Blansko

distrikta urbo de Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Blansko (apartigilo)

Blansko estas urbo en Ĉeĥio kun 20 174 loĝantoj (2023), situanta en meza Moravio en valo de rivero Svitava, ĉe kunfluejo de mergrivero Punkva, 18 km de urbo Brno.

Blansko
germane Blanz
urbo
Panoramo de Blansko
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Blansko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Blansko
Administra municipo Blansko
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Rivero Svitava
Situo Blansko
 - alteco 276 m s. m.
 - koordinatoj 49° 21′ 49″ N 16° 38′ 39″ O / 49.36361 °N, 16.64417 °O / 49.36361; 16.64417 (mapo)
Areo 44,99 km² (4 499 ha)
Loĝantaro 20 174 (2023)
Denseco 448,41 loĝ./km²
Geologia konsisto Moravia karsto
Unua skribmencio 1136
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 678 01
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0641
NUTS 5 CZ0641 581283
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 12
Bazaj setlejunuoj 24
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Blansko
Retpaĝo: www.blansko.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Šebrov-Kateřina, Vilémovice, Vranov, Rudice, Černá Hora, Vavřinec, Lipůvka, Spešov, Jedovnice, Ráječko kaj Olomučany.

Historio redakti

Blansko estas elirloko por vojaĝoj al la norda parto de Moravia karsto, ĉe kies okcidenta flanko ĝi situas. Blansko fariĝis urbo en la jaro 1905, sed la unuaj mencioj devenas pri ĝi el la jaro 1131. Vilaĝo Staré Blansko (Malnova Blansko) situis en ĉirkaŭaĵo de hodiaŭa paroĥeja preĝejo sur la dekstra bordo de Svitava, en la 2-a duono de la 13-a jarcento olomouca episkopo Bruno el Schauenburg fondis sur monteto sur la maldekstra bordo de Svitava Novan Blanskon. Blansko ne estis fondita kiel urbo, kaj tio montriĝas en ties neregula bazplano.

La urbo etendiĝas sur deklivo de la valo, sur monteto super hodiaŭa placo situas kastelo. En urbocentro elkreskis modernaj konstruaĵoj, inter kiuj estiĝis novaj spacoj. Fondo de ferfabriko kaj maŝinfabriko, konstruo de fervojo kaj en nelasta vico ankaŭ avantaĝa situo por la vojaĝoj al Moravia karsto kontribuis por evoluo de Blansko. La kastelo sur loko de eksa burgo estis komence de la 17-a jarcento alikonstruita renesance. Kreas ĝin kvar aloj kun pilieraj arkadoj, kiuj fermas kortegon, la enirej-alo estas pli alta, duetaĝa. El la devena gotika burgo el la 15-a jarcento konserviĝis cilindra bastiono. En la kastelo estas muzeo, kies ekspozicioj estas celitaj parte al historio de esploroj de la grotoj de Moravia karsto parte al artprilaborado de gismetaloj el ĉi tiea gisejo.

Vico da memorindaĵoj de Blansko koneksas kun evoluo de ferindustrio, kiu ĉi tie havas forajn radikojn. En la proksima ĉirkaŭaĵo de la urbo estis dum arkeologia esploro trovitaj gisfornoj, en kiuj oni fandis ferercon kaj fabrikis feron jam en la 8-a jarcento. La unua novtempa metalurgia uzino estiĝis fine de la 17-a jarcento. La metalurgia produktado en la uzinoj en Blansko unue celis al artaj objektoj el gismetalo, ĉi tie eĉ estiĝis specialigita ateliero por gisado de figuraj plastikaĵoj. Alia interesaĵo de Blansko estas konstruaĵo de maŝinindustrio Adast, kiu estas konstruita en duono de la 19-a jarcento en stilo de tudora gotiko, laŭ modelo de kastelo Miramare en Triesto.

Alirvojo ĝis Moravia karsto estas profunda valo de rivero Punkva. Ties parto antaŭ la kunfluejo kun Svitava estas nekarsta, la valo estas profundigita parte eĉ en granodiorito kaj ĝi nomiĝas Valo de Arnoštov, ĉi tie situas parto de Blansko nomata Arnoštov. Antaŭ vojo ĝis la valo de Punkva kaj Moravia karsto eblas interkonatiĝi kun geologia konsisto de la ĉirkaŭaĵo de Blansko en inundita minejo antaŭ stacidomo Blansko-Macocha. Krutaj rokmuroj kun glataj tektonaj speguloj kreas granodioriton, sur kiu sedimentas sablozaj sedimentoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 002
18805 565
18905 545
19006 278
19107 562
19217 544
JaroLoĝantoj
19308 496
19508 883
19619 521
197011 846
198019 508
199121 361
JaroLoĝantoj
200120 594
201220 768
201420 845
201620 664
201720 639
201820 650
JaroLoĝantoj
201920 572
202020 484
202119 900
202219 715
202320 174