis tiun urbon kaj Lepsikon, sed nur tion kaj pluveturis. Amike.--kani (diskuto) 18:41, 27 Jan. 2014 (UTC)

Pri vi redakti

Vi multe laboras tie, ni estus feliĉa, lerni iom pri vi Kore. --pino (diskuto) 11:02, 18 Maj. 2014 (UTC)

Ich hab das Bild aus dem Artikel entfernt, es zeigte den Küchengarten, nicht den Botanischen Garten. --Steffen Löwe Gera (diskuto) 17:00, 8 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton. Mi korektetis tiun artikolon, ĉefe epizodo al ĝusta epizodo. Krome mi vidis fote la vorton duonmondo, kiun mi laŭ la kunteksto komprenas, sed dubas ĉu vere ĝi ĝustas al tiu difino en PIV Kategorio de libermoraj virinoj, kiuj imitis la elegantan vivon de la altaj socitavoloj. Ĉu tio enordas?--kani (diskuto) 16:55, 22 Okt. 2014 (UTC)

Preĝejo Sankta Marteno (Laives) redakti

Saluton Giorno2! Ĉu vi povas iomete rigardi la artikolon Preĝejo Sankta Marteno (Laives). Ĉu estas klara? Ĉu estas senerara lingvo? Antaŭdankon. Ĉu vi povus opinii en Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 15:38, 7 Dec. 2014 (UTC)--pino (diskuto) 15:11, 6 Dec. 2014 (UTC)

Saluton Giorno2. Vi bone kreis la artikolon Akvokastelo en 2013. Tamen, uzanto:Wolfgang Bohr kreis tre similan artikolon kun alia titolo Akvoburgo en 2014. Ni devas kunigi la du artikolojn en VP. Mi demandas vin, se mi rajtas blankigi vian artikolon kaj okupigi ĝin kun la enhavo de Akvoburgo, kiu havas pli ligilojn kaj bildojn? Vidu ankaŭ la diskuton Diskuto:Akvoburgo. Estas tre malfacile kompari la malsamecon de via kaj lia artikolojn, do ĉu vi povos redakti vortojn se vi trovos malbonaj post la anstataŭigo? Amike,--Salatonbv (diskuto) 23:25, 24 Feb. 2015 (UTC)

Distriktoj de Aŭstrio redakti

Saluton. Vi lastatempe faris kelkajn artikolojn pri vidindaĵoj el vilaĝoj aŭ urboj el Aŭstrio. Ĉar ne ekzistas la koncernaj artikoloj de tiuj urboj aŭ vilaĝoj, kvankam ekzistas alidirektiloj el tiuj nomoj al la koncerna distrikto, ne eblas meti la ligilon de tiuj artikoloj pri kasteloj, preĝejoj ktp al la koncerna urbo. Mi ne scias ĉu mi bone klarigis. Imagu ke oni faras la artikolon pri Ejfela Turo sed ne ekzistas la artikolo Parizo: pli bone estus krei la artikolon Parizo unue kaj kiam oni faros la artikolon pri la turo oni povos meti ties ligilon en Parizo. Mi komprenas ke eble fari ĉiujn vilaĝojn kaj urbojn de Aŭstrio povas esti peniga laboro sed almenaŭ oni povos fari la artikolon de la urbo, eĉ se ĝerme, de tiuj vivindaĵoj artikolotaj. Vidu ekzemple ĉe Kastelo Klessheim. Ne ekzistas propra artikolo Wals-Siezenheim kie meti ligilon al la kastelo.--kani (diskuto) 13:36, 15 Mar. 2015 (UTC)

Dankon pro la reago. Bonvolu ne konsideri mian kontaktaĵon kiel kritiko, sed ĉiukaze kiel sugesto por postaj plibonigoj, kiel vi mem diris. Via provizora solvo estis logika kaj komprenebla. Dankon.--kani (diskuto) 15:45, 15 Mar. 2015 (UTC)

Saluton. En tiu artikolo vi lasis netradukita la titolon de ĉapitro Verein für Kunst und Wissenschaft, kion mi ne scipovas traduki. Dankon.--kani (diskuto) 12:19, 29 Mar. 2015 (UTC)

Saluton. Vi tradukis artikolon: de:Albert von Bamberg sed Vi ne uzis: Ŝablono:Tradukita. Ĉu Vi povas aldoni numeron de revizio al Albert von Bamberg?

Saluton. Surprizas al mi ke tiu artikolo, fakte tiu movado havas franclingvan nomon, dum en la franca vikipedio tio aperas nek kiel artikolo nek kiel mencio. Eble oni uzas alian nomon. Simile surprizas, ke ekzistas nur la germanlingva versio (pri franclingva movado!) kaj ekzistas nek en angla, nek en hispana, nek en itala, kvankam menciitaj verkistoj apartenas al kelkaj el tiuj lingvoj. Mi timas, ke oni devas serĉi alian nomn por la afero. Aŭ almenaŭ uzi la tradukon Katolika Revivigo.--kani (diskuto) 18:22, 15 Maj. 2015 (UTC)

Germanio redakti

Saluton. Mi aldonas en multaj el viaj artikoloj en la unua, resuma frazo post la nomo de urbo la indikon Germanio, ĉar multaj esperantistoj povas ne scii pri kiu lando temas, ankaŭ mi.--kani (diskuto) 21:51, 30 Aŭg. 2015 (UTC)

Hinweis redakti

Hallo Giorno2, bitte siehe hier: Diskuto:Botanika ĝardeno de Gera. Danke. --Aschroet (diskuto) 15:51, 15 Dec. 2015 (UTC)

Artikoloj pri komunumoj de Turingio redakti

Saluton Giorno2, mi aprezas viajn intensaj kaj engaĝitajn fortostreĉojn krei artikolojn aparte pri kulturaj monumentoj en Turingio. Mi supozas ke vi loĝas en la regiono, kaj komprenas ke vi aprezas ĝin - fakte estas kulture riĉa kaj ŝatinda regiono. Kutime vi kreas novajn artikolojn, kaj ne zorgas pri la bazaj artikoloj pri la komunumoj de Turingio, nur metante tien internajn ligilojn al la novaj artikoloj. Tamen plej multaj el la bazaj artikoloj pri la komunumoj de Turingio mem bezonas pli da atento kaj flegado, kaj tial mi volas peti vian helpon pri projekto pro multaj ripetaj agoj ne plej interesa, sed tre necesa. Estas pluraj paŝoj, plej bone redakteblaj komune, por ŝpari malfermojn kaj fermojn de redaktokestoj:

