Ansbaĥo (princlando)

(Alidirektita el Princlando Ansbach)

La landeto Brandenburgo-AnsbaĥoAnsbaĥo (germane Markgrafentum Brandenburg-AnsbachFürstentum Ansbach) estis imperie senpera princlando de la Sankta Roma Imperio, regata de flanka linio de la Hohencolerna dinastio. Tiuj portis la heredan titolon "margrafo de Brandenburgio", tial la princlando ankaŭ nomiĝis margraflando. Dum pluraj periodoj ĝi estis regata en persona unio kun la apuda princlando Bayreuth (prononco [bajrojt]).

Ansbaĥo
1398 – 1792

historia lando • princlando • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Mapo pri la princlando (teksto germana)
Mapo pri la princlando (teksto germana)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
143 000 (1791)
germana
katolikismo ĝis 1525, ekde tiam luteranismo
Ŝtat-strukturo
monarĥio (princlando/margraflando)
Patrina lando:
Pereo:
vendo al Prusio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
reĝlando Prusio reĝlando Prusio
reĝlando Bavario reĝlando Bavario
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

La centro kaj ĉefurbo de la landeto estis Ansbach. Ĝi kreiĝis en 1398, kaj daŭris ĝis 1791, kiam la margrafo vendis ĝin, kune kun Bayreuth, al la reĝo de Prusio. Prusio formale aneksis ĝin la 28-an de januaro 1792. Post nur malmultaj jaroj Ansbach transiris en 1806 al la nova reĝlando Bavario, kaj en 1810 ankaŭ Bayreuth.

Princoj kaj Margrafoj de Ansbaĥo

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti