Aragonitaj kavernoj en Zbraŝov

Aragonitaj kavernoj en Zbrašov (ĉeĥe: Zbrašovské aragonitové jeskyně) estas unika loko de la tn. termala karsto kun restaĵoj de maloftaj karstaj plenigaĵoj (speleotemo) kaj gaslagoj de karbondioksido. La kavernoj situas en kruta deklivo de la maldekstra bordo de la valo de rivero Bečva, ĉe rando de banloko Teplice nad Bečvou sub vilaĝo Zbrašov, proksimume 2 km de urbo Hranice na Moravě.

Aragonitaj kavernoj en Zbraŝov
ĉeĥe: Zbrašovské aragonitové jeskyně
kavernoj
Gejzírové stalagmity.JPG
Gejseraj stalagmitoj
Oficiala nomo: Zbrašovské aragonitové jeskyně
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Přerov
Municipo Teplice nad Bečvou
Historia regiono Moravio
Montaro Subbeskida montetaro
Situo Aragonitaj kavernoj en Zbraŝov
 - koordinatoj 49° 31′ 54″ N 17° 44′ 45″ O / 49.53167 °N, 17.74583 °O / 49.53167; 17.74583 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 310 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 250 m s. m.
Areo 7,7409 km² (774,09 ha)
Malkovro 1912
Por publiko jes
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Zbrašovské aragonitové jeskyně
Retpaĝo: Virtuala vido de la kavernoj
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Enirejkonstruaĵo de Aragonitaj kavernoj en Zbrašov

La kavernoj estiĝis en masivo de kalkŝtonoj en devonio en Hranice de moravia-silezia paleozoiko, kreantaj la tn. Hranický-karston. Ĝis nun konataj spacoj de la kavernoj atingas longecon ĉirkaŭ 930 m kun deniveligo de preskaŭ 70 m.

Sistemo de koridoroj, altaj haloj kaj katedraloj, kies plafonoj ŝanĝiĝas en vicon da fumtuboj (la kavernoj estis malkovritaj tra unu el ili), estiĝis kombine: per solvado de atmosferaj akvoj kaj intensa korodo de termalaj mineralakvoj, elirantaj el profundaĵoj. En monda komparo estas unikaj gejseraj stalagmitoj – konusformaj formacioj kelke da decimetrojn altaj, tra kies mezkanaleto ascendis la mineralakvo, kiu en la kaverna medio liberigis kalciton kaj aragoniton, el kiuj ĝi kreis tavoletojn de kreskanta karsta konuso. El la subteraj lagoj de la mineralakvo sedimentis sur muroj panbulsimilaj formacioj de onikso. El la mineralakvoj kaj el profundaĵfendaĵoj ĝis hodiaŭ enpenetras en la kavernon karbondioksido, kreanta en neaerumitaj spacoj morte danĝerajn gaslagojn. Ties koncentraĵo diversloke atingas preskaŭ 100 %. Danke al varmaj fontoj en la kaverno pludaŭras nekutime alta temperaturo ĉirkaŭ 15° C. Tio estas la plej varmaj kavernoj en Ĉeĥio.

La kavernoj estis malkovritaj en la jaro 1913 de fratoj Josef Chromý kaj Vincenc (alias Čeněk) Chromý, en kies ĝardeno vaporo ascendis dum vintraj monatoj el rokfendaĵo. Čeněk Chromý pli malfrue en la kaverno pereis en nevidebla gaslago. La kavernoj estis alirebligitaj tra nova enirejo, trafosita en la jaro 1926, kaj en la jaro 1954 ili estis reguligitaj proksimume en hodiaŭan amplekson.

La kavernoj estas alireblaj por publiko. La subtera vojo estas 300 longa, ĝi ne estas korpe pretendema kaj tia ekskurso daŭras 40 minutojn. Sekurecordonoj en Ĉeĥio permesas eniron de personoj en medion kun enhavo de karbondioksido ĝis 1 %, dum konservo minimume 20 % da oksigeno. Ĉar niveloj de la gaslagoj kaj la koncentraĵo de la gasoj en Kavernoj en Zbrašov estas ŝanĝiĝemaj, en la kavernoj estas ĉiutage farata zorgema mezurado, kaj la vizit-ordo estas laŭbezone regulata.

En la ĉirkaŭaĵo eblas viziti banlokajn mineralfontojn en banloko Teplice nad Bečvou kaj Abismon ĉe Hranice.

Rilataj artikolojRedakti

Pluaj fotojRedakti