  1. Ĉiuj artikoloj pri la komunumoj de Germanio pli kaj pli malaktualas, se ili ne ricevas aŭtomate aktualiĝantajn nombrojn da loĝantoj. Meti ilin facilas. En la informkestoj estas parametro "oficiala kodo", kiun la informkesto ne plu rekonas pro interspacoj. Se oni forigas la interspacojn, do lasas nur ciferojn, la informkesto mem kalkulas la aktualan loĝantaron.
  2. Nun sub parametro "areo" ne plu necesas malaktuala indiko kiel ekzemple |loĝantaro = 408 |loĝantaro-dato = [[31-a de decembro]] [[2003]]. Ĝi forprenindas.
  3. Kiel tria frazo de la artikolo aldonindas frazo Fine de {{#time: F Y | {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Turingio||STATO}}}} la urba komunumo havis {{nombro|{{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Turingio|16071001}}}} loĝantojn. En mia ekzemplo mi menciis la oficialan kodon de Apolda, sed individue metindas la oficiala kodo el la informkesto, kiu ĵus perdis la ĝenajn interspacojn.
  4. Flanke, en la informkesto eventuale estas tradukeraroj kiel "urbopartoj (Stadtteil)", kio ĝustigindas al "urbopartoj (Stadtteile)".
  5. Ofte en la informkesto menciatas neniu indiko pri blazono. Indas kontroli ĉu la komunumo tamen havas blazonon, kaj meti ĝin (plej facile el la germana artikolo, aŭ meti la e-lingvan bildon "ne havas blazonon.svg" el la vikimedia komunejo.
  6. Ofte en la informkesto ankaŭ mankas situobildo. Se la artikola titolo ne havas aldonaĵon inter krampoj, kutime sufiĉas meti kodon "Giorno2 in AP.png" AŬ "Giorno2 in AP.svg" (malsame laŭ distriktoj), en kio AP ĉi-tie estas la distrikta aŭtokodo, do anstataŭigindas per la ĝusta aŭtokodo. Se en la titolo estas aldonaĵo inter krampoj, metindas la nomo sen tiu aldonaĵo, ekzemple pri Helmsdorf (Eichsfeld) estas simple "Helmsdorf in EIC.svg". Ĉiam eblas rigardi en la germanlingva artikolo, sed kutime funkcias laŭ tiu modelo kaj la truko pri ŝablono "paĝonomo" ŝparas tajpadon.
  7. Se komunumo estas en komunumaro, aldonindas kiel kvara frazo io kiel "La teritorio estas parto de la [[komunumaro NOMO]], administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de pluraj taskoj kaj servoj."
  8. EVENTUALE aldonindas == Eksteraj ligiloj == {{EL}} {{oficiala retejo}} ({{de}}) (liniosalto post la lasta =), sed nur, se la komunumo havas retejon. Se oni rapidas, eblas pretersalti tiun paŝon.
  9. Fine de la paĝo aldoniĝu io kiel {{commonscat}} {{Distrikto Weimarer Land}} {{Ĝermo|Germanio}} (liniosalto post ĉiu ŝablono, ĝusta distriktonomo).
  10. Se estas fotoj, post malmulta teksto: Kaze ke ili estas metataj dekstren, prefere indas meti ilin maldekstren, ĉar alikaze ili ne atentatas post la longa informkesto. Belas ankaŭ anstataŭi la anglajn parametrojn "file" aŭ "image" per "dosiero", "thumb" per "eta", "left" per "maldekstra", indikon "right" eblas sen anstataŭo forpreni, sed mi supozas ke tiun lingvon anstataŭon iam poste ankaŭ foje faros roboto, do eblas pretersalti tiun paŝon.
  11. Se ne estas ajna foto, kio ne maloftas, belas elekti iun aparte reprezentan, grafike klaran bildon el la koncerna komuneja kategorio, kaj meti ĝin per kodo [[dosiero:BILDONOMO|eta|maldekstra|300px|<center>PRISKRIBO]] (anstataŭ la nurmajusklaj vortoj kompreneble endas meti sencan tekston, en kazo de pli alta ol larĝa bildo prefere nur 200px, en kazo de panoramo eble pli ol 300px, eblas mem juĝi per butono "antaŭrigardo"). Tiu alsono de foto ne nepras, sed per malgranda peno ŝanĝas la krome sekan statistikan informeton de artikola ĝermo al viveca, homeca prezenteto de la komunumo.

La aldono de paĝofine navigilo kiel ekzemple {{Distrikto Weimarer Land}} aparte multobligas la antaŭe malmultajn interligojn de la artikolo al aliaj vikipediaj artikoloj. La diverslingvaj vikipediaj branĉoj estas komparataj inter si rilate al inter-artikola ligiteco, kaj sen tiaj navigiloj, kiujn uzas preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoversioj, la e-lingva vikipedio ŝajnas aparte subevoluita en tiu aspekto, kvankam fakte ĝi ne estas "subevoluita".

Eble vi rimarkis, ke mi dum la lastaj tri jaroj investis multegajn horojn iom post iom tiucele tralabori la multegajn artikolojn pri admistraj unuoj de en tiu sinsekvo Hesio, Malsupra Saksio, Nordrejn-Vestfalio, Bavario, Baden-Virtembergo, Ŝlesvigo-Holstinio, kaj pri la novaj federaciaj landoj traktis nur parte la nordon, Mek-Pom, kiam tie la distriktoj reorganiziĝis en 2011, kaj unuopajn distriktojn kiel distrikto Ercmontaro en Saksio. Nun pretiĝis navigiloj pri ĉiuj distriktoj de Turingio, detalaj kaj laŭ decembro 2015 aktualaj listoj pri la unuopaj komunumoj en la koncernaj distriktaj artikoloj, kaj mi ankaŭ trafosis la distriktojn Altenburger Land, Eichsfeld, Saale-Holzland kaj Weimarer Land - kaj distrikton Sonneberg mi povos tralabori ĝis plej malfrue la semajnfino. Sed restas ankoraŭ 12 distriktoj, kaj restas multaj pliaj distriktoj de Saksio, Saksio-Anhalto, Brandenburgio en orienta kaj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando en okcidenta Germanio. La orientgermanaj komunumoj cetere traktiĝis post la grandaj federaciaj landoj de la okcidento ne pro "ŝato de la okcidento" sed pro percepto ke dum la lastaj jaroj okazis multaj administraj reformoj tie, kaj indis atendi tiujn reformojn, kiuj grupigis ĝene malgrandajn komunumetojn al novaj, pli grandaj komunumoj, kaj nun trakti la rezulton ŝparas laboron. Ĝuste tial en okcidento restas la landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando: ili havas multajn komunumojn aparte malgrandajn, kun malpli ol 7000, multfoje eĉ malpli ol 700 loĝantoj, kaj prilabori lavangon de tiom vilaĝaj komunumoj aparte frustrigas.

Ĉiukaze jam duono de la laboro pri aktualigo de la tekstoj pri la komunumoj de Turingio estas farita, kaj tre bezonatus helpo fini la projekton.

Pro via "turingiemo", ĉu vi volus kunlabori kaj transpreni iujn distriktojn?? Aŭ eble ĉiujn 12 restantajn?? Tiam mi havus ŝancon pri fino de simila projekto rilate al la municipoj de Belgio (jam 80-procente prilaborita), kaj iam poste, eble komune kun alia vikipediisto, sisteme traktus la tekstojn pri ĉij komunumoj de Saksion-Anhalto aŭ Saksio...

Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 11:32, 7 Jan. 2016 (UTC)

GRC incubator project redakti

Dear Giorno2, I see that you are a contributor at the Wp/grc incubator project, and I am writing this message to you here as this seems to be the main wiki you are mostly active in. There is currently an ongoing proposal to move the grc project from the incubator to it's own wikipedia, so you are welcomed to participate and express your position. Best regards. Gts-tg (diskuto) 11:46, 14 Mar. 2016 (UTC)

Administrantoj redakti

Saluton Giorno2, la vivo de nia vikipedio necesas iomete kelkajn zorgojn. Ne neglegtu Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 07:19, 12 maj. 2016 (UTC)Reply

Margareto de Navaro redakti

Saluton Giorno2! Mi dankas vin pro aldono de artikolo "Margareto de Navaro" al nia enciklopedio. Mi tamen -iom subjektive-- preferus "Margareta de Navaro". Kion vi opinias? --Dominik (diskuto) 07:28, 19 sep. 2016 (UTC)Reply

Mi ne ŝanĝus titolon, ĉiuokaze mi aldonus alternativon.--kani (diskuto) 18:36, 24 sep. 2016 (UTC)Reply

Citiloj redakti

Saluton. vi lastatempe kiel ĉe Jacques Pierre Brissot uzas citilojn tiel »Théorie des lois criminelles« anstataŭ tiel «Théorie des lois criminelles». Tion mi ne vidis antaŭe. Ĉu vi bazas tiun uzon en iu kutimo aŭ normigo?--kani (diskuto) 18:36, 24 sep. 2016 (UTC)Reply

Urba muzeo de Bad Staffelstein redakti

Saluton. En detaloj mi trafas vovi, kion mi nek konas nek trovas en PIV. Pri kio temas? Ĉu tajperaro? Aperas dufoje.--kani (diskuto) 12:44, 17 dec. 2016 (UTC)Reply

Friedrich Gottlieb Klopstock redakti

Saluton! Mi aldonis ŝablonon Informkesto verkisto. Mi esperas ke vi ne kontraŭas. Sincere, Moldur (diskuto) 20:44, 16 jan. 2017 (UTC)Reply

Rupreĥto la 1-a (Sankta Romia Imperio) redakti

Estimata! Vi skribis ke Rupreĥton elektis la princoj de Majenco, Kolonjo, Saksio kaj Palatinato. Tamen laŭ la germana kaj angla Vikipedio estis ne Saksio, sed Treviro (do, la 3 ekleziaj plus li mem). Ĉu vi havas alian fonton, aŭ ĉu eble estis skriberaro? Amike, Moldur (diskuto) 19:31, 23 jan. 2017 (UTC)Reply

Request redakti

Hello.

