Montara budo
Montara budo (germane: Bergbauden) estas tipo de montara kabano, kiu aperas plejparte en Gigantmontaro. Devene temis pri ŝirmaj montaraj loĝlokoj por paŝtistoj de brutaro. Kutime temis pri konstruaĵoj konstruitaj el metitaj unu sur la alia traboj kun ŝinda tegmento kun du ĉambroj kaj stalo. Somere ili servis kiel loĝlokoj por paŝtistoj kaj lignohakistoj.
Ĉirkaŭ la jaro 1850 ili komencis esti interesaj ankaŭ por montara turismo. Ĉirkaŭ fine de la 19-a jarcento jam multaj servis kiel hosteloj por turistoj kaj pro tiu celo ili estis disvastigataj, por ke ili povu gastigi kaj loĝigi kreskantan kvanton de gastoj. Samtempe ankaŭ estiĝadis tute novaj montaraj budoj.
Multaj historiaj budoj devis esti post la jaro 1990 pro kialo de averia stato fermitaj kaj detruitaj. Aliaj estis renovigitaj, akomodigitaj al la nova epoko kaj denove malfermitaj.
En Polllando la montaraj budoj estas markataj kiel Schronisko turystyczne.
Ekzemploj
redaktiĈeĥio
redaktiPollando
redaktiGermanio
redakti- Hochwald-Baude en Žitavské hory sur Hvozd
- Töpfer-Baude en Žitavské hory sur Töpfer
- Kottmar-Bergbaude en Šluknovská pahorkatina sur Kottmar
- Keulenberg-Baude ĉe urbo Pulsnitz