Věřňovice (germane Willmersdorf, pole Wierzniowice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Dolní Lutyně situanta en distrikto Karviná en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 636 loĝantoj (2021).

Věřňovice
pole Wierzniowice, germane Willmersdorf
vilaĝo
Kapelo de sankta Isidoro
Oficiala nomo: Věřňovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Dolní Lutyně
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Ostrava baseno
Najbaras kun Łaziska Pollando
Domoj 221 (2011)
Rivero Olše
Situo Věřňovice
 - koordinatoj 49° 55′ 32″ N 18° 24′ 50″ O / 49.92556 °N, 18.41389 °O / 49.92556; 18.41389 (mapo)
Katastro 4,56 km² (456 ha) Věřňovice
Loĝantaro 636 (2021)
Denseco 139,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 53
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Věřňovice
Portalo pri Ĉeĥio

Tra Věřňovice trafluas rivero Olše. Trans la rivero kondukas ponto, kiu kunigas malpli grandan parton de la municipo kun pli granda. De la ponto tio estas 1 kilometro al malnova limpasejo. En loko de la ponto troviĝas riska vejro, sub kiu kreiĝas danĝera akva cilindro. Sur la ponto estas afiŝoj akvoturistoj, kiuj atentigas ĝuste al tiu ĉi vejro. Sub la ponto estas ankaŭ alirlokoj por la akvoturistoj. Rivero Olše estas inter la akvoturistoj tre ŝatata, precipe en sektoro Věřňovice – Zabełków. Estas ĉi tie du limpasejoj en Pollandon: Věřňovice – Gorzyczki (Gorzyce) kaj Věřňovice – Łaziska (Godów). Ĝis Věřňovice alveturas du aŭtobusaj linioj, el Stonava kaj Bohumín. El Dolní Lutyně ĉi tien kondukas sole unu mallarĝa vojo, sur kiu estingiĝis minimume du homaj vivoj. La vilaĝo estis damaĝigita de inundoj de la jaro: en la jaro 1997 kaj 2010.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1305.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869369
1880398
1890433
1900523
1910628
1921689
JaroLoĝantoj
1930831
1950743
1961810
1970821
1980780
1991725
JaroLoĝantoj
2001709
2011658
2021636

Memorindaĵoj redakti

  • Statuo de sankta Johano Nepomuka, protektata kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio
  • Kruco – tomboŝtono el milito 1866

Pluaj fotoj redakti