Could you create the article en:Azerbaijani Land Forces in Esperanto?

Thank you.

31.200.14.9 07:32, 27 jan. 2017 (UTC)Reply

Kirko redakti

Mi gratulas al via ĵus kreita artikolo pri kirko. Tamen mi mencias, ke en decembro mi estis forte kritikita fare de administrantoj, ĉar mi uzis la vorton kirko en la titoloj. Mi estis trudata fari en la titoloj preĝejon el kirko, sed tion nur admin. povas fari, ĉar origine mi uzis la vorton preĝejo. Nu neniu admin. faras tiun laboron. Estas via afero uzi kirkon aŭ preĝejon, sed admin. volas preĝejon.--Crosstor (diskuto) 14:06, 3 apr. 2017 (UTC)Reply

Daberstedt redakti

Saluton kara. En tiu ĉi artikolo vi uzis kelkajn germanaĵojn kiel sudoeste, oeste... Ĉu vi povus esperantigi ilin?--RG72 (diskuto) 16:00, 19 sep. 2017 (UTC)Reply

Diakonino redakti

Saluton. Mi ĵus alinomigis la artikolon al la PIVa nomo, kvankam komprenebla lasante la du eblojn en la redakto kaj la koncernan referencon. Unuarange devus esti la normala esperanta vorto kun la normala sufikso kaj duarange la neologismo. Se vi ne konsentas, reŝanĝu tion, sed tion mi ne komprenus, se la fundamento iru unuavice.--kani (diskuto) 17:55, 11 feb. 2018 (UTC)Reply

Witta de Büraburg redakti

Estimata! Kvankam mi mem aldonis informkesteron por sanktulo, mi ne estas vere konvinkita pri lia sanktuleco/nesanktuleco. Pluraj el la indikitaj fontoj tute ne mencias sanktecon. Iuj mencias festotagon (sed tion ja povas havi "nuraj" beatuloj). Ĉu eble vi povus havi iujn fidindajn informojn pri ebla sanktulo-stato de Witta? Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 16:57, 9 mar. 2018 (UTC)Reply

Dankon por viaj informoj! Sincere, Moldur (diskuto) 18:51, 11 mar. 2018 (UTC)Reply

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

WMF Surveys, 18:41, 29 mar. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:39, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:48, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Dua mondmilito redakti

Saluton. Por la Dua mondmilito mi lastajn monatojn dediĉis tempon kaj energion al tiu temo en Vikipedio. Mi ne verkis la artikolon prie, sed plibonigis ĝin, bluigis ligilojn (kreis rilatajn artikolojn) kaj aldonis ion. Krome mi kreis artikolojn Tempolinio por ĉiu unuopa jaro kaj samtempe kreis pliajn artikolojn prie. Mi proponis la artikolon por esti konsiderata Leginda (ne Elstara) kaj baloto aperas en la komenco, sed mi tion faris antaŭ pli ol du monatoj kaj ĝis nun neniu balotis. Mi petas al vi baloti pore kaj same mi proponos al aliaj konatuloj por poste peti al administranto plenumi la kategoriigon. Dankon, amike.--kani (diskuto) 13:37, 20 feb. 2019 (UTC)Reply

Götz von Berlichingen redakti

Estimata Giorno2! Mi gratulas pro la leginda kaj detala artikolo pri tiu kavaliro. Tamen mi volas proponi alinomi al la establita nomo Gotfredo, anstataŭ la iom malkutima Godfredo, ĉu bone? - Sincere, Moldur (diskuto) 12:40, 17 maj. 2019 (UTC)Reply

Estimata! Mi ne havas PIV-on, sed mi vidis ke ĉi tie en Vikipedio la nomo Gotfredo estas multege pli ofta ol Godfredo kaj eĉ havas sian propran artikolon, tial mi konsideris ĝin pli establita. - Sincere Moldur (diskuto) 06:26, 20 maj. 2019 (UTC)Reply
Karega kolego! Chiu ajn havanta interretaliron ankau havas PIV-aliron, jenas la ligilo: [1]. Faru kiel vi volas, tamen mi pensas ke - malgrau multo da kritikendaj ajhoj en PIV - oni bone respektu chiam la formojn proponitaj per PIV, simple por havi plejeble grandan unuecon lingvan. - Sincerege, Giorno2 (diskuto)
Dankon pro la ligilo! Mi nune ne shanghos ion, sed simple lasos unu Godfredon kaj multajn Gotfredojn tiaj kiaj ili estas nun. Sincere, Moldur (diskuto) 06:45, 21 maj. 2019 (UTC)Reply

Administranta balotado redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 05:23, 28 maj. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:44, 9 jun. 2019 (UTC)Reply

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:55, 12 jun. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:10, 30 jun. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:31, 24 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Kastelo Marienburg (Ichtershausen) redakti

Saluton. En tiu artikolo ne estas klara kie aŭ kiel estas la kastelo kaj tiel oni ne povas indiki vidindaĵon en la koncerna artikolo. Ĉu ĝi estas sur areo de ambaŭ komunumoj? Krome restis unu frazo en la germana, kion mi ne povas traduki pro manko de scipovo.--kani (diskuto) 18:11, 2 dec. 2019 (UTC)Reply

Pink Floyd redakti

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 14:44, 2 feb. 2020 (UTC)Reply

Hotelo Krone (Arnstadt) redakti

Saluton! Vi kreis artikolon Hotelo Krone (Arnstadt), mi nun kreis pri Róbert Trautmann. Interese la artikoloj renkontiĝis. La diferenco estas o/ó, kiu estas nur la ĝusta hungara ortografio. Pri Róbert Trautmann mi trovis preskaŭ nenion en la retejo, tial mi demandas, ĉu vi havas pliajn informojn pri Róbert Trautmann? Povas esti eĉ 2 personoj kun samaj nomoj. --Crosstor (diskuto) 07:52, 10 jun. 2020 (UTC)Reply

Saluton! La hotelon menciitan starigis la surloka (=arnstadt-a) firmao "R. Trautmann & Weißflog" (en unu fonto mi vidis la ŝajne malkorektan familinoman skrimanieron "Weißpflog"), kiu konstruadis ankaŭ fervojaĵojn kaj plantejojn eksterlande, laŭ mia rezulto guglita. Pri aktivadoj en Hungarlando mi ne trovis ion. Cetere, la nomo Trautmann ne estas TIOM malofta. La firmao en Arnstadt fonditis en la jaro 1907-a: oni devus esplori ĉu "via" R. Trautmann firmafondintis. -- Giorno2 (diskuto)

Informkesto homo redakti

Saluton. Vere multaj viaj artikoloj biografiaj profitus el la uzado de Informkesto homo inter {{}} en la komenco.--kani (diskuto) 19:10, 7 sep. 2020 (UTC)Reply

Germanaj kasteloj redakti

Saluton Giorno2! Viaj redaktoj de germanaj kasteloj, precipe Turingio, estas vere impresaj. Tamen, bv konsideri jenon: {{Informkesto burgo}} aŭ {{Informkesto kastelo}} per si mem ne sufiĉas. Ĉiam aldonu "|Regiono-ISO=DE" (por Germanio) aŭ "|Regiono-ISO=DE-TH" (por Turingio), por vidigi la lokon sur mapo. Sen tiu aldono, okazas parametra eraro. Ankaŭ estas senutile aldoni linion de koordinatoj, ili venas aŭtomate el Vikidatumoj. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 03:29, 13 sep. 2020 (UTC)Reply

Araba-israela konflikto redakti

Saluton. Tiu artikolo estis proponita kiel Elstara artikolo en 2017, sed ankoraŭ ricevis nur du porajn voĉdonojn kaj neniun malporan. Eble vi iom kontribuis al ĝi. Se eblas, bv baloti por ke oni povu finigi la aferon. Dankon.--kani (diskuto) 21:34, 22 nov. 2020 (UTC)Reply

Tamen mi ĵus konstatis, ke la baloto estas fermita, sed la plenumo ne estis farita. Do, mi demandis la respondeculon.--kani (diskuto) 23:37, 22 nov. 2020 (UTC)Reply

