Rupreĥto (Sankta Romia Imperio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rupreĥto de Palatinato |
Rupreĥto de Palatinato (ankaŭ Ruperto aŭ Roberto; naskiĝis la 5-an de majo 1352, mortis la 18-an de majo 1410), el la dinastio Wittelsbach estas 1400-1410 romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio, kaj kiel Rupreĥto la 3-a princo-elektisto de Elekto-Palatinato.
Vivo
redaktiLi kromnomitis clemens, do "la milda". Li posteulis la patron Rupreĥto la 2-a (Palatinato) jam en 1398 kaj estis, post kiam li jam estis gvidinta la regnan vikariecon dum la unua malliberigo de imperiestro Venceslao la 1-a, elektita en Rhens fare de la regantoj de Mainz, Köln, Trier kaj Palatinato por anstataŭi la demisiigitan reĝon Venceslao. La 6-an de januaro 1401 okazis lia kroniĝo en Kolonjo. En 1401 li iris en Italujon por ricevi la kroniĝon fare de la papo kaj por regajni la Duklandon Milano por la Sankta Romia Imperio. Sed li venkitis de Giangaleazzo de' Visconti proksime de Brescia la 21-an de oktobro.
Mona malabundo malebligis al li la daŭrigon de la kampanjoj kaj planoj italujaj. Reveninte en Germanujon li klopodis sekurigi la pacon. Sed li ĉie ajn konfrontiĝis al nevolo pacfara. La samaj principoj kiuj antaŭe antaŭenpuŝis lian elekton kolektiĝis en la kontraŭrupreĥta ligo Marbacher Bund. Same malsukcesa estis Rupreĥto en la klopodo fari finon al la skismo.
Literaturo
redakti- Chmel, Regesta Ruperti regis Romani, Frankfurt 1834
- Höfler, Ruprecht von der Pfalz, Freiburg 1861
- Helmolt, König Ruprechts Zug nach Italien, Leipzig 1892)
- A. Winkelmann, Der Romzug Ruprechts von der Pfalz, Innsbruck 1892
- Bosselmann, Die reichsstädtische Politik Königs Ruprechts von der Pfalz, Paderborn 1904
Fonto
redaktiMeyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 269-270, kio legeblas tie ĉi interrete.