Frederiko la 1-a (Brandenburgio)
burggrafo de Nurenbergo, princo-elektisto de Brandenburgio
Frederiko la 1-a de Brandenburgio (naskiĝis 1371 en Nurenbergo; mortis 1440 en princlando Ansbaĥo) estis ekde 1415 ĝis 1440 Margrafo de Brandenburgio kaj ĉeftrezoristo kaj princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio. Li estis la unua ano de la dinastio Hohencolernoj kiu havis tiun titolon.
Unue li estis Frederiko la 6-a, burggrafo de Nurenbergo (1397–1420). Post la morto de lia patro Frederiko la 5-a kaj ties heredodivido li fariĝis reganto de princlando Ansbaĥo (1398–1440) kaj post la morto de lia pli aĝa frato Johano ankaŭ de princlando Bayreuth (1420–1440).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c5/Frederick_I%2C_Elector_of_Brandenburg_%281371-1440%29.jpg/220px-Frederick_I%2C_Elector_of_Brandenburg_%281371-1440%29.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c3/Markgr%C3%A4fliches_Wappen.png/220px-Markgr%C3%A4fliches_Wappen.png)
Li estis aliancano de imperiestro Sigismondo, kiu donis al li la regadon super margraflando Brandenburgio kaj rangon de princo-elektisto.