Saksa princkidnapo redakti

Saluton. Mi komprenas, ke tiu titolo estas rekta traduko de la germana, kiun mi ne regas. Sed en Esperanto mi komprenas, ke estas la kidnapo kio estas saksa anstataŭ la princoj; por eviti tion mi proponus la alinomigon al Saksprinca kidnapo aŭ al Kidnapo de saksaj princoj. Tamen, plej bone eble vi konsultu tiun kun aliulo. Dankon.--kani (diskuto) 12:48, 11 dec. 2020 (UTC)Reply

Berthold Delbrück redakti

Kompare ampleksa nova artikolo, tiu pri Berthold Delbrück, kreita hodiaŭ. Sed: Laŭ mia kompreno la gimnazio inter 1864 kaj 1866 apartenis al la urbo Marienwerder, nur nun pole nomata Kwidzyn. Ĉu ne? Sincere ThomasPusch (diskuto) 19:33, 12 jan. 2021 (UTC)Reply

Laŭ mia konvinko estos la nun en Pollando situanta urbo tamen porĉiam Marienwerder, kiam oni parolas germane, kaj Kwidzyn kiam oni parolas pole. La urbonomoj neniam kulpas pri historio! Urbo kun diversaj nomoj kontraŭe montras interesan historion. Kiam mi parolas itale mi diras por Regensburg Ratisbona - kial ne? Istanbulo estos ĉiam greklingve Konstantinoplo!! La polan version de eŭropa Marienwerder, mi uzus se mi scipovus paroli pole. Ĝin mi ankaŭ uzas en Esperanto simple pro ke malmultoj nun konas ĝian germanan nomversion. Parolante latine, eĉ se temus pri modernaj aĵoj, mi dirus Vindobona por Vieno - kial ne? Mi eĉ aŭdacus nomi la germanlingvan parton de Görlitz Zgorzelec, se mi parolus pole ktp. Mi ankaŭ akceptas vian vidpunkton, certe. Ambaŭ ni pravas, ĉu ne? Ni du estas tamen nuntempuloj kaj ne devas ĉiam historie pensi, sed eble ankaŭ aktuallingvouze. --Giorno2 (diskuto)

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Saluton, Giorno2! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:16, 27 apr. 2021 (UTC)Reply

Zum schwarzen Bären (Vajmaro) redakti

Saluton. Vi tradukis la latinlingvan frazon, sed ne la germanlingvan. Ĉu vi bonvolos fari tion? Dankon.--kani (diskuto) 23:43, 24 maj. 2021 (UTC)Reply

Artikoloj malaj redakti

Saluton Giorno2, kial vi titolas viajn paĝojn male? Specialaĵo via estas tio ĉu? Ekz. Diluvo turingia kaj aliaj. En la germana ĝi estas nomita kiel Turingia diluvo. Ĉu estas Unio eŭropa? Petr Tomasovsky (diskuto) 05:15, 12 jul. 2021 (UTC)Reply

Tio ne estas malo! Por okcidenteŭropano de romanidaj lingvoj (kaj ankaŭ viaj slavaj fratoj el Polujo, se mi ne eraras) estas pli nature meti la adjektivon posten. En Esperanto ambaŭ versioj korektas. Koncerne la diluvon en Turingio mi faris tion ankaŭ ĉar por serĉanto de artikoloj pri "diluvo" tuj saltas enokulen la katastrofo en nia Turingio. Tian efekton mi ne havus metinte la adjektivon antaŭ la substantivo. Do ankaŭ intenco, sed afero gramatike tute enorde. Giorno2 (diskuto) 05:24, 12 jul. 2021 (UTC)Reply
Por trovi artikolon servas kategorioj, kie la paĝoj estas ordigitaj laŭ temoj. Do mi ne scias, kial en Vikipedio ni devus ŝanĝi enviviĝintan ordon pri kreado de titoloj. A propos, ĉu la germana vikipedio ne volas, por ke la legantoj ne trovu artikolojn, kiujn ili serĉas, kiam ili nomas la paĝon Turingia diluvo? Ĉu esperantistoj estas tiom stultaj, ke ili ne trovos tion, kion ili serĉas? Petr Tomasovsky (diskuto) 05:34, 12 jul. 2021 (UTC)Reply
[Vi tre rapidas. Antaŭe mi volis ankoraŭ certigi miajn asertojn.] Komparu ĉe https://lernu.net/eo/gramatiko/adjektivoj la ĉi-priean regulon: "Epiteta adjektivo, kiu staras post sia substantivo, ofte estas emfazita." (el Detala gramatiko de Esperanto de B. Wennergren). - Pri la stulteco de esperantistoj mi ne aŭdacas juĝi. Klaras ke ne ekzistas la malpermeso meti la adjektivon malantaŭen. Ankaŭ la majstro Zamenhof nomis Esperanton "Lingvo Internacia". Mi ŝatus plubabili sed vi interrompis min dum skribado de artikolo porvikipedia. Giorno2 (diskuto) 05:39, 12 jul. 2021 (UTC)Reply
Bv klarigi al mi, kial estas Turingia Arbarfervojo kaj kial Diluvo turingia? Kial ne estas Arbarfervojo Turingia kaj kial ne Turingia diluvo? Petr Tomasovsky (diskuto) 05:53, 12 jul. 2021 (UTC)Reply
Ĉar la romianoj jam diris "variatio delectat". Ambaŭ versioj korektas. Fakto estas ke por parolantoj de lingvoj gepatraj kun adjektivopostmetiĝo la "alternativo" esperanta de malantaŭmeto pli naturas. Krome nenio kaj neniu bremsos vin remeti ĉiujn adjektivojn postajn ĉe Vikipedio antaŭen. Nur ke tio ne estus erarforigo sed simpla esprimo de persona pliŝato. Do vi preferas la germanan normalon, mi la romanidan. Kial ne? - Giorno2 (diskuto) 06:01, 12 jul. 2021 (UTC)Reply
Diluvo turingia signifas, ke tio estis diluvo, kiu estis krom alia la turingia. Ĝi povis esti ankaŭ granda, longdaŭra ka. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:11, 12 jul. 2021 (UTC)Reply
Mi simple nomus ĝin Diluvo en Turingio (1613). Petr Tomasovsky (diskuto) 06:22, 12 jul. 2021 (UTC)Reply
El Aŭstrio-Hungario salutas vin Petr Tomasovsky (diskuto) 06:23, 12 jul. 2021 (UTC)Reply
Bonege! Ekagu. Koncerne Aŭstrion-Hungarion. Ci feliĉulo! Mi devas loĝi nuntempe en germana ekzilo. - Giorno2 (diskuto) 06:24, 12 jul. 2021 (UTC)Reply
Do priselu ĉevalon kaj alrajdu Aŭstrion-Hungarion. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:38, 12 jul. 2021 (UTC)Reply

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun! redakti

Kara Giorno2, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:16, 27 jul. 2021 (UTC)Reply

Mal- redakti

Saluton, kaj gratulon pro abundo en artikolkreado. Mi vidis foje lastatempe, ke vi uzas eble tro rigide la sufikson "mal-" kiam "ne-" uzata kiel prefikso sufiĉus. Ekzemple en Tombejo malkatolika (Romo). Mi kredas, ke estas nenio malkatolika, sed eble kontraŭkatolika. Kaj ke la celata ideo estas simple nekatolika. Mi komprenas la malfacilon elekti adjektivon kiam ĉiu lingvo elektas "protestanta", la franca "angla" kaj la rusa kaj la origina itala "nekatolika". Tamen neniu elektas ion kia "malkatolika". Nur radikoj kun evidenta malo povas logike alcepti la prefikson mal-, ekzemple hela -> malhela; sed flava ne: ne ekzistas io malflava, eble apenaŭ neflava. Katolika estas koncepto tro kompleksa por ke povu estu io malkatolika; ja kontraŭkatolika, sed mi ne pensas, ke tio estis via celo. Mi proponas alinomi la artikolon al Nekatolika Tombejo (Romo). Mi pretas fari tion. Ĉu en ordo?--kani (diskuto) 17:41, 16 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:20, 18 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Pluaj legindaj artikoloj redakti

