Kristoforo Milionis

Kristoforo Milionis, greke Χριστόφορος Μηλιώνης, (naskiĝinta en 1932 en Peristeri/provinco Ioanino) estas greka verkisto.

Kristoforo Milionis
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1931 (1931-11-30) (92-jaraĝa)
Profesio
Okupo verkisto vd
vdr

Vivo redakti

Li studis klasikan filologion en Tesaloniko kaj laboris kiel gimnazia instruisto kaj poste kiel lerneja inspektoro. Li vivas en Ateno.

Verkista agado prezentita per elektaj verkoj redakti

La verkaro de Milionis karakteriziĝas per impona unueco kaj entenas konstantajn vidpunktojn. La tipoj estas elvilaĝanoj, kiuj vivas en Ateno kaj vivas konvencian kaj monotonan vivon tie. La rakontoj komenciĝas per iu momento, kie la heroo estas sendita al tempovojaĝo kaj revenas al infaneco aŭ al la tempo de la Dua mondmilito aŭ al la interna milito (1946-49). Tiam la vivo - malgraŭ la eksteraj cirkonstancoj - estis estinta interne de la homoj en ordo, ĉar tiam la homoj ankoraŭ konis identecon kam memfidon. Kaŭzo por la tempovojaĝo povas esti ekzemple ekamo, morto, iu ajn animalo aŭ iu ajn objekto.

La radikojn por la nuna mizero kuŝas - laŭ la verkisto - en la seniluziiĝoj kaj la animaj vundiĝoj. Tre bone rimarkatas la filozofio de la verkisto en lia romano Δυτική συνοικία / Ditikí sinoikía (1980) kiel ankaŭ en la rakontokolekto Καλαμας κι Αχέροντας / Kalamás ki Aĥérontas (1985), kiu verŝajne estas lia plej bona verko.

En la romano Ο Σιλβέστρος / O Silvéstros (1987) la tuja apero de enigmoplena junulo en provincurbo igas sursurfacigon de kulpo kaj malvirtoj de la lokuloj, kiuj referencas al la sama historia epoko.

Aliaj verkoj redakti

  • Ακροκεραύνια / Akrokeráfnia (1976; noveloj)
  • Το πουκάμισο του Κένταφρου / To pukákmiso tu Kéntafru (1971; rakontaro)
  • Τα διηγήματα της δοκιμασίας / Ta diijímata tis dokimasías (1978; rakontaro)
  • Χειριστής ανελκυστήρος / Ĥiristís anelkistíros (1993; rakontaro)
  • Το μικρό είναι και όμορφο / To mikró íne kai ómorfo (1997; eseoj, gazetaj artikoloj)
  • Τα φαντάσματα του Γιορκ / Ta fantásmata tu Jork (1999; rakontaro)

Liaj verkoj estis tradukitaj en la germanan, la anglan, la francan, la italan, la nederlandan, la rusan kaj la hungaran.

Literaturo redakti

  • Dimosthenis Kurtovik: Griechische Schriftsteller der Gegenwart. Ein kritischer Leitfaden, eldonejo Romiosini, Kolonjo 2000, ISBN 3-929889-35-8, p. 180-181.
  • Ioanna Mylonaki, Ioanna: "Erzählort und -zeit im Roman von Christophoros Milionis O Σιλβέστρος", en: Γράμματα και τέχνες H. 63, sept.-okt. 1991, p. 27-28.

Eksteraj ligiloj redakti