Emil Petri (politikisto)

Germana juristo

Georg Karl Emil PETRI (naskiĝinta en la 3-a de aprilo 1852 en Bouxwiller / Haut-Rhin /arondismento Altkirch[1], mortinta en la 11-a de decembro 1918 en Kehl) estis juristo, ŝtata sekretario kaj membro de la Reichstag-parlamento.

Emil Petri
Persona informo
Emil Petri
Émile Petri
Naskiĝo 3-an de aprilo 1852 (1852-04-03)
en Bouxwiller
Morto 11-an de decembro 1918 (1918-12-11) (66-jaraĝa)
en Kehl
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco FrancioGermanio vd
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de Strasburgo vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en StrasburgoBerlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Frekventinte la mezlernejon en lia naskiĝurbo, li aliris la altlernejon de Hajdelbergo kaj Strasburgo. Ekde 1879 li komencis labori kiel advokato en Strasburgo. Li estis membro de la Landa Komitato de Alzaco-Loreno (germane: Landesausschuß des Reichslandes Elsaß-Lothringen), de la Distrikta Komitato de Malalta Alzaco (germane: Bezirkstag des Unter-Elsaß) kaj de la direktorio de la Evangelia Eklezio en Strasburgo.

Dum anstataŭiga elekto de la 21-a de julio 1887 por la mortinta deputito Jacques Kablé li fariĝis parlamentano por la elektodistrikto "Alzaco-Loreno 8" en Berlino, kiun servon li plenumis ĝis 1893 . Pro la helpo de alzacaj aŭtonomistoj li nur gaste duonoficiale membriĝis al la Nacia Liberala Partio. En la kanditatiĝo de 1893 lia aspirado fiaskis kontraŭ August Bebel[2].

En 1892 li estas vokita en la estraron de la strasburga Komunuma Kreditbanko (Kommunalkreditbank). En 1898 li iĝis vicŝtatsekretario kaj estro de la ministeria sekcio por justico kaj edukado (Unterstaatssekretär und Vorstand der Ministerialabteilung für Justiz und Kultus) en Alzaco-Loreno. En la 1914-a jaro li devige demisiis pro insultkampanjo.

Notoj redakti

  1. Laŭ tiu ĉi fidinda datenaro pri la deputitoj NE temas pri alia samnoma vilaĝo Bouxwiller en la departemento [[Bas-Rhin]] kiel proponas ekz. la germanlingva Vikipedio!. Arkivita el la originalo je 2015-11-02. Alirita 2015-10-06.
  2. Specht, Fritz / Schwabe, Paul: Die Reichstagswahlen von 1867 bis 1903. Eine Statistik der Reichstagswahlen nebst den Programmen der Parteien und einem Verzeichnis der gewählten Abgeordneten, 2-a Berlino: Eldonejo Carl Heymann, 1904, p. 300 sekv.; komp. ankaŭ Reibel, Carl-Wilhelm: Handbuch der Reichstagswahlen 1890-1918. Bündnisse, Ergebnisse, Kandidaten. Zweiter Halbband. Düsseldorf: Droste Verlag, 2007, p. 1527-1531 (=Handbücher zur Geschichte des Parlamentarismus und der politischen Parteien, 15)

Eksteraj ligiloj redakti