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo.--kani (diskuto) 00:00, 17 dec. 2021 (UTC)Reply

Pluaj legindaj artikoloj redakti

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nov-Zelando, Oceanio, Afriko, Azio, Eŭropo, Ĉinio, kaj Otomana Imperio; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo, kie ĉefas geografiaj temoj. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 23:37, 6 jan. 2022 (UTC)Reply

Januaraj legindaj artikoloj redakti

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Ovidio, Oceano, Pandemio, Giovanni Pierluigi da Palestrina, Interna milito, Johano Keplero, kaj Partenono; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 13:48, 11 jan. 2022 (UTC)Reply

Filatelistoj redakti

Saluton. Mi vidis, ke vi kreis kelkajn artikolojn pri filatelistoj. Kvankam mi ne estas aktiva kreante tiajn artikolojn, ja mi estas kolektanto. Se ankaŭ vi estas tio, vi povas kontakti kun mi kaj private ni povas sekvi kontakton. Dankon. Ĝis.--kani (diskuto) 13:52, 7 feb. 2022 (UTC)Reply

Estimata samvikipediano,
dankon por via mesaĝo! Mi kolektis poŝtmarkojn kiam mi estis adoleskanto, poste tiu ĉi altvalora ŝatokupo ĉesis. Mi ne plu kolektas kaj multajn jarojn ankaŭ forgesis pri filatelo. Poŝtmarkkolektojn mi jam ne havas ĉe mi. Sed antaŭ kelke da tempo mi rimarkis ke ja mankas multo dezirinda prifilatela ĉe nia Vikipedio. Kio estas stranga ĉar filatelo kaj Esperanto bonege harmonius, ĉu ne? Mi provos regule verki artikolojn pri filatelistoj, poŝtorganizaĵoj, kolektoj ktp. Tion mi povas promesi. - Giorno2 (diskuto) 18:48, 8 feb. 2022 (UTC)Reply
Saluton. Mi tute kontentas scii prie. Kaj mi tute samopinias pri mankoj prie en Vikipedio. Mi iom faris sed tute preterire, ĉar tio estas iom for de miaj ĉefaj ŝatokupoj: Hispanio, Havendaj artikoloj, literaturo, historio, birdoj ktp. Pri kolektoj mi havas interesajn spertojn pri ties rilato kun Esperanto. Mi heredis la intereson por pm-j kaj internacia scivolemo el mia patro en la 1960-aj jaroj. Ŝajne iu fora parenco (kaj filatelo kaj esperantisto) tiam parolis al li pri ebloj per Esperanto, sed tiam li tute prifajfis pri la afero kaj kvankam mi partoprenis ekde tiam en la kolektado (kun multaj interrompoj) mi apenaŭ sciis pri Esperanto, kaj esperantistiĝis nur fine de la jarcento. Ĝuste tiam mi reprenis la hobion kaj korespondis dum jaroj kun ĉeĥa samideano, jam mortinta. Nun mi partoprenas en nefilatela afero nome Esperanto Poŝtkruciĝo kun montroj en Facebook kie oni montras ĉefe pk-jn, sed ankaŭ tre ofte ricevitajn pm-jn, kaj kelkaj partoprenantoj ja de tempo al tempo ankaŭ iom interŝanĝas. Mi restos je via dispono pri tiu aŭ ajna alia afero. Ĝis.--kani (diskuto) 12:54, 10 feb. 2022 (UTC)Reply

Vadul Siret redakti

Saluton Giorno2! Koncerne vian artikolon "Vadul Siret", mi ŝatus alinomi ĝin al "Vadul-Siret (stacidomo)", same kiel ĉiuj aliaj stacidomoj de Ukrainio - ĉu vi konsentas al tio? --Dominik (diskuto) 03:27, 1 apr. 2022 (UTC)Reply

Jes, kial ne? - Giorno2 (diskuto) 05:43, 1 apr. 2022 (UTC)Reply
  Farite - dankon. Dominik (diskuto) 09:01, 1 apr. 2022 (UTC)Reply

Proponoj por Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:33, 13 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Ginjolo redakti

Saluton. Mi vidas, ke preskaŭ ĉiu lingvo nur adaptas la germanlingvan vorton, kio en Esperanto eble donus Kasperlo, evitante Kaspero kiu povus esti konfuza kun pero de kaso. Dume vidu, ke restas ne kreebla korespondaĵo de la ĝenerala artikolo de:Guignol, plej ligebla al Ginjolo. Do, mi proponas alinomi la nunan Ginjolo al Kasperlo kaj poste krei artikolon Ginjolo kun la enhavo (aŭ parto) de la plurlingva artikolo. Ĉu vi konsentas? Se vi pretas, vi mem povas fari tion; male, mi pretas fari ĝin. Dankon.--kani (diskuto) 12:55, 12 sep. 2022 (UTC)Reply

Jam dum kreo mi ne estis tute kontentigita de mia produkto. Nur rapide havi ligilon al "ginjolo" (ekzisto laŭ PIV) mi volis. "Kasperle" kaj simile estas nePIVa, nur pro tio mi ne nomis ĝin tiel. Volonte ci faru nun la de ci proponitan aferon. Dankon anticipe! Giorno2 (diskuto) 04:06, 13 sep. 2022 (UTC)Reply

Farita.--kani (diskuto) 13:41, 23 okt. 2022 (UTC)Reply

Annie Ernaux redakti

Saluton Kara, mi kontrolis la historion de la artikolo kaj ŝajnas ke vi sciis ke ŝi estas kandidato antaŭ la oficiala anonco. Eble mi erare pensis ke la kandidiĝo estas sekreta.

Do kiel oni povas vidi liston de la kandidatojn al la nobel premio? Sj1mor (diskuto) 14:02, 6 okt. 2022 (UTC)Reply

Saluton, ĉefkontrolisto de la vikipediartikolaj historioj! La tempo en la historio estas laŭ universala tempo kiu ne validas en Svedujo, sidejo de la nobelpremianoncantoj. Krome mi citis fonton de ORF.at ... Giorno2 (diskuto) 16:27, 6 okt. 2022 (UTC)Reply

Proponoj por Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis troaj proponoj por Legindaj artikoloj kaj estis ioma ĥaoso inter du listoj; nun mi aranĝis la liston. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Sporto, Bestoj, Fajro, Mamuloj, Blankkapa maraglo, Mezepoko, Ponto, Muta cigno, Griza ansero, Albert Einstein, Alpoj, Dompasero kaj Portugalio. Bonvolu, kiam eblos, viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 13:10, 23 okt. 2022 (UTC)Reply

Nova aspekto redakti

Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 22:03, 24 okt. 2022 (UTC)Reply

Via foje tre kaprica vortelekto redakti

Kara Giorno2, mi opinias ke vi principe faras bonajn kaj valorajn kontribuojn, sed vi havas iujn ĝenajn stilajn kapricojn, kiujn vi amase ĵetas en viajn tekstojn, kaj pro la multeco estas malfacile purigi ĉiujn. Eble antaŭe pli ol nun, sed ĉiukaze mi en la lasta tempo ricevis plurajn plendojn pri tio, el kiuj du plendantoj eĉ per la voje de vikipedia retpoŝto kontaktis min, ĉar ili ne sciis ĉu la plendo estus justa kaj tial ne volis "publike" ektrakti siajn dubojn en mia diskutpaĝo aŭ eĉ pli publike en la lingva diskutejo. Sed baze mi mem ankaŭ suferis je viaj nekutimaj vortkombinoj, speciale lastmonate, kiam mi ekrimarkis ke multaj paĝoj pri komunumoj de Turingio fuŝiĝis post ampleksaj administraj reformoj, kaj en tre multaj de la tiel teknike fuŝitaj paĝoj trovis kontribuojn de vi.

