Hermann Gröhe

germana politikisto

Hermann Gröhe (naskiĝis la  25-an de februaro 1961(nun 1961-02-25) en Uedem, do nun 60-jara) estas germana politikisto, kiu membras en la kristandemokrata politika partio CDU.

Hermann Gröhe
2017-04-03-Hermann Gröhe-hart aber fair-0547.jpg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1961 (1961-02-25) (60-jara)
en Uedem, Nordrejn-Vestfalio, Flag of Germany.svg Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Kolonjo
Infanoj 4
Okupo
Okupo politikistoadvokato
TTT
Retejo http://www.hermann-groehe.de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Hermann Gröhe en 2010

Inter la jaroj 1989 ĝis 1994 li estis prezidanto de la organizaĵo Junge Union, la junulara asocio de la nacia kristandemokrata partio. Poste, inter oktobro 2008 kaj oktobro 2009 li estis ŝtata ministro en la ministrejo de la federacia kancelierino Angela Merkel. La 28-an de oktobro 2009 li nomumiĝis ĝenerala sekretario de sia partio.[1] La 15-an de decembro 2013 li nomumiĝis ministro pri sano en la nova registaro de Germanio.

ReferencojRedakti

  1. informo el lia persona retejo. Arkivita el la originalo je 2012-02-20. Alirita 2013-12-16.

Eksteraj ligilojRedakti