Aŭksencio de Milano

itala episkopo kaj teologo

Aŭksencio de Milano, foje ankaŭ Aŭksencio Mediolana (latine: Auxentius Mediolanensis) estis itala teologo kaj episkopo.

Aŭksencio de Milano
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 301 (0301-01-01)
en Silistra
Morto 30-an de novembro 373 (0373-11-30) (72-jaraĝa)
en Milano
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pastro
teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estante indiĝeno de Kapadokio li estis ordinita (343) al la pastraro de Gregorio el Kapadokio, la entrudita patriarĥo de Aleksandrio. Post la ekzilo de Dionizio de Milano en 355, li fariĝis ties sekvanto per arianisma komploto, malgraŭ nescipovo de la latina lingvo. Kelkaj el la ĉefaj okcidentaj episkopoj provis, sed vane, konvinki lin akcepti la Nicean Kredon. Li estis publike akuzita en Mediolano en 364, de sankta Hilario de Potevo kaj kondamnita pro eraro en disputo okazigita en tiu urbo laŭ ordono de imperiestro Valentiniano. Tamen, lia submetiĝo estis nur ŝajna, kaj li restis sufiĉe potenca por foririgi Hilarion el Mediolano. En 359 li devigis multajn episkopojn de Ilirio subskribi la kredon de la koncilio je Rimini (359). Kvankam Atanazio kondamniĝis fare de ĉefpontifo Damaso la 1-a en roma sinodo (369), li retenis sian seĝon ĝismorte en 374 (ankaŭ danke al entroniĝo de la orienta imperiestro Valentiniano; tiam iĝis sekvanto Ambrozio de Milano.

Eksteraj ligiloj

redakti
  • Shahan, Thomas Joseph: "Auxentius of Milan". Ĉe: Herbermann, Charles (eld.): Catholic Encyclopedia, Robert Appleton Company, Novjorko 1913
  • Chisholm, Hugh: "Auxentius" - ĉe: Encyclopaedia Britannica, vol. 3 (11-a eldono). Cambridge University Press, p. 50