Miaj bazaj kritikoj estas la jenaj: 1 Via tekstoj ofte aspektas kvazaŭ vi havus abomenon kontraŭ la esperanta afikso -iĝ- ... vi sisteme uzas pasivan participon kun verba finaĵo anstataŭe. Tian nekutiman konstruaĵon oni foje rajtas kunmeti, sed se en alineo estas 15 tiaj nekutimaj kunmetaĵoj, kie en normala teksto estus -iĝ-, tio estas stila problemo. Planitis en normala stilo estus planiĝis, konstruigitis = konstruiĝis, eknomitis = eknomiĝis, starigitis = stariĝis. Sume ĝenas la amasa bojkoto kaj sistema evito de la silabo -iĝ-, kiu same apartenas al la esperanta gramatiko kiel la teorie ebla sed krom de vi apenaŭ uzata finaĵo -igitis. Iom da statistiko: serĉado nun ankoraŭ trovas pli ol 400 uzojn de la vorto "konstruitis" (plej multajn formojn "konstruigitis" mi jam forigis), ĉiuj de vi kaj preskaŭ ĉiuj en tekstoj pri loĝlokoj proksime de la urbo Erfurt en Turingio. 2 Uzo de superflue komplikaj pasivaj frazokonstruaĵoj: Kial uzi formon "la gvidado plenumitis fare de XXX", se la senco simple estas "XXX gvidis". Tio ĉi tie nur ŝajnas esti diferenco de 6 anstataŭ 2 vortoj, sed en longaj tekstoj tiaj gramatikaj kromvojoj vere konfuzigas kaj malfaciligas la legadon. 3 Same malfaciligas la legadon insistaj kunpremoj de pluraj vortoj kun laŭeble malmultaj intervokaloj al unu kunmetita vortego. Tio ŝajnas kopio de la germana lingvo, kaj eble ŝpariĝas unu silabon ĵus malŝparita pro gramatika kromvojo, sed kontraste al la germana lingvo en Esperanto tio ne kutimas - kaj same ĝi ne helpas al facila komunikado, kio tamen estas la supera celo de Esperanto. 4 "Hibridaj" vortoj troveblaj en neniu vortaro, kiuj komenciĝas per germanlingva vortero en germana ortografio kaj finiĝas per esperanta gramatika finaĵo. Tiaj vortoj nek estas germanaj nek esperantaj. Mi ĵus ekvidis ke formojn kiel "la schwarzenberga regado" jam enkondukis Petr T., kiu ankaŭ metis ruĝan ligilon postulante kreon de teksto schwarzenbergidoj, kaj tiun modon eble vi simple kopiis. Tamen, "esperanta" vorto s-c-h-w(?)-a-r-z-enbergidoj tute ne prononceblas en Esperanto kaj tutcerte ne estas en Esperanto. Mi bedaŭrinde ne faris detalan protokolon kiam mi ĝustigis tiajn hibridojn, sed nur havis la problemon ke kiam mi faras teknikan redakton en teksto kaj savas ĝin, tiam aŭ mia propra redakto ne jam videblas aŭ mi aŭtomate reviziis la antaŭajn redaktojn ankoraŭ ne reviziitajn - tial mi vole-nevole detale ĝustigis multajn paĝojn, malrapide avancante en tio kion mi fakte volis fari. Tial mi pli kaj pli uzos la avertan ŝablonon "polurinda" anstataŭe, por averti ke la stilo estas dubinda kaj ne kopiinda (kiel eble vi jam kopiis de Petr T.). Mi ĉi tie nur faras unufojan komenton, kiu validas por ĉiuj paĝoj, kaj provas laŭ miaj ebloj ankaŭ plu tuj ĝustigi stilon, sed mi certos ke mi ne ĉiam sukcesos laŭ tempoekonomio. Postrikolto: Plia ekzemplo estas la vortumo "tie ĉi surriverigitis lignaĵoj...", kiun mi ĵus trovis en la teksto Neuhaus am Rennweg. Tiajn kapricajn vortojn mi opinias ne tuj kompreneblaj. Tiun vortumon mi ŝanĝas al "tie ĉi flosis lignaĵoj...".

Do vi komprenas: mi ne akuzas vin ke vi uzus malĝustan gramatikon (krom pri punkto 4, kiu estas evidenta eraro). Pri la unuaj tri punktoj mi nur ĝemas ke vi iras al ekstremaj limoj de tio kio ankoraŭ gramatike eblas, kaj mi kritikas ke speciale la multfoja uzo de tiaj gramatikaj tordaĵoj ekstreme malfaciligas la legadon kaj forpuŝas legantojn, do estas stila problemo ankaŭ se vortumo estas gramatike permesebla. Mi ne scias ĉu eble vi neniam en la vivo vere parolis Esperanton en viveca situacio de ekzemple familia tendaro, sed ke vi nur (sufiĉe perfekte) alproprigis al vi la lingvon hejme el libroj aŭ el la interreto - sed eĉ tiam vi ne povas ne rimarki, ke via stilo estas sufiĉe malsama kompare al tiu de pli malpli ĉiuj aliaj. Kaj vi certe komprenas ke la ideo de scio-forumo kiel Vikipedio ne estas esti ludeja eksperimentejo por ĝis nun neniam uzitaj vortformoj - sed la ideo estas laŭeble facile kaj plejeble kompreneble komuniki (ĉar estas ĉiam pli kaj pli da homoj ĉi tie, kiuj lernis la lingvon en duolingo, neniam aŭdis kursestron aŭ entute homon vive paroli, maksimume filmete en Jutubo aŭ Tiktiko, kaj problemas se iuj el ili plukopias tiajn malfacile kompreneblajn kapricajn stilaĵojn). En la citita teksto Neuhaus am Rennweg viaj citita vortumo estis de 2017: ĉu povas esti ke la fenomeno estis komenca problemo, kaj vi intertempe pli diferencite relegas viajn proprajn vortumojn de antaŭ pluraj jaroj? Ĉiukaze pardoni, ke mi nun tiom bloke kritikis vian stilon. Sed mi vere tro estimas vian laboradon ĝenerale kaj hontas ke mi nun devas pli kaj pli devos marki tekstojn de vi per la averta ŝablono "polurinda", laŭ tempo ne plu sukcesante ĝustigi la multajn lokojn - kion mi sentas iusencan makuligon de via laboro. Tial mi rekte alskribas vin.

