Princlando Bayreuth

La princlando Bayreuthmargraflando Brandenburgo-Bayreuth (prononco [bajrojt]) (germane Fürstentum BayreuthMarkgrafentum Brandenburg-Bayreuth) estis imperie senpera princlando de la Sankta Roma Imperio, regata de flanka linio de la dinastio Hohencolernoj. Tiuj portis la heredan titolon "margrafo de Brandenburgio", tial la princlando ankaŭ nomiĝis margraflando. Dum pluraj periodoj ĝi estis regata en persona unio kun la apuda princlando Ansbach.

Princlando Bayreuth
21-a de januaro 1398 – 1791

princlando • ŝtato de Sankta Romia Imperio • historia lando
Geografio
Mapo pri la princlando (teksto germana)
Mapo pri la princlando (teksto germana)
Ĉefurbo:
Kulmbach ĝis 1604, ekde tiam Bayreuth
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
180 000 (1791)
germana
katolikismo ĝis 1525, ekde tiam luteranismo
Ŝtat-strukturo
monarĥio (princlando/margraflando)
Patrina lando:
Pereo:
vendo al Prusio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
reĝlando Prusio reĝlando Prusio
reĝlando Bavario reĝlando Bavario
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

Dekomence la princlando nomiĝis princlando Kulmbachmargraflando Brandenburgo-Kulmbach, laŭ la tiama centro kaj ĉefurbo Kulmbach. Nur en 1604 margrafo Kristiano translokigis sian rezidejon al la urbo Bayreuth, kaj oni ekuzis novan nomon.

La princlando kreiĝis en 1398, kaj daŭris ĝis 1791, kiam la margrafo vendis ĝin, kune kun Ansbach, al la reĝo de Prusio. Prusio formale aneksis ĝin la 28-an de januaro 1792. Post nur malmultaj jaroj Ansbach transiris en 1806 al la nova reĝlando Bavario, kaj en 1810 ankaŭ Bayreuth.

Princoj kaj Margrafoj de Bayreuth

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti