Fervojlinio Přerov–Břeclav
Fervojlinio Přerov–Břeclav (en horaro por vojaĝantoj markita per numero 330) estas durela elektrizita tutŝtata fervojlinio, konsisto de la 2-a koridoro. La fervojlinio kondukas el Přerov ĝis Břeclav tra Hulín, Otrokovice, Staré Město u Uherského Hradiště, Moravský Písek, Rohatec kaj Hodonín. La trafiko sur la fervojo estis komencita en la jaro 1841. La fervojlinio estis elektrizita en la jaroj 1981–1985. Sur la fervojlinio estas trafikataj trakciaj sistemoj 3 kV DC + 25 kV, 50 Hz AC, kiuj kontaktiĝas en Nedakonice.
Fervojlinio Přerov–Břeclav | |
---|---|
Stacidomo Hulín | |
Superrigardo | |
Numero de linio | 330 |
Paso de fervojo | |
![]() | |
Trafikado | |
Trafikanto | Správa železnic |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 100,3 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Fervoja klaso | D4 |
Fervoja elektra sistemo | 3 kV DC + 25 kV, 50 Hz AC |
Maksimuma dekliveco | 4 ‰ |
Maksimuma rapideco | 100 km/h |
Stacioj de la fervojlinio | |
Direktado de la trafiko
redaktiFlanko de la trafiko
redaktiLa fervojlinio estis – kiel konsisto de la spina fervojo de Norda fervojo de imperiestro Ferdinando (KFNB) – iom post iom en la jaroj 1858 ĝis 1873 dureligita. Simile kiel sur la ceteraj aŭstraj fervojoj ĉi tie estis devene enkondukita dekstraflanka trafiko, sed al la 16-a de aprilo 1872 estis ankaŭ sur tiu ĉi fervojlinio, simile kiel sur la ceteraj durelaj fervojlinioj de KFNB, ekprakitigita maldekstraflanka trafiko. Por la ĉeĥa teritorio la nekutima maldekstraflanka trafiko estis sur la fervojlinio Přerov–Břeclav (kaj plu ĝis Bohumín) konservita ĝis la 8-a de decembro 2012.[2]
Ekde la 9-a de decembro 2012 la trafiko ŝanĝiĝis post 140 jaroj denove en la dekstraflankan.[3]
Stacioj kaj haltejoj
redakti-
haltejo Horní Moštěnice
-
Říkovice
-
Břest
-
Hulín
-
Záhlinice
-
Tlumačov
-
Napajedla
-
Spytihněv
-
Huštěnovice
-
Kostelany nad Moravou
-
Nedakonice
-
Moravský Písek haltejo
-
Moravský Písek
-
Bzenec pramejo
-
Rohatec
-
Rohatec haltejo
-
Hodonín
-
Lužice
-
Moravská Nová Ves
-
Hrušky haltejo
Referencoj
redakti- ↑ 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 Kotrman, Jiří. (2001) “Železnice mezi Břeclaví a Přerovem”, 160 let Severní dráhy císaře Ferdinanda. Ostrava: České dráhy, p. 46.
- ↑ (2001) “Železnice mezi Břeclaví a Přerovem”, 160 let Severní dráhy císaře Ferdinanda. Ostrava: České dráhy, p. 21.
- ↑ Trajnojn el Břeclav ĝis Bohumín atendas ŝanĝo. Post 140 jaroj ili veturos dekstre. iDnes.cz. Alirita 2012-07-06 .
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Fervojlinio Přerov–Břeclav en Vikimedia Komunejo
- Trať 330 na ZelPage.cz
- Historie železničních tratí