Sincere, ThomasPusch (diskuto) 12:41, 28 jan. 2023 (UTC)Reply

Saluton Puŝo! Dankon por via sincereco. Ja, jen vi atingis vian celon: mi pretas tuj ĉesigi redaktadon de artikoloj por via Eo-Vikipedio. Ci bedaŭrinda ulo devos nun ornami ĉiujn miajn artikolojn per la ŝablono "polurinda". Eble pli facile postulu la kompletan forigon de ili por ne plu ĝeni Esperantujon? Koncerne mian aktivan uzon de Eo: antaŭ ne tute 10 jaroj mi organizis Germanan Eo-kongreson. Informiĝu ĉe la kongresintoj ĉu mi almenaŭ tiam (ankoraŭ) kompreneblis. Ĉiuokaze mi ĉi-tie publike pardonpetas pro mia tiom fuŝa laboro por GEK. Krome ĉe civitana radio en Turingio inter 2012 kaj 2021 faris mi Eo-radielsendojn (po unu horon por monato). Ankaŭ ĉe la aŭskultintaro mi pardonon volas peti. Kaj kion diri pri lernantoj en mia lernejo kiuj devis suferi Eo-lecionojn ĉe mi? Danke al majstro Puŝo, kiu sole aŭdacis senvualigi la veron pri mia aĉa esperantisteco, la nivelo de lia Eo-vikipedio post mia foriro ne plu malkreskos. - Giorno2 (diskuto) 14:59, 28 jan. 2023 (UTC)Reply
S.g. Herr Dr. Pusch! Als einen Administrator bitte ich Sie, mich unverzüglich aus der Liste der "patrolantoj" zu streichen. Vielen Dank für Ihr Verständnis. - Giorno2 (diskuto) 16:30, 28 jan. 2023 (UTC)Reply
  Komento: Mi komprenas kaj sincere bedaŭras ke vi ofendiĝis pri mia fakte tre kritika noto. Se vi bone legis, mi tute agnoskas ke vi principe faris bonajn kaj valorajn kontribuojn, ankaŭ tre fervore kontribuis. Mi ankaŭ konsentas ke via stilo ĉiam estis ene de la limoj de ĝusta gramatiko - la peto al vi estis nur provi konsideri adapti vian stilon pli al la stilaj kutimoj de la ĝenerala lingvouzo. Cetere aparte ankaŭ viajn redaktojn en la latina lingvo mi vere admiras: kvankam mi mem, kiel multegaj aliaj lernejanoj, energie lernis la latinan dum kvin jaroj en la mezlernejo (gimnazio), kaj konsideras ĝin la fundamenton de miaj konoj de Esperanto kaj romanidaj lingvoj, mi male al Esperanto, kiu ĉiam sentiĝis al mi natura lingvo, neniam vere vive trovis amikojn kiuj parolus la latinan, kun kiuj eblus latine matenmanĝi aŭ babili dum ekskursoj, kaj do neniam vere alproprigis ĝin al pli-malpli denaska nivelo: despli mi admiras ĉiujn, kiuj kapablas redakti vikipedion en tiu, sendube ankaŭ bela lingvo. Kaj mi legis plurajn el viaj latinaj artikoloj, kiujn pasive legi mi ankoraŭ pli-malpli sukcesis, kaj vere aprezas viajn konojn ankaŭ en tiu lingvo. Kompreneble mi ne sciis vian nomon, nur la uzantonomon "Giorno2", eĉ ne sciis ĉu vi estus viro aŭ virino, kaj tute ne sciis/scias kiomfoje vi estis en UK-oj, GEK-oj, en familiaj tendaroj aŭ plurtagaj esperantistaj migradoj, kiomfoje vi esperantlingve matenmanĝis aŭ eble eĉ esperantlingve edukas viajn infanojn, des malpli ĉu vi foje estis gastiganto de kongreso aŭ esperantlingva koncerto aŭ matenmanĝo, aŭ gvidanto de lingvokursoj aŭ radioprogramoj ktp. Mi nur esprimis, ke mi dubis ĉu vi intence aplikas vian stilon de vortumado iom alispecan al la ĝenerala lingvouzo, aŭ ĉu simple ĝi kreskis tiel. Fakte mi mem supozas ke ankaŭ mi foje vortumas nenecese komplike, kaj mia stilo tiam estas kritikinda, sed mi tiam volonte akceptas admonojn ke oni ne sufiĉe bone komprenis min kaj provas pli simple esprimi min. Iu alia uzanto, kiu ne alskribis min retpoŝte, kvazaŭ kaŝe, sed publike en mia diskutpaĝo atentigis min pri la nekutimaj vortumoj uzataj de vi, havis la suspekton ke la bazo de la nekutimaj vortumoj povus esti specifaj ecoj de la germana lingvo aŭ ne bone reviziita aŭtomata traduko. Mi NENIEL suspektus ke vi uzus aŭtomatan tradukon kaj ne bone revizius ĝin! Via stilo estis tute kohera, kaj videble venis el kompetenta lingvometiejo. Sed tamen la problemoj estas la supre listigitaj. Mi do ripetas mian bedaŭron ke mi ofendis vin, pro fakte kompare malgrandaj akuzoj - jes ja estas multaj nespertaj redaktantoj en vikipedio, kiuj tute ne bone regas la esperantan gramatikon kaj kies stilo pro tio estas senespera, kaj "senespera" mi neniel nomus viajn principe tre bonajn redaktojn! Kompreneble mia intenco neniam estis forpeli vin, sed mi komprenas viajn vunditajn sentojn kaj kompreneble plenumis vian peton forstreki vin el la listo de patrolantoj. Kompreneble vi ĉiam ajn bonvenas tamen plu redakti, kaj ankaŭ ĉiam denove ricevus viajn patrolajn rajtojn (ankaŭ de mi, malgraŭ mia kritiko de antaŭ du tagoj). Mi estas konvinkita, ke la nivelo de la Esperanto-vikipedio malgraŭ la kritikataj punktoj KUN via partopreno sume altiĝis, ne ke ĝi malkreskis, nur ke la stilo kiun mi tute subjektive nomis "kaprica", ĉar iel mi devis nomi ĝin, iom reduktis la suman altiĝon. Kaj mi certas ke vi absolute kapablus adapti la stilon kaj eviti tiom oftajn uzojn de la iritigaj vortumoj. Tial mi skribis ke mi tre malvolonte notas iun tekston de vi polurinda, kion "mi sentas iusencan makuligon de via laboro". Mi ĝojus se post la komenca kolero vi tamen ankoraŭ vidus, kion mi entute kritikis, kaj ne nur vidus ke mi faris mian rimarkon malsufiĉe diplomatie kaj malsufiĉe edukite. Volonte malgraŭ la ŝoko de antaŭ du tagoj mi proponus pacon al vi. ThomasPusch (diskuto) 10:38, 30 jan. 2023 (UTC)Reply

Saluton redakti

Kaj dankon pro via daŭra kontribuado. Mi interese trarigardis la artikolon Teologio pastorala. Laŭ PIV "pastorala" rilatas nur al specifa tipo de poezio. Laŭ la redakto de la artikolo, mi komprenas, ke temas pri io rilata al pastoro (aŭ pastro). Mi supozas, ke indas alinomi la artikolon al Teologio pastora aŭ Pastora teologio, ĉu eble pastra teologio. Ĉu vi mem pretas fari tion? Male, mi pretas, se vi konsentas kaj elektas la eblon. Dankon. Amike.--kani (diskuto) 10:17, 23 maj. 2023 (UTC)Reply

Mi nur parte komprenas la problemon, ĉar jen mi citis fonton en fakvortaro: http://bernhardeichkorn.de/kristana-fak-vortaro/ Do ne temas pri invento de mi. Iru tiupaĝen, serĉu sub la vorto "pastoralo" kaj aperas kelkaj fakterminoj kie utiliĝas "pastorala" en teologia kunteksto. Eĉ PIV tie estas citita kun la (strangeta) aldono "nov 2". La farinto de la faktortaro "Kristana Glosaro" (Bernhard Eichkorn) mem kunlaboris por prepari PIV kio ie videblas en la enkondukaj vortoj al la (presita) vortaro, se mi bone memoras. Mi petas vin pripensi la alinomon, kiam ekzistas jam versio en serioza fakvortaro. PIV mem estu nia ĉefa referencilo, mi konsentas, sed de tempo al tempo eĉ ĝi (kiel ĉiuj vortaroj) neglektis/forgesis ion. Giorno2 (diskuto) 04:36, 24 maj. 2023 (UTC)Reply
Nu, necesus pli profunda esploro en tiu fako, pri kiu mi ne kompetentas. Mi nur turnis min al ĉefaj signifoj en PIV. Ne gravas.--kani (diskuto) 12:35, 31 maj. 2023 (UTC)Reply

Latinisto redakti

Alia afero. Eble mi eraras, sed mi havas la impreson, ke vi iel rilatas al latinismo kaj eĉ al la latinlingva vikipedio. Mi diras tion, ĉar mi ĵus kreis artikolon pri latinisto kaj esperantisto, nome Jerónimo Córdoba Roldán, kio estas nur en hispana kaj Esperanto. Por elteni ties ekziston en la problemiga hispanlingva vikipedio estus utila, ke ekestu almenaŭ ĝerme artikoleto en la latinlingva vikipedio, kaj kompreneble ankaŭ en aliaj lingvoj. Ĉu tio interesus al vi aŭ vi povas komuniki tion al iu aktivulo de la latinlingva vikipedio? Dankon.--kani (diskuto) 12:35, 31 maj. 2023 (UTC)Reply

Memkompreneble. Mi tuj tradukos ĝin latinen. Volonte. Giorno2 (diskuto) 13:00, 31 maj. 2023 (UTC)Reply
Jen, mi jam finis la tradukon: Hieronymus Córdoba Roldán - Mi tamen havas ankoraŭ du demandojn: ĉu vi hazarde ie trovis latinigitan nomon de li? Koncerne vian supozon ke mi "rilatas al la latinlingva Vikipedio" mi povas malkaŝi ke mi eĉ estas administranto tie. - Giorno2 (diskuto) 14:49, 31 maj. 2023 (UTC)Reply
Gratulon pro ambaŭ aferoj pri la artikolo kaj pri la latinismo. Al la unua demando, ne, mi ne trovis latinigitan nomon de li, sed mi supozas, ke plej taŭga estas tio: Hieronymus (kiu fakte ne estis la oficiala nomo) kaj ne traduki la familinomojn. La duan demandon mi ne trovis.--kani (diskuto) 15:59, 31 maj. 2023 (UTC)Reply
Mia dua demando estus estinta ĉu lia (parta) traduko de Kiĥoto estis latinen aŭ esperanten. Sed mi mem trovis la respondon ĉi-prie forgesante forviŝi mian anoncon pri du demandoj... En Latinujo oni latinigas aŭtomate la antaŭnomon, tio normalas eĉ ĉe ne-latinistoj kaj ĉe homoj de diversaj epokoj ĝis hodiaŭ. Sed ofte ekzistas ankaŭ latinigita familia nomo: iam kiam la latina internacie gravis oftege eĉ ĉe natursciencistoj, ĉe kelkaj malmultaj (ekz. novlatinaj aŭtoroj) eĉ nun. Pro tio mia demando. Giorno2 (diskuto) 19:00, 31 maj. 2023 (UTC)Reply
Je honoro de ĝia eksa prezidanto mi ankaŭ verkis artikolon pri la Sevila Esperanto-Asocio - Sodalitas Esperantica Hispalensis - Giorno2 (diskuto) 05:42, 1 jun. 2023 (UTC)Reply
Bonege. Dankon. Sevilanoj estos kontentaj. Ĉio tio enkadriĝas en preparoj por Hispana E-o Kongreso okazonta oktobre en Sevilo. Pri Hyeronimus sekvas esploroj, nun estas foto en la esperanta versio, krom interesaj informoj pri latinlingva poemo pri E-o (en Verkaro). Ĉu vi povas konfirmi, ke ne estas aliaj, aŭ ne pli fruaj? kani (diskuto) 16:37, 1 jun. 2023 (UTC)Reply
Dankon por la foto en via artikolo, pri la informo de neniamĉesanta portado de la kvinpinta stelo kaj pri la Zamenhof-laŭdanta poemo. Mi uzis ĉion-ĉi por la latinva verio. - Ĉu ĝi vere unikas latinlingve mi ne scias. Eble ke iu literature/poezie estas aludo al Esperanto ĉe novlatina verkisto - sed tiam eble kritike. - Interese estus ankoraŭfoje kontroli ĉu la de Jerónimo latinigita formo Zamenophus (en la nominativo) vere ekzakte TIEL estis uzita de li. Ĉar tiuokaze mi povus proponi ĝin por la latinlingva Vikipedio. Ĉu vi mem vidis tiun ĉi skribmaniero en libro? - Giorno2 (diskuto) 17:07, 1 jun. 2023 (UTC)Reply
Mi ne vidis. Mi petis referencon al andaluzo (fakte el Kordovo pri Kordovo kaj ne el Sevilo) kaj ricevis tion. kani (diskuto) 17:23, 1 jun. 2023 (UTC)Reply
Geneviève Immè, verkistino en la latina, en 1986 engaĝiĝis kontraŭ meto de ŝtono (jen foto [2]) pri la internacia rolo de Esperanto en sia urbo Pau se ne paralele pri simila rolo de la latina estus mencio. Kp. la artikolon Succurrite, o sodales! je Melissa de 1986: sur p. 100. Ĉu tiukuntekste ŝi ankaŭ POEME ion (kritike) verkis rilatan al Esperanto, mi ne scias. En la latinlingva periodaĵo Vox Latina fine de la 1980-aj jaroj aŭ eble jam en la 1990-aj jaroj aperis artikolo informanta latinlingve ankaŭ pri Esperanto. Sed denove, ĉu io poezie en ĝi, mi ne plu scias. - Giorno2 (diskuto) 17:27, 1 jun. 2023 (UTC)Reply

Elekto de nova administranto redakti

 
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Giorno2,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:31, 24 jul. 2023 (UTC)Reply

ŝablono bibliotekoj redakti

Saluton, kolego. Alia uzanto ĵus transprenis la taskon iom post iom en ĉiuj artikoloj elpreni la teknike ne plu deziratan ŝablonon {{normdaten}}, kun fremdlingva titolo, kaj anstataŭigi ĝin, baze per roboto, per la nuna ŝablono {{bibliotekoj}}, teknike nun pli malpli identa, sed preferinda. Kiam ĉiuj uzoj de {{normdaten}} estos for, probable la alidirektilo al {{bibliotekoj}} estas forigota, tiam {{normdaten}} en Esperanto ne plu funkcios. Mi ĵus vidis ke vi en 2019 ankoraŭ vaste uzis la germanlingvan ŝablonon, tio ne estas problemo, ĉar en 2019 ankoraŭ ne eblis antaŭvidi kio estos en 2023. Mi vidis ke vi en viaj novaj redaktoj delonge ŝanĝis vian redaktadon al la esperantlingva ŝablono {{bibliotekoj}} - tio perfektas, dankon, bonvolu plu tiel fari.

Bonan pluan redaktadon, ThomasPusch (diskuto) 12:01, 23 okt. 2023 (UTC)Reply

Interesa diskuto redakti

Saluton kara! Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis interesa diskuto pri kies rezulto mi tre scivolas, ĉar tiaĵoj ofte okazas nun en la mondo kaj estos interese vidi, ĉu ankaŭ Esperantujo tion spertos. Via opinio estas bonvena.RG72 (diskuto) 08:53, 29 nov. 2023 (UTC)Reply

ILEI-HU redakti

Antaŭ kelkaj minutoj mi komencis novan tekston pri la Hungara Asocio de Esperantistaj Pedagogoj, ne trovinte ion pri la temo en la esperanta vikipedio, sed post kiam mi metis la ankoraŭ krudan tekston mi tamen trovis tekston pri la temo, je la nomo Hungaria Asocio de Esperantistaj Pedagogoj, jam kunfandis la du tekstojn kaj volis en lasta paŝo transformi mian novan titolon al alidirektilo de la malnova teksto. Tiam mi rimarkis ke vi jam komencis ripareti mian krudan tekston - fakte prave, ĉar ĝi vere ankoraŭ estis kruda. Ne miru do... ThomasPusch (diskuto) 09:35, 28 dec. 2023 (UTC)Reply

Fakte mia ideo hodiaŭ estis ke mi dum la lastaj semajnoj ofte vidis ruĝajn ligilojn en historiaj biografioj de esperantistoj, pri historiaj aŭ nuntempaj landaj aŭ regionaj sekcioj de ILEI ... en Finnlando, Flandrio, Italio, Katalunio, Usono kaj Kanado, Aŭstralio ktp ktp. Kaj mi pensis ke pli bone ol ruĝaj ligiloj estus paĝoj esperantlingvaj, eĉ se komence iom malfacilas kunskrapi informojn. Tamen mi ne havas la energion el tio nun fari grandan projekton. Mi nun vastigis la paĝojn pri Hungario kaj Germanio, aldonis tute novan paĝeton pri Francio, kaj nun lasas la komputilon. Do se vi volas, vi bonvenas adopti tian fakan sekcion kaj kolekti informojn por nova artikolo. ThomasPusch (diskuto) 11:14, 28 dec. 2023 (UTC)Reply

Agazias Sĥolastikos redakti

Saluton. Mi alinomis la artikolon al la greka nomo. Delonge oni uzas en kelkaj lingvoj latinajn nomojn por grekaj homoj, verkoj, aferoj ktp., sed en Esperanto ne estas tiu neceso. Tamen, se vi ne konsentas, oni povas renversi la alinomadon. Dankon.

Mi ne havas ion kontraŭ. TAMEN: en la klasika filologio la oficialaj nomoj de ĉiuj verkoj, kaj de latinaj kaj de helenaj, estas latinlingvaj. Tio venas el tempoj kiam la internacia interfilologa lingvo estis ankoraŭ la latina. Tio validis ankaŭ pri aliaj klasikaj verkoj de klasikaj lingvoj (ekz. de la hinda aŭ hebrea aŭ proksimorienta tradicioj) pri kio floris la studoj en la 19-a jarcento. Alia problemeto estas ke via transskribo kun "Z" por la litero "TH" tre verŝajne spegulas prononcon kiu ne estas klasika. Oni do povus diri ankaŭ "Agatias"; la latinigo de grekaj vortoj estas ĝenerale iom tikla afero... - Giorno2 (diskuto) 05:47, 22 feb. 2024 (UTC)Reply